Unua mondmilito

milito ekde 1914 ĝis 1918, okazinta trans la mondo, sed kies centro estis en Eŭropo

Unua mondmilito estis la granda milito okazinta de 1914 ĝis 1918.

Unua mondmilito
Unua mondmilito
Unua mondmilito
Aliaj projektoj
Unua mondmilito en Vikipedio
Unua mondmilito en Komunejo
Unua mondmilito en Komuneja kategorio

Citaĵoj

redakti

Pjotr Durnovo

redakti
 
« La ĉefa pezo de la milito sendube trafos nin, ĉar Anglio apenaŭ kapablas grave partopreni en la kontinenta milito kaj Francio, malriĉa je homa materialo, ĉe tiuj kolosaj perdoj kiuj akompanos la militon en modernaj kondiĉoj de la milittekniko verŝajne sekvos strikte defendan taktikon. Rolo de ramo, trabatanta la plejan kernon de la germana defendo, estos destinita por ni…. »
— Pjotr Durnovo, Notico al imperiestro Nikolao la 2-a [Februaro 1914]
 
« [pri eventuala konkero de la Dardaneloj] Eliron al la malferma maro la markoloj al ni ne donas, ĉar post ili sekvas maro preskaŭ komplete konsistanta el teritoriaj akvejoj, maro kovrita je abundo da insuloj, kie ekzemple angla floto povus facile fermi por ni ĉiujn enirejojn kaj elirejojn, sendepende de la markoloj. »
— Pjotr Durnovo, Notico al imperiestro Nikolao la 2-a [Februaro 1914]
 
« Laŭ mia profunda kompreno, bazita sur skrupula plurjara studado de ĉiuj nuntempaj kontraŭŝtataj movadoj, en la venkinta lando nepre eksplodos sociala revolucio, kiu neeviteble transiros al la lando-venkinto»
— Pjotr Durnovo, Notico al imperiestro Nikolao la 2-a [Februaro 1914]

Henry Kissinger

redakti

Diplomatio [1994]

redakti
 
« [pri kiel Woodrow Wilson engaĝigis Usonon en la Unua mondmilito, libere traktante vortojn de George Washington] Kian teruran memfidon necesas havi por ricevi aprobon de monda interveno malgraŭ severega malpermeso de unu el la patroj-fonditoj pri enmiksiĝo je fremdaj aferoj, kaj por ellabori filozofion de neŭtraleco, kiu faris neevitebla aliĝon al la milito»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« La 22-an de januaro 1917 antaŭ aliĝo de Usono al la milito Woodrow Wilson anoncis kiel sian celon atingi “pacon sen venko”. Tamen tio, kion Wilson proponis post la aliĝo de Usono al la milito evidentiĝis paco, kiun eblis atingi nur per kompleta venko. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Wilson estis ĉiam substrekanta ke se publiko estus sufiĉe informita, la milito neniam okazus, ignorante ardajn manifestaciojn de ĝoja jubilado kaj senpeziĝo, per kiuj estis bonvenigata en ĉiuj ĉefurboj la komenco de la milito, inkluzive la ĉefurbojn de la demokratiaj Britio kaj Francio»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Dum jardekoj historiistoj diskutas pri tio, kiu devas porti respondecon pri la komenco de la Unua mondmilito. Kaj tamen neniu lando povas esti akuzita pri tiu freneza salto al katastrofo»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Kvankam ĉiuj nacioj de Eŭropo per propra politiko kontribuis al proksimigo de la katastrofo, nome Germanio kaj Rusio pro sia naturo subfosis senton de detenemo. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Landoj de Eŭropo permesis al si iĝi ostaĝoj de siaj senpensaj balkanaj satelitoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« De la historia vidpunkto aliancoj estis farataj por fortigi pozicion de tiu aŭ alia lando kaze de milito; dum proksimiĝo de la Unua mondmilito la ĉefa motivo de partopreno en la milito estis strebo fortigi aliancojn. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Ekzistis eĉ ne unu konkreta akuzo fare de Rusio kontraŭ Germanio aŭ eĉ unusola postulo flanke de Germanio al Rusio, kiuj meritus komencon de loka milito, jam sen paroli pri la milito totala. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Aŭdiĝis mirinde malmulte da avertoj kaj honorinda escepto estis deklaro de Pjotr Durnovo, eksa rusia ministro pri internaj aferoj, kiu iĝis membro de la Ŝtata Konsilio. En februaro 1914 – duonjaron antaŭ la komenco de la milito – li sendis al la caro politikan memorandon. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« La Unua mondmilito komenciĝis ne pro tio, ke apartaj landoj rompis subskribitajn de ili traktatojn, sed pro tio ke ili plenumis ilin tro laŭlitere. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« [pri Aŭstrio-Hungario komence de la Unua mondmilito] Do mobilizaj planoj, kiuj faris la militon neevitebla, estis lanĉitaj ĝuste de tiu lando, kies armeo reale ekbatalis nur post kiam jam okazis la plej grandaj bataloj en okcidento»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Kaj la caro kaj la imperiestro dezirus iri laŭeble for de senpera minaco de milito, sed neniu el ili sciis kiel tion fari – la caro pro tio ke oni malebligis al li aranĝi partan mobilizadon, la kaiser ĉar li ne povis fari mobilizadon nur kontraŭ Rusio. Ambaŭ estis dispremitaj de milita maŝino, kiun ili mem helpis konstrui kaj kiu, estinte ekfunkciigita, jam estis nerenversebla. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Laŭ ironio de la sorto, Germanio malgajnis en ofensivaj bataloj en okcidento kaj gajnis defendajn batalojn en oriento, ĝuste kiel prognozis maljunulo Helmuth von Moltke»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Tiutempe kiam ĉiuj eventoj jam finiĝis, 20 milionoj da homoj kuŝis mortaj; la Aŭstro-Hungara imperio malaperis de surtere; tri el kvar dinastioj engaĝiĝintaj en la milito – la germana, aŭstria kaj rusia – estis desurtronigitaj. Postvivis nur la brita reĝa domo. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Germanaj kondiĉoj estis oble pli konkretaj laŭ enhavo kaj havis geopolitikan karakteron. Kaj tamen kun propra al germanaj ŝtataj agantoj manko de limsento ili postulis tion, kio fakte estis senkondiĉa kapitulaco»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Germanio esperis ke promesado de pola sendependeco helpos al ĝi garantii nombron de polaj volontuloj sufiĉan por kvin divizioj; kiel evidentiĝis sin anoncis nur 3000 rekrutoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Tuj post kiam la milito estis deklarita, kaj stratojn de eŭropaj ĉefurboj plenigis jubilantaj homamasoj, la konflikto ĉesis esti interregistara kaj transformiĝis je la lukto de amasoj»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Inter ruinoj kaj fiasko de iluzioj rezulte de daŭrinta tri jarojn sanga buĉado sur la internacian scenejon eniris Usono kun sia certeco, kun sia povo kaj idealismo, neimageblaj eĉ por ĝiaj malfortiĝintaj eŭropaj aliancanoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« De vidpunkto de Usono ne memdeterminado kaŭzis militojn, sed ĝia manko; ne manko de povekvilibro naskis malstabilecon, sed strebo atingi ĝin. Woodrow Wilson proponis kiel fundamenton de paco la principon de kolektiva sekureco»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« La Bresta paco montris kion preparis Germanio por malgajnintoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« La venko igis Francion kun kompleta klareco kompreni, ke regajno estis atingita de ĝi kontraŭ tro alta prezo kaj ke ĝi jam preskaŭ jarcenton vivas danke al sia ĉefa kapitalo. Nur Francio sciis ĝis kiom malforta ĝi iĝis kompare al Germanio, kvankam neniu alia, kaj speciale Usono, estis preta kredi al ĝi. Tiel antaŭ la venko komenciĝis franco-usona dialogo, rapidiginta procezon de senmoraligo de Francio. Same kiel Israelo en niaj tagoj, Francio maskis sian vundeblecon per pika incitemo kaj kreskantan panikon ĝi kaŝis malantaŭ nepacigeblo. Kaj same kiel Israelo en niaj tagoj, ĝi ĉiam sentis timon de izolado»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Fine neniu el la landoj atingis siajn celojn: Germanio ne estis pacigita, Francio ne atingis garantiojn de propra sekureco kaj Usono forlasis la reguligadon. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« En 1935 speciala komisiono de la senato subestre de senatano de la ŝtato Norda Dakoto Gerald Nye publikigis raporton je 1400 paĝoj, en kiu kulpo pri aliĝo de Usono al la milito estis atribuata al armilfabrikantoj. Baldaŭ post tio aperis furorlibro de Walter Millis “Vojo al milito”, populariginta tiun ĉi tezon inter amasaj legantoj. Sub influo de tiu ideo partopreno de Usono en la milito iĝis klarigata pli per krima komploto kaj perfido ol per bazaj aŭ konstantaj interesoj. Por preventi novan engaĝon de Usono je milito, la kongreso akceptis tri tiel nomatajn leĝojn pri neŭtraleco inter 1935 kaj 1937. La sugestitaj de la raporto de Nye, tiuj ĉi leĝoj malpermesis doni pruntojn kaj alian financan helpon al militantaj landoj (sendepende de kialoj de la milito) kaj metis embargon je liverado de armiloj al ĉiuj flankoj de la konflikto (sendepende de tio, kiu estis viktimo). Aĉetado de nemilitaj varoj kontraŭ kontanta mono estis permesata nur se ili estis transportataj je ne-usonaj ŝipoj»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]

Ĉu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]

redakti
 
« Ekde ekpartopreno de Usono en la Unua mondmilito en 1917, ĝia politiko baziĝis sur agnosko de tio ke ĝiaj geopolitikaj interesoj postulas malebligon de dominado en Eŭropo de potenciale malamika potenco»
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
 
« Woodrow Wilson enigis Usonon en la militon nome de principoj pli konvenaj al la usona historia sperto ol koncernaj al la eŭropa povekvilibro»
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
 
« Unu el ironioj de la sorto konsistas en tio, ke el ĉiu malgajnita mondmilito Germanio estis eliranta pli forta rilate siajn najbarojn ol ĝi estis antaŭ ilia komenco. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]

Woodrow Wilson

redakti
 
« [pri aliĝo de Usono al la Unua mondmilito] Ni ne kverelas kontraŭ la germana popolo. Ni havas al ĝi neniujn aliajn sentojn krom simpatio kaj amikeco. Ne pro ĝia kulpo ĝia registaro agis, aliĝinte al tiu ĉi milito. La popolo nenion pri tio sciis kaj nenion aprobis. »
— Woodrow Wilson, Mesaĝo al la usona kongreso [la 2-an de aprilo 1917]
 
« [pri aliĝo de Usono al la Unua mondmilito] Ni ĝojas... militi do por la definitiva paco en la mondo... La mondo devas iĝi sekura por demokratio. Nia paco devas esti plantita sur la elprovita bazo de politika libereco. »
— Woodrow Wilson, Mesaĝo al la usona kongreso [la 2-an de aprilo 1917]
 
« Demando, de kiu dependas la tuta estonta trankvilo kaj politiko de la mondo, konsistas en jeno: ĉu la nuna milito estas lukto por justa kaj sekura mondo aŭ por la nova povekvilibro? ... Fine devas kreiĝi ne povekvilibro, sed komunumo de la fortoj; ne organizita konkuro, sed organizita universala paco»
— Woodrow Wilson, Alparolo al la Usona Senato [la 12-an de januaro 1917]

Aliaj aŭtoroj

redakti
 
« La okazinta post la Unua mondmilito granda seksa emancipo estis despera provo anstataŭigi profundan amosenton per reciproka seksa plezuro. Kiam iĝis klara, ke tiu ĉi provo fiaskis, la erotika poluseco de la genroj estis minimumigita kaj ĝian lokon okupis amikeca partnereco — “eta unio”, kuniginta la fortojn de ĝiaj partoprenantoj por plia eltenemo en ĉiutaga vivolukto, kaj ankaŭ por liberiĝo de la propra al ĉiu sento de izoliteco kaj soleco»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Kiel la Napoleonaj militoj estis de la teknologia vidpunkto siaspeca altiriĝo de Francio al Anglio, same la Unua mondmilito iĝis grava etapo de la definitiva industriiĝo de Germanio kaj Usono»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« …strikte dirite, la Unua mondmilito estis unuavice la milito eŭropa, ne tutmonda»
— Zbigniew BrzezińskiLa granda ŝaktabulo: Usona dominado kaj ĝiaj imperativoj [1997]
 
« La Granda milito iĝis neevitebla sekvo de stimulado flanke de Germanio de politiko de Aŭstrio-Hungario, direktita al penetrado en Balkanion, kiu estis ligita al grandega tutgermana ideo de germanigo de Meza Eŭropo. Dum la tempo de Bismarck tio ne okazus. La okazinta estis rezulto de novaj germanaj ambicioj okupiĝi pri plenumado de tasko eĉ pli grandioza ol tiu starinta antaŭ Bismarck, sed jam sen Bismarck. »
— Nikolaj Sazonov

Vidu ankaŭ

redakti