NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.
«Edukado, por la plej multaj homoj, signifas klopodi konduki la infanon al similtipa plenkreskulo de lia socio... Sed por mi edukado signifas fari kreantojn... Oni devas fari inventantojn, novigantojn, ne konformistojn.»
« Mi kredas, ke ordo estas pli bona ol ĥaoso, kreo pli bona ol detruo. Mi preferas mildecon ol perforton, pardonon al vendetto. Mi kredas, ke malgraŭ la lastatempaj venkoj de scienco, viroj ne multe ŝanĝiĝis en la lastaj dumil jaroj; kaj sekve ni devas ankoraŭ provi lerni de la historio. Historio estas ni mem. »
« (angle) I believe that order is better than chaos, creation better than destruction. I prefer gentleness to violence, forgiveness to vendetta. I believe that in spite of the recent triumphs of science, men haven't changed much in the last two thousand years; and in consequence we must still try to learn from history. History is ourselves. »
«Vi eble ne kredas je evolucio, kaj tio estas en ordo. Kiel ni homoj fariĝis tia, kia ni estas, estas multe malpli grave ol kiel ni agu nun por eliri el la malordo, kiun ni kreis por ni mem.»
« (angle) You may not believe in evolution, and that is all right. How we humans came to be the way we are is far less important than how we should act now to get out of the mess we have made for ourselves. »
« Kial moki min? Kial riproĉi min? Mi estas nur geniulo, ne dio. Geniulo eble malkovros la kaŝitajn sekretojn kaj montros ilin; nur dio povus krei novajn. »
« (angle) Why taunt me? Why upbraid me? I am merely a genius, not a god. A genius may discover the hidden secrets and display them; only a god could create new ones. »
« Tamen — kaj tio estas grava momento en miaj argumentoj — detruemo estas nura alternativo al la kreemo. Kreado kaj detruado, amo kaj malamo ne estas instinktoj, ekzistantaj sendepende unu de la alia. Kaj tiu kaj la alia servas kiel respondo al la sama bezono superi limigitecon de sia ekzistado, kaj la strebo al la detruado senevite estiĝas en tiaj kazoj, kiam ne kontentiĝas la strebo al la kreado. Kontentigo de la bezono je la kreado kondukas al feliĉo, la detruemo — al suferado, kaj plej multe suferas la detruanto mem. »
« [pri Stendhal] Li prezentas kompletan kontraŭon al la regantoj, kun kies morto mortas ĉiuj, kiuj estis al ili proksimaj por ke en la transa mondo ili ne spertu mankon de la kutima ĉirkaŭo. Nenio montras pli klare ilian teruran internan senpovon. Ili mortigas dum la vivo, ili mortigas ĉe la morto, la sekvantaro el la mortigitoj akompanas ilin en la transa mondo.
Sed kiu malfermas Stendhalon, renkontas lin mem kaj tiujn, kiuj estis apude, ĉi tie, en tiu ĉi vivo. La mortintoj proponas sin al la vivantoj kiel fajnan pladon. Ilia senmorteco estas por la ĝojo de la vivantoj. Tiu Tiu ĉi sinofero inverse estas por la bono de ĉiuj. Postvivado perdas sian pikilon kaj la regado de la malamikeco pereas. »