« Ni devas agnoski ke Usono havas statuson de la mondpotenco dum niaj aliancanoj estas nur regionaj potencoj. »
— Zbigniew Brzeziński, We Need More Muscle in the Gulf, Less in NATO // Washington Post. La 7-an de junio 1987. B-1.
« [pri Orienta Eŭropo] Mi eĉ ne unu minuton kredas ke amasaj revoluciaj okazaĵoj en la regiono servus al niaj interesoj. Se ili okazos en la proksima estonteco, do malgraŭ dirita de Alexander Dubček, Sovetunio ne havos alian elekteblon krom interveni. Preskaŭ same certe estas ke la Okcidento estos senpove staranta flanke kaj ke viktimoj estos reformoj en la regiono kaj perestrojko en Sovetunio. Do mi ne opinias ke ni devas strebi tian eksplodon, instigante ĝin aŭ simple observante la eventojn. Mi opinias ke preferindaj estas laŭgradaj ŝanĝoj, kiujn necesas stimuli. Al ili necesas kontribui kaj tio eblas. »
— Zbigniew Brzeziński, From Eastern Europe Back to Central Europe // Centre for Policy Studies. A Year in the Life of Glasnost: The Hugh Seton-Watson Memorial Lecture and Other Essays. Policy Studies. N 94 (London: CPS, 1988), p. 6-18.
« Brzeziński alvokis la Okcidenton al singardemo kaj proponis eviti impreson ke ĝi penas per ĉiuj fortoj fortiri la orienteŭropajn landojn al sia tendaro. “Nia strategia kaj historia celo devas esti ne strebo engluti tion kio iam nomiĝis Orienta Eŭropo per tio kio nun nomiĝas Okcidenta Eŭropo”. Anstataŭe li alvokis al “sinsekva kreado de la vere sendependa, kulture memstara, eble fakte neŭtralaCentra Eŭropo”. Li substrekadis ke li ne proponas klopodi likvidi la Varsovian pakton aŭ foririgi la sovetiajn trupojn. “Kiam mi diras fakte neŭtrala, mi celas neŭtrala laŭ esenco, sed ne neŭtrala laŭ formo. Ĝi povas aperi en kunteksto de la ekzistantaj aliancoj, difinantaj geopolitikan realon de la nuntempa Eŭropo”. »
— Zbigniew Brzeziński, From Eastern Europe Back to Central Europe // Centre for Policy Studies. A Year in the Life of Glasnost: The Hugh Seton-Watson Memorial Lecture and Other Essays. Policy Studies. N 94 (London: CPS, 1988), p. 6-18
« Ni devas kritike rekonsideri la sloganon “Nova mondordo”, pri kiu oni multe parolas lastatempe, kaj demandi nin mem — ĉu efektive nun ni vidas la novan mondordon aŭ tio estas simple la ordo, bazita sur dominado de unu superpotenco, tio estas de Usono? »
— Zbigniew Brzeziński, Intervjuo dum MacNeil/Lehrer News Hour, PBS [la 17-a de januaro 1991]
« Usono ĉiam deklaris pri sia fideleco al la afero de kreado de la unueca Eŭropo… Tamen en praktiko Usono estas ne tiom certa kaj insista. »
« Kontraŭdiroj inter Usono kaj la eŭropaj landoj pri Irano kaj Irako estas traktataj de Usono ne kiel diskuto inter egalrajtaj partneroj, sed kiel malobeemo. »
« Potenciale la plej danĝera scenaro de evoluo de la eventoj povus esti kreado de “kontraŭhegemonia” koalicio kun partopreno de Ĉinio, Rusio kaj eble Irano, kiujn unuigos ne ideologio, sed interligantaj ilin ofendiĝoj. Tia evoluo de la eventoj povos memorigi per sia skalo kaj grandeco problemon, kiun foje kreis jam la ĉino-sovetia bloko, kvankam ĉi-foje Ĉinio, plej verŝajne, estos gvidanto kaj Rusio gvidato. Por preventi kreadon de tiu ĉi bloko, kiom ajn malverŝajne tio estu, Usono devos montri geopolitikan lertecon samtempe en la okcidenta, orienta kaj suda limoj de Eŭrazio. »
« Geografie pli limigitan, sed potenciale eĉ pli gravan problemon povus reprezenti la ĉino-japana “akso”, kiu povus aperi sekvante ruiniĝon de la usonaj pozicioj en Fora Oriento kaj revoluciajn ŝanĝojn en vidpunkto de Japanio pri la tutmondaj problemoj. »
« Eĉ la resta eŭropa kontraŭusonismo, nun tre malforta, estas mirinde cinika: la eŭropanoj plendas pri la usona “hegemonio”, sed samtempe sentas sin tre komforte sub ĝia protekto. »
«Francio ne sufiĉe fortas por malhelpi al Usono rilate geostrategiajn principojn de ĝia eŭropa politiko kaj por memstare iĝi gvidanto de Eŭropo. Do oni povas toleri ĝiajn strangaĵojn kaj eĉ atakojn de incitemo. »
« …koalicio de Rusio samtempe kun Ĉinio kaj Irano povas aperi nur en tiu kazo, se Usono estos tiom mallongvida, ke kaŭzos antagonismon kun Ĉinio kaj Irano samtempe. »
« [pri Meza Azio kaj Proksima Oriento] Usono situas tro for por domini en tiu ĉi parto de Eŭrazio, sed estas tro forta por ne esti engaĝita en la eventoj en tiu ĉi teatro. »
« [pri Meza Azio kaj Proksima Oriento] Kreskanta ekonomia ĉeesto de Ĉinio en la regiono kaj ĝia politika subteno de la regiona sendependeco ankaŭ koincidas kun la interesoj de Usono. »
« [pri Orienta Azio] Tamen en pli malproksima estonteco, laŭ ĉinaj strategiaj kalkuloj, la usona hegemonio ne povos daŭri… Tio donos al Ĉinio eblecon kunpuŝigi Usonon kaj Japanion unu kontraŭ la alia, kiel ĝi jam faris antaŭe, kunpuŝiginte Usonon kaj Sovetunion. Laŭ opinio de Pekino, venos tempo kiam Usono komprenos ke por konservi sian influon en Azio-Pacifika regiono ĝi ne havos alian elekteblon krom sin turni al sia natura partnero en la kontinenta Azio [do al Ĉinio]. »
« La nuna usona timo antaŭ dominado de Ĉinio memorigas la relative antaŭnelongan usonan paranojon rilate Japanion. La japanofobio transformiĝis nun je ĉinofobio. »
« La Granda Ĉinio, speciale post digestado de Honkongo, preskaŭ tutcerte pli energie postulos reunuiĝon de Tajvano kun la kontinento. Necesas ĝuste pritaksi la fakton, ke Ĉinio neniam aprobis porĉiaman apartiĝon de Tajvano. Do en iu momento tiu demando povus kaŭzi rektan konfrontiĝon de la usonanoj kontraŭ la ĉinoj. Sekvoj de tio estus por ĉiuj engaĝitaj flankoj la plej malbonaj: la ekonomiaj perspektivoj de Ĉinio estos prokrastitaj, rilatoj de Usono kun Japanio povus iĝi tre streĉaj, kaj klopodoj de la usonanoj pri kreado de stabila ekvilibro de la fortoj en Orienta Eŭrazio povus esti fuŝitaj. »
« Usono fakte ne havas specialan intereson pri la apartiĝinta Tajvano. Efektive ĝia reala pozicio estis kaj devas resti la penso, ke ekzistas nur unu Ĉinio. Sed tio kiel Ĉinio postulas la reunuiĝon povas damaĝi vive gravajn interesojn de Usono kaj la ĉinoj devas klare kompreni tion. »
« Samtempe Usono devas — plenumante promeson, donitan al Ĉinio — sin deteni de rekta aŭ nerekta subtenado de iu ajn internacia altigo de la statuso de Tajvano. »
« [pri Sud-Koreio] Iu ajn unuflanka foriro de la usonanoj supozeble ne nur rapidigus novan militon, sed plej verŝajne signalus pri fino de la usona milita ĉeesto en Japanio. »
« Usono devas uzi sian influon en Eŭropo por helpi al siatempa aniĝo de Turkio en Eŭropa Unio, kaj turni specialan atenton al traktado de Turkio kiel eŭropa lando, kondiĉe ke en la interna politiko de Turkio ne okazos drasta kliniĝo al la islama direkto. »
« Nome tra proksimaj politikaj rilatoj kun Japanio, Usono povos memfide ekiri renkonte al streboj de Ĉinio en la regiono, kontraŭante ĉe tio elmontrojn de ĝia arbitrado. Nur sur tiu ĉi bazo povas esti atingita komplika triflanka kompromiso, inkluzivanta povon de Usono je la monda nivelo, dominantan pozicion de Ĉinio en la regiono kaj gvidan pozicion de Japanio je la internacia nivelo. Tamen tiu ĝenerala geostrategia kompromiso povas esti detruita de neracia vastigo de milita kunlaboro de Usono kaj Japanio. Japanio ne devas ludi rolon de nesinkigebla aviadila ŝipo en Fora Oriento, ĝi ankaŭ ne devas esti la ĉefa milita partnero de Usono en Azio aŭ potenciale gvidanta ŝtato en Azia regiono. »
— Zbigniew Brzeziński, La granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
« Usono estas ne nur la unua kaj sola superpotenco en la vere tutmonda skalo, sed plej verŝajne ankaŭ la lasta. »
« Ni estas potenco numero unu. Ni devas iri antaŭen. Sed nia gvida rolo dependas ankaŭ de tio kiom laŭleĝa oni konsideras ĝin. Ni devas mobilizi la landojn surbaze de komunaj principoj. Ĝuste tion ni malsukcesis fari. »
— Zbigniew Brzeziński, Intervjuo al Early Show, CBS News [la 10-an de marto 2003]
« Mia ĉefa ideo rilate la rolon de Usono en la mondo estas sufiĉe simpla: la usona povego, kiun multaj konsideras decida faktoro en garantiado de la ŝtata suvereneco, nuntempe servas kiel la ĉefa garantio de la tutmonda stabileco, dum la usona socio stimulas evoluon de tiaj tutmondaj tendencoj, kiuj subfosas la tradician ŝtatan suverenecon… Kaze de malĝusta uzado kaj konfrontiĝo, tiuj ĉi fortoj povas ĵeti la mondon je ĥaosa stato kaj transformi Usonon je sieĝata fortikaĵo. »
«Eŭropo verŝajne povus konkuri kun Usono en la ekonomia kampo, sed ĝi ankoraŭ ne baldaŭ atingos tian gradon de unueco, kiu ebligos al ĝi eki politikan konkuradon kun la usona koloso. Forlasis la distancon Japanio, kiun iutempe oni prognozis esti sekva superpotenco. Ĉinio, malgraŭ siaj ekonomiaj sukcesoj, verŝajne restos relative malriĉa lando dum la vivo de almenaŭ du generacioj, kaj dume povos okazi seriozaj politikaj komplikaĵoj. Rusio ne plu partoprenas la konkuron. Se diri mallonge, al Usono mankas kaj en proksima tempo ne aperos egalapova konkuranto. »
« Ĉar Usono — konsiderante ĝian kontraŭdiran rolon en la mondo — estas destinita iĝi katalizilo de movado direkte al tutmonda unueco aŭ al tutmonda ĥaoso, sur la usonanoj kuŝas unika respondeco pri tio, kiun el tiuj du vojoj ekiros la homaro. Ni devos elekti inter la regado super la mondo kaj gvidado en ĝi. »
« Nur fine de la 1950-aj jaroj kaj plej verŝajne nur dum la Kuba misila krizo, Usono ŝoke komprenis, ke la modernaj teknologioj transformis [ĝian] neatakeblecon je parto de pasinteco. »
« Tendenco en la Usona Kongreso doni al la Ŝtata Departemento rajton taksi konduton de la aliaj ŝtatoj, estas tre simptoma por la nuna pozicio de Usono, kiu ĉiam pli neglekte traktas suverenecon de la aliaj, dum plu skrupule protektas la sian. »
« Oni ne povas eviti la historiajn faktojn: la ĉefa kialo de tio, ke pikilo de la terorismo estis direktita al Usono iĝis sendube engaĝiĝo de Usono en aferoj de Proksima Oriento… »
« [pri la amasdetruaj armiloj] La afero komplikiĝas per tio, ke konduto de Usono mem en la kampo de disvastigo de la amasdetruaj armiloj estas ne tre senriproĉa. Usono asistis al klopodoj de Britio pri kreado de propra nuklea potenco, kaŝe helpis pri tio al Francio, neglektis aŭ eble rekte helpis al la nukleaj programoj de Israelo, fermis la okulojn pri la similaj agoj de Ĉinio, Barato kaj Pakistano, kaj fine montris senzorgan nesingardemon rilate prorajn nukleajn sekretojn. Kiam la kritikistoj riproĉas Usonon ke ĝiaj aktualaj timoj pri disvastigo de la amasdetruaj armiloj malfruiĝis, en tiuj vortoj haveblas parto de la vero. »
« [pri klopodoj de Usono haltigi disvastigon de la amasdetruaj armiloj en Eŭrazio] Tiaj agoj povus haltigi disvastigon de la nukleaj armiloj almenaŭ por plej proksima periodo. Sed ilia kapablo kuraci la terorisman malsanon estas sufiĉe dubinda. Sendube ili estigos eĉ pli fortan indignon kontraŭ Usono kaj estos konsiderataj kiel trudado de nova ordo en la regiono en la spirito de nekaŝita koloniismo… Sekve, tio povos riskigi la usonajn poziciojn en Eŭropo kaj la “milito kontraŭ terorismo” transformiĝos je sole usona kaj precipe kontraŭislama afero. »
« …politiko de unuflanka devigo estigos en la internacia komunumo tian humoron, ke la ŝtatoj, ne dezirantaj esti ĉantaĝitaj, konsideros sia unuaranga tasko kaŝe ekhavi la amasdetruajn armilojn… En longdaŭra perspektivo ĉio ĉi povas transformiĝi por Usono je fatala detruo de la fundamentoj de ĝia nacia sekureco. Jen pro kio unu el alvokoj, aperintaj dum la tria “Granda debato” pri la sekureco de Usono — rezigni je la Atlantika alianco [ NATO ] profite al la nova “koalicio de partneroj-sampensantoj” — estas profunde erara. »
« Fakte Usono alproprigis la rajton difini la malamikon kaj fari la unuan baton, ne zorgante pri atingo de internacia konsento rilate la difino de la minaco. »
« La lukto kontraŭ la terorismo ne povas esti centra, sistemokrea principo de la usona politiko pri sekureco en Eŭrazio aŭ de eksterpolitika kurso de Usono ĝenerale. Tiu ideo estas tro malvasta laŭ sia direkto, tro nebula en difinado de la malamiko kaj, kio plej gravas, ĝi ne kapablas influi la plej gravajn kialojn de la intensa politika tumultado en la etendiĝanta inter Eŭropo kaj Fora Oriento ŝlosila zono de Eŭrazio, en kies loĝantaro dominas islamanoj kaj kiun oni povas marki per termino la “nova tutmonda Balkanio”. »
«Turkio jam duonjarcenton restas la fidela aliancano de Usono. Fidon kaj dankemon de Usono ĝi meritis jam dum sia senpera partopreno en la Korea milito. »
« Usono ne povas subteni Baraton kontraŭ Pakistano, nek kontraŭ Ĉinio, sen pagi neakcepteble altan strategian prezon aliloke: en Afganio, se ĝi elektos la kontraŭpakistanan kurson, aŭ en Fora Oriento, se temos pri la kontraŭĉina alianco. Pro ĉiuj ĉi internaj kaj eksteraj faktoroj Barato nur en limigita kadro povas esti aliancano de Usono en longdaŭra politiko de formado — jam sen paroli pri perforta starigado — de pli stabila sistemo de rilatoj ene de la Tutmonda Balkanio. »
« La vero konsistas en tio, ke dum la tuta periodo de la “malvarma milito” Eŭropo de facto estis la usona protektorato… Ne mirindas, ke la averaĝa usonano konsideras Eŭropon parazito. »
«Eŭropo kun restarigo de la milita potenco povas transformiĝi je la danĝera rivalo de Usono. Ĝi ne lasos eblecon defii la usonan hegemonion. …Eŭropo, faranta “sufiĉajn” defendajn klopodojn, neeviteble kaŭzos ĉe Usono senton de malkomforto, naturan por la eksa hegemono. »
« La politike pova Eŭropo, kapabla konkuri kun Usono ekonomie kaj ĉe tio ne dependa de ĝi en milita sfero, neeviteble komencos kontesti la dominadon de Usono en du regionoj, kiuj havas por Usono vive gravan strategian signifon — en Proksima Oriento kaj Latinameriko. »
« …se Eŭropo iĝos ekonomia giganto kaj granda militforto samtempe, la sfero de la dominado de Usono verŝajne limiĝos ĉefe je la Pacifika regiono… Tamen nuntempe al la eŭropanoj mankas motivado kaj unueco, necesaj por kreado de pova milta ŝtatego… Tamen, memorante pri reciprokaj ofendoj, kaŭzitaj de transatlantikaj kvereloj ĉirkaŭ Irako, por la usonanoj estus verŝajne pli racie malpli riproĉi Eŭropon pri “nesufiĉo” de ĝiaj militaj klopodoj. »
« Se Usono skrupule sekvus la internaciajn regulojn, se ĝi diligente evitus demonstradon de forto ĉe solvado de ekonomiaj problemoj, kiuj havas specialan intereson por gravaj kategorioj de la usonaj voĉdonantoj, aŭ montrus obeeman pretecon limigi propran suverenecon kaj subigi siajn armitajn fortojn al la jurisdikcio de la internacia juro, ĝi verŝajne ne iĝus la ŝtatego, kies agoj povas iĝi lasta savrimedo por preventi tutmondan anarĥion. »
« Verŝajne la plej akraj kontraŭdiroj inter reprezentantoj de la kontinenta Eŭropo kaj la usonanoj observiĝas je ilia takso de la palestinaterorismo: multaj usonanoj, inkluzive kelkajn anojn de la [prezidanta] administracio, vidas en ĝi malbonon, preskaŭ ne ligitan al la okupado de la palestinaj teroj fare de Israelo, dum multaj eŭropanoj emas opinii, ke la okupado kaj speciale kreado sur tiuj teroj de la judaj setlejoj stimulas la terorisman agadon. »
« Hodiaŭ la plej elstara evento en la ekstera politiko de plejparto de la ŝtatoj estas vizito de ŝtatestro al Vaŝingtono… Eksterlanda ambasadoro konsideras pinta atingo de sia kariero, se li sukcesas aranĝi duonhoran renkontiĝon de sia gvidanto kun prezidanto de Usono. Multaj devas kontentiĝi je kvinminuta renkontiĝo en la Ovala ĉambro kaj memorfoto, pri kio oni informas en amaskomunikiloj (sen indiki daŭron) kiel pri historia evento. La mondan ĉefurbon nun vizitadas averaĝe po unu eksterlanda ŝtatestro semajne, do plejparto de la vizitoj estas tute ignorataj de la tutlanda kaj eĉ de loka vaŝingtona gazetaro. »
« Nova realo speguliĝas ankaŭ en vastigo kaj fortigo de personaj rilatoj de eksterlandaj politikistoj kaj komercistoj kun Usono. Multaj el ili studis en usonaj universitatoj… Aranĝoj de plej influaj organizaĵoj kiel la Triflanka Komisiono (kunveno de elituloj de neregistaraj organizaĵoj de Nordameriko, Orienta Azio kaj Eŭropo) ĉiam pli similas al renkontiĝoj de eksaj studentoj de kolegioj. »
« Usono deklaras sekvojn de la tutmondiĝo kiel favoraj kaj profitaj al interesoj de la tuta monda komunumo, sed ĝi mem sekvas tiujn regulojn ĉefe kiam tio utilas al ĝi… la usona tutmonda povo kontraŭdiras al la usona demokratio, same al tiu interna kaj eksportita. La interna usona demokratio malhelpas aplikon de la ŝtata povo sur la internacia scenejo, kaj inverse, la tutmonda povo de Usono povas krei minacojn al la demokratio en Usono. »
« Tuj post kiam oni komencis popularigi la tutmondiĝon kiel ŝlosilon por komprenado de la ŝanĝoj okazantaj en nia tempo, kiel vektoron difinantan ilian direkton, kaj tuj post kiam tiu difino iĝis rigardata kiel io laŭa al la usonaj interesoj, iĝis pli facile trakti la tutmondiĝon samtempe kiel bonan kaj neeviteblan procezon. Estante ne tiom komplika kaj dogma kiel la marksisma ideologio, aperinta kiel respondo al la evoluo de la industria kapitalismo, la tutmondiĝo iĝis moda ideologio de la postideologia epoko. Ĝi enhavas ĉiujn trajtojn de la ideologio: ĝi venis historie ĝustatempe, estis direktita al ŝlosilaj regantaj elitoj, havantaj komunajn interesojn, enhavis kritikon de tio kion necesis rifuzi kaj promesis pli bonan estontecon. »
« Sekvante internajn politikajn konsiderojn, Usono sinsekve konservadis altajn protektismajn barierojn por agrikulturaj produktoj kaj faris striktajn kvotojn por importo de ŝtalo kaj teksaĵoj el pli malriĉaj landoj, despere klopodantaj eniri la usonan merkaton. La evoluontaj landoj daŭre petas Usonon malaltigi la komercajn barierojn, sed al ili mankas fortoj por esti aŭditaj. »
« [pri internacia komerco] Pri egalaj eblecoj reale oni povas paroli nur rilate Usonon kaj Eŭropan Union. Kiam haveblas konsento de ambaŭ flankoj, ili povas dikti al la tuta mondo siajn kondiĉojn de la financa aktivado kaj komerco. »
« …Usono, malsame ol ĝia ekonomia partnero — Eŭropa Unio, havas grandan militan povegon, kaj kombino de la milita kaj ekonomia povego generas nesupereblan politikan influon. Tiun influon oni povas uzi por promociado de la usonaj interesoj ĉe kombino de emo al la ekonomia tutmondiĝo (ĉar tio profitigas ekonomie) kaj sinsekva postrestado de la usona ŝtata suvereneco (kiam tio utilas politike). La povego ebligas al Usono — ĉu ĝi pravas aŭ ne — superi tiun evidentan kontraŭdiron. »
« …kiam internaciaj kontraktoj kontraŭas interesojn de la usona hegemonio kaj povus damaĝi la usonan suverenecon, oni povas forgesi pri fideleco de Usono al la tutmondiĝo kaj plurflankeco. »
« Sur la tutmondiĝo tute klare videblas la stampo “Farita en Usono”. Kaj tiu tutmondiĝo kiel la ŝtata doktrino de la monda hegemono finfine spegulas kaj esprimas sian ŝtatan devenon. »
« En periodo kiam estas mode opinii, ke la epoko de la ideologioj finiĝis, la tutmondiĝo, kunfandinta en la unueca tuto la marksisman ekonomian determinismon, kristananhumanismon kaj maltrankvilon pri stato de naturmedio, varmigata je konscio de la tutmonda malegaleco kaj banala envio, havas ŝancojn iĝi tuteca kaj por ĉies alloga kontraŭusona doktrino. »
« Nun Usono subfosas siajn ŝancojn por morala gvidanteco, postulante de aliaj tion, kion ĝi mem rifuzas. Kiam iuj reguloj estas ekonomie malprofitaj aŭ politike malkomfortaj al Usono, ĝi ofte rompas ilin. »
« [pri usonaj armeestroj komparataj al tiuj de la iamaj imperioj] Tion plej bone simbolas potenco kaj statuso de kelkaj regionaj usonaj ĉefkomandantoj, kiuj fakte ludas rolon de vic-reĝoj en kelkaj ŝlosilaj eksteraj sekureczonoj, kaj troviĝanta eksterlande grandega profesia usona burokrataro. »
« …la invado je Irako [en 2003], finiĝinta per milita sukceso, sed kaŭzinta kontraŭdiran internacian reagon, estigis perpleksigan paradokson: la milita aŭtoritato de Usono neniam estis tiom alta dum ĝia politika aŭtoritato neniam estis tiom malalta. »
« …fazo de la usona dominado eble ne estos longa, malgraŭ evidenta manko de kandidato por ĝia anstataŭigo. »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
« Sin kronado de la prezidanto de Usono kiel la unua tutmonda gvidanto estis historia momento, kvankam ne markita per speciala dato en la kalendaro. Tio okazis post la disfalo de Sovetunio kaj la fino de la Malvarma milito. La usona prezidanto ne simple komencis agi en sia nova rolo sen iu ajn internacia aprobo. Amaskomunikiloj de Usono deklaris lin tia, eksterlandanoj esprimis sian estimon al li, kaj vizito al la Blanka Domo (jam sen paroli pri Camp David) iĝis apogeo en politika aktivado de gvidanto de iu ajn lando. Vojaĝoj de la prezidanto eksterlanden akiris ĉiujn imperiajn atributojn, superantajn laŭ sia skalo kaj sekurecrimedoj vojaĝojn de ĉiuj aliaj ŝtataj agantoj. »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
« En Usono kun ĝia disigo de povoj, ekstera politiko estas sfero, kiu donas al la prezidantoj la plej grandan agoliberecon. Nenie gloro, pompo kaj povo de la prezidanto senteblas tiom forte kiel en la internaciaj aferoj. »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
« Sed tamen 15 jarojn post la falo de la Berlina muro, Usonon, tiam fieran kaj elvokintan admiron tra la tuta mondo, oni renkontas nun kun malkaŝa malamikeco, ĝia laŭleĝeco kaj fido al ĝi falas, ĝiaj armitaj fortoj marĉiĝis en la nova “Tutmonda Balkanio”, etendiĝanta de Suezo ĝis Ŝjinĝjiango, ĝiaj iam fidelaj aliancanoj distanciĝas de ĝi, kaj opinisondoj de la tutmonda publika opinio montras disvastiĝintan malamikecon rilate Usonon. »
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
— Zbigniew Brzeziński, Dua ŝanco: tri prezidentaj oficoj kaj la krizo de usona superpotenco [2007]
« [en la oficperiodoj de Bill Clinton] Ĉiam pli komplikante procezon de decidofarado pri eksterpolitikaj aferoj, parte profitante simpleca-optimisman traktadon de la monda situacio fare de Bill Clinton, la kongreso, amaskomunikiloj kaj interesitaj lobiistoj regule organizadis propagandajn kampanjojn, elektante kiel pafcelojn tiujn, kiuj povis esti nomitaj “malamikoj de la usona popolo”. Kampanjoj en gazetaro estis akompanataj de malamikaj paroladoj kaj rezolucioj de la kongreso kontraŭ ekzemple Libio, poste Irako, poste Irano, poste Ĉinio kaj ĉiufoje estis substrekata minaco al Usono, kvazaŭ eliranta de tiuj ĉi landoj. Tio estis paradokso: objektive sekura kaj povega Usono, gajninta la Malvarman militon, okupiĝis pri serĉado de demonoj por pravigi sian subjektivan vundeblecon, aperintan post la 11-a de septembro sur fekunda grundo de neforigeblaj timoj. »
« Malgraŭ oficiala retoriko pri kompato, Usono, se kalkuli ekonomian helpon laŭe al pokapa enspeznivelo, restas inter la plej avaraj donacintoj por la plej malriĉaj landoj de la mondo. »
« Eĉ pli, plenuma kaj leĝodona povoj, ĵaluze traktantaj siajn tradiciajn prerogativojn, ne kunlaboras pri ellaboro de granda nacia strategio. Ĉiujaran alparolon de prezidanto al kongreso oni povus prepari aranĝante seriozan konsultadon kun la kongreso. Anstataŭe ĝi iĝis fakte ĉiujara prezentado de patriotismaj sloganoj, partia gimnastiko, dekoraciita per certa nombro de aplaŭdoj kaj partopreno en la ceremonio de diversaj “herooj”, sidantaj apud la unua damo. Diskutoj en la kongreso aspektas apenaŭ pli bone. Ilia ĉefa celo estas trovi pliajn mankojn de la plenuma povo, ĉu realajn aŭ ne. »
« Tre probable ke en iu momento ni alfrontos koalicion pli klare direktitan kontraŭ Usono, estratan de Ĉinio en Orienta Azio kaj Barato kaj Rusio en Eŭrazio. En ĝi povas esti engaĝita ankaŭ Irano. Kvankam nun tio ŝajnas malproksima […] »
« Ekzistas nenio pli malbona por Usono kaj fine por la tuta mondo, ol traktado de la usona politiko en postimperia epoko kiel memfide imperia, fiksiĝinta je kolonia pasinteco malgraŭ veninta postkolonia tempo, egoisme indiferenta en cirkonstancoj de senprecedenca tutmonda reciproka dependeco kaj konvinkita je propra kultura valoro en religie dividita mondo. Krizo de la usona superpotenco tiukaze iĝus mortiga. »
« Ni, same kiel eŭropanoj, estis ankaŭ subpremantoj. Ni havas tendencon forgesi tiun ĉi aspekton de nia historio. Ni okupis Havajon, renversis lokan reĝinon kaj detruis lokan kulturon por siaj agrikulturajinteresoj. »
« Rigardu kion ni faris en la Filipinoj post la hispana-usona milito. Estis dirite ke ni liberigis la filipinanojn, sed efektive ni faris militon kontraŭ gerilanoj — energian kaj sangan militon. Kaj liberecon al ili ni donis nur post 40 jaroj, kiam japanoj okupis la insulojn kaj forpelis nin. Reveninte denove ni jam ne estis tiom malatentaj al filipinaj demokratiaj streboj. »
« Sur fono de redistribuo de mondaj potencoj kaj kreskanta internacia kontraŭstaro des pli gravas, ke Usono ne transformiĝu je malklera polica ŝtato kaj ne dronu en marĉo de propra al ĝia kulturokonsumismo. »
« Kaj kvankam klare esprimita ideologia alternativo al Usono en tiu ĉi jarcento ankoraŭ ne aperis, se la usona sistemo perdos en la okuloj de la amasoj sian aktualecon, ĝin povas ombrigi per siaj sukcesoj la ĉina sistemo. »
« [pri rilato de Meksiko al Usono en la 19-a jarcento] Por Meksiko la nova Usono aspektis tute aliel: la ekspansiisma, rabisma ŝtato, senkompate celanta siajn materiajn profitojn, kovanta imperiismajn ambiciojn kaj hipokrite ŝajniganta sin demokratio. Kaj kvankam reputacio de Meksiko mem ankaŭ estas ne senriproĉa, ĝia ofendiĝo kontraŭ Usono historie estas grandparte prava. »
« Unuavice, la milito en Irako estis nenecesa kaj oni devis eviti ĝin… Due, jam antaŭe Usono ne de devis lasi senatente Afganion post foriro de tie de la sovetiaj trupoj. La lando laŭvorte estis ruinigita, despere bezonis ekonomian helpon por stabiligi situacion almenaŭ minimume. Tamen kaj George H. W. Bush kaj Clinton montris pasivan indiferentecon. La kreiĝintan vakuon en la 1990-aj jaroj plenigis la taliboj, malantaŭ kiuj staris Pakistano, strebinta tiamaniere okupi geostrategie valorajn poziciojn rilate Baraton. Baldaŭ Talibano prenis sub sian aŭspicion Al-Kaidon — la sekvintaj eventoj estas konataj al ĉiuj. »
« Internaj politikaj sukcesoj ne rekompencas la eksterpolitikan programon, kiu anstataŭ kunlaboro engaĝas Usonon en multekostajn kampanjojn kontraŭ kreskanta nombro de malamikoj (foje propramane kreitaj). »
« En iu ajn kazo Usonon atendas nehaltigebla kaj finfine fatala perdo de kapablo ludi gvidan rolon sur la monda scenejo. Nesolvitaj internaj kaj longdaŭraj eksteraj problemoj elpremos el ĝi ĉiujn sukojn, laŭgrade demoralizante la socion, subfosante la socian prestiĝon kaj reduktante krediton de la tutmonda fido. Rezulte de tio proksimume je 2025 sur fono de la internacia malstabileco Usono de facto seniĝos je triumfe deklarita regado super la 21-a jarcento. »
« Ludante je amasa popola nekono de la mondaj historio kaj geografio, amaskomunikiloj persekutante profiton kreskigis panikon, uzante kiun demagogoj en la registaro de George W. Bush kondukis la landon al la okjara krucmilito. La “milito kontraŭ teroro” iĝis sinonimo de la ekstera politiko kaj Usono preskaŭ ne zorgis pri konstruado de strategio, konsideranta longdaŭrajn interesojn de la lando en la formiĝanta geopolitika situacio. Sekve de tio Usono iĝis malpreta al la defiantaj ĝin problemoj de la 21-a jarcento. »
« …Barato, Rusio kaj Ĉinio preferis teniĝi flanke de rekta partopreno en penaj (ofte neadekvataj) klopodoj de Usono deteni la regionon [ Eŭrazion ] droni en maturiĝantaj etnaj kaj religiaj konfliktoj. »
« [pri Proksima Oriento] Usono kapablas memstare garantii nuklean ŝirmilon por tiu ĉi regiono, tamen ĝi ne devas engaĝiĝi je unuflankaj (aŭ sole kun Israelo) militagojn kontraŭ Irano, ĉar tiukaze ĝi dronos en pli grandskala, sed denove unuflanka kaj pereiga por ĝi konflikto. »
« …stabileco de Azio parte dependos de tio kiel reagos Usono al eventoj en du kruciĝintaj regionaj trianguloj kun la centro en Ĉinio. La unuan triangulon konsistigas Ĉinio, Barato kaj Pakistano. La duan — Ĉinio, Japanio kaj Koreio akompane de la ŝtatoj de Sud-Orienta Azio. En la unua kazo la ĉefa streĉocentro kaj fonto de malstabileco estos Pakistano. En la dua — Koreio (ambaŭ Koreioj, la Norda kaj Suda) kaj (aŭ) eble Tajvano. »
« Nemalgravan rolon en konstruado de stabilaj partneraj rilatoj inter Usono kaj Ĉinio ludos Japanio… Do laŭgrada repaciĝo de Ĉinio kaj Japanio ankaŭ estas inter la ĉefaj interesoj de Usono. »
« En longdaŭra afero de garantiado de stabileco en Azio, Usono devas preni sur sin rolon de peranto kaj paciganto. Do ĝi devas eviti rektan militan enmiksiĝon en la regiono, anstataŭe klopodante estingi malnovan kverelon inter ŝlosilaj fororientaj aziaj fortoj — interalie inter Ĉinio kaj Japanio. La baza principo de la politiko de Usono en la nova Oriento devas konsisti en tio, ke ĝia enmiksiĝo en la eventoj de la kontinenta Azio eblas nur responde al malamikaj agoj kontraŭ la ŝtatoj, kie la usonaj trupoj jam delonge iĝis parto de la internacia situacio. »
« [komparo de Usono kaj la Romia imperio] La mondŝtategoj, ne havantaj egalajn al si, konsistigas apartan klason. Ili neniun konsideras al si egala kaj tre facile alkalkulas siajn subtenantojn al siaj amikoj — amicus populi Romani [amiko de la Romia popolo]. Al ili mankas malamikoj, ekzistas nur ribeluloj, teroristoj kaj ŝtatoj-parioj. Ili jam ne militas, sed nur punas. Ili sincere indignas, kiam vasaloj rifuzas konduti kiel tio decas al la vasaloj.
[komento de Zbigniew Brzeziński] Tiuj ĉi vortoj estis skribitaj de la aŭtoro antaŭ la 11-a de septembro, sed ili mirinde precize esprimis pozicion de iuj usonaj politikistoj, kun kiu ili insistis dum la diskuto en la Unuiĝintaj Nacioj en 2003 pri la decido pri la milito kontraŭ Irako. »
— Bender P., America: the New Roman Empire? // Orbis. 2003. Winter. p. 155.
« Se Usono de la 19-a jarcento sentis sin malsama ol Eŭropo kaj kontraŭstaranta al ĝi, do Usono de la 20-a jarcento difinas sin kiel parto kaj sendube gvidanto de pli komuna identeco — de la tuta Okcidento, kiu inkluzivas Eŭropon. »
« Malsame ol multaj aliaj civilizacioj, la Okcidento havas du centrojn de la potenco. Falo komenciĝinta en 1900, kiun atestis Hedley Bull, estis fakte la falo de la eŭropa komponanto de la okcidenta civilizacio… Tamen en 1940 komenciĝis la usona fazo de la okcidenta dominado… »
« Manko de aksa islama ŝtato, kiu povus oficiale kaj laŭleĝe subteni bosnianojn, same kiel Rusioserbojn kaj Germaniokroatojn, igis Usonon provi ludi tiun ĉi rolon. Neefikeco de tiaj agoj klarigeblas per tio, ke Usono ne havis strategiajn interesojn ene de la limoj de eksa Jugoslavio, nek kulturajn rilatojn kun Bosnio, kaj eŭropanoj kontraŭis establon de islama ŝtato en la teritorio de Eŭropo. »
« …la ĉefa problemo en rilatoj inter la Okcidento kaj la aliaj iĝis malkongruo inter streboj de la Okcidento — speciale de Usono — trudi universalan okcidentan kulturon kaj ĉiam malkreskanta kapablo fari tion. »
« Iam politiko de Usono ŝanĝiĝos de kontraŭstaro al disvastigo [de nukleaj armiloj] al adaptiĝo al la disvastigo kaj se la registaro sukcesos seniĝi de la kliŝeoj de la Malvarma milito, ĝi klopodos ke limigita disvastigo servu al la usonaj kaj okcidentaj interesoj. »
« Se interkonsenton de Usono kun Nord-Koreio oni povas rajte nomi “kapitulaco post intertraktoj”, do la fakton ke Usono kapitulacis en lukto por homaj rajtoj en Ĉinio kaj aliaj landoj, oni povas nomi senkondiĉa kapitulaco. »
« …en la nuna epoko Usono ne havas eblecon domini en la mondo, nek sin izoli de ĝi. Nek internaciismo, nek izolismo, nek plurflankeco, nek unuflankeco kapablas plej bone servi al la interesoj de Usono. Plej bone por tio estos sin deteni de ekstremaĵoj kaj sekvi atlantikanpolitikon — la politikon de proksima kunlaboro kun la eŭropaj partneroj por defendi kaj protekti interesojn kaj valorojn de la unika civilizacio, kiujn ili kundividas. »
« Kolapso de la sovetiakomunismo signifis intelektan konfirmon de supereco de usonaj idealoj kaj, kiom ajn strange tio estas, ĝi starigis Usonon fronte al tia mondo, kian ĝi strebis eviti dum sia tuta historio. En kondiĉoj de formiĝanta internacia ordo naciismo ekhavis novan vivon. Landoj komencis ĉiam pli ofte sekvi proprajn egoismajninteresojn, ne altajn principojn, kaj pli konkuri unu kun alia ol kunlabori. »
«John F. Kennedy kun plena konvinko deklaris en 1961, ke Usono estas forta ĝis tia grado, ke ĝi kapablas “pagi iun ajn prezon kaj elteni iun ajn ŝarĝon” por garantii venkon de libereco. Post 30 jaroj Usono estas jam ne tiom forta por insisti pri tuja efektivigo de ĉiuj siaj deziroj. Aliaj landoj atingis nivelon de potencoj. »
« Nun antaŭ Usono staras problemo je atingado de siaj celoj, ĉiu el kiuj estas kombino de usonaj valoroj kaj geopolitikaj bezonoj. Unu el tiuj ĉi novaj bezonoj konsistas en tio, ke la mondo, konsistanta el kelkaj ŝtatoj de komparebla povo, devas konstrui sian ordon laŭe al koncepto de povekvilibro – ideo kiu neniam speciale kontentigis Usonon. »
« …tiu povekvilibro, kiun plejparto de la usonanoj traktis malestime, efektive garantiis usonan sekurecon ĝis kiam ĝi funkciis kiel ĝi estis konceptita. Kaj nome ĝia rompo kaŭzadis aliĝon de Usono al la internacia politiko. »
« En la mondo post la fino de la Malvarma milito diversaj elementoj ŝajne ekhavas ĉiam pli da simileco kaj simetrio. Relativa milita povo de Usono estos poiomete falanta. Manko de klare difinita malamiko kaŭzos premon interne de la lando, celantan redirektadon de resursoj de defendo al aliaj prioritatoj – tiu procezo jam komenciĝis… Tiaj tendencoj estos eĉ pli rimarkindaj en la ekonomia sfero, en kiu usona dominado jam komencis fali kaj en kiu estos malpli danĝere defii Usonon. »
« Ĝis la komenco de la 20-a jarcentoizolismaj tendencoj dominis en la usonaekstera politiko. Kaj poste du faktoroj lanĉis Usonon sur orbiton de la internaciaj aferoj: ĝia rapidege kreskanta povo kaj poioma kolapso de la internacia sistemo, kies centro estis Eŭropo. Oficperiodoj de du prezidantoj markis siaspecan limon de tia evoluo de la aferoj: Theodore Roosevelt kaj Woodrow Wilson. »
«Theodore Roosevelt estis sperta analizisto rilate la povekvilibron. Li insistis je internacia rolo de Usono pro tio, ke tion postulis ĝiaj naciaj interesoj kaj ĉar tutmonda povekvilibro, laŭ lia opinio, estis neimagebla sen la usona partopreno. Por Woodrow Wilson kiel pravigo de la internacia rolo de Usono servis mesiismo: Usono havis devon ne nur subteni la povekvilibron, sed ankaŭ disvastigi siajn principojn tra la mondo. »
« Strebo de Usono al ekspansiismo kaj ĝia kredo je tio, ke ĝi estas pli sankta kaj principa ol iu ajn alia lando de Eŭropo, neniam alfrontis iun kontraŭdiron. Ĉar Usono ne traktis sian ekspansion kiel aferon de la ekstera politiko, do ĝi povis apliki forton por efektivigo de sia dominado – super la indianoj, Meksiko, en Teksaso – kaj fari tion sen ajnaj konsciencriproĉoj. Unuvorte la ekstera politiko de Usono konsistis en ne havi la eksteran politikon. Ĝis 1885 Usono superis Brition, konsideritan tiutempe la plej granda industria potenco de la mondo, laŭ suma grandeco de la prilabora industrio. Ĝis la fino de la jarcento ĝi estis konsumanta pli da energio ol Germanio, Francio, Aŭstrio-Hungario, Rusio, Japanio kaj Italio kune. »
« [pri la fino de la 19-a jarcento] Tamen la usona senato plu konservadis kiel celon internajn prioritatojn kaj fiaskigis ĉiujn ekspansiismajn projektojn. Ĝi tenis etan armeon (25 mil homoj) kaj malfortan floton. Ĝis 1890 la usona armeo okupis la 14-an lokon en la mondo post Bulgario kaj la usona mararmeo estis malpli granda ol la itala, kvankam laŭ industria povo Usono estis 13-oble pli granda ol Italio. Usono ne partoprenis en la internaciaj konferencoj kaj oni traktis ĝin kiel duarangan potencon. »
« Dum la tuta 19-a jarcentoBritio estis konsiderata la plej granda problemo por la usonaj interesoj kaj la reĝa mararmeo kiel plej serioza strategia minaco. »
«Wilsonismo enkorpigis en si la ĉefan dramon de Usono sur la monda scenejo: la usona ideologio iusence estis revolucia dum la usonanoj mem hejme konsideris sin homoj, sufiĉe kontentaj je status quo. La usonanoj, emaj al transformado de eksterpolitikaj aferoj al lukto inter bono kaj malbono kutime sentas sin malkomforte kiam ili devas alfronti kompromisojn, same kiel kaze de partaj kaj nekonvinkaj rezultoj. La fakto ke Usono evitas serĉadon de grandskalaj geopolitikaj transformadoj ofte asocias ĝin kun defendado de teritoria kaj foje ankaŭ politika status quo. Kredante je la ordo bazita sur leĝoj, ĝi apenaŭ kapablas interpacigi kredon je pacaj ŝanĝoj kaj la historian fakton ke preskaŭ ĉiuj gravaj ŝanĝoj en la historio estis ligitaj al perforto kaj renversoj. »
« Supozo de Usono ke ĝia unika tipo de demokratio sufiĉe taŭgas por eksporto, evidentiĝis erara. En la Okcidentopolitika plurismo atingis sian disfloron en harmonie evoluintaj socioj, en kiuj socia interkonsento firme ĉeestas jam dum sufiĉe longa tempo, garantiante toleremon al opozicio kaj ne minacante ĉe tio vivkapablon de la ŝtato. Sed tie kie nacio estas ankoraŭ kreota, opozicio povas iĝi minaco al la nacia ekzistado, speciale se mankas civila socio, kiu rolas kiel “sekuriganta reto”. Ĉe tiaj cirkonstancoj forta kaj eĉ dominanta estas tento egaligi opozicion kaj perfidon. »
« Erigita je grupoj da konkretaj, foje izolitaj unu de la alia iniciatoj, usonaekstera politiko sufiĉe malofte estas traktata kadre de iu ĝenerala koncepto. Pli multas reprezentantoj de specialaj metodoj de apartaj fakoj – ĉiam pli entuziasmaj pri siaj aferoj – ol tiuj de ĝenerala strategio, kiu povas tute ne havi subtenantojn. Necesas kutime neimageble forta kaj decidema prezidanto, konanta ĉiujn vaŝingtonajnlabirintojn, por rompi tiun ĉi tradicion. »
«Usono atingis pli grandan dominadon ol antaŭ 10 jaroj, sed pro ironio de la sorto ĝia forto iĝis pli malkoncentrita. Do kapablo de Usono uzi ĝin por ŝanĝi la alian mondon laŭ sia deziro efektive malkreskis. »
« …Usono je ĉiam pli alta grado sin trovas en tia mondo, kiu laŭ multaj parametroj similas al Eŭropo de la 19-a jarcento, kvankam mondskale. Oni povas esperi ke aperos io simila al la Metternich-sistemo, en kiu povekvilibro estos subtenata de komuneco de la valoroj. En la nuna epoko tiuj ĉi valoroj devas esti demokratiaj. »
« En la 19-a jarcento ekzistis du modeloj de sistemo de povekvilibro: brita modelo kies ekzemplo estis aliro de Lord Palmerston kaj Benjamin Disraeli, kaj la Bismarck-modelo. La brita aliro konsistis en atendi ĝis aperos rekta minaco al la ekzistanta povekvilibro antaŭ ol sin engaĝi en la afero, tiukaze preskaŭ ĉiam helpante al malpli forta flanko. Aliro de Bismarck konsistis je serĉado de rimedoj por preventi aperon de problemoj per starigado de proksimaj rilatoj kun maksimuma nombro de la flankoj, kreado de interkruciĝantaj sistemoj de unioj kaj uzado de aperanta sekve de tio influo por detenado de pretendoj de la konkurantoj. Kiom ajn strange tio aspektu konsiderante usonan sperton de rilatoj kun Germanio dum la du mondmilitoj, la Bismarck-stilo de traktado de povekvilibro eble plej kongruas al la tradicia usona aliro al internaciaj aferoj. »
« Samtempe ĉiea kaj brua amaskomunikilaro transformas la eksteran politikon je specon de publika distrado. Aktiva konkurado por loko en rangolistoj kondukas al obsedaideo pri la nuntempa krizo, prezentata kutime kiel edifo-alegoria "Moralité" pri la lukto de la Bono kaj Malbono kun ties specifa rezulto, kaj malofte estas realigata de la vidpunkto de longdaŭraj historiajdefioj. »
« Mi petegas vin, ne petu min lasi la usonajn trupojn en Francio. Mi simple ne povas tion fari! Mi devos revenigi ilin hejmen. Kiel mi proponis antaŭe, mi kondamnas kaj kontraŭas aŭspiciadon de Belgio, Francio kaj Italio. Vi efektive devas memstare eduki kaj puni proprajn idojn. Konsiderante la fakton ke estonte ili povos iĝi via apogo, vi almenaŭ devas pagi ilian edukadon nun! »
« Mi ne deziras ke Usono prenus sur sin ŝarĝon de rekonstruado de Francio, Italio kaj Balkanio. Tio ne estas niaj taskoj, ĉar ni troviĝas de tiuj lokoj je pli ol 5600 km for kaj eĉ pli. Tio certe estas tasko de britoj, pri kiu ili estas vive interesitaj oble pli ol ni. »
« Ni kreis tiun ĉi nacion por ke la homoj estu liberaj kaj ni ne limigas nian koncepton kaj la celojn nur je Usono. Ni nun faros ĉiujn liberaj. Se ni ne faros tion, la tuta gloro de Usono perdiĝos kaj ĝia tuta forto estos malŝparita vane. »
« [komparo de Usono kaj la Romia imperio] La mondŝtategoj, ne havantaj egalajn al si, konsistigas apartan klason. Ili neniun konsideras al si egala kaj tre facile alkalkulas siajn subtenantojn al siaj amikoj — amicus populi Romani [amiko de la Romia popolo]. Al ili mankas malamikoj, ekzistas nur ribeluloj, teroristoj kaj ŝtatoj-parioj. Ili jam ne militas, sed nur punas. Ili sincere indignas, kiam vasaloj rifuzas konduti kiel tio decas al la vasaloj.
[komento de Zbigniew Brzeziński] Tiuj ĉi vortoj estis skribitaj de la aŭtoro antaŭ la 11-a de septembro, sed ili mirinde precize esprimis pozicion de iuj [usonaj politikistoj, kun kiu ili insistis dum la diskuto en la Unuiĝintaj Nacioj en 2003 pri la decido pri la milito kontraŭ Irako. »
— Bender P., America: the New Roman Empire? // Orbis. 2003. Winter. p. 155.
« [...] kiel diris Owen Harris, problemo de la usonanoj konsistas en tio ke al ili mankas instinkta sento de danĝero kaj atendado de tragedio, kiu ekzemple ĉe la polaj, belgaj, judaj aŭ koreaj infanoj aperas preskaŭ de naskiĝo. La usonanoj tro longe vivis sen ekstera minaco, kun nefortikigitaj limoj, sen invadoj kaj sen atakoj dum preskaŭ du jarcentoj, en kondiĉoj de konstanta kresko de sia senegala influo. »
« Kie ajn leviĝis kaj kie ajn estonte leviĝos la standardo de libereco kaj sendependeco, tie ĉiam ĉeestos la koro de Usono, ĝia beno kaj ĝiaj preĝoj. Sed ĝi ne direktiĝos eksterlanden por serĉi venkendajn monstrojn. Ĝi estas subtenanto kaj defendanto de nur propraj libereco kaj sendependeco. Ĝi subtenos komunan aferon per sia vorto kaj sia bona ekzemplo. Ĝi bone komprenas ke stariĝante sub fremdajn standardojn, eĉ se tio estas standardoj de sendependeco, ĝi engaĝos sin, sen ebleco liberiĝi, je ĉiuj militoj de interesoj kaj intrigoj, homa avideco, ĵaluzo kaj ambicioj, kiuj alproprios tiujn standardojn, uzaurpante la standardojn de libereco... Ĝi povos iĝi diktatoro de la mondo. Ĝi povos perdi propran animon. »
« La larĝega breĉo, kiu kuŝas inter tio, kion la usonaj estroj faras en la mondo, kaj tio, kion usonanoj kredas, ke iliaj estroj faras, estas inter la plej elstaraj atingaĵoj de la nunreganta politikamitologio. »
« Ni devas firme trakti la rusojn. Ili ne scias kiel konduti. Ili similas al elefanto en telerbutiko. Ili aĝas nur 25 jarojn. Ni aĝas jam pli ol 100 kaj britoj estas kelkajn jarcentojn pli aĝaj. Ni devas instrui ilin kiel konduti. »