Identeco

(Alidirektita el Identigo)

Identeco estas plena sameco; eco de persono, kiu estas vere ne alia, ol li/ŝi asertas esti, aŭ ol oni kredas, ke li/ŝi estas; memeco.

Identeco
Identeco
Identeco
Aliaj projektoj
Identeco en Vikipedio
Identeco en Vikivortaro

Citaĵoj redakti

Erich Fromm redakti

 
« La homo povas provi akiri unuecon kun la mondo, subiĝante al aparta persono, grupo, organizaĵo. Tiel li superas izolitecon de sia individua ekzistado, iĝante parto de iu aŭ io pli granda ol li mem, kaj ricevas senton de identeco danke al unuiĝo kun la forto, al kiu li subigis sin. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« En niaj tagoj ordinara homo akiras senton de identeco pli danke al aparteno al nacio ol sekve de konsciado de si la “homa filo”. Tia fiksiĝo distordas etoson de la objektiveco, do ankaŭ la racion»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« La homoj serĉis kaj trovis diversajn anstataŭigojn de la vere individua sento de identeco. Nacio, religio, klasoprofesio servas por doni al la homo tiun senton. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« En Usono, kie preskaŭ nenio restis el la feŭdismaj postrestaĵoj kaj kie tiom altas socia movebleco, identigo kun la socia pozicio nature estas malpli efika kaj sento de identeco ĉiam pli kaj pli ŝoviĝas al konformismo»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Efektive kune kun travivado de la memeco malaperas ankaŭ la travivado de identeco, kaj se ankaŭ tio okazas, la homo povas mense malsaniĝi, se li ne savos sin, akirinte la sekundaran senton de memeco. Li akiras ĝin, ricevante aprobon de la ĉirkaŭuloj, sentante propran valorecon, bonŝancecon, utilecon, do sentante sin preta por vendado varo, kiu ja estas li mem, ĉar la aliaj rigardas lin kiel la estaĵon kvankam ordinaran, sed kongruan al unu el normoj»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Samuel P. Huntington redakti

 
« Popoloj kaj nacioj provas respondi la plej simplan demandon: kio ni estas… Sen difini propran identecon, homoj ne povas uzi la politikon por atingi siajn celojn. Ni ekscias kio ni estas nur post ekscii kio ni ne estas kaj nur poste ni ekscias kontraŭ kiu ni estas. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Tra la tuta Afriko ankoraŭ fortas memdifino surbaze de triba identeco, sed inter la afrikanoj rapide kreskas sento de afrika identeco kaj evidente Subsahara Afriko povas iĝi aparta civilizacio, verŝajne kun Sud-Afriko kiel akso-ŝtato. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Dum la mondo foriras de la dominado de la Okcidento, foriras ideologioj kiuj simbolis la malfruan okcidentan civilizacion, kaj ilian lokon okupas religiaj kaj aliaj formoj de kultura identeco. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Homoj difinas sian identecon per tio kio ili ne estas. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Por ke disŝirita lando povu redifini sian civilizan identecon, devas esti plenumitaj almenaŭ tri kondiĉoj. Unue, politika kaj ekonomia elito de la lando devas entuziasme akcepti kaj subteni tiun ĉi strebon. Due, la socio devas almenaŭ silente aprobi la redifinon de la identeco (aŭ strebi al tio). Trie, dominantaj elementoj en la akcepta civilizacio (plej ofte tio estas la Okcidento) devas almenaŭ deziri akcepti la novkonvertiton. Procezo de redifinado de identeco povas esti longa, interrompa kaj doloriga politike, socie, institucie kaj kulture. Ĝis nun tiu procezo sukcesis nenie. »
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]
 
« Dum la milito multaj identecoj poiomete malaperas kaj dominanta iĝas identeco, kiu estas la plej grava en konflikto. Tia identeco preskaŭ ĉiam estas difinata de religio»
— Samuel P. HuntingtonLa kontraŭstaro inter civilizacioj kaj la rearanĝo de mondordo [1996]

Aliaj autoroj redakti

 
« En la orientaj areoj de Niĝerio homo de la popolo igbo povas esti igbo-ouerri aŭ igbo-oniŝa. Sed en Lagoso li estos simple igbo. En Londono li estos simple niĝeriano. Kaj en Nov-Jorko li estos afrikano»
— Donald L. Horowitz, Ethnic Conflict Management for Policy-Makers [1990]
 
« …ĉiu konscias sin mem en la terminoj de tiuj karakterizoj, kiuj diferencigas lin de la aliaj homoj, speciale de la homoj de lia kutima socia medio… virino-psikologo en kompanio de dekduo da virinoj de aliaj profesioj pensos pri si kiel pri psikologo; okazinte en kompanio de dekduo da viroj-psikologoj ŝi sentos sin virino. »
— William J. McGuire, Claire V. McGuire, Content and Process in the Experience of Self // Advances in Experimental Social Psychology, 21 (1988), 102

Vidu ankaŭ redakti