Gvidanto

nazia doktrino
(Alidirektita el Führer)

Gvidanto estas nediskutebla estro en aŭtoritataj ŝtatoj aŭ en amasaj movadoj.

Gvidanto
Gvidanto
Gvidanto
Aliaj projektoj
Gvidanto en Vikipedio
Gvidanto en Vikivortaro

Citaĵoj

redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« […] en karaktero de gvidanto pli klare manifestiĝas trajtoj de karaktero de liaj adeptoj… »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« En Mezepoko dio de la eŭropano estis kristana kaj lia diablo estis la judo. En la nuntempa socio fonto de grupa sekureco ŝoviĝis de dio kaj papo al la nacio kaj gvidanto, de religio — al scienco. Rolo de simboloj de danĝero transiris de sorĉistino kaj judo al perfidulo kaj frenezulo»
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
 
« Gvidado estas potenca kombinaĵo de strategio kaj karaktero. Sed se vi devas esti sen unu, estu sen la strategio. » « (angle) Leadership is a potent combination of strategy and character. But if you must be without one, be without the strategy. »
— Norman Schwarzkopf
 
« Gvidanto devas havi la kuraĝon agi kontraŭ la konsilo de spertulo» « (angle) A leader must have the courage to act against an expert's advice. »
— James Callaghan
 
« Politikaj gvidantoj neniam estas gvidantoj. Por gvidantoj ni devas rigardi al la Vekantoj! Laŭzio, Budho, Sokrato, Jesuo, Milarepa, Gurdjieff, Krishnamurti» « (angle) Political leaders are never leaders. For leaders we have to look to the Awakeners! Lao Tse, Buddha, Socrates, Jesus, Milarepa, Gurdjiev, Krishnamurti. »
— Henry Miller

Sigmund Freud

redakti
 
« Same kiel ne eblas eviti devigadon al kultura laboro, ne eblas ankaŭ eviti dominadon de malplimulto super la amasoj, ĉar la amasoj estas malkleraj kaj mallongvidaj, ili ne ŝatas rezigni je pasioj, ne aŭskultas la argumentojn pri neevitebelo de tiu rezigno kaj individuaj reprezentantoj de la amasoj stimulas unu la alian al plena manko je limigoj kaj malprudeco. Nur danke al influo de ekzemplodonaj individuoj, agnoskataj de ili kiel gvidantoj, ili ebligas inklinigi sin al streĉa laboro kaj memrezigno, de kio dependas ekzistado de la kulturo»
— Sigmund FreudEstonteco de unu iluzio [1927]
 
« Oni povas diri ke granda homo estas la aŭtoritato, por kiu homoj faras multon, kaj ĉar granda homo agas pro sia simileco al figuro de la patro, do ni ne rajtas miri, se en la amasa psikologio ĝi havas rolon de Supermio»
— Sigmund FreudLa homo Moseo kaj la monoteisma religio [1939]

Eric Hoffer

redakti
 
« Unu el la ĉefaj trajtoj de la vera gvidanto estas kapablo kaŝi de siaj adeptoj kruelan realon de la morto aŭ de la murdo helpe de iluzio de partopreno en la grandioza spektaklo: en solena, gaja aŭ drama prezentaĵoj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Gvidanto de la amasa movado havas nesupereblan abomenon al nuntempo — al ĉiuj ĝiaj faktoj kaj obstakloj, eĉ al geografio kaj vetero. Li esperas pri mirakloj. Kiam lia situacio iĝas senespera, lia malamo al nuntempo (lia nihilismo) kreskas. Li prefere detruos sian landon, pereigos sian popolon ol kapitulacos»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Manko de Trockij kiel gvidanto estis tio, ke li ne kreis aŭ ne povis krei aparaton de kapablaj kaj fidelaj asistantoj. Li ne estis alvokanta personajn simpatiojn, kaj se elvokanta, do ne povis deteni ilin. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Gvidantoj de la komunistaj partioj ekster Rusio kun sia servileco antaŭ Stalin kaj Politburoo ne povas esti alkalkulataj al la veraj gvidantoj: ili estas kapablaj asistantoj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« La gvidanto devas esti praktikema kaj realisma, sed paroli li devas per lingvaĵo de aŭguristo kaj idealisto»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« La malkontentuloj sekvas sian gvidanton ne tiom pro tio, ke ili kredas ke li kondukas ilin al la Promesita Lando, kiom pro tio ke ili kvazaŭ sentas, ke li kondukas ilin for de la malamataj “mi”. Fordono de si al la gvidanto estas ne rimedo por atingi la celon, sed plenumo de la deziro. Kien oni kondukas ilin estas la afero duaranga. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« En pli aŭ malpli libera socio la gvidanto povas deteni la potencon super la popolo nur se li blinde kredas je la saĝeco kaj bonkoreco de la popolo… Li devas scii, kiel diris iu, kien iras la popolo por gvidi lin… Tute aliel statas la aferoj tie, kiel la gvidanto povas apliki kruelon kaj perforton. Tie, kie la gvidanto povas postuli blindan obeon kiel ekzemple en la amasa movado — li povas agadi laŭ senerara teorio, ke ĉiuj homoj estas malkuraĝuloj kaj traktante ilin laŭe li ricevos necesan por li rezulton. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Ekzistas kompreneble tiaj maloftaj gvidantoj kiel Linkoln, Ghandi, eĉ kiel F. D. Rooswelt, Churchill, Neru: ili sen ŝanceliĝoj jungis en la ĉaron de la “sankta afero kaj malsaton, kaj timon de la homoj, sed diference de Hitlero kaj Stalin aŭ eĉ diference de Lutero kaj Kalvino ili ne cedis al la tento uzi la animojn de la malkontentuloj por konstruado de la nova mondo. Certeco de tiuj ĉi gvidantoj pri propraj fortoj devenas de la kredo je la homaro — kaj ĝi kunfandiĝas kun tiu ĉi kredo, ĉar ili sciis aŭ scias, ke neniu povas esti digna homo, se li mem ne estimas la homan dignon»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]

Henry Kissinger

redakti
 
« Nek Woodrow Wilson, nek liaj postaj adeptoj, ĝis la nuntempaj, iam deziris kompreni ke ĉe la eksterlandaj gvidantoj, edukitaj je malpli altaj principoj, pretendo de Usono pri altruismo kaŭzas certan aŭreolon de neprognozeblo. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Napoleono la 3-a realigis sian eksteran politikon je stilo de nuntempaj politikaj gvidantoj, por kiuj mezurilo de sukceso estis ofteco de mencioj de ili en vesperaj televidnovaĵoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Sub influo de emocioj de momento kaj pro kompleta manko de kompreno de psikologio de la aliaj, la germanaj gvidantoj post Bismarck kombinis furiozon kun maldecidemo, metante la landon unue je izolado, kaj poste je la milito»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Embarasitaj gvidantoj tendencas anstataŭigi kapablon orientiĝi per PR-kampanjoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Kiam politikaj gvidantoj faras decidojn, spionservoj klopodas serĉi pravigojn por tiuj ĉi decidoj. Amasa literaturo kaj filmoj ofte prezentas tute kontraŭan bildon – kreantojn de politika kurso kiel senvolajn ilojn en la manoj de spionaj ekspertoj. En reala mondo pritaksoj de spionservoj plej ofte sekvas politikajn decidojn, ne direktigas ilin. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« La granda gvidanto devas esti ankaŭ edukisto, pleniganta abismon inter siaj imagoj pri estonteco kaj bone konata kaj kutima nuntempo. Sed li devas ankaŭ esti preta iri sola por ke la socio poste sekvu vojon elektitan de li. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Barataj gvidantoj lernis en britaj lernejoj kaj legis usonajn klasikaĵojn. Ili kombinis retorikon de Wilson kaj William Ewart Gladstone kun praktiko de Benjamin Disraeli kaj Theodore Roosevelt»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Britoj neniam kundividis usonan vidpunkton pri la homo kiel perfekta kreaĵo kaj tute ne emis propagandi moralajn principojn. De sia filozofia vidpunkto britaj gvidantoj plejparte sekvis opiniojn de Thomas Hobbes. Atendante de la homo plejan malbonon ili malofte estis elreviĝintaj. En ekstera politiko Britio ĉiam emis al apliko de oportuna por si mem formo de morala egoismo: kio estas bona por Britio, tio estis konsiderata ankaŭ bona por la tuta mondo»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Gvidantoj de la tiel nomataj liberigaj movadoj kutime estas ne demokratoj; ili dum multaj jaroj da ekzilo kaj malliberigo estis subtenantaj sin per imago pri estontaj ŝanĝoj kiujn ili realigos post enpotenciĝo. Rezignacio malofte estas ilia karaktera trajto; se estus tiel, ili simple ne estus revoluciuloj. Kreado de registaro, kies gvidanto estus ŝanĝebla prezentiĝas por plejparto el ili logika kontraŭdiro. Gvidantoj de lukto por sendependeco strebas esti herooj kaj herooj plej ofte ne estas afablaj akompanoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Regado de grandega ŝtato similas al stirado de supergranda cisternoŝipo, centmilojn da tunoj peza kaj havanta turnoradiuson kiu superas dekojn da kilometroj. Ĝiaj gvidantoj devas ekvilibrigi influon, kiun ili planas fari al la ekstera mondo, kaj moralan nivelon de propra burokrataro»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« …generacio de usonaj gvidantoj, famiĝinta dum la lastaj jardeko kaj duono, venis ĉefe de la SudoOkcidento kie homoj havas malpli da emociaj kaj personaj rilatoj kun Eŭropo ol elitoj de la malnova Nord-Okcidento de Usono»
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« ...generacio de la usonaj gvidantoj de periodo post la Malvarma milito (sendepende de tio, ĉu ili eliris el protesta movado aŭ el komercaj lernejoj) konsideras ebla imagi ke la ekstera politiko estas ekonomia politiko aŭ speco de edifado de la resto de la mondo je spirito de usonaj virtoj. Ne mirindas ke la usona diplomatio ekde la fino de la Malvarma milito ĉiam pli kaj pli transformiĝas je vico de proponoj sekvi la usonan agadprogramon. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]
 
« [pri nuntempo] Studadon de historio kaj filozofio, sciencoj plej rilataj al perfektigado de la arto gvidi la ŝtaton, oni traktas disdegne ĉie aŭ traktas ĝin tiom utilece, ke ili povas servi nur kiel helpilo al tio, kio estas konsiderata racio. La gvidantoj famiĝas, uzante kaj manipulante humoron de la momento. Ili difinas siajn celojn, pli ofte konsultante fokusajn celgrupojn, ol gvidataj de propra percepto. Ili vidas estontecon kiel projekcion de io kutima. »
— Henry KissingerĈu Usono bezonas eksteran politikon?: Al diplomatio de la 21-a jarcento [2001]

Wilhelm Reich

redakti
 
« “Führer” povas fari historion nur tiam, kiam strukturo de lia personeco kongruas al personecaj strukturoj de la vastaj grupoj»
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
 
« Ju pli senhelpa iĝas “amasa individuo” (danke al sia edukado), des pli klare manifestiĝas lia identiĝo kun führer kaj des pli profunde infana bezono je protekto sin kaŝas en la sento de lia unueco kun führer. Tiu ĉi emo al identiĝo konsistigas psikologian bazon de nacia narcisismo, do de memfido de aparta homo, kiu asociiĝas kun “grandeco de la nacio”. Etburĝa individuo sentas sin en führer, en aŭtoritata ŝtato. Danke al tia identiĝo li sentas sin defendanto de “nacia heredaĵo” kaj de la “nacio”. Tiu ĉi sento malebligas al li malestimi la “amasojn” kaj kontraŭstarigi sin al ili kiel individuon. Teruro de lia materiala kaj seksa stato estas tiom ŝirmata de altiga ideo de aparteno al la raso de mastroj kaj de ekzistado de elstara führer, ke kun tempopaso li komplete perdas komprenon de la tuta mizereco de sia blinda fideleco»
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
 
« [...] alta grado de identigo kun führer kaŭzis gravajn sekvojn, ĉar ĝi kaŝis realan pozicion de la homo kiel malmultsignifa reprezentanto de la amasoj. Malgraŭ vasala stato, ĉiu nacional-socialisto sentas sin “eta Hitlero”. »
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
 
« [...] transiro de potenco kaj de materialaj valoroj de demokratiaj gentoj al aŭtoritata familio de gvidanto okazas ĉefe helpe de subpremado de la seksaj streboj de la popolo. Do la seksa subpremado transformiĝas je grava faktoro de divido de la socio je klasoj»
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]

Vidu ankaŭ

redakti