Barbareco
Aliaj projektoj
Barbareco en Vikipedio
Barbareco en Vikivortaro

Barbareco estas eco de io barbara, do ofenda al la estetika sento pro sia krudeco aŭ senindulge kruela.

Citaĵoj

redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« La tagon, kiam kompato iĝas moko, tiam komenciĝas epoko de barbareco. »
— Jules MICHELET
 
« Usono estas la ununura lando kiu pasis de barbareco al dekadenco sen sperti periodon de civilizacio inter la du» « America is the only country that went from barbarism to decadence without civilization in between. »
— Oscar Wilde
 
« Markso kaj Engelso kredis je tuj alveno de la “socio de bono” kaj nur nebule konsciis eblecon de apero de nova barbareco forme de la komunisma kaj faŝisma aŭtoritataj reĝimoj, kaj ankaŭ militoj de senprecedenca detrua forteco. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Ne ekzistas dokumento pri civilizo, kiu ne samtempe estu dokumento pri barbareco. »
— Walter Benjamin

Carl Gustav Jung

redakti
 
« …la ŝtataj kaj ekleziaj institucioj tute ne havas tiun ĉionpovon, kiun oni aljuĝas al ili kaj pro kiu ili de tempo al tempo subiĝas al atako flanke de reprezentantoj de progresisma movado de ĉiaj ajn tipoj, ĉar tiu subpremanta nin potenco estas nekonscie kuŝanta en ni mem, nome en la plu ekzistanta kolektiva menso, heredaĵo de la barbaro. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
 
« Orientiĝo malantaŭen mem jam estas postrestaĵo de la antikva pensmaniero; konate estas ke karaktera trajto de la antikva kaj barbara pensmanieroj estas supozo, kvazaŭ la malbonan nuntempon antaŭis la ora epoko kaj paradiza stato. Kaj nur kristanismo faris tiun grandan agon en la socia sfero kaj en la historio de la homa spirito, doninte esperon je estonteco kaj tiel promesinte al la homaro eblecon estonte plenumi siajn idealojn»
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj

Vidu ankaŭ

redakti