Teroro estas sisteme kaj laŭordone uzata krueleco kaj terurado.

Teroro
Teroro
Teroro
Aliaj projektoj
Teroro en Vikipedio
Teroro en Vikivortaro
Citaĵo
« La sankta teroro estas senlima kaj neniam malfortiĝas. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« La homo kredanta uzas praktikon de teroro ne nur por timigado kaj subpremado de siaj malamikoj, sed ankaŭ por fortikigado kaj fortigado de sia propra kredo. Ĉiu linĉado en nia Sudo ne nur timigas la nigrulojn, sed ankaŭ fortigas fanatikan kredon de la blankuloj je ilia supereco»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
Citaĵo
« Regas la ĝenerala opinio, ke la ŝijaistoj kiel la unuaj en la mondhistorio kreis teorion kaj praktikis individuan teroron kiel batalmetodon. La tiel nomita terorismo estas produkto de la ideologiaj disputoj, okazantaj dum jarcentoj en la ŝijaismo mem. »
— Ryszard Kapuściński, La ŝahinŝaho
Citaĵo
« La potenco perdiĝas, la potenco jam perdiĝis. Ĉirkaŭ ni estas nuraj manekenoj de la potenco, tamen iluzio de la potenco aŭtomate ankoraŭ gvidas la socian ordon, iluzio malantaŭ kiu kreskas abstinenta, neelektema teroro de la kontrolo, teroro de la difina kodo, kies mizeraj terminaloj estas ni. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
Citaĵo
« Problemo de la sekureco, kiel konate, persekutas niajn sociojn kaj jam delonge anstataŭis la problemon de la libereco. Tio estas ne tiom ŝanĝo en la filozofiomoralo, kiom evoluo de la objektiva stato de la sistemo:

— relative malstabila, difuza, ekstensiva stato de la sistemo naskas liberecon;
— alia (pli densa) stato de la sistemo naskas sekurecon (memreguladon, kontroladon, reagojn, ktp);

— sekva stato de la sistemo, stato de proliferado kaj superpleneco, naskas panikon kaj teroron»
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« Persona respondeco, poste kontrolo (kiam respondecon prenas al si objektiva instanco), poste teroro (ĝeneraligita respondeco kaj ĉantaĝo per la respondeco). »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« …sistemoj de organizita morto finas la morton kiel hazardon. Kaj nome tiun ĉi logikon despere klopodas rompi la terorismo, anstataŭigante la sisteman morton (teroron) per elektema logiko: logiko de ostaĝo»
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« …en niaj nuntempaj sistemoj, kies motoro estas ne oferado, sed ekstermado, ne elektita viktimo, sed spektakla anonimeco. Eĉ en “sinoferoj” de la teroristoj, klopodantaj solvi la situacion per propra morto, estas neniu elaĉeto — tio nur eble por momento levas vualon de anonima teroro. »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
Citaĵo
« …la liberala ideo, ankoraŭ nova kaj freŝa, jam ekmortas en konscio kaj moroj, kaj la liberala tutmondiĝo estos plenumata en la formo tute mala: forme de politika tutmondiĝo, totala kontrolado kaj teroro de sekureco. Liberaligo finiĝos per maksimuma subigo kaj limigo kaj kaŭzos kreadon de socio, kiu estos maksimume proksima al la fundamentisma»
— Jean Baudrillard, La spirito de terorismo kaj rekviemo pri la Turoj-Ĝemeloj [2002]
Citaĵo
« Cetere ĉiuj strategioj de publika sekureco estas nura daŭrigo de la teroro. Kaj vera venko de la terorismo estas sinko de la tuta Okcidento je manio de sekureco, do en vualita formo de konstanta teroro. Fantomo de la terorismo igas la Okcidenton terori sin mem… »
— Jean Baudrillard, La agonio de povo [2010
Citaĵo
« La teroro, trasorbinta la tutan sistemon kaj iginta ĝin terori sin mem sub preteksto de garantiado de sekureco — tio estas venko de la terorismo»
— Jean Baudrillard, La agonio de povo [2010

Vidu ankaŭ

redakti