Konvinko
Aliaj projektoj
Konvinko en Vikipedio
Konvinko en Vikivortaro
Citaĵo
« La homo tute certe bezonas ĝeneralajn konvinkojn kaj ideojn, kiuj donas sencon al lia vivo kaj helpas al li eltrovi sian lokon en la Universo. La homo kapablas superi tute neimageblajn malfacilaĵojn, se li estas certa, ke tio havas sencon. »
— Carl Gustav Jung, Arketipo kaj simbolo
Citaĵo
« ...la kernaj konvinkoj kaj principoj de la homo, speciale tiuj moralaj, komencas malmoliĝi kaj duriĝi ĝis, je la aĝo de proksimume 50 jaroj, komenciĝos la periodo de maltoleremo kaj fanatikeco. Kvazaŭ ekzistado de tiuj principoj iĝis minacata kaj pro tio estiĝis neceso elstarigi ilin laŭeble pli. »
— Carl Gustav Jung, Etapoj de la vivo
Citaĵo
« Patriotismo estas fundamente la konvinko ke certa lando estas la plej bona en la mondo pro tio ke vi naskiĝis en ĝi. » « Patriotism is, fundamentally, a conviction that a particular country is the best in the world because you were born in it. »
— George Bernard Shaw
Citaĵo
« Nova scienca vero kutime ne estos ĝenerale aprobita, per konvinki iliajn kontraŭulojn tiel ke ĉi tiuj agnoskas la sciigon, sed pli ofte okazas ke la kontraŭuloj iom post iom formortas kaj la juna kreskanta generacio jam familiariĝis kun tiu vero ekde la komenco. » « Eine neue wissenschaftliche Wahrheit pflegt sich nicht in der Weise durchzusetzen, daß ihre Gegner überzeugt werden und sich als belehrt erklären, sondern vielmehr dadurch, daß ihre Gegner allmählich aussterben und daß die heranwachsende Generation von vornherein mit der Wahrheit vertraut gemacht ist. »
— Wissenschaftliche Selbstbiographie, Johann Ambrosius Barth Verlag, Leipzig, 1948, S.22
Citaĵo
« (Mallonga versio) La vero neniam triumfas, la kontraŭuloj formortas. » « Die Wahrheit triumphiert nie, ihre Gegner sterben nur aus. »
— Max Planck