Meksiko

lando en Nordameriko

Meksiko estas respubliko en Nordameriko, kiu limas kun Usono, Gvatemalo kaj Belizo.

Meksiko
Meksiko
Meksiko
Aliaj projektoj
Meksiko en Vikipedio
Meksiko en Komunejo
Meksiko en Komuneja kategorio
Meksiko en Vikivortaro
Meksiko en Vikinovaĵoj

Citaĵoj redakti

Zbigniew Brzeziński redakti

 
« [pri rilato de Meksiko al Usono en la 19-a jarcento] Por Meksiko la nova Usono aspektis tute aliel: la ekspansiisma, rabisma ŝtato, senkompate celanta siajn materiajn profitojn, kovanta imperiismajn ambiciojn kaj hipokrite ŝajniganta sin demokratio. Kaj kvankam reputacio de Meksiko mem ankaŭ estas ne senriproĉa, ĝia ofendiĝo kontraŭ Usono historie estas grandparte prava. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco
 
« …malfortiĝo de Usono plej verŝajne malaltigos ĝian ekonomian stabilecon kaj politikan singardemon, akriginte supremenciitajn problemojn. Krome tio povas kaŭzi kreskon de naciismo, troan sentemon pri la aferoj de la nacia memkonscio, paranojajn vidpunktojn rilate internan sekurecon kaj maldeziron malŝpari resursojn por evoluigo de aliuloj. Do stabila kunlaboro kun Meksiko apenaŭ alfrontos popolan subtenon. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco
 
« …internaj kaj regionaj perspektivoj de la malfortiĝinta Usono preskaŭ tutcerte igos ĝin eĉ pli demonizi la meksikan enmigradon kaj spronos ekdubi pri preteco de Meksiko lukti kontraŭ siaj narkokarteloj. Usono plej verŝajne aplikos pli radikalajn solvojn (malpermeso de eniro aŭ deportado de enmigrintoj, fortigo aŭ deplojado de armeaj trupoj ĉe la limo), tiel nuligante bonajn najbarajn rilatojn kaj eble ardigante geopolitikan konfrontiĝon. »
— Zbigniew BrzezińskiStrategia vizio: Usono kaj la krizo de tutmonda potenco

ALiaj aŭtoroj redakti

 
« Ni tiel alkutimiĝis al bonaj vojoj, bona priservado, al pureco kaj komforto, ke ne plu rimarkis tion. Sed sufiĉis pasigi nur unu tagon en Meksiko kaj ni denove aprezis ĉiujn materialajn atingojn de la Unuiĝintaj Ŝtatoj» « Мы так привыкли к хорошим дорогам, хорошему обслуживанию, к чистоте и комфорту, что перестали все это замечать. Но стоило нам только один день пробыть в Мексике, как мы снова по достоинству оценили все материальные достижения Соединенных Штатов. Иногда бывает полезно для лучшего знакомства со страной покинуть ее на один день. »
— Ilja Ilf, Eŭgeno PetrovUnuetaĝa Usono

Vidu ankaŭ redakti