Katolikismo

(Alidirektita el Katolikoj)

Katolikismo estas la plej multnombra parto de kristanismo agnoskanta unuarangecon de Petro super la tuta Eklezio kaj dogmon pri la papa neeraripovo.

Katolikismo
Katolikismo
Katolikismo
Aliaj projektoj
Katolikismo en Vikipedio
Katolikismo en Komuneja kategorio

Citaĵoj

redakti
 
« La unua provo en 1928 elekti kiel prezidanton de Usono katolikon fiaskis pro evidentaj antaŭjuĝoj, sed la dua — en 1960 — sukcesis. En la 1930-aj jaroj judoj jam eniris la prezidantan kabineton, sed komence ili klopodis ne akcenti sian judan devenon. »
— Zbigniew BrzezińskiLa elekto: tutmonda dominado aŭ tutmonda gvidado [2004]
 
« Se mi emus konvertiĝi al alia religio mi verŝajne elektus Katolikismon ĉar almenaŭ ĝi havas inajn sanktulojn kaj la virgulino Maria. » « If I were going to convert to any religion I would probably choose Catholicism because it at least has female saints and the Virgin Mary. »
— Margaret Attwood
 
« Se via okulo ĉagrenas vin elŝiru ĝin, se ĉagrenas vin la mano, forhaku ĝin, se ĉagenas vin via lango, fortranĉu ĝin, kaj se ĉagrenas vin via racio, fariĝu katoliko. » « Ärgert dich dein Auge, so reiß es aus, ärgert dich deine Hand, so hau sie ab, ärgert dich deine Zunge, so schneide sie ab, und ärgert dich deine Vernunft, so werde katholisch. »
— Heinrich Heine
 
« Aborto estas multe pli grava ol mortigo de plenkreskulo. Plenkreskulo povus aŭ ne povus esti senkulpa, sed nenaskita infano certe estas senkulpa. Prenado de tiu vivo ne povas esti preteratentita. » « Abortion is much more serious than killing an adult. An adult may or may not be an innocent, but an unborn child is most definitely innocent. Taking that life cannot be ignored. »
— Arkiepiskopo Jose Cardoso Sobrinho, Telefon-intervjuo al Times Online je la 6-a de marto 2009

Erich Fromm

redakti
 
« La juda dio de la Malnova Testamento estas strikte patriarka, la katolika instruo denove enkondukas la ideon pri la ĉiunama kaj ĉionpardona patrino. La katolika eklezio mem estas ĉioninkluda patrino kaj la Dipatrino simbolas patrinan etoson de la amo kaj pardono, dum Dio Patro enkorpigis en la hierarkia strukturo la potencon, al kiu la homo devis subiĝi, sen plendi aŭ protesti. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« La religiaj ritoj nun signifas malmulton, escepte eble la katolikismajn. Laikaj ritoj preskaŭ tute mankas. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Elias Canetti

redakti
 
« Ĉe senpartia observado en katolikismo tuj trafas la okulojn malrapideco kaj trankvileco, kaj ankaŭ larĝeco. Ĝi pretendas je tio, ke en ĝi sufiĉos spaco por ĉiuj kaj tio estas la ĉefa pretendo, enhaviĝanta jam en ĝia nomo mem. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Neniu el formoj de sinbildigo konvenas al katolikismo pli ol la formo de la marŝo. Fermita grupo da monaĥoj prezentiĝas kiel amasa kristalo rilate la aliajn kredantajn katolikojn. Bildo de la marŝo elvokas en la spektantoj ilian propran latentan kredon kaj ili subite eksentas strebon aliĝi kaj marŝi ĉe la vosto. Tiel la marŝo grandiĝas danke al tiuj preter kiuj ĝi iras; ĝi devas fakte iĝi senfina. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]

Vidu ankaŭ

redakti