« [pri kontraŭstaro de la Habsburgoj kaj Francio] La regantoj el la Habsburgoj estis homoj principaj. Ili neniam faris kompromison malgraŭ propraj konvinkoj, nur kaze de malvenko. Pro tio ekde la komenco de tiu ĉi politika odiseado ili estis tute sendefendaj kontraŭ senkompataj maĥinacioj de la kardinalo. »
« Je la persono de Otto von Bismarck la Habsburgoj alfrontis la saman defion, kiun prezentis al ili Armand Jean du Plessis de Richelieu – politikon foran de iu ajn sistemo de valoroj krom la gloro de sia propra ŝtato. Kaj ĝuste same kiel tio estis kun Richelieu, la Habsburgoj ne sciis kiel trakti tion kaj eĉ kiel kompreni naturon de tia politiko. »