 | « Homo de la paranoja naturo estas tiu, kiu pardonas kun peno aŭ tute ne scias pardoni, kiu longe pri tio meditas, kiu neniam forgesas tion, kio estis pardonita, kiu konstruas fikciajn malamikajn agojn por ne pardoni. La ĉefa, al kio li rezistas en la vivo estas pardono en ĉia formo. Kiam tiaj homoj venas al la potenco kaj por ĝia fortigo ili devas pardoni, ili faras tion nur ŝajne. La reganto neniam pardonas efektive. Ĉiu malamika ago restas ĝuste registrita, se la senpera reago mankas, tio signifas ke ĝi estas prokrastita. Pardonon eblas ricevi nur interŝanĝe al la kompleta kaj absoluta subiĝo; grandanimajn agojn de la regantoj necesas kompreni nur je tiu ĉi senco. Ili tiom strebas subigi ĉion, kio kontraŭstaras ilin, ke ofte pagas kontraŭ tio neracie grandan prezon. » | — Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960] |
|