Erich Fromm

germana-usona psiĥoanalizisto, filozofo kaj socia psiĥologiisto

Erich Fromm (1900-1980) estis estis germana, usona psikanalizisto, filozofo kaj socia psikologo.

Erich Fromm
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Fuĝo for de libereco [1941] redakti

 
« La homa cerbo vivas en la dudeka jarcento; koro de plejparto de la homoj — ankoraŭ en la ŝtonepoko»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Progreso de socia psikologio necesas por kontraŭstari danĝerojn, kaŭzitajn de progreso de fiziko kaj medicino»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« …kiam certa klaso strebis al sia propra liberiĝo, ĝi kredis ke luktas por la libereco ĝenerale kaj tiel povis idealigi siajn celojn, povis allogi al sia flanko ĉiujn subpremitojn, en ĉiu el kiuj vivis la revo pri liberiĝo. Tamen dum longa, fakte senĉesa lukto por libereco tiuj klasoj, kiuj unue batalis kontraŭ subpremado, unuiĝis kun malamikoj de libereco tuj post kiam la venko estis akirita kaj aperis novaj privilegioj, kiujn necesis defendi. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Se oni atakas liberecon je la nomo de kontraŭfaŝismo, do minaco ne iĝas malpli granda ol kaze de atako je la nomo de faŝismo mem. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Efektive Freŭdo kaj liaj lernintoj havis nur tre naivan imagon pri procezoj, okazantaj en la socio; plejparto de liaj provoj de aplikado de psikologio al la socialaj problemoj kondukis al eraraj konstruoj… »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Neniu antaŭ Freŭdo tiom atentis observadon kaj esploradon de senraciaj, subkonsciaj fortoj, grandparte difinantaj la homan konduton. Li kaj liaj sekvantoj en la moderna psikologio ne nur malkovris subkonscian tavolon en la homa psiko — kies ekzistado mem estis neata de raciistoj — sed ankaŭ montris, ke tiuj ĉi senraciaj fenomenoj subiĝas al certaj leĝoj kaj pro tio oni povas ilin sufiĉe racie klarigi. Li instruis al ni kompreni lingvon de la sonĝoj kaj somataj simptomoj, lingvon de malkongruaĵoj en la homa konduto. Li malkovris ke tiuj ĉi malkongruaĵoj — same kiel la tuta strukturo de la karaktero — reprezentas reagojn al influo de la ekstera mondo, speciale al tiuj, kiuj okazis en frua infanaĝo»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Freŭda koncepto de la homaj rilatoj fakte kopias sistemon de la rilatoj ekonomiaj»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Alivorte la socio realigas ne nur funkcion de subpremado, kvankam ankaŭ ĝin, sed ankaŭ funkcion de kreado de la personeco. Homa naturopasioj de la homo kaj liaj anksioj — estas produkto de kulturo; fakte la homo mem estas la plej grava atingo de tiuj senĉesaj homaj klopodoj, kies registron ni nomas la historio»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Necesas distingi la “statikan” kaj “dinamikan” adaptiĝon. La statika ni nomas tiun adaptiĝon, ĉe kiu karaktero de la homo restas senŝanĝa kaj nur manifestiĝas iuj novaj kutimoj, ekzemple transiro de la ĉina manĝmaniero per bastonetoj al la eŭropa — per forko kaj tranĉilo… Ekzemplo de la dinamika adaptiĝo povas esti kiam infano subiĝas al severa, rigora patro; li tro timas la patron por konduti alie kaj iĝas “obeema”. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Ĉiu neŭrozo estas ekzemplo de tia dinamika adaptiĝo al tiaj kondiĉoj, kiuj estas por individuo senraciaj — speciale en frua infanaĝo — kaj ĝenerale dirite malbonaj por kresko kaj evoluo de infano»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« …la homo superkreskas sian originan unuecon kun naturo kaj kun aliaj homoj, la homo iĝas “individuo” — kaj ju pli for iras tiu ĉi procezo, des pli kategoria estas alternativo, alfrontata de la homo. Li devas sukcesi reunuiĝi kun la mondo en spontaneeco de la amo kaj krea laboro aŭ trovi por si iun apogilon helpe de tiaj ligoj kun tiu ĉi mondo, kiuj detruas liajn liberecojn kaj individuecon. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« …la unua aspekto de la kreskanta individueco estas evoluo de la personeco. Limoj de kresko de individuiĝo kaj evoluo de la personeco iugrade estas difinataj ankaŭ de individuaj kondiĉoj, sed ĉefe — de tiuj socialaj. Diferencoj inter individuoj en ĉiu socio ŝjanas gravaj, sed en ĉiu socio ekzistas certa limo de individuiĝo, kiun normala individuo ne povas transiri. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Infano ne povas fizike reveni en la patrinan sinon; same ne eblas renversi ankaŭ psikologian procezon de individuiĝo. Provoj de tia reveno neeviteble akceptas formon de subiĝo, ĉe kiu tamen neniam malaperas kontraŭdiroj inter potenco kaj infano, subiĝanta al tiu potenco. Konscie infano povas konsideri sin kontentigita, sed subkonscie li sentas, ke li pagas senton de sekureco per plenvaloreco kaj forto de sia personeco. Finfine subiĝo sekvigas inversan rezulton: malcerteco de infano kreskas kaj samtempe en li evoluas malamikeco kaj ribelemo, kiuj estas des pli danĝeraj, ke ili estas direktitaj kontraŭ homoj, de kiuj li plu dependas (aŭ iĝis dependa). »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« …la homa ekzistado kaj libereco ekde komenco estas nedisigeblaj. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« …biologia malperfekteco de la homo kreis kondiĉojn por apero de civilizo»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Ĉe la bestoj haveblas seninterrompaj ĉenoj de refleksaj reagoj, kiuj komenciĝas de stimulo, ekzemple de malsato, kaj kaŭzas pli aŭ malpli strikte difinitan konduton, ebligantan seniĝi je tiu streĉiĝo, kaŭzita de la stimulo. Ĉe la homo tiuj ĉenoj estas rompitaj. Stimuloj ĉeestas, sed vojoj de ilia kontentigado estas “malfermaj”, do la homo devas elekti inter diversaj agoj; li komencas pensi. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Rompo de malpermeso, la origina peko, en pozitiva homa senco estas la unua ago de elekto, ago de libereco, do la unua homa ago ĝenerale. Laŭ mito formale la peko konsistis en tio, ke la homo enkmanĝis de la arbo de la sciado. Do la ago de malsubiĝo, ago de libereco estas rekte ligata al komenco de la homa pensado»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« …historio de la homaro estas historio de konflikto kaj malordo. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Historio de Eŭropo kaj Ameriko ekde la fino de mezepoko estas historio de kompleta apartiĝo de individuo. Tiu procezo komenciĝis en Italio en la epoko de la Renesanco kaj evidente atingis sian pinton nur nun. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« …kondiĉoj de la epoko de la Reformacio estis oble pli proksimaj al la nuntempaj ol tio ŝajnas de la unua rigardo. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« La Reformacio estas unu el la fontoj de la ideo de libereco kaj aŭtonomio de la homo en tiu formo, kiel tiu ĉi ideo estas prezentita en la nuntempaj demokratioj. Ĉiam estas substrekata nome tiu ĉi aspekto de la Reformacio, speciale en nekatolikaj landoj. Ĉe tio tamen oni forgesas pri alia aspekto de la Reformacio: pri ĝia akcento je pekeco de la homa naturo, je mizereco kaj senhelpeco de individuo, je neceso de subiĝo de individuo al ekstera forto. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Ĉiuj ekonomiaj kaj sociaj fortoj, karakteraj pro la nuntempa socio, burĝonis ene de tiu mezepoka jam en la 12-a, 13-a kaj 14-a jarcentoj»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« [pri mezepoko] Kvankam tiutempe ne ekzistis individuismo en la nuna senco de nelimigita elekto de vivovojoj (tiu libereco de elekto grandparte estas abstrakta), tamen havevblis sufiĉe multe da manifestiĝoj de konkreta individuismo en reala vivo»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« [pri mezepoko] En rilato al dio estis oble pli da konfido kaj amo, ol dubo kaj timo»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« La mezepoka socio ne senigis individuon je libereco jam pro tio, ke “individuo” mem ankoraŭ ne ekzistis. La homo estis ankoraŭ ligita al la mondo per originaj ligoj; li rigardis sin mem tra prismo de sia socia rolo (kiu estis samtempe lia natura rolo), ne kiel individuan personecon»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Al Italio, laŭ vortoj de Burckhardt, apartenas “unuanaskiteco rilate evoluon de la personeco en la eŭropa familio” kaj la italo estas la unua individuo»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« La Renesanco estis kulturo de riĉa kaj pova klaso, kiu trafis pinton de la ondo, levita je ŝtormo de novaj ekonomiaj fortoj. Ordinara popolo, ricevinta nek novan riĉaĵon, nek novan potencon, transformiĝis je senvizaĝa amaso, perdinta certecon de sia antaŭa stato; al tiu amaso oni flatis aŭ minacis, sed potenculoj ĉiam manipulis kaj ekspluatis ĝin. Flanko ĉe flanke kun nova individuismo leviĝis ankaŭ nova despotismo»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Haveblas kialoj dubi, ke plenrajtaj mastroj de kapitalismo de la Renesanco estis tiom feliĉaj kaj memfidaj kiel oni tion ofte prezentas. Evidente nova libereco alportis ne nur kreskintan fortosenton, sed ankaŭ kreskintajn izolitecon, dubojn, skeptikismon kaj, sekve de ĉio ĉi, angoron. Tiun kontraŭdiron ni trovas en filozofiaj verkoj de humanistoj. Ili substrekas homan dignon, individuecon kaj forton, sed en ilia filozofio montriĝas malcerteco kaj despero»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« …pri pasia strebo al gloro. Se vivosenco iĝis dubinda, se rilatoj kun la aliaj kaj kun si mem ne donas certecon, do gloro iĝas unu el rimedoj, kapablaj senigi la homon je duboj»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Sed kvankam ideoj de la Renesanco havis gravan influon sur pluan evoluon de la eŭropa pensado, tamen ĉefajn radikojn de la nuntempa kapitalismo, ĝiaj ekonomia strukturo kaj spirito, ni trovas ne en la itala kulturo de la malfrua mezepoko, sed en ekonomia kaj socia situacio de Centra kaj Okcidenta Eŭropo kaj en kreskintaj el tio doktrinoj de Lutero kaj Kalvino»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Kulturo de la Renesanco reprezentis socion de relative altevoluinta komerca kaj industria kapitalismo… La Reformacio inverse estis ĉefe religio de kamparanoj kaj malsupraj tavoloj de la urba socio»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Kiel montris Max Weber, la bazo de la nuntempa kapitalisma evoluo de la okcidenta mondo iĝis urba meza klaso»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Mezepoka komerco, kiel montris Sombart, estis farata ĉefe de multo da etaj entreprenistoj. Pogranda kaj pomalgranda komercoj ankoraŭ ne apartiĝis unu de la alia… »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Timo kaj malamo, kun kiuj meza klaso traktis riĉajn monopolistojn en la 15-16-a jarcentoj, grandparte memorigas sentojn de la nuna meza klaso rilate monopolojn kaj povegajn kapitalistojn»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Fine de la mezepoko la vivo saturiĝis je la sento de maltrankvilo. Aperis nuntempa nocio de tempo, minutoj akiris valoronLaboro ĉiam pli transformiĝis je la plej altan valoron. Evoluis nova rilato al la laboro — tiom postulema, ke en la meza klaso estiĝis indigno pri ekonomia neefikeco de ekleziaj institucioj. Almozantaj monaĥaj ordenoj estigis indignon: se ili estas neproduktivaj — ili estas malmoralaj. Produktiveco akiris rolon de unu el plej altaj moralaj valoroj. Samtempe strebo al riĉeco kaj materia sukceso iĝis totala pasio»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« [pri la Renesanco] Individuo iĝis soleca; ĉio nun dependis ne de garantioj de lia tradicia statuso, sed de liaj propraj penoj. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« La fakto ke kapitalismo akiris decidan rolon signifis dependecon de la ekonomia, do ankaŭ de persona sorto de ĉiu je iuj fortoj, starantaj super la personeco. Kapitalo “ĉesis esti servisto kaj transformiĝis je mastro…”[1]»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Bazara tago transformiĝis je juĝotago por produktoj de la homa laboro»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« [pri luteranismo kaj kalvinismo] Tio estis religioj ne de riĉa supera klaso, sed de mezaj urbanoj, urbaj malriĉuloj kaj kamparanoj»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Esplorante psikologian signifon de religiapolitika doktrino, necesas unuavice kompreni, ke psikologia analizo tute ne okupiĝas je pridispitado de vereco de tiu doktrino. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« …en karaktero de gvidanto pli klare manifestiĝas trajtoj de karaktero de liaj adeptoj… »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« [pri Lutero] …li mem — kiel personeco — estis tipa reprezentanto de la “aŭtoritata karaktero”, kiu estos priskribita malsupre. Edukita de ege severa patro, spertinta dum infanaĝo nek amon, nek senton de certeco, li tutan vivon montris duoblan rilaton al la potenco: li mamamis ĝin, ribelis kontraŭ ĝi, sed samtempe admiris ĝin kaj strebis subiĝi al ĝi. Dum tuta sia vivo li unu potencon malamis, sed alian adoris; junaĝe tio estis la patro kaj monaĥejaj instruistoj, poste — papo kaj laikaj princoj. Li estis plena je sento de soleco, senhelpeco, kolero kaj samtempe sopiris ordoni. Li estis turmentata je duboj kiel povas esti turmentata nur homo, bezonanta devigadon, kaj ĉiam serĉis ion kio povus doni al li internan stabilecon, senigi lin je tiu turmento. Li malamis la aliajn, speciale “plebaron”, malamis sin mem, malamis la vivon kaj el tiu ĉi malamo elkreskis pasia kaj despera strebo esti amata. Lia tuta vivo pasis en seninterrompaj duboj, en interna izoliteco; sur tiu ĉi bazo li sukcesis iĝi heroldo de tiuj sociaj grupoj, kiuj troviĝis en la sama psikologia stato. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« …teologio de Lutero esprimis sentojn de la meza klaso, kiu luktante kontraŭ la povo de eklezio kaj indignante pri nova mona klaso, sentis minacon de kreskanta kapitalismo kaj estis trafita je la sento de senhelpeco kaj mizereco. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Lutero opiniis, ke malbono interne propras al naturo de la homo kaj direktigas lian volon tiel ke neniu homo kapablas fari ion bonan, elirante el sia propra naturo. Naturo de la homo estas malica kaj malvirta (“naturaliter et inevitabiliter mala et vitiata natura”)[2]»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Diotima homo ne havas “liberan volon”: li estas kaptito, sklavo kaj servisto de la dia volo aŭ de la volo de satano[3]»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Pasia strebo al certeco, kiun ni trovas ĉe Lutero, spegulas ne sinceran kredon, sed neceson subpremi neelteneblan dubon»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Dubo esta deira punkto de la nuntempa filozofio… »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Reprezentanto de la meza klaso estis same senhelpa fronte al novaj ekonomiaj fortoj kiel la pentrita de Lutero homo fronte al dio»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« La “kredo” de Lutero konsistis en konvinko, ke amo estas donata koste de rezigno je propra volo; tiu decido havas multon komunan kun principo de kompleta subiĝo de individuo al la ŝtatogvidanto»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Opinioj de Lutero mem pri ekonomiaj aferoj eĉ pli ol opinioj de Kalvino, restis tipe mezepokaj»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Por Kalvino ekzistis du kategorioj de homoj: tiuj kiuj estos savitaj kaj tiuj kiuj estos eterne damnitaj. Ĉar tiu ĉi sorto estas destinita jam antaŭ naskiĝo, neniu kapablas ĝin ŝanĝi eĉ ion ajn li faru dum sia vivo. Do la homa egaleco estas principe neata: la homoj estas kreitaj malegalaj. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« [pri kalvinismo] Per neniuj penoj la homo povas ŝanĝi sian sorton, sed la fakto mem de liaj penoj estas signo de lia aparteno al la savitaj. Virtoj, kiujn devas havi la homo, estas modesteco kaj modereco (sobrietas), justeco (iustitia) en tiu senco ke ĉiu devas ricevi destinitan por li parton, kaj pieco (pietas), kuniganta la homon kun dio»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« [pri kalvinismo] Tiel ekonomia sukceso transformiĝis je la signo de dia favoro, kaj malsukceso — je la signo de malbeno. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« [pri kalvinismo] Tiel la penoj kaj laboro akiris tute senracian karakteron. Ili ne povas ŝanĝi la sorton, antaŭdestinitan de dio, ne dependantan de iuj ajn penoj de la homo, sed servas sole kiel rimedo por anticipe ekscii tiun antaŭdestinitan sorton. Samtempe la febra agado helpas regi neelteneblan senton de senhelpeco»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Mankas duboj ke kapitalismo ne povus evolui, se la ĉefa parto de la homa energio ne estus direktita al laboro. En historio mankas alia periodo, kiam liberaj homoj tiom komplete fordonus sian energion al unusola celo — laboro. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« [pri la Renesanco] Reprezentantoj de la meza klaso estis konservativemaj; ili volis stabiligi la socion, ne subfosi ĝin; ĉiu el ili esperis prosperi kaj partopreni en komuna evoluo. Pro tio ilia malamikeco ne povis manifestiĝi malkaŝe, eĉ konscii ĝin ne eblis: ĝin necesis subpremi. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Lutero kaj Kalvino enkorpigis tiun totalan malamikecon. La afero konsistas ne nur en tio, ke ili mem — persone — apartenis al la plej grandaj hommalamantoj inter la ĉefaj historiaj personoj, almenaŭ inter la religiestroj. Oble pli gravas ke iliaj instruoj estis trasorbitaj je spirito de malamikeco kaj povis esti allogaj nur por la homoj, trafitaj de la sama streĉa subpremita malamikeco. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« [pri luteranismo kaj kalvinismo] Bildo de dio-despoto, kiu bezonas senliman potencon super la homoj, ilian obeemon, ilian humiliĝon — tio estas projekcio de propra enviemo kaj malamikeco de la meza klaso»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Kalvino suspekteme traktis riĉecon, sed estis senkompata al malriĉeco. Kaj poste ni nemalofte renkontas en kalvinismo avertojn kontraŭ amikemo al eksterlandano, kruelecon rilate malriĉulon kaj ĝeneralan atmosferon de suspektemo rilate la homojn. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« ...traktado de la aliaj kaj la traktado de si mem ne estas kontraŭaj; ili estas principe paralelaj. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« …la “devosento”, kiun ni vidas en la vivo de la nuntempa homo ekde la Reformacio ĝis niaj tagoj — same en la religia kaj laika raciigoj — estas forte markita je malamikeco rilate sin mem. La “konscienco” estas gardisto, starigita ĉe la homo de li mem. Ĝi igas lin agi laŭe al deziroj kaj celoj, kiujn li mem konsideras la siaj, dum efektive ili estas internigaĵoj de eksteraj sociaj postuloj. Ĝi pelas lin krude kaj kruele, malpermesante al li ĝojon kaj feliĉon, transformante lian vivon je elaĉeto de iu enigma peko»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« La vera modesteco, la vera devosento rilate la homojn estas nekombineblaj kun malestimo kaj malamo rilate ilin; sed sinhumiligo kaj sinneanta “konscienco” estas nur unu el flankoj de malamikeco, la alia flanko estas malamo kaj malestimo. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« En protestantismo trovis sian esprimon sentoj de propra mizereco kaj indigno; protestantismo detruis kredon je senkondiĉa amo de dio; ĝi instruis al la homo malestimon kaj malfidon al si mem kaj al la aliaj; ĝi transformis la homon el celo je rimedo; ĝi kapitulacis antaŭ laika potenco, rezigninte je ideo ke la ekzistanta potenco ne devas kontraŭi moralajn normojn kaj pravigante ajnan potencon per la fakto mem de ĝia ekzistado. Do protestantismo rezignis je la bazaj elementoj de la judo-kristana tradicio. Ĝiaj doktrinoj bildigis la homon, dion kaj la mondon tiel, ke novaj sentoj de senhelpeco kaj mizereco ŝajnis naturaj, estiĝis impreso kvazaŭ tiuj ĉi sentoj devenas de neŝanĝeblaj ecoj de la homo, kvazaŭ li devas sperti tiujn sentojn. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Ĝis homo ne akiris kapablon pensi originale, tio estas memstare, ne havas sencon postuli, ke neniu malhelpu esprimon de liaj pensoj»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« …ni estas ravitaj je kresko de libereco de la fortoj eksteraj rilate al ni kaj, kvazaŭ blinduloj, ne vidas tiujn internajn obstakojn, devigojn kaj timojn, kiuj pretas senigi de iu ajn senco ĉiujn venkojn, faritajn de libereco super ĝiaj tradiciaj malamikoj. Rezulte de tio ni emas opinii, ke problemo de libereco konsistas sole en garantii ankoraŭ pli da sama libereco, kiu estas jam ricevita de ni dum la epoko de la Nova historio; ni opinias ke defendo de libereco de tiuj fortoj, kiuj atencas ĝin, estas la sola necesa afero. Ni forgesas ke la problemo de libereco estas ne nur kvanta, sed ankaŭ kvalita. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Protestantismo donis stimulon al spirita liberiĝo de la homo. Kapitalismo daŭrigis tiun liberiĝon en psikologia, socia kaj politika sferoj. Ekonomia libereco estis la fundamento de tiu ĉi evoluo kaj la meza klaso — ĝia adepto. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Individuisma traktado de dio estis psikologia preparado al individuismo de la homo en laika vivo. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Ĉe kapitalismo ekonomia agado, sukceso kaj materiala profito iĝis celo en si mem. Sorto de la homo konsistas en tio, ke akceli kreskon de ekonomia sistemo, multigi kapitalon — kaj ne por celoj de propra feliĉo, sed por la kapitalo mem. La homo transformiĝis je elemento de giganta ekonomia maŝino. Se li havas grandan kapitalon, do li estas granda dentorado; se li havas nenion — li estas bolteto; sed ajnakaze li estas nur elemento de la maŝino kaj servas al celoj, eksteraj rilate lin mem. Tiu preteco subigi sian personecon al eksterhomaj celoj estis fakte pretigita de la Reformacio»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Transformiĝo de individuo en ilo por atingado de ekonomiaj celoj radikas en specifaĵoj de la kapitalisma produktadmaniero, ĉe kiu akumulado de kapitalo iĝis la sola celo de la ekonomia aktivado. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« …en ĉiu socio spirito de la kulturo estas ĝenerale difinata de la spirito de dominantaj sociaj grupoj. Parte tio okazas ĉar tiuj grupoj kontrolas edukan sistemon, lernejon, eklezion, gazetaron, teatron kaj tiel havas eblecon trudi siajn ideojn al la tuta loĝantaro; sed krome tiuj regantaj grupoj havas ankaŭ tian prestiĝon, ke malsupraj klasoj volonte pretas akcepti iliajn valorojn, imiti ilin, psikologie identigi sin kun ili. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« [pri amo en protestantismo] De teoria vidpunkto ĉi tie okazas eraro en kompreno de la naturo de la amo. Amo estas ne kreata de iu specifa “objekto”, sed estas konstante ceestanta faktoro ene de persono, kiu nur “aktiviĝas” je certa objekto. Same kiel malamo estas pasia deziro neniigi, ankaŭ amo estas pasia fortiĝo de “objekto”; tio estas ne “afekcio”, sed interna parenceco kaj aktiva strebo al feliĉo, evoluo kaj libereco de la objekto de amo. Amo estas preteco, kiu principe povas turniĝi al iu ajn, inkluzive nin mem. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« …amo al certa “objekto” estas nura aktualigo kaj koncentriĝo de konstante ĉeestanta interna amo, kiu laŭ tiuj aŭ aliaj kialoj turniĝis al tiu ĉi homo»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Egoismo estas ne amo al si mem, sed ĝia rekta kontraŭo. Egoismo estas speco de avideco kaj, kiel ĉia avideco, ĝi inkluzivas nesatigeblecon, sekve de kiu vera kontentigo estas principe neatingebla. Avideco estas senfunda, elĉerpanta homon puto; la homo malŝparas sin en senfinaj klopodoj kontentigi tian bezonon, kia neniam estas kontentigita. Atenta observado montras, ke egoisto, kvankam li ĉiam pene okupiĝas pri si mem, neniam estas kontenta. Li ĉiam estas maltrankvila, lin ĉiam pelas timo ie ion ne ricevi, ion perdi, de io seniĝi; li plenas je brulanta envio al ĉiu, kiu ekhavis pli. Se rigardi lin eĉ pli proksime, ekrigardi dinamikon de subkonscio, ni trovos, ke la homo de tia tipo estas tute ne kontenta pri si mem, ke profunde de sia animo li malamas sin. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« “Persono”, kies interesojn celas nuntema homo, estas socia “mio”; tiu ĉi “persono” konsistas ĉefe el rolo, prenita de individuo por si, kaj efektive estas nura subjektiva kamuflaĵo de lia objektiva socia funkcio. Nuntempa egoismo estas avideco, devenanta el frustriĝo de vera persono kaj direktita je fortiĝo de la persono socia. Por la nuntempa homo ŝajnas karaktera la plej alta grado de fortiĝo de la persono mem; efektive lia tuteca persono estas malfortiĝinta, reduktita al nur unu segmento de la tuto — al intelekto kaj voloforto dum ĉiuj aliaj komponantoj de lia persono estas tute fortranĉitaj. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Racieco de produktada sistemo en teknologia sfero apudas malraciecon de la sama sistemo en socia sfero. La homojn regas ekonomiaj krizoj, senlaboreco, militoj. La homo konstruis sian mondon; li konstruis domojn kaj fabrikojn, li produktas aŭtojn kaj vestojn, kultivas grenon kaj fruktojn. Sed li estas fremdiĝinta de produktoj de sia laboro, li ne plu estas mastro de la konstruita de li mondo, inverse, tiu ĉi mondo, kreita de la homo, transformiĝis je la mastro, antaŭ kiu la homo kliniĝas, provante ĝin iel favorigi aŭ laŭeble superruzi. Per siaj manoj la homo kreis por si dion»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« [pri la nuntempa homo] Al li mankas iu ajn certeco pri propra valoro, sendependa de lia populareco kaj merkata sukceso. Se pri li haveblas postulo, do li konsideras sin “io”; se li ja estas nepopulara, do ankaŭ en siaj propraj okuloj li estas nenio. Tiu dependeco de memestimo de sukceso de proponata “persono” klarigas, kial por la nuntempa homo populareco iĝis tiom grava. De ĝi dependas ne nur sukceso en praktikaj aferoj, sed ankaŭ kapablo de la homo konservi memestimon; sen ĝi la homo falas je abismon de neplenvaloreco. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Koncentriĝo de kapitalo (ne de riĉeco) en certaj sektoroj de ekonomia sistempo limigis eblecojn de sukceso de la privata iniciato. Kie venkas monopolisma kapitalo, la ekonomia sendependeco de plimulto jam finiĝis. Por tiuj kiuj plu luktas — speciale por plejparto de la meza klaso — tiu lukto akiras karakteron de batalo kontraŭ fortoj tiom superantaj, ke antaŭaj kuraĝo kaj kredo je iniciato estas anstataŭataj de sentoj de senespero kaj senhelpeco. Grupeto da monopolistoj havas enroman, kvankam neevidentan potencon super la tuta socio; sorto de plejparto de la socio dependas de decidoj de tiu ĉi grupo. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Eta aŭ meza entreprenisto, alfrontanta minacon flanke de granda kapitalo, en certaj kazoj povas sukcese daŭrigi sian komercon: kaj ricevadi profiton kaj konservadi sendependecon, sed pendanta super li minaco ege fortigis lian senton de malcerteco. Ĝis nun li luktis kontraŭ egaluloj, sed en konkurenca lukto kontraŭ monopoloj li staras kontraŭ gigantoj. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Kiom plenas je la sentoj de timo kaj malgraveco amaso de mezaj usonanoj, bone videblas je populareco de animaciaĵoj pri Mickey Mouse. Ĉiam la sama historio de tiuj ĉi filmoj — ĉe sia abundeco de variaĵoj — konsistas en tio, ke iun tre etan persekutas io subpreme forta, grandega, minacante mortigi aŭ engluti la etulon. La etulo forkuras, finfine li sukcesas saviĝi aŭ eĉ iel damaĝi sian malamikon. Homoj ne emus konstante spekti la samon, eĉ se en diversaj variaĵoj, se tiu ĉi historio ne tuŝus ion tre proksiman al ilia propra emocia vivo. Evidentas ke la eta estaĵo, persekutata de kruela kaj forta malamiko estas la spektanto mem; nome tiel sentas sin li, kun tia situacio li identigas sian propran. Sed tio kompreneble ne povus havi konstantan allogon, se ne okazus la feliĉa fino»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Granda nombro de problemoj, je la unua rigardo nesolveblaj, tuj malaperas post kiam ni kuraĝas rezigni je imago, ke la homoj ĉiam konscias motivojn de siaj agoj, pensoj kaj sentoj; efektive iliaj veraj motivoj ne nepre estas tiaj kiaj al ili ŝajnas»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Esplorante psikologion de persono kiel fundamenton por kompreno de la priskologio socia, ni faras ion similan al esplorado de objekto sub mikroskopo. Tio ebligas al ni eltrovi tiujn detalojn de psikologiaj mekanismoj, kiujn ni renkontos en grandskalaj manifestiĝoj en procezo de socia evoluo. Se analizo de la socio-psikologiaj fenomenoj ne apogas sin sur detalan esploradon de la individua konduto, ĝi perdas empirian karakteron, do ankaŭ fundamentecon. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Fenomenoj, observataj ĉe neŭrozuloj, principe ne diferenciĝas de la fenomenoj, kiujn ni renkontas ĉe la homoj “normalaj”. Nur ĉe la neŭrozuloj tiuj ĉi fenomenoj manifestiĝas pli klare, pli laŭte kaj ofte estas pli alireblaj al konscio de la homo mem, dum la normalaj homoj ne konscias iujn ajn problemojn, kiuj postulus esploradon. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« …neŭrozulo povas esti karakterizita kiel homo, kiu ne kapitulacis en lukto por sia personeco. Kompreneble lia provo savi individuecon estis malsukcesa, anstataŭ kreema esprimo de sia persono li trovis saviĝon en neŭrozaj simptomoj aŭ en foriro en la mondon de fantazioj; tamen de vidpunkto de la homaj valoroj tia homo estas malpli kripligita ol tiu “normala”, kiu tute perdis sian individuecon. Kompreneble ekzistas homoj, ne perdintaj dum procezo de adaptiĝo sian individuecon, sed ne iĝintaj ĉe tio neŭrozuloj. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Ofte tio okazas interalie en rilatoj de gepatroj kun infanoj. Ĉi tie rilato de dominado (kaj posedado) aperas kutime sub aspekto de “natura” zorgemo kaj strebo de gepatroj “protekti” sian idon. Oni lin metas en oran kaĝon, li povas havi ĉion kion li deziras, sed nur ĉe tiu kondiĉo, ke li ne deziros forlasi la kaĝon. Rezulte de tio ĉe kreskinta infano ofte formiĝas profunda timo antaŭ amo, ĉar por li “amo” signifas kaptitecon kaj malliberigon. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Adler ne povas enrigardi pli for ol alceleco kaj racia kaŭzeco de la homa konduto, kaj pro tio, kvankam li faris valoran kontribuon en esploradon de mekanismoj de motivado, li por ĉiam restas sur surfacoo de la fenomenoj kaj neniam penetras, kiel Freŭdo en profundaĵojn de senraciaj impulsoj. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Kvankam ideoj de Reich estas bazitaj sur la origina koncepto de Freŭdo — la teorio de “libido” — li indikas, ke masoĥisto finfine strebas al ĝuo, ke farata al li doloro estas flankaj rezultoj, ne la celo en si mem. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Iuj ajn empiriaj observoj de masoĥistoj, inkluzive psikanalizajn, donas nerefuteblajn konfirmojn, ke tiuj ĉi homoj estas plenaj je timo de soleco kaj je sento de propra sensignifeco. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Ĉiuj diversaj formoj de masoĥismaj streboj estas direktitaj al unu afero: seniĝi je propra personeco, perdi sin; alivorte, seniĝi je la ŝarĝo de libereco.
…masoĥisma “solvo” nenion solvas, same kiel ĉiaj neŭrozaj simptomoj; individuo seniĝas nur je konsciata sufero, sed la interna konflikto restas, kaj kun ĝi ankaŭ kaŝita malkontento. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Mi proponus nomi la komunan celon de sadismo kaj masoĥismo simbiozo. Simbiozo en psikologia senco de la vorto estas unio de iu persono kun alia persono (aŭ alia ekstera forto), en kiu ĉiu flanko perdas tutecon de sia “mio” tiel ke ambaŭ iĝas tute dependaj unu de la alia. Sadisto same forte bezonas sian objekton kiel masoĥisto la sian. En ambaŭ kazoj propra “mio” malaperas. En unu kazo mi diluiĝas en ekstera forto — kaj mi ne plu ekzstas; en alia — mi diskreskas koste de enkorpigo en min de alia homo, akirante ĉe tio forton kaj certecon, kiuj antaŭe mankis al mi mem. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Homo ne estas nur sadisto aŭ nur masoĥisto; inter aktiva kaj pasiva flankoj de simbioza komplekso ekzistas konstantaj ŝanceliĝoj kaj ofte malfacilas difini, kiu el tiuj ĉi flankoj agas en tiu ĉi momento, sed en ambaŭ kazoj individueco kaj libereco estas perditaj. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« …sadismo kaj detruemo estas ne identaj, kvankam ofte estas interligitaj. Detruema persono strebas al detruado de objekto, do al seniĝo de ĝi; sadisto ja strebas regi la objekton kaj pro tio suferas kaze de ĝia perdo. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Tre ofte — kaj ne nur en ordinara vortuzado — sadomasoĥismo estas konfuzata kun amo. Speciale ofte kiel manifestiĝojn de amo oni konsideras masoĥismajn fenomenojn. Kompleta abnegacio por alia homo, rezigno profite al li de propraj rajtoj kaj postuloj — ĉio ĉi estas prezentata kiel ekzemplo de “granda amo”; oni opinias ke por amo ne ekzistas pli bona pruvo ol ofero kaj preteco rezigni de si mem por amata homo. Sed efektive “amo” en tiaj kazoj estas masoĥisma ligiteco kaj radikas en bezono de simbiozo. Se ni komprenas kiel amon pasian kaj aktivan fortiĝon de la ĉefa esenco de alia homo, union kun tiu homo surbaze de sendependeco kaj plenvaloreco de ambaŭ personoj, do masoĥismo kaj amo estas kontraŭaj unu al la alia. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Sed en la plsikologia senco sopiro de potenco radikas ne en forto, sed en malforteco. En ĝi manifestiĝas malkapablo de la persono elteni sole kaj vivi per sia propra forto. Tio estas despera provo akiri anstataŭigilon de la forto, kiam la vera forto malsufiĉas. La potenco estas dominado super iu; la forto estas kapablo al agado, potenco. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« La impotenteco — se apliki tiun ĉi terminon ne nur al la seksa sfero, sed ankaŭ al ĉiuj sferoj de la homaj eblecoj — kaŭzas sadisman strebon al la dominado. Dum kaj ĉar individuo estas forta, do kapabla realigi siajn eblecojn surbaze de libereco kaj tuteco de sia persono, li ne bezonas dominadon super la aliaj kaj ne strebas al potenco. La potenco estas perverso de forto, same kiel seksa sadismo estas perverso de la seksa amo»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Por grandega parto de malsupraj tavoloj de la meza klaso en Germanio kaj en aliaj eŭropaj landoj, sadismo-masoĥisma karaktero estas tipa; kaj, kiel estos montrite, nome en karakteroj de tiu ĉi tipo trovis plej viglan reagon la nazia ideologio. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Fakte la tuta nuntempa pensado — de protestantismo ĝis la filozofio de Kant — estas anstataŭigado de ekstera potenco per la potenco internigita. Leviĝinta meza klaso atingis unu politikan venkon post alia, kaj la ekstera potenco estis perdanta sian prestiĝon, sed ĝian lokon estis okupanta persona konscienco. Tiu anstataŭigo al multaj ŝajnis venko de libereco»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Sed analizo montras, ke konscienco regas ne malpli severe ol la ekstera potenco kaj eĉ pli, ke enhavo de la ordonoj de la konscienco ofte tute malkongruas al postuloj de etikaj normoj rilate la homan dignon. Per sia severeco la konscienco povas superi la eksteran potencon: ja homo perceptas ĝiajn ordonojn kiel siajn proprajn. Kiel do li ribelu kontraŭ sin mem? »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Anstataŭ videbla potenco regas la potenco “anonima”. Ĝi havas multajn maskojn: racio, scienco, mensa sano, normaleco, publika opinio; ĝi postulas nur tion, kio estas evidenta. Ŝajnas ke ĝi uzas ne premon, sed nur mildan admonon»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Anonima potenco estas pli efika ol la malkaŝa, ĉar neniu eĉ suspektas ke ekzistas iu ordono, ke atendeblas ĝia plenumo. Kaze de la ekstera potenco estas klare, ke ordono haveblas, estas klare, kiu faris ĝin; kontraŭ tiu potenco oni povas lukti, en procezo de lukto povas evolui personaj kuraĝo kaj sendependemo. Kaze de internigita potenco mankas komandestro, sed almenaŭ ordono mem restas videbla. Kaze de anonima potenco malaperas ankaŭ la ordono. Oni kvazaŭ estas sub pafado de nevidebla malamiko: mankas iu kontraŭ kiu oni povus batali. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Por la aŭtoritata karaktero ekzistas, tiel diri, du genroj: fortaj kaj senfortaj. La forto aŭtomate estigas lian amon kaj pretecon subiĝi sendepende de tio, kiu ĝin montris. La forto allogas lin ne por tiuj valoroj, kiuj staras malantaŭ ĝi, sed per si mem, ĉar ĝi estas forto. Kaj same kiel la forto aŭtomate estigas lian “amon”, la senfortaj homojorganizaĵoj aŭtomate estigas lian malestimon. Ĉe unu nur vido de malforta homo li sentas deziron ataki, subpremi, humiligi. La homo de alia tipo teruriĝas pro la ideo mem ataki la malfortulon, sed la aŭtoritata persono sentas des pli grandan furiozon, ju pli senhelpa estas lia viktimo. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Tamen lukto de la aŭtoritata karaktero kontraŭ potenco estas fakte fanfaronado. Tio estas provo firmigi sin, superi senton de propra senhelpeco, sed revo subiĝi, ĉu konsciata aŭ ne, ĉe tio konserviĝas. La aŭtoritata karaktero neniam estas “revoluciulo”, mi nomus ĝin “ribelulo”. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« La aŭtoritata karaktero ŝatas kondiĉojn, limigantajn liberecon de la homo, li kun plezuro subiĝas al la sorto»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« La aŭtoritata persono genuiĝas antaŭ la pasinteco: kio estis — tio estos eterne; deziri ion kio ankoraŭ ne ekzistis, labori por io nova — tio estas frenezokrimo. Miraklo de kreado — kaj kreado ĉiam estas miraklo — ne enkadriĝas je lia kompreno. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Koncepto de la origina peko, premanta ĉiujn postajn generaciojn, estas tre karaktera por la aŭtoritata pensmaniero. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Komuna trajto de la tuta aŭtoritata pensado konsistas en konvinko, ke la vivo estas difinata de la fortoj, troviĝantaj ekster la homo, ekster liaj interesoj kaj deziroj. La sola ebla feliĉo konsistas en subiĝo al tiuj ĉi fortoj. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« La aŭtoritata persono akiras forton por la agado, nur sin apogante sur la superan forton. Ĝi devas esti nevenkebla kaj neŝanĝebla. Manko de forto servas por tia homo kiel senerara signo de kulpo kaj neplenvaloreco; se la potenco, je kiu li kredas, montras signon de malforteco, do liaj amo kaj estimo transformiĝas je malestimo kaj malamo. Al li mankas “ofensiva forto”, ebliganta ataki establiĝintan potencon, sen antaŭe sklaviĝi al alia, pli forta potenco. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« En la aŭtoritata filozofio ne ekzistas nocio de egaleco. La homo kun aŭtoritata karaktero povas foje uzi la vorton “egaleco” en ordinara parolo — aŭ por sia profito — sed por li tiu vorto ne havas iun ajn realan sencon, ĉar ĝi markas la nocion, kiun li ne kapablas kompreni. La mondo konsistas por li el homoj, havantaj aŭ ne havantaj la forton kaj potencon, do el la superuloj kaj subuloj. Sadismo-masoĥismaj streboj kondukas lin al tio, ke li kapablas nur al dominado aŭ subiĝo; li ne povas senti solidarecon. Ajnaj diferencoj — ĉu tio estas genroraso — por li nepre estas signo de supereco aŭ neplenvaloreco. Diferenco, kiu ne havus tian sencon, por li estas simple neimagebla. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Gravas memori, ke kiam al realaj homoj estas donata rolo de “magia helpanto”, do al ili estas atribuataj magiaj ecoj; graveco, kiun akiras tiuj ĉi homoj, estas sekvo de tiu ĉi rolo. Procezo de personigo de “magia helpanto” ofte observeblas en tio, kio nomiĝas “amo ekde la unua rigardo”. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Se “magia helpanto” estas personigita en viva homo, do pli aŭ malpli frue okazos elreviĝo je li, ĉar tiu homo ne pravigis esperojn, kiujn oni ligis kun li. La esperoj estis iluziaj ekde komenco, do la elreviĝo estas neevitebla: neniu reala homo povas pravigi fabelajn atendojn. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Observado montras, ke esencon de ĉiu neŭrozo — same kiel de normala evoluo — konsistigas lukto por libereco kaj sendependeco. Por multaj normalaj homoj tiu lukto jam estas malantaŭe; oferinte sian personecon, ili iĝis bone adaptitaj kaj estas konsiderataj normalaj. La neŭrozulo estas homo, plu rezistanta al kompleta subiĝo, sed samtempe ligita al la figuro de “magia helpanto”, kiun ajn formon “li” ne akirus. La neŭrozon oni ĉiam povas kompreni kiel provon — malsukcesan provon — solvi la konflikton inter nesuperebla interna dependeco kaj strebo al libereco. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Detrui la mondon estas la lasta, despera provo malebligi al tiu ĉi mondo detrui min. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« La vivo havas propran dinamikon: homo devas kreski, li devas montri sin, devas travivi sian vivon. Evidente se tiu tendenco estas subpremata, energio, direktita al la vivo, disfalas kaj transformiĝas je energio, direktita al detruado. Alivorte la strebo al la vivo kaj la inklino al detruado estas ne reciproke sendependaj faktoroj, sed estas ligitaj je inversa dependeco. Ju pli manifestiĝas strebo al la vivo, ju pli plene la vivo realiĝas, des malpli fortaj estas detruaj tendencoj; ju pli strebo al la vivo estas subpremata, des pli forta estas inklino al detruado. Detruemo estas rezulto de netravivita vivo»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Demandu ordinaran leganton de ĵurnalo, kion li pensas pri iu politika problemo, kaj li prezentos al vi kiel “propran” opinion pli aŭ malpli ĝustan rerakonton de la legita; sed ĉe tio — kio estas sola por li grava afero — li kredas, kvazaŭ ĉio dirita de li estas rezulto de lia propra pensado»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Tre multaj, rigardante al iu fama pejzaĝo, fakte reproduktas en memoro ĝian bildon, kiu plurfoje trafis iliajn okulojn, ekzemple sur poŝtaj bildkartoj. Ili rigardas la pejzaĝon, sincere kredante, ke ili vidas ĝin, sed efektive ili vidas tiujn bildkartojn. Se ĉe ili okazos iu evento, kiun ili partoprenis, iu ajn koncerto, spektaklo aŭ politika manifestacio, kiun ili ĉeestis — ĉio ĉi iĝas por ili reala nur post kiam ili legos pri tio en ĵurnalo»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Subpremado de la kritika pensado komenciĝas kutime en frua aĝo. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Plejparto de la homoj estas konvinkitaj, ke se ilin ne devigas malkaŝe iu ekstera forto, do iliaj decidoj estas iliaj propraj, kaj se ili ion deziras, tio estas iliaj propraj deziroj. Tia imago pri si mem estas unu el niaj plej grandaj iluzioj»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Freŭdo substrekis subpremadon de “malbonajpensoj; evidente li ne rimarkis, kiom ofte estas subpremataj la “bonaj” pensoj. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Verŝajne por averaĝa homo ekzistas nenio pli peza ol senti sin sola, apartenanta al neniu granda grupo, kun kiu li povus sin identigi. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« En multaj kazoj homoj, havantaj nenion komunan kun naziismo, defendas naziismon de kritiko de la eksterlandanoj, ĉar ili konsideras ĝin atakoj kontraŭ Germanio»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« …la plej grava aksiomo de la politika propagando: ĉiuj atakoj kontraŭ [Nazia] Germanio kiel ŝtato, ĉia propagando, kalumnianta “germanojn” (kiel kromnomo “hunoj” dun la pasinta milito), nur fortigas lojalecon de tiuj, kiuj ankoraŭ ne komplete sin identigas kun la nazia sistemo. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Kontraŭe al negativa aŭ indiferenta pozicio de la laborista klaso, liberala kaj katolika burĝaro, malsupraj tavoloj de la meza klaso (etaj butikistoj, metiistoj, ŝtatoficistoj) ĝoje bonvenigis la nazian ideologion. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« [pri la malsupra parto de la meza klaso] Tiuj homoj ĉiam distingiĝis je mallarĝeco de vidpunktoj, suspektemo kaj malamo al nekonatulo, dum konatulo ĉiam estigis ĉe ili envieman scivolemon, kaj la envio ĉiam raciiĝis kiel malestima indigno; ilia tuta vivo baziĝis sur malabundeco — ne nur en la ekonomia, sed ankaŭ en la psikologia sencoj»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Indigno kontraŭ la Versajla traktato havis la ĉefan bazon en la malsupraj tavoloj de la meza klaso; ĉe tio naciismaj pasioj estis raciigo, transforminta senton de socia neplenvaloreco je la sento de neplenvaloreco nacia»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« [pri Hitlero] Li estis tipa reprezentanto de la malsupraj tavoloj de la meza klaso — li estis nenio kaj havis neniujn perspektivojn en la estonteco. Kaj li tre forte sentis sian rolon de pario. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« [pri Germanio en la 1920-aj jaroj kaj konduto de superaj klasoj] Ili diris, ke demokratio ne funkcias. Efektive oni povus diri, ke la demokratio funkcias tro bone: la parlamento sufiĉe adekvate reprezentis respektivajn interesojn de diversaj klasoj de la landa loĝantaro kaj ĝuste pro tio la parlamenta sistemo iĝis malkongrua al la interesoj de grandaj industriistoj kaj duonfeŭdaj terposedantoj, ne dezirintaj perdi siajn privilegiojn»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« La naziisma sistemo estas “perfektigita” variaĵo de la antaŭmilita germana imperiismo; la nazioj daŭrigas la aferon de la falinta monarĥio. (Cetere la respubliko ankaŭ preskaŭ ne ĝenis la evoluon de la monopolisma kapitalismo en Germanio, eĉ helpis al ĝi laŭeble). »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Hitlero evidentiĝis tiom efika ilo pro tio, ke en li kombiniĝis trajtoj de la indignita kaj kolerigita eta burĝo, kun kiu malsupraj tavoloj de la meza klaso povus identigi sin emocie kaj socie, kaj trajtoj de renegato, preta servi al la interesoj de la germanaj industriistoj kaj junkroj. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Naziismo neniam havis verajn politikajnekonomiajn principojn; la sola principo de naziismo estas ĝia radikala oportunismo»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« En “Mein KampfHitlero plurfoje montris sian sadisman strebon al potenco»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« La respublika registaro esperis “pacigi” la naziojn per sia toleremo, sed nome tiu ĉi manko de forto kaj firmeco kreskigis ilian malamon. Hitlero malamis la Vajmaran respublikon, ĉar ĝi estis malforta; li fasciniĝis pri industriestroj kaj militestroj, ĉar ili havis la potencon kaj forton. Li neniam ekbatalis kontraŭ establiĝinta forta potenco kaj atakis nur tiujn grupojn, kiujn li konsideris sendefendaj. La “revolucio” de Hitlero — same kiel la “revolucio” de Mussolini — okazis sub protektado de la ekzistinta potenco, kaj iliaj plej ŝatataj malamikoj estis tiuj, kiuj ne povis defendi sin. Oni povas eĉ supozi, ke rilato de Hitlero al Britio ankaŭ estis formita interalie je tiu ĉi psikologia komplekso. Dum li konsideris Anglion forta, li amis ĝin kaj fasciniĝis pri ĝi. Sed kiam li konvinkiĝis je malforteco de la brita pozicio — dum Munkeno kaj post ĝi — lia amo transformiĝis je malamo kaj strebo detrui Anglion. De tiu ĉi vidpunkto “pacigo” estis la politiko, kiu devus inspiri nome malamikecon, ne pacemon. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« …masoĥismajn inklinojn oni povas trovi ankaŭ ĉe Hitlero mem. Superaj fortoj, antaŭ kiuj li genuiĝas estas Dio, Sorto, Neceso, Historio kaj Naturo. Efektive ĉiuj ĉi vortoj signifas por li la saman aferon: simbolon de subpremanta forto. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Procezo de detruado de la mezepoka socio daŭris kvarcent jarojn kaj en nia tempo finiĝas. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Sed rajto esprimi siajn pensojn havas sencon nur en tiu kazo, se ni kapablas havi proprajn pensojn; libereco de la ekstera potenco iĝas firma posedaĵo nur en tiu kazo, se internaj psikologiaj kondiĉoj ebligas al ni firmigi nian individuecon»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Ni komencu de tio, ke ĉe plejparto de la infanoj estiĝas certa malamikeco kaj ribelemo: rezulto de iliaj konfliktoj kun ĉirkaŭa mondo, limiganta ilian ekspansiecon, ĉar ili — la malforta flanko — devas subiĝi. Unu el la ĉefaj taskoj de la eduka procezo konsistas en likvidado de tiu antagonisma reago. Metodoj ĉe tio estas malsamaj: de minacoj kaj punoj, timigantaj infanon, ĝis subaĉetoj kaj “klarigoj”, kiuj hezitigas lin kaj devigas rezigni je malamikeco. Unue la infano rezignas je esprimo de siaj sentoj, kaj fine — de la sentoj mem…
Tia reago baldaŭ malakriĝas; ne tro multe da tempo necesas por ke infano atingu “maturecon” de averaĝa plenkreskulo kaj perdu kapablon diferencigi dignan homon de aĉulo. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« …jam en la frua etapo de edukado oni instruas infanon montri sentojn, kiuj tute ne estas liaj sentoj. Oni instruas lin ami la homojn (nepre ĉiujn), oni instruas esti nekritike amikeca, rideti ktp. Sed dum la edukado infanaĝe la homo estas “ŝlifita” ne komplete, do poste socia premo kutime kompletigas la aferon. Se vi ne ridetas, do oni diras pri vi ke vi estas “ne tre afabla homo”, sed vi devas esti sufiĉe afabla por vendi siajn servojn kiel vendisto, kelnerokuracisto. Nur tiuj, kiuj troviĝas je la pleja supro de la socia piramido kaj tiuj, kiuj estas en la pleja malsupro — kiu vendas nur sian fizikan laboron — povas ebligi al si esti ne speciale “afablaj”. Amikeco, gajeco kaj ĉiuj aliaj sentoj, kiuj esprimiĝas en rideto, iĝas aŭtomata respondo; oni ŝaltas kaj malŝaltas ilin kvazaŭ elektran lampon. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« En nia socio la emocioj estas ĝenerale subpremitaj. Mankas ajna dubo, ke krea pensado — same kiel ĉiu alia kreado — estas nedisigeble ligitaj al la emocio. Tamen en niaj tagoj idealo konsistas ĝuste en vivi kaj pensi sen la emocioj. “Emocieco” iĝis sinonimo de malekvilibro aŭ mensa malsano. Akceptinte tiun ĉi normon, individuo grave malfortigis sin: lia pensado iĝis magra kaj plata. Samtempe, ĉar la emociojn ne eblas subpremi komplete, ili ekzistas en plena malkonekto kun la intelekta flanko de la persono; rezulto estas ĉipa sentimentaleco, per kiu oni nutras milionojn da sento-sopirantaj konsumantoj je kino kaj popularaj kantoj»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« En tiuj socioj, kie procezo de individuiĝo ankoraŭ ne tiom progresis, la fino de individua ekzistado prezentiĝas kiel malpli grava problemo, ĉar malpli evoluinta estas la sento mem de individua ekzistado. La morto ankoraŭ ne estas perceptata kiel io radikale diferenca de la vivo»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Nia epoko simple neas la morton, kaj kun ĝi unu el bazaj flankoj de la vivo. Anstataŭ transformi konsciadon de la morto kaj suferoj je unu el plej fortaj stimuloj al la vivo — je bazon de la homa solidareco, je katalizilo, sen kiu ĝojo kaj entuziasmo perdas intensecon kaj profundecon — la individuo devas subpremadi tiun ĉi konsciadon. Sed, same kiel ĉe ĉiu subpremado, kaŝi ne signifas ekstermi. Timo de la morto vivas en ni, vivas malgraŭ provoj nei ĝin, sed la subpremado kondukas al ĝia steriligo. Tiu timo iĝas unu el kaŭzoj de malriĉeco de niaj travivaĵoj, de nia senhalta postkurado je la vivo kaj ĝi klarigas — mi kuraĝe asertos tion — neimageblajn sumojn, kiujn pagas niaj homoj por siaj entombigoj»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« …psikiatrio, riĉiĝinta per atingoj de Freŭdo, transformiĝis je ilo, servanta al komuna tendenco de manipulado de personeco. Danke al klopodoj de multaj psikiatroj, inkluzive psikanalizistojn, estis kreita bildo de “normala” homo, kiu neniam estas tro malĝoja, tro kolera aŭ tro ekscitita. Trajtojn de karaktero aŭ tipojn de personeco, malkongruajn al tiu normo, oni mallaŭde markas kiel “infanecaj” aŭ “neŭrozaj”. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Ekzistas aĉa superstiĉo, ke homo atingas konon de realo, lernante laŭeble pli da faktoj. En la kapojn de la lernantoj estas enigataj centoj da disaj, ne interligitaj faktoj; ilia tuta tempo kaj tuta energio estas malŝparataj por parkerado de tiu ĉi amaso da faktoj dum por pensado jam haveblas nek tempo, nek fortoj»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« …ĉia vero estas konsiderata relativa. Vero estas rigardata kiel metafizika nocio; se iu diras, ke li deziras trovi la veron, do “progresemaj” pensantoj de nia jarcento konsideras lin postrestinta. Oni asertas, ke vero estas io tute subjektiva, preskaŭ afero de la gusto; ke scienca pensado devas esti apartigita de la subjektivaj faktoroj; ke ĝia tasko konsistas en esplorado de la mondo senpartie kaj sen interesiĝo; ke sciencisto devas aliri la faktojn kun sterilaj manoj kiel kirurgo al la paciento ktp. Tiu relativismo, kiu ofte sin prezentas sub la nomo de empiriismopozitivismo kaj referencas al neceso de preciza uzado de la vortoj, kaŭzas tion, ke la pensado perdas sian ĉefan stimulon — interesiĝon de la pensanto; la sciencisto transformiĝas je maŝino por registrado de la “faktoj”. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« En infanaĝo ĉiu homo trapasas etapon de malforteco kaj la vero estas la plej forta armilo de la malfortuloj. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Iluzioj pri si povas servi kiel lambastonoj por tiuj, kiuj ne povas iri sen ili, sed ĝenerale ili malfortigas la personecon. La plej alta forto de la individuo baziĝas sur maksimuma evoluo de sia personeco, kaj tio supozigas maksimuman komprenon de si mem. “Komprenu sin mem” — tio estas unu el la ĉefaj reguloj por la forto kaj feliĉo de la homo»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« …plejparto de problemoj de la privata kaj socia vivo estas tre simplaj, tiom simplaj, ke kompreni ilin povus fakte ĉiu. Oni bildigas ilin — kaj ofte intence — tiom komplikaj por montri, ke orientiĝi en ili povas nur “fakulo”, kaj eĉ li nur en sia mallarĝa fako; kaj tio senigas la homojn je kuraĝo kaj deziro pensi memstare, subfosas ilian kredon je sia kapablo mediti pri aktualaj problemoj. La individuo sentas sin senespere droninta en ĥaosa amaso da faktoj kaj kun kortuŝa pacienco atendas, ke “fakuloj” decidu kion li faru. Rezulto de tia influo estas ambigua: unuflanke cinikismo kaj skeptikismo rilate ĉion, kio estas skribata kaj dirata, aliflanke — infaneca fido al ĉio, kio estos dirita kun sufiĉa aplombo. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Alia faktoro, paralizanta kapablon al la kritika pensado, iĝas detruado de tuteca bildo de la mondo. La faktoj perdas tiun specifan econ, kiun ili havus, estante elementoj de ĝenerala bildo, kaj akiras abstraktan, kvantan karakteron; ĉiu fakto transformiĝas je unu plia fakto, ĉe tio grava ŝajnas nur tio, ĉu ni konas ilin pli aŭ malpli. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Ni ĉesas ekscitiĝi; nia rilato al ĉio, kio okazas en la mondo, iĝas indiferenta. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Nia tuta energio estas malŝparata por atingi tion, kion ni deziras, kaj plejparto de la homoj neniam ekpensis pri origino de tiu ĉi agado: ĉu ili scias kion ili efektive deziras, ĉu ili mem deziras atingi la celojn, al kiuj ili strebas. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Energian aktivadon oni ofte traktas kiel signon de memstara agado, sed ni scias, ke tia agado povas esti ne pli memstara ol konduto de aktoro aŭ de hipnotita homo. Kiam estas prezentata spektaklo, ĉiu aktoro povas tre energie ludi sian rolon kaj eĉ enigi iujn frazojn aŭ detalojn de la agado, kreitajn de li. Sed ĉe tio li tamen nur ludas taskitan al li rolon. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Dum la moderna historio potenco de la eklezio estis anstataŭigita je potenco de la ŝtato, la potenco de la ŝtato — je potenco de la konscienco, kaj en nia tempo tiu lasta estis forpremita de anonima potenco de racio kaj publika opinio, kiuj transformiĝis je konformigiloj. Liberiĝinte de iamaj malkaŝaj formoj de la potenco, ni ne rimarkas ke ni iĝis viktimoj de la potenco de la nova tipo. Ni transformiĝis je robotoj, sed vivas influataj de iluzio, ke ni estas memstaraj individuoj»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« La nuntempa homo ŝajnigas kontenton kaj optimismon, sed profunde de la animo li estas malfeliĉa, preskaŭ rande de despero. Li spasme kroĉiĝas al ĉio individua, li deziras esti “ne kiel ĉiuj”, ja mankas pli bona rekomendo por io ajn ol la vortoj “tio estas io specifa”. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« La nuntempa homo soifas la vivon, sed ĉar li estas roboto, la vivo ne povas signifi por li spontanean agadon, do li kontentiĝas je iuj ajn surogatoj de ekscitiĝo: drinkado, sporto aŭ travivado de aliulaj kaj elpensitaj pasioj sur ekrano. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Malgraŭ ŝajno de optimismo kaj iniciatemo la nuntempa homo estas premita je profunda sento de senhelpeco, do li pasive kvazaŭ paralizita renkontas proksimiĝantajn katastrofojn. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Se rilate “normalan” homon nin interesos nur lia ekonomia bonfarto, se ni malatentos subkonscian suferon de averaĝa aŭtomatizita homo, ni ne povos kompreni tiun danĝeron, devenantan el la homa karaktero, kiu minacas nian kulturon: pretecon akcepti iun ajn ideologion kaj iun ajn gvidanton kontraŭ promeso de ekscita vivo, kontraŭ propono de politika strukturo kaj simboloj, donantaj al la vivo de la individuo iun ŝajnon de la senco kaj ordo. Despero de la homoj-robotoj estas nutra medio por la politikaj celoj de faŝismo»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« …pozitiva libereco de la personeco konsistas en spontanea aktivado de la tuta tuteca personeco de la homo»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Spontanea aktivado estas libera agado de la personeco; ĝia difino inkludas laŭvortan signifon de latina vorto sponte — per si mem, laŭ propra iniciato. Sub la agado ni komprenas ne “faradon de io ajn”; temas pri krea aktivado, kiu povas manifestiĝi en emocia, intelekta kaj senta vivo de la homo, kaj ankaŭ en lia volo»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Tamen pozicio de artisto estas malfirma, ĉar lia individueco, spontaneeco estas aprezataj nur tiu kazo, se li prosperas; se li ne povas vendi siajn artaĵojn, li restas por siaj samtempuloj strangulo kaj “neŭrozulo”. Tiusence artisto okupas en la historio la saman pozicion kiel revoluciulo: sukcesinta revoluciulo estas ŝtata aganto, dum malsukcesinta estas krimulo»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Alia ekzemplo de spontaneeco estas etaj infanoj. Ili kapablas senti kaj pensi efektive propramaniere: tiu senpereco manifestiĝas en tio, kion ili parolas, kiel ili kondutas. Mi certas, ke tiu allogeco, kiun havas infanoj por plejparto de plenkreskuloj (krom diversaj sentimentalaj kialoj) klarigeblas nome per spontaneeco de la infanoj. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« La personeco estas forta nur dum ĝi estas agema. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« …gravas nome la agado per si mem, ne ĝia rezulto. En nia socio estas akceptita kontraŭa opinio»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Homo ĉasas fantomon, iluzian feliĉon nomatan Sukceso, kiu ĉiufoje lasas lin elreviĝinta, tuj post kiam ŝajnis al li ke li atingis finfine kion li deziris. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« …en la vivo haveblas nur unu senco — la vivo mem. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Ĉiuj veraj idealoj havas komunan trajton: ili esprimas strebon al io, kio ankoraŭ estas ne atingita, sed necesas por evoluo kaj feliĉo de individuo»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Racia potencoaŭtoritato — same kiel vera idealo, havas kiel celon evoluon de la individuo; do ĝi neniel povas konflikti kun la individuo, kun liaj veraj — ne patologiaj — streboj. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Estonteco de demokratio dependas de realigo de individuismo, kiu estis ideologia celo de la tuta spirita evoluo de la Moderna tempo ekde la epoko de la Renesanco. Kultura kaj politika krizo de niaj tagoj klarigeblas ne per tio, ke iĝis tro multe da individuismo, sed per tio ke nia tiel nomata individuismo transformiĝis je malplena ŝelo. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Dum neniu el antaŭaj historiaj periodoj tiuj celoj estis atingeblaj; ili laŭbezone restis nur ideologiaj celoj, ĉar ne ekzistis materiala bazo, necesa por evoluo de la vera individuismo. Kapitalismo kreis tiun premison. Problemo de produktado jam estas solvita — almenaŭ ĝenerale; ni jam povas klare imagi estontan socion de la komuna abundo, en kiu lukto pri ekonomiaj privilegioj ne estos kaŭzata de ekonomia neceso. Problemo, kiun ni alfrontas hodiaŭ, konsistas en tia organizado de sociaj kaj ekonomiaj fortoj, ke la homo — ano de la organizita socio, iĝu mastro de tiuj ĉi fortoj, ne ilia sklavo»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Antaŭ ĉio ni povas oferi eĉ ne unu el atingoj de la nuntempa demokratio: ni devas konservi la ĉefan el ili — reprezentan registaron, elektatan de la popolo kaj respondecan antaŭ ĝi, kaj ankaŭ ĉiujn rajtojn, garantiitajn de konstitucio al ĉiu civitano. Ni ne povas oferi ankaŭ novan demokratian principon, kiu asertas ke neniu devas malsati, ke la socio respondecas pri ĉiuj siaj anoj, ke neniu estos devigita — per timo de senlaborecomalsato — al subiĝo kaj perdo de la homa digno. Tiujn ĉefajn atingojn necesas ne nur konservi, sed fortigi kaj vastigi. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Neracia, senplana socio devas esti anstataŭigita per socio kun planita ekonomio, kiu ebligos unuigi kaj koncentri la fortojn de la tuta socio. La socio devas ekregi la sociajn procezojn same racie kiel ĝi ekregis la procezojn naturajn. La ĉefa kondiĉo por tio estas nuligo de kaŝa potenco de eta aro da aferistoj, manipulantaj ekonomion sen ajna respondeco antaŭ amaso da homoj, kies sortoj dependas de iliaj decidoj. Ni povas nomi tian socian ordon demokratia socialismo, sed gravas ne la nomo; gravas organizi racian ekonomian sistemon, kiu servus al la interesoj de la popolo. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Individuo povas preni sur sin respondecon pri sia laboro kaj apliki sian krean pensadon nur je kondiĉoj de planita ekonomio, ĉe kiuj la tuta nacio racie ekregis la ekonomiajn kaj sociajn fortojn. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Malgraŭ malprivatigo de produktadaj rimedoj, la vortosocialismo” iĝis en Rusio falsa, ĉar tie vastajn amasojn de loĝantaro manipulas ĉiopova burokrataro; eĉ se tia sistemo de administrado kapablas agi je ekonomiaj interesoj de plejparto de la popolo, ĝi neeviteble malhelpas evoluon de libereco kaj individuismo»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« …neniam antaŭe la vortoj estis uzataj por kaŝado de la vero tiom abunde kiel hodiaŭ. Perfido de aliancanoj nomiĝas pacigo, milita agreso estas maskata kiel defendo kontraŭ atako, konkerado de etaj popoloj okazas sub la nomo de traktato pri amikeco kaj kruelega subpremado de la tuta nacio plenumiĝas je la nomo de nacional-socialismo. Objektoj de la samaj fiuzoj iĝis la vortoj “demokratio”, “libereco” kaj “individuismo”. Ekzistas nur unu ebleco difini veran diferencon inter demokratio kaj faŝismo. Demokratio estas sistemo, kreanta ekonomiajn, politikajn kaj kulturajn kondiĉojn por plena evoluo de la individuo. Faŝismo — kiel ajn ĝi sin nomus — estas la sistemo, iganta la individuon subiĝi al eksteraj celoj kaj malfortiganta evoluon de lia vera indiviueco. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Estas evidente ke unu el plej grandaj malfacilaĵoj en organizado de kondiĉoj por vera demokratio konsistas en kontraŭdiro inter planita ekonomio kaj aktiva kunlaborado de ĉiu individuo»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Solvo de la problemo de kombinado de centralizado kaj malcentralizado estas unu el la ĉefaj taskoj, kiuj staras antaŭ la socio»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« En la socian karakteron eniras nur tiu tutaĵo de karakteraj trajtoj, kiu ĉeestas ĉe plejparto de anoj de tiu ĉi socia grupo kaj aperis rezulte de komunaj por ili travivaĵoj kaj ĝenerala vivmaniero»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Nocio de socia karaktero estas ŝlosila por kompreno de la sociaj procezoj. Karaktero — en dinamika senco de la analitika psikologio — estas specifa formo de la homa energio, aperanta dum procezo de dinamika adaptiĝo de homaj bezonoj al certa vivmaniero en certa socio»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Ofte okazas, ke iu socia grupo je nivelo de konscio akceptas iujn ideojn, sed tiuj ĉi ideoj efektive ne tuŝas la tutan naturon de tiu ĉi grupo pro specifeco de ĝia socia karaktero; tiaj ideoj restas nur sortimento de konsciitaj principoj, sed je kriza momento homoj montriĝas malkapablaj agi laŭe al siaj principoj. Kiel ekzemplo povas servi laborista movado en Germanio dum la venko de naziismo»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« [pri Germanio en la 1930-aj jaroj] Unu el eraroj de radikalaj gvidantoj konsistis en tio, ke ili supertaksis la forton de siaj partioj: ili vidis kiom vaste estas disvastiĝintaj iliaj ideoj kaj ne rimarkis kiom supraĵe tiuj ideoj estas alproprigitaj. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« …ideo povas iĝi pova forto, sed nur tiam, kiam ĝi kongruas al specifaj bezonoj de la homoj de tiu ĉi socia karaktero»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« …adaptiĝante al sociaj kondiĉoj, homo evoluigas en si tiujn karakterajn trajtojn, kiuj instigas lin deziri agi nome tiel, kiel li devas agi. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« …anstataŭ subiĝo al malkaŝa potenco homo kreis en si internan potencon — konsciencondevosenton — kiu regas lin tiom efike, kiel neniam povus regi iu ajn ekstera potenco. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« …la familion oni povas konsideri psikologia agento de la socio»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Ne nur dum la tuta historio plejparto de la homaro devis defendi sin de pli fortaj grupoj, subpremintaj kaj eskpluatintaj ĝin; ĉiu aparta homo ankaŭ trapasas dum sia evoluo — infanaĝe — tian periodon de senhelpeco. Ni opinias ke en tiu stato de senhelpeco formiĝas tiaj trajtoj kiel sento de justeco kaj vero, transformiĝante je potenciala kapablo, propra al la homo ĝenerale. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Graveco de “buŝaj” aŭ “anusajfantazioj kaj fizikaj sentoj en sekvaj [post la infanaĝo] jaroj konsistas ne en ligita al ili plezuro kaj nek en iu mistika sublimigo de tiu plezuro, sed en tio, ke ili esprimas starantan malantaŭ ili specifan rilaton al la mondo»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« La psikologio de Freŭdo estas psikologio de mizero, psikologio de malhavo. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]

La sana socio [1955] redakti

 
« …mezurilo de la psika sano estas ne individua adaptiĝo al respektiva socia ordo, sed iu ĝenerala kriterio, valida por ĉiuj homoj — kontentiga solvo de la problemo de la homa ekzistado»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Ja pro tio ke milionoj da homoj subiĝas al la samaj malvirtoj, tiuj malvirtoj ne transformiĝas je la virtoj; pro tio ke multe da homoj kundividas la samajn erarojn tiuj eraroj ne transformiĝas je la veroj, kaj pro tio ke milionoj da homoj suferas pro la samaj formoj de psika patologio tiuj homoj ne resaniĝas. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« En niaj tagoj ni alfrontas la homon, kiu agas kaj sentas kiel aŭtomato, li neniam sentas travivaĵojn kiuj efektive estus liaj propraj; li sentas sin ĝuste tia kie, laŭ lia opinio, lin konsideras la aliaj; lia artefarita rideto anstataŭis sinceran ridon kaj sensignifa babilado anstataŭis konversacion; li havas mornan senton de senespero anstataŭ vera doloro»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Efektive malsame ol la bestoj, la homo montras preskaŭ senfinan adaptiĝon; li povas manĝi preskaŭ ĉion, li povas vivi en preskaŭ ĉiuj klimataj kondiĉoj kaj adaptiĝi al ili, kaj apenaŭ troveblus tia psika stato, kiun li ne povus elteni kaj en kiu li ne povus vivi. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Sed kiu ajn estus responda reago, aserto ke la homo povas vivi en preskaŭ ĉiuj kondiĉoj veras nur parte; al ĝi necesas aldono: se la homo vivas en kondiĉoj, kontraŭaj al lia naturo, al ĉefaj postuloj de lia evoluo kaj psika sano, li ne povas ne reagi al ili; li devas aŭ degradi kaj perei, aŭ krei kondiĉojn pli konvenajn al lia bezonoj. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Ĉe naskiĝo, la homo (ĉu aparta individuo aŭ la tuta homa gento) eliĝas el la stato de difiniteco, kie ĉio estis tia anticipe difinita kiel instinktoj, kaj eniĝas je la stato de nedifiniteco, nescio kaj sendefendeco. Estas konata nur pasinteco, en estonteco senduba estas nur unu — morto, kiu efektive prezentas en si revenon al pasinteco — al neorganika stato de la materio»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Do naskiĝo — en ĝenerale akceptita senco de tiu ĉi vorto — estas nura komenco de la naskiĝo en pli vasta senco. La tuta vivo de individuo estas nenio alia kiel procezo de naskado de sin mem. Fakte ni devus komplete naskiĝi ĝis momento de la morto, sed la sorto de plejparto de la homoj estas tragika: ili mortas sen sukcesi naskiĝi. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Naskiĝo de la homo komenciĝis ekde de apero de la unuaj reprezentantoj de la speco homo sapiens, kaj la historio de la homaro estas nenio alia kiel la tuta procezo de tiu ĉi naskiĝo. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Se en momento de tranĉado de la umbilika ŝnuro la bebo povus pensi, ĝi sendube sentus la timon de la morto. Zorgema sorto protektas nin kontraŭ tiu ĉi unua panika timo. Sed ĉe ĉiu sekva paŝo, en ĉiu nova etapo de nia naskiĝo ni ĉiufoje sentas la timon. Ni neniam estas liberaj de du kontraŭluktantaj streboj: unu el ili estas direktita al liberiĝo el la patrina sino, al transiro de besta vivmaniero al la homiĝinta ekzistado; la alia celas revenon al la patrina sino, revenon al la naturo, difiniteco kaj sekureco»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Interalie oni povas rimarkigi, ke la efektiva problemo de la psika vivo konsistas ne tiom en kial iuj homoj iĝas psikaj malsanuloj, kiom en kial plejmulto sukcesas eviti tion. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« …ĉiuj kulturoj estas religiaj, kaj ĉiu neŭrozo estas aparta kazo de religio, ĉe kondiĉo ke sub religio ni komprenas provon solvi la problemon de la homa ekzistado»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Ĉiuj homoj estas idealistoj kaj ne povas ne esti ili, se sub idealismo ni komprenas strebon al kontentiĝo de specife homaj bezonoj, superantaj fiziologiajn bezonojn de la organismo. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Bezono de unuiĝo kun aliaj vivaĵoj, kunaparteno al ili estas grava bezono, de kies kontentiĝo dependas psika sano de la homo»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« La homo povas provi akiri unuecon kun la mondo, subiĝante al aparta persono, grupo, organizaĵo. Tiel li superas izolitecon de sia individua ekzistado, iĝante parto de iu aŭ io pli granda ol li mem, kaj ricevas senton de identeco danke al unuiĝo kun la forto, al kiu li subigis sin. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« …homo povas provi atingi unuecon kun la mondo helpe de regado super ĝi, transformante la aliajn je parto de si, elirante ekster la limojn de sia individua ekzistado pere de dominado. Komuna por subiĝo kaj dominado estas tio, ke kunaparteno en ambaŭ kazoj montriĝas kiel simbiozo. Ambaŭ partoprenantoj de tiaj rilatoj perdas siajn tutecon kaj liberecon: ili dependas unu de la alia kaj vivas unu danke al alia, kontentigante sian strebon al proksimaj rilatoj, sed suferante pro malsufiĉo de interna forto kaj certeco en si, por akirado de kiuj necesas libereco kaj sendependeco; krome al ili ĉiam minacas konsciatanekonsciata malamikeco, kiu nepre estiĝas ĉe rilatoj de simbiozo. Realigo de la strebo al subiĝado (masoĥisma tendenco) aŭ de strebo al dominado (sadisma tendenco) neniam alportas kontentiĝon… Finfine tiaj streboj kondukas al fiasko»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« La amo estas unuiĝo kun iu aŭ io ekster si mem ĉe kondiĉo de konservado de aparteco kaj tuteco de la propra Mio. Tio estas travivado de aparteneco kaj unueco, ebliganta al la homo komplete disvolvi sian internan aktivadon. La travivado de la amo faras nenecesaj iluziojn»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« La amo konsistigas unu el aspektoj de tio, kion mi nomis produktiva orientiĝo: aktiva kaj krea ligo de la homo kun la proksimulo, kun si mem kaj kun la naturo. En sfero de la pensado la produktiva orientiĝo esprimiĝas en racia ekkonado de la mondo. En sfero de la agado tiu orientiĝo esprimiĝas en konsica laboro, kies prototipo estas la arto kaj metio. En sfero de la sentoj ĝi esprimiĝas en la amo, do en travivado de unueco kun alia homo, kun ĉiuj homoj kaj naturo ĉe kondiĉo de konservado de la sento de propra tuteco kaj sendependeco»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Se mi povas ami nur unu homon kaj neniun alian, se la amo al li fortigas mian fremdiĝon kaj malproksimigas de la aliaj, do iuj ajn rilatoj ligus min al tiu ĉi homo, mia rilato al li estas ne la amo. Per la vortoj “Mi amas vin” mi diras: “Mi amas en vi la tutan homaron, ĉion vivan; mi amas en vi ankaŭ min mem”. La amo al si en tiu ĉi senco estas kontraŭa al egoismo, kiu fakte estas la ĉionkonsumanta koncentriĝo je si mem, estiĝanta sekve de malsufiĉo de la vera amo al si kaj servanta kiel ĝia anstataŭigo. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« La produktiva amo ĉiam supozigas tutan aron da rilatoj: zorgon, respondecon, estimon kaj scion»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Al ĉiu patrino facilas ami la bebon antaŭ komenciĝis la procezo de apartiĝo, sed ami la bebon kaj ĉe tio lasi lin foriri, kaj voli lasi lin — pri tiu tasko plejparto ne sukcesas. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« La erotika amo komenciĝas de dueco kaj finiĝas per unueco; la patrina amo komenciĝas de unueco kaj kondukas al apartiĝo. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« [pri malapero de la komenca narcisismo ĉe la infano] Tiu ŝanĝo okazas unue je la nivelo de la senta perceptado, kiam la homoj kaj aĵoj estas perceptataj kiel malsamaj kaj apartigitaj unue de la aliaj objektoj — tia rekonado kreas fundamenton, sur kiu povas evolui la parolo; nomado de la aĵoj supozigas rekonadon de ili kiel individuaj kaj apartaj objektoj. Oble pli da tempo necesas por emocia superado de la stato de narcisismo. Por la infano ĝis 7-8 jaroj la aliaj homoj ekzistas ĉefe kiel rimedo de kontentigo de liaj bezonoj. Ili estas reciproke anstataŭeblaj en tiu grado, en kiu ili plenumas la funkcion de la kontentigo de tiuj ĉi bezonoj; nur je la aĝo 8-9 jaroj la infano komencas percepti la alian homon tiel ke li povas ekami, do, uzante la vortumon de H. S. Sullivan, eksenti ke bezonoj de la alia homo same gravas kiel liaj propraj. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Narcisismo estas profunda bazo de ĉiuj gravaj psikaj malsanoj»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Ekstremajn formojn de narcisismo oni povas observi en ĉiuj tipoj de la psika patologio»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Narcisismo estas rekte kontraŭa al la objektiveco, saĝo kaj amo»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« En la krea ago la homo eliras la limojn, destinitajn por li kiel estaĵo, leviĝas super la pasiveco kaj hazardeco de sia ekzistado, eniras reĝlandon de celkonscio kaj libereco»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Sed haveblas plia rimedo kontentigi bezonon pri superado de limigiteco de sia ekzistado: se mi ne povas kreadi la vivon, mi povas ekstermadi ĝin. Ekstermado de la vivo ankaŭ ebligas eliri ekster ĝiaj limoj. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« …la vivo estas unika siaspece neklarigebla miraklo. En la ago de detruado la homo starigas sin super la vivo, li superas limigitecon, propran al li kiel estaĵo. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Soifo de detruado… radikas en la naturo de la homo same kiel strebo al kreado. Aserto, ke la homo kabaplas evoluigi origine ekzistantan en ĝi kapablon de la amo kaj saĝo, ne signifas naivan kredon je lia bonkoreco»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Tamen — kaj tio estas grava momento en miaj argumentoj — detruemo estas nura alternativo al la kreemo. Kreado kaj detruado, amo kaj malamo ne estas instinktoj, ekzistantaj sendepende unu de la alia. Kaj tiu kaj la alia servas kiel respondo al la sama bezono superi limigitecon de sia ekzistado, kaj la strebo al la detruado senevite estiĝas en tiaj kazoj, kiam ne kontentiĝas la strebo al la kreado. Kontentigo de la bezono je la kreado kondukas al feliĉo, la detruemo — al suferado, kaj plej multe suferas la detruanto mem. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« En ekstremaj formoj de patologio ni trovas fortan strebon reveni al la patrina sino. Ĉe la homo, komplete absorbita je tia deziro, observiĝas skizofrenio»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Ĉe multaj sufiĉe gravaj neŭrozoj ni vidas la saman strebon, sed jam forme de fopremita deziro, manifestiĝanta nur je sonĝoj, simptomoj kaj neŭroza konduto, kiuj estas rezulto de konflikto inter forta deziro resti en la sino de la patrino kaj la plenkreska parto de la persono, strebanta vivi normalan vivon. En la sonĝoj tiu ĉi strebo manifestiĝas forme de simboloj, kiam la homo vidas sin en malhela kaverno, en unupersona submarŝipo, sinkanta profunden en la akvon ktp. En konduto de tia homo troveblas timo antaŭ la vivo kaj profunda fasciniĝo je la morto (kiu en la sonĝoj prezentiĝas kiel reveno al la patrina sino, al la Patrino-Tero). »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Malpli gravan formon de fiksiĝo je la patrino ni trovas en la kazoj, kiam la homo kvazaŭ permesis al si naskiĝi, sed timas fari sekvan paŝon en la procezo de la naskiĝo, timas ke oni forprenos lin de la patrina mamo. La homoj, haltintaj je tiu etapo de la naskiĝo, sentas fortan bezonon ke oni traktu ilin patrinece, ke oni vartu ilin, ke oni patrinece ilin prizorgu; senigitaj je la patrina protekto ili estas ekregataj de la timo kaj necerteco, sed kaze de haveblo — ĉu efektiva aŭ imagita — de la amanta patrino aŭ de iu anstataŭanta ŝin, ili plenas je optimismo kaj aktiveco. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Forto de la incesta deziro klarigeblas per ne seksa logo al la patrino, sed per kaŝita strebo resti en la ĉioninkluda patrina sino aŭ reveni al ĝi, reveni al la ĉionnutra patrina mamo. Malpermeso de la incesto estas nenio alia ol du keruboj kun fajraj glavoj, gardantaj pordegon de la paradizo kaj malebligantaj al la homo reveni al la antaŭindividua ekzistado je unueco kun la naturo»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Familio kaj gento, kaj poste la ŝtato, nacio kaj eklezio prenas je si la funkciojn, kiujn origine plenumis por sia bebo la patrino mem. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Freud ĉiam konsideris la fiksiĝon je la patrino ŝlosila problemo de la evoluo same de la tuta homa gento, kaj de aparta individuo… Inverse, la seksa deziro kiel tia estas konata per sia nekonstanteco rilate ĝiajn objektojn kaj kutime estas ĝuste tiu forto, kiu helpas al la junulo apartiĝi de la patrino, sed ne ligas lin al ŝi. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Freud donas al la patro lokon, kiu efektive apartenas al la patrino kaj reduktas la patrinon ĝis la pozicio de la objekto de la seksa logo. La diino transformiĝas je la prostituino dum la patro altiĝante iĝas la centra figuro de la mondo»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Apenaŭ la bebo povas ion fari por influi la amon de la patrino aŭ manipuli ĝin. La patrina amo similas al la dia favoro: se ĝi haveblas, ĝi estas benita donaco, se ĝi mankas, oni ne povas preni ĝin de ie ajn. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Ni resumu: pozitivaj flankoj de la patriarka komplekso estas saĝo, disciplino, konscienco kaj individuismo; la negativaj flankoj — hierarkio, subpremado, malegaleco, obeemo»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Tamen ekzistas la konscienco de ne nur la patra, sed ankaŭ de la patrina tipo: en ni sonas la voĉo, ordonanta al ni plenumi nian devon kaj la alia, alvokanta nin al la amo kaj pardono — same rilate la aliajn kaj nin mem. Efektive komence ambaŭ tipojn de la konscienco influas la patro kaj la patrino (aŭ tiuj, kiuj plenumas ilian rolon), tamen dum maturiĝo la konscienco iĝas ĉiam pli kaj pli sendependa de tiuj komencaj imagoj; la homo kvazaŭ iĝas sia propra patro, sia propra patrino kaj sia propra bebo»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« [pri la homo] Komence (kio evidente respondecis al la periodo de la terkultiva kulturo) dio prezentiĝis al li forme de la ĉionprotektanta kaj ĉionnutranta Granda Patrino. Poste li adoris la patrecajn diojn, simbolantajn la saĝon, principojn kaj leĝojn»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Oferado de bestoj simbolis oferadon al dio de la besto en la homo mem. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« La eŭropa civilizo formiĝis surbaze de du kulturoj: la juda kaj la helena»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« [pri Adamo kaj Eva] La virino montriĝas pli saĝa, aktiva kaj kuraĝa ol la viro, kaj nur post la unua peko la patriarka dio deklaras principon de dominado de la viro super la virino. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« La Malnova Testamento strikte malpermesas ne nur inceston: ligiteco al la tero ankaŭ estas malpermesata. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Dum la judo-kristana tradicio substrekis moralan aspekton de la patriarka etoso, la helena pensado atingis sian pintan krean esprimon, evoluigante ĝian intelektan flankon. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« La juda dio de la Malnova Testamento estas strikte patriarka, la katolika instruo denove enkondukas la ideon pri la ĉiunama kaj ĉionpardona patrino. La katolika eklezio mem estas ĉioninkluda patrino kaj la Dipatrino simbolas patrinan etoson de la amo kaj pardono, dum Dio Patro enkorpigis en la hierarkia strukturo la potencon, al kiu la homo devis subiĝi, sen plendi aŭ protesti. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Protestantismo kaj kalvinismo revenis al la pure patriarka etoso de la Malnova Testamento kaj ekskludis la patrinan elementon el la religia instruo. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Tamen la matriarka komplekso kun ĝiaj pozitivaj kaj negativaj flankoj tute ne malaperis de sur scenejo de la nuntempa vivo de la Okcidento. Ĝia pozitiva enhavo — principoj de egaleco, netuŝebleco de la vivo, rajto de ĉiuj homoj je partopreno en uzado de la fruktoj de la naturo — speguliĝis en ideoj de la natura juro, humanismo, filozofio de la Klerismo, kaj ankaŭ en la finaj celoj de la demokratia socialismo. Komuna por ĉiuj ĉi ideoj estas imago pri tio, ke ĉiuj homoj estas idoj de la Patrino-Tero, ke ĉiuj ili havas rajton je feliĉo, je tio ke la tero nutru ilin, kaj neniu devas pruvi tiun ĉi rajton, postulante iun specialan pozicion en la socio»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Tamen samtempe kun evoluo de la pozitiva enhavo de la patrina komplekso ni trovas en la eŭropa evoluo ankaŭ konservadon de ĝiaj negativaj flankoj — fiksiĝon je la ligoj de la sango kaj tero — eĉ pli, revenon al ili… Plej forte tio manifestiĝas en naciismo kaj rasismo»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Faŝismo, rasismo kaj stalinismo estas la plej brilaj manifestiĝoj de tia kombino de la kultoj de la ŝtato kaj klano, enkorpiĝintaj je unu figuro de la gvidanto, führer»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« En niaj tagoj ordinara homo akiras senton de identeco pli danke al aparteno al nacio ol sekve de konsciado de si la “homa filo”. Tia fiksiĝo distordas etoson de la objektiveco, do ankaŭ la racion»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Naciismo estas nia formo de incesto, nia idolismo, nia frenezo. Patriotismo estas ĝia kulto»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Same kiel la amo al unu homo sen la amo al la aliaj estas efektive ne la amo, tiel ankaŭ la amo al sia lando, se ĝi estas ne parto de la amo al la homo, estas ne la amo, sed la idolismo»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Idolisman karakteron de la nacia sento oni povas observi en reago al malhonorado de simboloj de klano, kiu grave diferenciĝas de reago al ofendado de la religiajmoralaj simboloj»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Oni povas difini la homon kiel beston, kapablan diri “mi” kaj konscii sin kiel apartan estaĵon. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« La eta bebo, sentanta ke li kun la patrino estas la unueca tuto, ankoraŭ ne povas diri “mi”, kaj li ankaŭ havas neniun bezonon pri tio. Nur post kiam la bebo komprenis, ke la ekstera mondo estas io aparta kaj malsama ol li, li venas al la konsciado de si mem kiel aparta estaĵo. Unu el lastaj vortoj, kiujn li lernas uzi, estas la vorto “mi” rilate sin mem. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« La homoj serĉis kaj trovis diversajn anstataŭigojn de la vere individua sento de identeco. Nacio, religio, klasoprofesio servas por doni al la homo tiun senton. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« En Usono, kie preskaŭ nenio restis el la feŭdismaj postrestaĵoj kaj kie tiom altas socia movebleco, identigo kun la socia pozicio nature estas malpli efika kaj sento de identeco ĉiam pli kaj pli ŝoviĝas al konformismo»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Ĉar kaze de manko de la sento Mi ne eblas konservi psikan sanon, la homo devas fari preskaŭ ion ajn nur por akiri tiun ĉi senton. Nome tiu ĉi bezono kaŝiĝas malantaŭ pasia strebo atingi socian pozicion kaj samtempe ne diferenciĝi de la aliaj, ĉe tio foje ĝi estas eĉ pli forta ol la bezono je fizika postvivado»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Saĝo estas kapablo de la homo mense ekkoni la mondon kontraŭe al la intelekto, kiu estas nura kapablo manipuli la universon de la aĵoj per pensado. Saĝo estas la ilo de la homo por ekkonado de la vero, la intelekto estas la ilo por pli sukcesa traktado de la mondo; la unua estas homeca laŭ sia esenco, la dua apartenas al la besta en la homo. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Kiom ajn malsaĝa kaj senmorala estu la ago, la homon regas nerezistebla strebo raciigi ĝin, tio estas pruvi al si mem kaj al la aliaj, ke liaj agoj estas diktitaj de la saĝo, racio aŭ almenaŭ de komuna moralo. Agi malsaĝe ne tiom malfacilas, sed la homo praktike ne povas ne doni al siaj agoj ŝajnigan aspekton de la racia motivado. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« …bezonoj je aparteneco, superado de limigiteco de propra ekzistado ktp ne havas respektivan fiziologian bazon. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Ĉu individuo estas sana aŭ ne — tio unuavice dependas de ne la individuo mem, sed de strukturo de la socio»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Por Freud la civilizo estas rezulto de subpremado de la instinktoj kaj sekve de tio — kaŭzo de la psika malsano»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Ĉar karaktero de plejparto de la gepatroj servas kiel manifestiĝo de la sociala karaktero, ili tiamaniere transdonas al la bebo ĉefajn trajtojn de la dezirinda de la socia vidpunkto karaktero. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Ni elektas nek niajn problemojn, nek rezultojn de nia agado. Kio ja movas nin, kio nin devigas? — Sistemo, havanta nek celon, nek destinon ekster si mem kaj transformanta la homon je sia aldonaĵo. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« La nuntempa merkato estas memreguligebla mekanismo de distribuado danke al kiu mankas neceso dividi la nacian produkton laŭe al anticipe kreita plano aŭ tradicio, kaj pro tio malaperas bezono apliki la forton en la socio. Certe tia manko de devigado estas pli ŝajna ol efektiva. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Kaj tamen, malgraŭ tia stato de la aferoj, kapitalisma maniero de distribuado pere de merkata mekanismo estas pli bona ol iuj ajn alia, inventita ĝis nun en la klasa socio, ĉar ĝi servas kiel bazo por relativa politika libereco de la individuo, estanta diferenciga trajto de la kapitalisma demokratio»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Jen plia konsistiga elemento de la kapitalisma maniero de produktado: en tiu sistemo iu ajn ekonomia aktivado persekutas unusolan celon — la profiton»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Kapitalisto tute ne devas interesiĝi pri utileco de sia produktaro por la konsumanto. Tio ne signifas ke la kapitaliston movas (en psikolgia rilato) nekontentigebla soifo de la mono. Ĉu tio estas tiel aŭ ne — malgravas por la kapitalisma maniero de la produktado»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Ĉe kapitalismo distribuado de la enspezoj estas karakterizata je manko de ekvilibra rilatumo inter la penoj kaj laboro de la individuo unuflanke kaj ilia socia agnosko forme de mona rekompenco aliflanke. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Manio de akumulado kaj posedado efektive iĝis signo de la plej postrestinta parto de la loĝantaro — de la malsupraj tavoloj de la meza klaso; ĉe tio trovi ĝin en Eŭropo estas oble pli facile ol en Usono»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Uzado de la homo fare de homo servas kiel esprimo de la sistemo de la valoroj, kuŝanta en la fundamento de la kapitalisma ordo. Kapitalo, tiu mortinta pasinteco, dungas laboron, vivan forton kaj energion de nuntempo. En la kapitalisma hierarkio de la valoroj kapitalo staras pli alte ol laboro, akumulitaj aĵoj — pli alte ol manifestiĝoj de la spirita vivo. Laboro estas dungata de kapitalo, ne inverse. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Kontraŭdiro inter kapitalo kaj laboro estas io oble pli granda ol kontraŭdiro inter du klasoj, ol ilia lukto por pli granda parto de la nacia produkto. Tio estas konflikto de du valorprincipoj: inter la mondo de la aĵoj kaj ilia akumulado unuflanke kaj la mondo de la vivo kaj ĝia produktiveco aliflanke. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Potenco de la aŭtoritato supozigas interpersonajn rilatojn, en kiuj unu homo rigardas la alian kiel ion pli altan rilate sin mem. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« [pri la 19-a jarcento] Se diri figursence, la homo sentis sin sur ĉevalo; li havis senton ke li liberiĝis je dominado de la naturaj fortoj kaj unuafoje en la historio subigis ilin. Li seniĝis je katenoj de mezepokaj superstiĉoj, kaj li sukcesis por 100 jaroj — de 1814 ĝis 1914 — krei unu el plej pacaj periodoj, kiujn iam konis la historio. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Efektive, ŝajnas ke malgraŭ materiala prospero, politika kaj seksa liberecoj, la mondo en la mezo de la 20-a jarcento estas pli psike malsana ol ĝi estis en la 19-a jarcento»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Al neniu ni persone subiĝas, ni ne konfliktas kontraŭ la aŭtoritatoj, sed ni ne havas ankaŭ proprajn konvinkojn, preskaŭ ne havas individuecon, nek memstarecon. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« La eŭropa kritiko rilate Usonon baziĝas plejparte sur la homaj valoroj de feŭdismo, ĉar ili plu vivas en Eŭropo. Tio estas kritiko de nuntempo nome de pasinteco, rapide malaperanta en Eŭropo mem. Tiurilate diferenco inter Eŭropo kaj Usono estas nura diferenco inter pli malnova kaj pli nova etapoj de kapitalismo, inter kapitalismo kun almiksaĵo de feŭdismaj postrestaĵoj kaj kapitalismo pura. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« [pri la unua duono de la 20-a jarcento] Fortiĝo de la rolo de gigantaj entreprenoj estis akompanata de plia ekstreme grava progresanta procezo: la administrado ĉiam pli apartiĝis de la posedado… en grandaj, do plej influaj kompanioj videblas preskaŭ kompleta apartiĝo de la akcia posedaĵo de la administrado… Ju pli granda estas kompanio, des malpli granda estas parto de la akcioj, posedata de la administracio… »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Miraklo de Produktado kondukas al Miraklo de Konsumado. Tradiciaj barieroj ne plu malhelpas al iu ajn aĉeti ĉion, kio plaĉas al li. Necesas nur havi monon. Sed homoj, havantaj monon, ĉiam pli multiĝas; eble tiu mono ne sufiĉas por aĉeti veran perlon, sed ĝi sufiĉas por la artefarita, por fordoj kiuj aspektas kiel cadillacoj, por ĉipaj vestoj similaj al la kostaj, por cigaredoj — la samaj por milionuloj kaj por laboristoj. Ĉu ekzistis iam socio, en kiu okazus tia miraklo? »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Homoj ne sentas ĉarmon eĉ de la plej floro, se ĝi estas kampa kaj kostas nenion, ĉar kompare al rozo ĝi ne havas interŝanĝan koston»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Ni vivas inter la ciferoj kaj abstrakciaĵoj. Se ekzistas nenio konkreta, do ekzistas nenio reala. Ĉio iĝis ebla same praktike kaj morale»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Kiel fremdiĝo estas komprenata tia maniero de perceptado, ĉe kiu la homo sentas sin kiel ion fremdan. Li iĝas kvazaŭ fremdigita de si mem. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« En la antaŭaj tempoj la vortofremdiĝo” estis uzata kiam temis pri psike malsana homo; aliéné en la franca, alienado en la hispana — tiel en pasinteco oni nomis la homon kun psikaj perturboj, efektive komplete fremdiĝintan. (En la angla per la vorto alienist oni ĝis nun nomas la kuracistojn, kuracantajn psikmalsanulojn). »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Idolismo genuiĝas antaŭ kreaĵo de siaj propraj manoj. La idolo prezentas en fremdiĝinta formo liajn proprajn vivofortojn»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« En tiu senco ĉiu elmontro de abnegacia adorado estas ago de fremdiĝo kaj idolismo. Tio, kion oni kutime nomas la “amo” nemalofte estas preskaŭ identa al idolismo fenomeno de fremdiĝo kun sola diferenco, ke objekto de tia adorado estas ne dio, nek idolo, sed alia persono. Ĉe tiu tipo de subiĝo amanta homo transigas sur la alian siajn tutajn amon, forton, siajn pensojn kaj perceptas la amaton kiel supran estaĵon, trovante kontentiĝon en kompleta subiĝo kaj adorado. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Psikmalsanulo estas la homo, absolute fremdiĝinta; li komplete ĉesis senti sin la centro de sia propra perceptado; li perdis la senton de memeco. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Rimarkindas, ke ene de administra aparato tiuj, kiuj okupiĝas pri laborrilatoj kaj salajro, do kiu manipulas homojn, akiras ĝenerale ĉiam pli da signifo ol tiuj, kiuj okupiĝas pri teknika flanko de la produktado»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Burokratoj estas neanstataŭigeblaj same kiel tunoj da paperoj, konsumataj sub ilia administrado. Burokratojn oni adoras preskaŭ kiel la diojn nome pro tio, ke ĉiuj kun sento de senpoveco konscias ilian vive gravan rolon. La homoj sentas, ke se ne burokratoj, ĉio disfalus je la partoj kaj ni ĉiuj mortus pro malsato. Dume en la mezepoka mondo estrojn oni konsideris reprezentantoj de la ordo starigita de dio, en la nuna kapitalisma mondo rolo de burokrato estas apenaŭ malpli sankta, ĉar li necesas por postvivado de la tuto. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Profundan difinon de la burokrato donis Markso, dirinte ke burokrato traktas la mondon kien nuran objekton de sia agado»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Ĉe certaj kondiĉoj [Sovetia] Rusio eble povus vivi sen teroro, sed ĝi certe ne povis ekzisti sen sistemo de totala burokratigo, tio estas sen fremdiĝo»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Nia maniero de konsumado neeviteble kaŭzas tion, ke ni neniam estas kontentigitaj, ĉar konsumanto de reala konkreta aĵo estas tute ne nia reala konkreta persono»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« La konsumado estis rimedo por atingi la celon, tio estas feliĉon. Nun ĝi transformiĝis je la celo en si mem. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« En niaj tagoj la homo estas sorĉita je ebleco aĉeti grandan kvanton de la plej bonaj kaj, plej grave, novaj aĵoj. Li sentas konsumistan malsaton»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Se al la nuntempa homo sufiĉus kuraĝo prezenti sian imagon pri Ĉiela Regno, do priskribita de li bildo similus al la plej granda el la mondo aĉetcentro kun prezentitaj plej novaj modeloj de aĵoj kaj teknikaj novaĵoj, kaj samloke li mem, kun “sako” da mono, per kiu ĝi povas ĉion ĉi aĉeti. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Ĉe antaŭa pozicio ekzistis certa sento de amanta posedo, liginta la homon kun lia posedaĵo. Ĝi ĉiam pli plaĉis al li. Li fieris pri ĝi. Li tutforte zorgis pri ĝi kaj por li estis malfacile kiam finfine necesis disiĝi kun tiu ĉi posedaĵo pro tio, ke ne eblis plu uzi ĝin. En nia tempo de tiu sento de la posedo restis malmulto. La homo ŝatas novecon de la aĉetita aĵo, sed li pretas ŝanĝi ĝin kaze de apero de io pli nova. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« [parolante] …pri la akumula orientiĝo, domininta en la ĝenerala bildo de la 19-a jarcento. Meze de la 20-a jarcento ĝi cedis lokon al la percepta orientiĝo, kies celo estas senhalte ricevadi, “ensorbadi”, aĉetadi ion novan, vivi kun konstante malfermita pro miro buŝo, se oni povas tiel diri. La percepta orientiĝo kunfandiĝas kun la merkata dum en la 19-a jarcento okazis kunfandiĝo de la akumula kaj ekspluata orientiĝoj. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« [pri konsumanto] Lia gusto estas objekto de manipulado, li volas vidi kaj aŭdi tion, kion oni instigas lin voli; distrado, same kiel ĉio alia estas industrio: la aĉetanton oni igas aĉeti plezuron ĝuste same kiel oni igas lin aĉeti vestojn kaj ŝuojn. Kosto de la plezuro dependas de ĝia populareco en la merkato, sed ne de io, kion eblus mezuri per la homaj mezuroj. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Kiam mi ricevas plezuron en fremdiĝinta formo, al mi okazas nenio; mi konsumis tion aŭ alion kaj ĉio kio restis estas rememoroj pri tio, kion mi faris. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Al la plej mirindaj ekzemploj de tia konsumado de la plezuroj apartenas momenta fotado, iĝinta unu el la plej gravaj manieroj pasigi libertempon… “Turisto” kun sia kamerao estas brila simbolo de la fremdiĝinta rilato al la mondo. Konstante okupita pri fotado, li mem fakte vidas nenion krome tra celilo de la fotilo, plenumanta rolon de peranto. La kamerao vidas anstataŭ li kaj rezulto de la doninta al li “plezuron” vojaĝo estas kolekto da fotoj, anstataŭiganta impresojn, kiujn li povus ricevi, sed ne ricevis. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Giganta ŝtata kaj ekonomia sistemo eliris de sub kontrolo de la homo. Ĝi iĝis neregebla kaj ĝiaj gvidantoj similas al homo, rajdanta sur freneziĝinta ĉevalo: li fieras ke li sukcesas teniĝi sur selo, kvankam li estas senpova regi la ĉevalon. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« En niaj tagoj en la homaj rilatoj ne videblas specialaj amomalamo. En ili precipe ĉeestas ekstera amikeco kaj pli ol ŝajniga afableco, tamen malantaŭ tiu eksteraĵo kaŝiĝas malvarmeco kaj indiferenteco. Haveblas ankaŭ granda parto de apenaŭ sentebla malkonfido»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« La okazinta post la Unua mondmilito granda seksa emancipo estis despera provo anstataŭigi profundan amosenton per reciproka seksa plezuro. Kiam iĝis klara, ke tiu ĉi provo fiaskis, la erotika poluseco de la genroj estis minimumigita kaj ĝian lokon okupis amikeca partnereco — “eta unio”, kuniginta la fortojn de ĝiaj partoprenantoj por plia eltenemo en ĉiutaga vivolukto, kaj ankaŭ por liberiĝo de la propra al ĉiu sento de izoliteco kaj soleco»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Sfero de nia socia vivo, kie ni agas kiel civitanoj estas apartigita de nia privata vivo, en kiu ni ekzistas kiel apartaj individuoj»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Kio povas videble montri apartiĝon de la privata kaj socia ekzistadoj ol la fakto, ke la sama homo, kiu neniam ekpensus malŝpari centon da dolaroj por helpi al alia, nekonata al li homo, sen eĉ pensi riskas sian vivon por la sama nekonatulo, se ili ambaŭ estas en milito kaj en soldata uniformo. La uniformo servas kiel enkorpigo de nia socia naturo kaj la civila kostumo — de nia egoisma naturo. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Dio estas same fremdiĝinta kiel la mondo ĝenerale. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Apartiĝo de la socio kaj politika ŝtato sekvigis transigon de ĉiuj sentoj, ligitaj al la socia vivo, sur la ŝtaton, kiu sekve de tio iĝas idolo, forto altiĝanta super la homo kaj reganta lin. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Se homo ne sukcesis profiteinvesti” sin, li havas tian senton, kvazaŭ li mem estas kompleta malsukceso, se li sukcesis tion fari, do li mem estas la sukceso»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Efektive kune kun travivado de la memeco malaperas ankaŭ la travivado de identeco, kaj se ankaŭ tio okazas, la homo povas mense malsaniĝi, se li ne savos sin, akirinte la sekundaran senton de memeco. Li akiras ĝin, ricevante aprobon de la ĉirkaŭuloj, sentante propran valorecon, bonŝancecon, utilecon, do sentante sin preta por vendado varo, kiu ja estas li mem, ĉar la aliaj rigardas lin kiel la estaĵon kvankam ordinaran, sed kongruan al unu el normoj»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Krom la arto la plej grava rimedo trarompi surfacon de la rutino kaj tuŝi la fundamenton de la vivo konsistas en tio, kion oni povas marki per la komuna termino “rito”. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« La sola afero, kiu proksimiĝas laŭ sia signifo al la rito estas partopreno de la spektanto en la sportaj konkuroj»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Kaj tiu tuta sorĉiteco je la sportaj konkuroj, krimoj kaj pasioj atestas bezonon trarompiĝi trans la surfacon de rutino, tamen vojoj por kontentiĝo de tiu ĉi bezono montras ekstreman fuŝecon de nia solvo de la problemo»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« En la kapitalisma socio interŝanĝo transformiĝis en la celo en si mem. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« La interŝanĝo perdis sian racian destinon kiel simpla rimedo por atingi ekonomiajn celojn, ĝi iĝis la celo en si mem, eliris la limojn de ekonomio kaj penetris la aliajn sferojn de la vivo»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« …manio de la interŝanĝo venis anstataŭ manio de la posedado. La homo aĉetas aŭtondomon, intencante ĉe la unua ebleco vendi ilin. Tamen pli grava estas ke strebo al la interŝanĝo montriĝas ankaŭ en la sfero de la interpersonaj rilatoj. La amo ofte montriĝas nenio alia ol konvena interŝanĝo inter du homoj, ricevantaj maksimumon de tio, kion ili povas atendi, konsiderante sian prezon en la merkato de la personoj»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« En la kapo de la nuntempa homo aperis nova demando: “Ĉu la vivo kostas por travivi ĝin?” kaj kune kun ĝi respektive ankaŭ la sento, ke la vivo de la individuo estas “malsukceso” aŭ “sukceso”. En la bazo de tia vidpunkto kuŝas imago pri la vivo kiel entrepreno, kiu devas pruvi sian profitecon. Malsukceso similas al bankroto de la firmao, ĉe kiu perdoj grave superas la profiton. Tia imago estas sensencaĵo. Ni povas estas feliĉajmalfeliĉaj, povas atingi iujn celojn kaj ne atingi aliajn, sed ne ekzistas kongrua al la racio bilanco, kiu povus montri, ĉu la vivo kostas por travivi ĝin. Se eliri el tia bilanco, do eble vivi tute ne decas: ja la vivo neeviteble finiĝas per la morto, la vivo estas akompanata de streĉiĝo kaj suferoj. Do se eliri el tia bilanco, plej verŝajne ŝajnos ke prefere estus tute ne naskiĝi aŭ morti en la frua infanaĝo»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Kaŭzo de multaj sinmortigoj estis konsciado de tio ke la “vivo fiaskis”, ke “ĝi ne kostas por vivi plu”, la homo mortigas sin simile al tio kiel komercisto deklaras sin bankroto, kiam liaj perdoj superas la enspezojn kaj ne plu haveblas espero restariĝi sur la piedojn»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Konformismo — jen tiu mekanismo, per kiu regas la anonima aŭtoritato»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Efektive pasia deziro eksenti sin akceptita estas tre karaktera por fremdiĝinta persono»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Efektive fremdiĝinta persono konsideras preskaŭ neebla resti sola kun si mem, ĉar ĝi panike timas eksenti ke li estas nenio. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« [pri konformismo] Tiel ili daŭrigas la vivondubantaj kaj ŝanceliĝantaj malliberuloj de frataro… Efektive tiu vivo, konstruita sur kompromisoj, la vivo “antaŭ la homoj” — tio estas la vivo en malliberejo, senpersona kaj prema. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« [pri la socia karaktero de la 20-a jarcento] Mi parolas pri la principo de tuja plenumo de ĉiu deziro kaj manko de obstakloj sur la vojo al kontentigo de ĉiu el ili. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Se individuo ne prokrastas siajn dezirojn (kaj deziras nur atingeblan), do li havas nek konfliktojn, nek dubojn, nek neceson fari decidojn; li neniam restas sola kun si mem, ĉar li ĉiam estas okupita — li laborasdistriĝas. Li ne bezonas konscii sin mem, ĉar li konstante estas okupita je konsumado de plezuroj. Por li Mi estas sistemo de deziroj kaj ilia kontentigo; li devas labori por kontentigi siajn dezirojn kaj tiuj ĉi deziroj estas ĉiam pli varmigataj kaj direktataj per la ekonomia mekanismo. Plejparto da ili kreiĝas artefarite; eĉ la seksa logo estas tute ne tiom “natura” kiel oni bildigas ĝin. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Ricevado de plezuroj konsistas ĉefe en kontentiĝo pro konsumado kaj “englutado”. Konsumaĵoj, vizitindaĵoj, manĝaĵoj, drinkaĵoj, cigaredoj, homoj, lekcioj, libroj, filmoj — ĉio estas konsumata, ĉio “englutata”. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« [pri psikanalizo] Freuda malkovro de la metodo de liberaj asocioj celis kompreni, kio okazas profunde de via persono, malkovri kio vi estas efektive. La nuna konversacio kun afabla aŭskultanto havas kontraŭan, kvankam malkaŝe ne anoncitan celon: ĝi devas igi la homon forgesi kio li estas (se li ankoraŭ havas ian memoron), liberiĝi je iu ajn streĉiĝo, kaj samtempe de iu ajn sento de memeco. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Tamen la plej granda atingo de manipulado estas la nuntempa psikologio… Inter la psikiatroj, psikologoj kaj psikanalizistoj estas multaj, konsistigantaj escepton el tiu ĉi regulo, tamen iĝas ĉiam pli klare, ke tiuj profesioj transformiĝas je serioza danĝero por evoluo de la homo, kaj iliaj reprezentantoj evoluas, iĝante pastroj de la nova religio de plezuro, konsumado kaj senpersoneco, fakuloj pri manipulado, esprimantoj de fremdiĝinta personeco. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« …la nuntempa homo montras mirindan mankon de realismo rilate ĉion gravan: la sencon de la vivo kaj morto, feliĉon kaj suferon, sentojn kaj seriozajn pensojn»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Estiĝas eĉ impreso, ke ekde la 19-a jarcento ĝis niaj tagoj okazis videbla kresko de stulteco, se sub stulteco ni komprenas ion kontraŭan pli al saĝo ol al intelekto»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Efektive ni scias kiel kaj kio okazas, sed ni ne scias por kio kaj kial. Ni havas multe da homoj kun bonaj kaj altaj intelektaj kapabloj, sed niaj testoj de intelekto difinas kapablon memorfiksi kaj rapide decidi, sed tute ne pensi»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Maŝino povas reprodukti aŭ eĉ superi la intelekton, sed ĝi ne kapablas reprodukti la saĝon»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Etiko, almenaŭ en kompreno de la heleno-judo-kristana civilizo, estas neapartigebla de la saĝo»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« La konscienco laŭ sia naturo havas nekonformisman karakteron; ĝi devas esti kapabla diri “ne”, kiam ĉiuj aliaj diras “jes” kaj por diri tiun “ne” ĝi devas esti certa ja praveco de opinio, sur kiu ĝi baziĝas. En tiu grado en kiu homo konformiĝas, li ne kapablas aŭdi la voĉon de sia konscienco kaj eĉ malpli povas sekvi ĝin. La konscienco ekzistas nur tiam, kiam homo sentas sin homo, ne aĵo, nek varo. Por la aĵoj, interŝanĝataj en merkato, estas alia kvazaŭmorala kodekso — la kodekso de honesteco. La afero konsistas en tio, ĉu la interŝanĝo okazas laŭ justaj prezoj, sen maĥinacioj kaj premo, rompantaj honestecon de la kontrakto. Tiu honesteco — nek bonkora kaj nek malica — estas morala principo de la merkato, kaj ankaŭ morala principo, reganta la vivon de la persono kun la merkata orientiĝo. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Monoteismo estas nekombinebla kun fremdiĝo kaj kun nia etiko de honesteco. Ĝi starigas kiel supran celon de la vivo, kiun ne eblas subigi al iu ajn alia, disvolviĝon de la homaj kapabloj, saviĝon de la homo. Ĉar dio estas nekonceptebla kaj nedifinebla, kaj la homo estas kreita laŭ imago de dio, ankaŭ la homo estas nedifinebla. Tio signifas ke li estas ne aĵo kaj oni ne povas konsideri lin aĵo. Lukto inter monoteismo kaj idolismo estas ĝuste la lukto inter la produktiva kaj fremdiĝinta vivmanieroj. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Efektive ĉu kredas la homo je dio aŭ ne, en nia kulturo estas preskaŭ tute egale, same de la psikologia, kaj de la vere religia vidpunktoj. En ambaŭ kazoj li ne montras interesiĝon nek pri dio, nek pri respondo al demando pri sia propra ekzistado. Simile al tio kiel anstataŭ frateca amo venis senpersona honesteco, ankaŭ dio trasformiĝis por ni je la malproksima de ni ĝenerala direktoro de korporacio nomata Universo. Vi scias ke li estas tie. Li faras aferojn (kvankam eble ili okazus sen li), vi lin ne vidas, sed agnoskas lian gvidadon dum vi mem “faras viajn aferojn”. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« La religia “renaskiĝo”, kies atestantoj ni estas en niaj tagoj, estas verŝajne la plej forta bato kontraŭ monoteismo, kiu iam ajn estis farita. Ĉu povas esti malpieco pli granda ol paroli pri la “Homo supre”, instrui preĝi pri kiel fari dion sia partnero je komerco, “reklami” religion helpe de metodoj kaj alvokoj, per kiuj oni kutime reklamas sapon»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« …ĉiuj eklezioj plejparte apartenas al konservativaj fortoj de la nuntempa socio kaj uzas la religion por subteni la homon en labora stato, en la stato de kontentiĝo je profunde nereligia sistemo. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« [pri la fino de Mezepoko] La homon, timigitan je ĵus akirita libereco, kaptis bezono dampi siajn dubojn kaj timojn helpe de febra agado»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« [pri la 18-a kaj 19-a jarcentoj] En la unuaj jaroj de nia epoko la senco de la laboro dividiĝis je la devo ĉe la mezaj klasoj kaj la deviga laboro ĉe la senposeduloj. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Anstataŭ ke maŝino anstataŭu la homan energion, la homo iĝis anstataŭo de la maŝino. Lian laboron oni povas difini kiel plenumon de la agoj, kiujn maŝinoj ankoraŭ ne povas plenumi. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« La fremdiĝinta kaj profunda nekontentiga karaktero de la laboro kaŭzas du sekvojn: unue — la idealon de la kompleta pigreco, due — la kaŝitan, kvankam ofte nekonscian, malamikecon rilate la laboron kaj ankaŭ ĉion kaj ĉiujn ligitajn al ĝi. Divsatiĝintan inklinon al la stato de la kompleta pigreco kaj pasiveco nemalfacilas rekoni. Nia reklamo sin turnas al ĝi eĉ pli ofte al al la sekso»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« En la 19-a jarcento ŝajnis ke la universala voĉdonrajto solvos ĉiujn problemojn de demokratio. Unu el gvidantoj de ĉartismo О'Connor diris en 1838: “La universala voĉdonrajto tuj ŝanĝus la tutan karakteron de la socio: anstataŭ atentemo, duboj kaj suspektemo venus la frateca amo, reciproka interesiĝo kaj universala fido”. En 1842 li diris: “…ses monatojn post aprobo de la ĉartisma programo ĉiu viro, virino kaj infano en la lando estos bone nutrita, provizita per bonaj loĝejo kaj vestoj”. Ekde tiam ĉiuj grandaj demokratiaj sistemoj starigis universalan voĉdonrajton por la viroj kaj, escepte de Svislando, por la virinoj, sed eĉ en la plej riĉa lando de la mondo 1/3 de la loĝantaro ankoraŭ estis “malbone nutrita, malbone provizita je loĝejo kaj vestoj”, uzante la vortojn de Franklin D. Roosevelt»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Kiel povas la homoj esprimi “sian” volon, se ili havas nek propran volon, nek opiniojn, se ili estas fremdiĝintaj aŭtomatoj, kies gustojn, opiniojn, elektojn manipulas povaj “mekanismoj”, alĝustigantaj ĉion ĉi al certa normo»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« … ni ne devas forgesi ke eĉ libera baloto ne nepre esprimas la “volon de la popolo”. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« En la fremdiĝinta socio tio kiel la homoj esprimas sian volon ne tre forte diferenciĝas de tio, kiel ili elektas varojn por aĉeto»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« La fakto estas ke kvankam aparta civitano kredas ke li influas la faratajn en la lando decidojn, lia partopreno en tio estas ne multe pli granda ol partopreno de ordinara akciulo en administrado de “sia” kompanio»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« [pri la nuntempa demokratio] Tio estas la vera fremdiĝinta esprimo de la volo de la civitano. Li ion faras, fordonante sian voĉon, kaj restas en iluzio kvazaŭ li estas kreanto de tiuj decidoj kiujn li aprobas kaj kvazaŭ tiuj ĉi decidoj estus liaj propraj. Sed efektive ili plejparte estas difinataj de la fortoj, elirantaj trans la limoj de liaj scioj kaj eblecoj de kontrolo. Ne mirindas ke tia situacio naskas ĉe la ordinara civitano profundan senton de senpoveco en la politikaj aferoj (kvankam ĝi estas ne nepre konsciata) kaj ke sekve lia politika sagaco ĉiam pli malfortiĝas. Ĉar se veras ke necesas pensi antaŭ ol agi, do same veras ankaŭ ke se mankas ebleco agi, do ankaŭ la pensado magriĝas; alivorte se la homo ne povas efike agi, li ne povas ankaŭ produktive pensi. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« La tasko, kiun povas kaj devas starigi la homo antaŭ sia psiko konsistas ne en eksenti sin sekura, sed en scii elteni mankon de sekureco sen paniko kaj troa timo»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« La kompleta certeco ekzistas nur rilate tion, ke ni naskiĝis kaj mortos»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Libera homo neeviteble estas senigita je libereco, la pensanta homo neeviteble estas senigita je certeco»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Agrabla tempopasigado de la superaj sociaj tavoloj estas ekzemplo de distroj por tiuj, kiuj ankoraŭ ne kapablas ilin pagi, kvankam serioze esperas je feliĉa ŝanco. Sekve de tio la tempopasigado de la malsupraj sociaj tavoloj ĉiam pli iĝas ĉipa imitado de tio, kion oni faras en la superaj tavoloj, diferenciĝante je prezo, sed ne tiom je kvalito. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« La viva, sentanta homo nepre plurfoje en sia vivo sentas malĝojonmalgajecon»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Se ni deziras difini feliĉon de kontraŭo, ni devas fari tion, kontraŭstarigante ĝin al ne malĝojo, sed al premiteco. Kio estas la premiteco? Tio estas malkapablo senti, tio estas sento de senviveco dum la korpo vivas. Tio estas malkapablo sperti ĝojon, same kiel malĝojon. Al la homo en premita stato estus oble pli bone, se li povus malĝoji. La stato de deprimiĝo estas tiom neeltebela pro tio, ke la homo malkapablas senti ion ajn — nek ĝojon, nek malĝojon. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Feliĉo estas travivado de pleneco de la ekzistado, sed ne de malpleneco kiun necesas plenigi. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« …enuo estas nenio alia ol sperto de paralizo de niaj produktivaj fortoj kaj senviviĝo. Inter ĉiuj vivproblemoj troveblas malmulte da tiaj, kiuj estus same turmentaj kiel enuo, pro tio la homo penas per ĉiuj fortoj eviti ĝin. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Ĉiuj niaj amuzoj servas por faciligi al la homo fuĝon de si mem kaj de la minacanta lin enuo, donante al li azilon en multnombraj vojoj de la fuĝo, proponataj de nia kulturo. Tamen kaŝado de simptomo ne forigas kondiĉojn, naskantajn ĝin. Kune kun la timo malsaniĝi fizike aŭ esti humiligita kaze de perdo de la socia statuso kaj prestiĝo, la timo de enuo havas unuarangan signifon inter la timoj, spertataj de la nuntempa homo. Vivante en la mondo de distroj kaj amuzoj, li timas enuon kaj ĝojas, kiam unu plia tago pasis sen malagrablaĵoj, unu plian horon oni sukcesis mortigi sen konscii la kaŝitan enuon. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Estas mirinde, ke en tia ĝenerale ateisma socio kiel la nia, kulposento estas tiom disvastiĝinta kaj tiom profunde enradikiĝinta. La ĉefa diferenco de ekzemple kalvinisma komunumo konsistas en tio, ke la kulposento estas ne tute konsciata kaj ne rilatas al la religia nocio de peko. Ĉe supraĵa rigardo al la aferoj ni trovas, ke la homoj sentas sin kulpaj pro centoj da diversaj kazoj… La afero aspektas preskaŭ tiel kvazaŭ ili bezonas trovi ion pro kio ili povus senti sin kulpaj. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Vere rimarkindas ke multaj pensantoj, vivintaj en la 19-a jarcento, jam kritike priskribis la socion de la 20-a jarcento longe antaŭ ol komplete manifestiĝis simptomoj, kiuj ŝajnas tiom evidentaj hodiaŭ. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Do la tasko de la nuntempa totalisma ŝtato, de ĝiaj propagandaj rimedoj, gazetaj redaktoroj kaj instruistoj konsistas je tio, ke igi la popolon ami la sklavecon»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« La vero estas pova, sed de praktika vidpunkto oble pli pova estas prisilentado de la vero. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Efektive dum la lastaj du jarcentoj religia fervoro esprimiĝis ĉefe per movadoj, rompintaj la ligojn kun la tradicia religio»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« …Efektive ardiĝo de pasioj de la Franca revolucio estas traduko al la laika lingvaĵo de la mesia fervoro. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Pensado de Markso havas klare esprimitan mesio-religian karakteron, kvankam ĝi estas prezentita en laika lingvaĵo. Ĝi estas pli difinita ol ĉe iu alia filozofo-kleriganto. La tuta pasinta historio estas nura “antaŭhistorio”, tio estas historio de sinfremdiĝo; kun socialismo venas regno de la homa historio, homa libereco. Senklasa socio de justeco, frateco kaj racio estos komenco de la nova mondo, al kies kreiĝo iris la tuta antaŭa historio. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Komuna trajto de naziismo, faŝismo kaj stalinismo estas tio, ke ili proponis al la izolita individuo novan azilon kaj sekurecon. Tiuj sistemoj kreis kondiĉojn por la plej alta grado de fremdiĝo»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« [pri naziismo, faŝismo kaj stalinismo] Novaj sistemoj estis konstruitaj sur la plej granda mensogo. Tio rilatas same al iliaj programoj kaj al iliaj gvidantoj. En siaj programoj ili promesis konstrui ion similan al socialismo, tamen tio, kion ili efektive faris estis neado de ĉio, kio estis komprenata sub tiu ĉi nocio en la socialisma tradicio. Mussolini, timema fanfarono, iĝis simbolo de vireco kaj kuraĝo. Hitlero, maniulo-detruanto, estis glorata kiel konstruanto de la nova Germanio. Stalin, malvarmsanga kaj ambicia intriganto, estis bildigata kiel amanta patro de sia popolo»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Faŝismo estis alvokita por kuraci la vunditan nacian orgojlon per fanfaronaj sloganoj kaj foriti indignon de la amasoj de ĝia vera direkto; kaj samtempe faŝismo deziris transformi Italion en pli modernan industrian ŝtategon. Faŝismo fiaskis, ne realiginte siajn celojn, ĉar ĝi neniam serioze provis solvi aktualajn ekonomiajn kaj socialajn problemojn de Italio»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Germanio inverse [kompare al Italio] estis la plej evoluita industria lando en Eŭropo. Kaj se faŝismo povis havi almenaŭ ekonomian destinon, do naziismo ne havis ankaŭ ĝin. Ĝi estis ribelo de la malsupraj kaj mezaj klasoj, senlaboraj oficiroj kaj studentoj kaj baziĝis sur senmoraligo, kiu iĝis sekvo de la milita malvenko kaj inflacio, kaj pli ĝuste, de la amasa senlaboreco en la periodo de la deklino post 1929. Tamen naziismo ne povus venki sen aktiva subteno de grandaj posedantoj de financa kaj industria kapitaloj, timigitaj je kreskanta en la amasoj malkontento pri la kapitalisma sistemo... Tiu minaco kaŭzis, ke gravaj fakoj de la germana kapitalismo subtenis Hitleron»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Decida momento en la vidpunktoj de Lenin estis lia malkredo je spontaneaj agoj de laboristoj kaj kamparanoj, kaj ne kredis li je ili ĉar li ne kredis je la homo»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Kredo je la homaro sen kredo je la homo estas malsincera aŭ se sincera, do ĝi kondukas al la samaj rezultoj, kiujn ni vidas en tragika historio de inkvizicio, Robespierre-teroro kaj Lenin-diktaturo»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Estante fervora kaj senkompromisa kritikanto de kapitalismo, Roza Luksemburg sincere kaj neŝanceleble kredis je la homo. Kiam ŝin, same kiel Gustav Landauer, mortigis soldatoj de la germana kontraŭrevolucio, tio signifis pereon de la humanisma tradicio de la kredo je la homo. Nome manko de la kredo je la homo ebligis al la aŭtoritatismaj sistemoj konkeri lin, allogante pli per kredo je idolo ol je si mem. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Efektive eĉ la cara registaro, estinta la plej reakcia registaro en Eŭropo, ne aplikis tiajn rimedojn de subpremado, kiuj estus kompareblaj kun la stalinismaj»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Stalinisma sistemo havas multe da trajtoj, similaj al la frua etapo de la eŭropa kapitalismo, por kiu estis karaktera rapida akumuliĝo de kapitalo kaj senkompata ekspluatado de laboristoj; diferenco konsistas tamen je tio, ke estis uzata politika teroro anstataŭ ekonomiaj leĝoj, devigintaj laboriston de la 19-a jarcento abnegacii pri sia ekonomia stato. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« [pri socialismo] Tiu teorio fakte restis teorio, malsame ol faŝismo kaj stalinismo, kiuj iĝis politika kaj socia realo»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Bedaŭrinde nuntempe la vortojsocialismo” kaj “marksismo” ekhavis tian emocian ŝarĝon, ke malfacilas pridiskuti tiujn problemojn kviete. Ĉe plejparto de la homoj tiuj vortoj asociiĝas kun “materialeco”, “sendieco”, “sangoverŝado” kaj ĉia malbono. Tian reagon oni povas kompreni nur se taksi, ĝis kia grado la vortoj povas ekhavi magian sencon, kaj se ekkonsideri karakteran por nia tempo ĝeneralan degeneradon de la racia pensado.
Tiu malracia reago, kaŭzata de la vortoj “socialismo” kaj “marksismo”, fortiĝas pro mirinda malklereco de ĉiuj, kiuj ekhisterias post aŭdi ilin. Malgraŭ tio, ke la verkojn de Markso kaj aliaj teoretiistoj de socialismo povas legi ĉiu, plejparto de la homoj, tiom furioze reagantaj al socialismo kaj marksismo, legis eĉ ne unu frazon de Markso, kaj multaj havas tre supraĵajn sciojn en tiu ĉi sfero. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Efektive socialismo en ĉiuj siaj variaĵoj povas esti komprenita nur kiel unu el la plej gravaj idealismaj kaj etikaj movadoj de nia tempo»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Stalinisma sistemo, malgraŭ tio ke en ĝi ekzistas la ŝtata posedaĵo pri produktadrimedoj, verŝajne oble pli proksimas al la frua, pure ekspluata formo de la okcidenta kapitalismo ol al iu ajn pensebla ideo de la socialisma socio. Obseda strebo evoluigi industrion, senkompata neglektado de la homo kaj soifo de la persona potenco — tiaj estas ĝiaj ĉefaj movfortoj. Akceptante la tezon, ke socialismo kaj marksismo estas pli aŭ malpli identaj kun stalinismo, ni faras por la stalinistoj la plej grandan servon en la sfero de propagando, la servon pri kiu ili povus nur revi. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Oni povas diri ke socialismo same kiel politika movado kaj (samtempe) kiel teorio, traktanta sociajn leĝojn kaj eltrovadon de malsanoj de la socio, radikas en la Franca revolucio, je ideoj de Babeuf»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Same kiel por la aliaj socialistoj, por Markso la ĉefan signifon havas la homo»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Riĉulo, laŭ Markso, estas la homo, kiu estas multo, sed ne tiu, kiu havas multon. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Laborista klaso, diris Markso, estas la plej fremdiĝinta klaso en la socio — jen kial ĝi ekgvidos la lukton por liberiĝo de la homo»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« [Pensoj de Markso pri “kruda komunismo”] Tio iĝas speciale klara ĉe analizado fare de li de la tiel nomata “kruda komunismo”, tio estas komunismo, en kiu la ĉefan signifon oni donas al nuligo de la privata posedo pri la produktadrimedoj. “Senpera fizika posedado estas imagata de ĝi kiel la sola celo de la vivo kaj de la ekzistado; kategorio de laboristo ne nuliĝas, sed disvastiĝas al ĉiuj homoj… Tiu komunismo, neanta ĉie homan personon, estas nura sinsekva esprimo de la privata posedaĵo, kiu estas tiu neado… Kruda komunismo estas nur la fino de tiu ĉi envio kaj de tiu ĉi niveligado, eliranta el imago pri iu minimumo… Ke tiu nuligo de la privata posedo tute ne estas ĝia ekproprigo videblas ĝuste el abstrakta neado de la tuta mondo de kulturo kaj civilizo, le reveno al nenatura simpleco de malriĉa, kruda kaj ne havanta bezonojn homo, kiu ne nur ne altiĝis super la nivelo de la privata posedo, sed eĉ ankoraŭ ne atingis ĝin”.
Karlo Markso. Letero al Jules Michelet. januaro 1860. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Sturmokupo de la ŝtato estis por Markso rimedo, necesa por atingi la finan celon — ĝian detruadon»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Se Lenin povus almenaŭ esperi pri eventuala malcentralizado, ideo, kiu efektive estis realigita en la koncepto de la Sovetoj, kie farado de la decido pasis de la plej malsupra kaj konkreta nivelo de malcentralizitaj grupoj, do stalinismo evoluigis unu flankon de la kontraŭdiro — la principon de centralizado — kaj realigis ĝin en praktiko de la plej rigora ŝtata organizado en la nuntempa mondo, superante gradon de centralizado de faŝismo kaj naziismo»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Kaj se Markson oni akuzas plejparte pri tio, ke li defendas perforton kaj revolucion, tio estas distordado de la faktoj. Ideo de la politika revolucio estas ne specife marksismasocialisma ideo; tio estas tradicia ideo de la meza klaso de la burĝa socio dum lastaj 300 jaroj de ĝia ekzistado»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Nia nuntempa demokratio estas rezulto de perforto kaj revolucio, la revolucio de Kerenskij en 1917 en Rusio kaj revolucio en 1918 en Germanio renkontis varmegan kunsenton en la okcidentaj demokratiaj landoj. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Markso pretervidis malraciajn fortojn en la homo, kiuj igas lin timi la liberecon kaj estigas en li soifon de la potenco kaj strebon al la detruado. Kontraŭe en la fundamento de la Marksa kompreno de la homo kuŝas supozo, ke laŭ sia naturo la homo estas bona kaj ke tiu boneco ekregos tuj post kiam falos kripligantaj lin ekonomiaj katenoj. La fama frazo fine de la Manifesto de la Komunista Partio pri tio, ke laboristoj povas “perdi nenion, krom siaj katenoj” enhavas profundan psikologian eraron. Kune kun la katenoj laborista klaso perdas ankaŭ ĉiujn malraciajn bezonojn kaj ilian kontentiĝon, aperintajn en tiu periodo dum ĝi portis sur si la katenojn. Tiurilate Markso kaj Engelso ne sukcesis super naivan optimismon de la 18-a jarcento»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Markso kaj Engelso kredis je tuj alveno de la “socio de bono” kaj nur nebule konsciis eblecon de apero de nova barbareco forme de la komunisma kaj faŝisma aŭtoritataj reĝimoj, kaj ankaŭ militoj de senprecedenca detrua forteco. Nome per tiu manko de realismo klarigeblas multaj teoriaj kaj politikaj eraroj en la konceptoj de Markso kaj Engelso; en ĝi troviĝas bazo de detruado de socialismo, komenciĝinta de Lenin»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Tamen ne dubindas ke rezultoj de socialismo tie, kie ĝi ĝis nun estis deklarita, restis almenaŭ elreviĝintaj. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Efektive malegaleco de enspezoj en [Sovetia] Rusio estas oble pli granda ol en UsonoBritio»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« …malestimo al individuo kaj liaj homaj ecoj en [Sovetia] Rusio estas oble pli forta ol en iu ajn kapitalisma lando. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Kiom paradokse tio ne estus, laborista partio, ne baziĝanta sur la marksisma teorio, en siaj praktikaj agoj ezakte sekvis la Marksan penson pri tio, ke socialismo baziĝas sur ŝtatigo de la industrio… Tamen la brita eksperimento estis same embarasa, kvankam ĝia fiasko ne estis tiom drameca, kiel fiasko de la rusa eksperimento. Unuflanke ĝi naskis en Anglio rimarkeblan reglamentadon kaj burokratigon, kio ne estigis simpatiojn ĉe tiuj, kiuj strebis al larĝigo de la homaj libereco kaj sendependeco. Aliflanke ĝi pravigis eĉ ne unu el la ĉefaj esperoj de socialsmo. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« [pri kritikantoj de komunismo] Ripetante denove kaj denove siajn akuzojn kontraŭ komunismo, kiuj estas bone konataj al ĉiuj kaj kun kiuj konsentas ĉiu, kiu ne estas stalinisto, ili detenas sin de iu radikala kritiko de kapitalismo kaj de novaj proponoj rilate funkciadon de demokratia socialismo. Kreiĝas impreso, ke en la mondo ĉio estas en ordo, se nur oni sukcesos ĝin savi de la komunisma minaco; tiuj homoj similas al elreviĝintaj geamantoj, perdintaj ĉian kredon je la amo»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Longe antaŭ ol estis realigita en la vivo politika demokratio, pensantoj de la 18-a jarcento pridiskutis projektojn de konstituciaj principoj, kiuj devintus montri, ke eblas demokratia organizado de la ŝtato kaj ĉe kiuj kondiĉoj ĝi eblas. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Ne dubeblas ankaŭ ke ni pli bezonas renaskiĝon de la homo ol aviadilojn kaj televidon. Se almenaŭ eron da racio kaj praktika senco, uzatajn en naturaj sciencoj, oni aplikos por solvado de la homaj problemoj, tio ebligos daŭrigi plenumadon de la tasko, kiu konsistigis fieraĵon de niaj antaŭuloj en la 18-a jarcento [do demokratio]. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Sub termino “laboristo” mi ĉi tie kaj plu komprenas ĉiun, kiu vivas per propra laboro, ne ricevante aldonan profiton de dungado de aliaj homoj»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Politika libereco mem efektive ĉiam estas iluzia. La homo, vivanta sub ekonomia jugo dum ses, se ne sep tagoj semajne, ne iĝas libera pro tio, ke unufoje en kvin jaroj li metas kruceton sur la balotilo. Por ke libereco almenaŭ ion signifu por la nuntempa homo ĝi devas inkludi industrian liberecon. Dum la homoj dum procezo de laboro ne sentas sin anoj de memadministra laborista komunumo ili fakte restas sklavoj, ĉe kiu ajn politika sistemo ili vivus. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Memregado en la industrio estas ne nura aldonaĵo al la politika libereco, ĝi devas antaŭi ĝin. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« …ĉia agado, postulanta koncentriĝon de atento, ĉu tio estas laboro, ludoripozo (ripozo ankaŭ estas tipo de la agado), vigligas kaj stimulas la homon, kaj ĉia agado, ne postulanta tion, lacigas. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Pigreco estas tute ne normala trajto, tio estas simptomo de psikopatologio»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Mono, prestiĝo kaj potenco — tio estas en nia tempo la ĉefaj stimuloj por laboro por plejparto de nia loĝantaro — tiu, kiu laboras kiel dungitoj. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Ŝokaj rezultoj de eksperimento de Mayo montras ke malsaneco, laceco kaj malalta produktiveco estas kaŭzataj ĉefe ne de teknika monotoneco de laboro, sed de fremdiĝo de laboristo de laboro ĝenerale en ĉiuj ĝiaj socialaj aspektoj. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« …diferencoj en produktiveco inter malsamaj individuoj dependas de dominanta grupo aŭ socia atmosfero, tio estas de influo de kolektivo… en malgranda grupo da laboristoj subjektiva kontentiĝo kaj produktiveco de la laboro estas pli altaj ol en granda grupo… »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Ĉi tie principan signifon havas ne posedo pri produktadrimedoj, sed partopreno en administrado kaj farado de la decidoj»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Konsumanto kiel la tria persono ankaŭ devas iumaniere partopreni en la procezo de farado de decidoj kaj en planado. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Tiaj proponoj favore al kolektiva “teama” entuziasmo ignoras la fakton, ke ekzistas nur unu vere sociala orientiĝo — solidareco kun la homaro. La sociala unueco ene de la grupo, kunigita kun malamikeco rilate postrestintojn, estas ne sociala sento, sed simple larĝigita egoismo»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Reduktado de troa konsumado en la industrie evoluintaj landoj estas nepraĵo, se ili volas hlepi al la industrie subevoluintaj landoj, kaj ili devas voli helpi al ili se ili strebas konservi la pacon»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Kio rilatas al ekonomia pozicio de apartaj civitanoj, ideo de egaleco de la enspezoj neniam estis socialisma postulo kaj nek estas pro pluraj kialoj praktika, nek dezirinda. Necesas tia enspezo, kiu konsistigus bazon por la digna homa ekzistado. Kio rilatas malegalecon de la enspezoj, ĝi evidente ne devas superi tian gradon, ĉe kiu diferencoj en la enspezoj kondukas al ŝanĝo de vivoperceptado. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« La ekzistanta sociala sistemo devas esti larĝigita ĝis universalaj garantioj de ekzistado»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« …ĉiu civitano rajtas postuli sumon, sufiĉan por ekzistado, eĉ se li ne estas senlaborulo, malsanulomaljunulo»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Donado al la homoj de la baza enspezo devas esti limigita je certa periodo, ekzemple, je du jaroj; tio necesas por ne stimuli neŭrozan staton, rifuzantan iujn ajn sociajn sindevigojn. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« …efektive krom homoj pigraj pro neŭrastenio, troveblos malmulte da tiuj, kiuj ne deziros lukri pli ol la baza enspezo kaj preferos fari nenion anstataŭ labori»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Se demokratio signifas ke la individuo esprimas sian konvinkon kaj asertas sian volon, necesa kondiĉo devas esti ĉeesto ĉe li de tiaj konvinko kaj volo. La faktoj tamen atestas ke la nuntempa fremdiĝinta individuo havas opiniojn kaj superstiĉojn, sed ne konvinkojn; li havas simpatiojn kaj antipatiojn, sed ne volon. Pova propagandisma maŝino manipulas liajn opiniojn kaj superstiĉojn, simpatiojn kaj antipatiojn same kiel lian guston, ĉe tio tiu ĉi propagando eble ne estus tiom efika se la individuo ne estus favorigita al ĝia influo danke al reklamo kaj pro sia fremdiĝinta vivmaniero. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« …se ni nin turnos al historio, do ĉiuj “ĝustaj” ideoj same en politiko kaj en filozofio, religioscienco, naskiĝis kiel ideoj de malplimulto. Se ni juĝus pri valoro de la ideo laŭ nombro de subtenantaj ĝin homoj, ni ankoraŭ loĝus en kavernoj. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Balotoj en grandaj demokratiaj landoj ĉiam pli akiras karakteron de plebiscito, ĉe kiu la voĉdonanto povas fari nenion krom esprimi sian kontentonmalkontenton pri politikaj mekanismoj, al unu el kiuj li fordonas la rajton reprezenti sian politikan volon»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« …necesas agnoski, ke la veraj decidoj ne povas esti faratj en atmosfero de la amasa voĉdonado, sed devas esti farataj en relative etaj grupoj, kio evidente kongruas al la antaŭa urba kunveno, enhavanta ne pli ol, mi diru, kvincent homojn»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Ni ne bezonas novajn idealojn, nek novajn spiritajn celojn. Grandaj instruistoj de la homaro jam vortigis normojn de la sana homa vivo. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Por multaj la aĝo de 30 ĝis 40 jaroj oble pli konvenas por studado (pli en la senco de komprenado ol memorfiksado) ol la lerneja aĝo aŭ la aĝo de lernado en kolegio; kaj en plejparto de la kazoj en pli malfrua aĝo kreskas interesiĝo al tiuj [humanitaraj] sciencoj. Nome en tiu ĉi aĝo la homo devas esti libera en deziro ŝanĝi sian profesion kaj por tio li devas havi eblecon studi; hodiaŭ ja tian eblecon havas nur gejunuloj. La sana socio devas doni al la plenkreskuloj la samajn eblecojn por edukado kiajn ĝi donas al la infanoj»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« La nuntempa arto estas individuisma en procezo de sia kreado, kaj en la procezo de konsumado. La “kolektiva arto” estas kuna: ĝi ebligas al la homo konscie senti sian unuecon kun aliaj homoj, tiel riĉigante lin kaj farante pli produktiva. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« La religiaj ritoj nun signifas malmulton, escepte eble la katolikismajn. Laikaj ritoj preskaŭ tute mankas. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Neniu sana socio povas esti konstruita sur pure intelekta scio ĉe preskaŭ kompleta manko de komuna arta sperto, tio estas kolegio plus futbalo, krimkroniko kaj festado de la 4-a de Julio, de la Tago de la Patrino kaj Patro, kaj aldone de la Kristnasko»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Eraro de nekredantoj estis strebo koncentri sian atenton je atakoj kontraŭ la ideo de dio. Ilia reala celo devus konsisti je tio, ke dubigi seriozecon, kun kiu la kredantoj konsideras la religion kaj speciale nocion de dio, kaj tio signifus ke ili, enkorpigante en si etoson de la frateca amo, vero kaj justeco, estus la plej radikalaj kritikantoj de la nuntempa socio»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Religion kompreneble ne eblas elpensi. Ĝi aperos kun apero de nova granda instruisto, same kiel tio okazis en pasintaj jarcentoj, kiam por tio venis tempo. Kaj dume tiuj kiuj kredas je dio, devas esprimi sian kredon, travivante ĝin; kaj tiuj kiuj ne kredas — sekvante ordonojn de la amo, justeco kaj — atendante. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« …kun burokratigado kaj manaĝerigado de kapitalismo malaperas nome tiu individua iniciato. Burokratio laŭ sia naturo same malmulte kapablas al ĝia montrado kiel la aŭtomatoj. Alvoko al la individua iniciato kiel argumento por kapitalismo estas en plej bona kazo nostalgia sopiro kaj en la malbona — trompa slogano, uzata kontraŭ reformismaj planoj, bazitaj sur la ideo de vere homa individua iniciato. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« En la 19-a jarcento la problemo konsistis en tio, ke dio estas morta; en la 20-a jarcento problemo estas en tio ke la homo estas morta. En la 19-a jarcento senhomeco signifis kruelecon, en la 20-a jarcento ĝi signifas skizofrenian fremdiĝon. En pasinteco danĝero konsistis en tio, ke la homoj iĝis sklavoj. Danĝero de estonteco estas en tio, ke la homoj povos iĝi robotoj. Cetere la robotoj ne ribelas. Tamen se doni al ili la homan karakteron, do ili ne povos vivi kaj resti sanaj, ili iĝas “Golemoj”, ili detruas sian mondon kaj sin mem, ĉar ili ne plu povas elteni sensencan enuon. Nia danĝero estas milito kaj robotismo. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Neniujn ŝanĝojn indas akiri perforte; ili devas okazi samtempe en la ekonomia, politika kaj kultura sferoj. Ŝanĝoj en nur unu sfero detrue influas la ŝanĝojn ĝenerale. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Hodiaŭ la homo staras antaŭ sia plej grava elekto: tio estas elekto ne inter kapitalismo kaj komunismo, sed inter robotismo (same en ĝia kapitalisma kaj komunisma formoj) kaj humanisma socialismo»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Afablan penson pri tio ke la infanoj “amas” siajn gepatrojn antaŭ ol illi ekamos iun alian necesas konsideri kiel unu el sennombraj iluzioj, kaŭzataj de akceptado de dezirata kiel reala. Por infano en tia aĝo la patro kaj patrino estas objektoj pli de dependeco kaj timo ol de la amo, kiu laŭ sia naturo baziĝas sur egaleco kaj sendependeco. La amo al gepatroj (se ni disdividas la amon unuflanke kaj fortan, sed pasivan ligitecon, incestan fiksiĝon, bonkondutan kaj estiman obeemon aliflanke) evoluas — se tio entute okazas — plej verŝajne ne en infanaĝo, sed pli malfrue, kvankam ĉe bonaj kondiĉoj ĝiaj unuaj burĝonoj povas esti trovataj ankaŭ en pli frua aĝo. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Puŝinte figuron de la patrino malantaŭen Freud faris en la sfero de psikologio la samon, kion Martin Luther faris en la sfero de religio. Fakte Freud estas psikologo de protestantismo»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« La manko de objektiveco rilate al fremdaj nacioj estas fifam-konata. De unu tago al la alia oni ŝajnigas ke alia nacio estas tute malmorala kaj diabla, dum nia propra nacio reprezentas ĉion bonan kaj noblan. Oni juĝas ĉiun agon de la malamiko per unu mezurilo, kaj la propran agon per alia. Eĉ bonaj agoj de la malamiko oni konsideras kiel indikilo de aparta diableco, celante trompi nin, dum niaj malbonaj agoj estas necesaj kaj pravigitaj per niaj noblaj celoj. (La Arto de Amo 1956) »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Homo estas la sola animalo kiu povas enui» « Man is the only animal that can be bored. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Aliaj verkoj redakti

The lack of objectivity, as far as foreign nations are concerned, is notorious. From one day to another, another nation is made out to be utterly depraved and fiendish, while one’s own nation stands for everything that is good and noble. Every action of the enemy is judged by one standard — every action of oneself by another. Even good deeds by the enemy are considered a sign of particular devilishness, meant to deceive us and the world, while our bad deeds are necessary and justified by our noble goals which they serve. -The Art of Loving (1956)

  • Avideco estas ĉiam la rezulto de interna vakueco.
    • Die Gier ist immer das Ergebnis einer inneren Leere.-- Die Kraft der Liebe (La potenco de amo)

Citaĵoj sen fontindiko redakti

  • La plejmulto da homoj mortas antaŭ ol ili estas plene naskitaj. Kreemo signifas esti naskita antaŭ ol oni mortas.
    • Most people die before they are fully born. Creativeness means to be born before one dies.

Referencoj

  1. R. H. Tawney. Religion and the Reformation
  2. Martin Luther. Vorlesung uber den Romerbrief
  3. Martin Luther. The Bindage of the Will.