Konscio

la stato aŭ kvalito de sentemo aŭ konscio pri interna aŭ ekstera ekzisto; karakterizaĵo en la homa psiko, kiu ebligas konscion, rekonon kaj memkonon
(Alidirektita el Konsciado)

Konscio estas senpera scio, kiun la menso havas pri siaj statoj aŭ klara intelekta kompreno, taksado pri siaj agoj aŭ travivaĵoj.

Konscio
Konscio
Konscio
Aliaj projektoj
Konscio en Vikipedio
Konscio en Komuneja kategorio
Konscio en Vikivortaro

Citaĵoj

redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« Ne konscio de la homoj determinas ilian ekzistadon, sed inverse, ilia socia ekzistado determinas ilian konscion. »
— Karolo MarksoKontribuo al kritiko de politika ekonomiko [1859]
 
« [malkovro de Freud] Konscio okupas nur etan lokon en psika vivo; ĝi mem estas kontrolata de psikaj procezoj, kiuj okazas nekonscie kaj pro tio estas nealireblaj por konscia kontrolo»
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
 
« En mezepoko ambaŭ flankoj de la konscio rilate la eksteran mondon kaj sian internan “mion” kvazaŭ dormetis sub komuna kovrilo. La kovrilo estis teksita el nekonsciaj kredoj, naivaj ideoj kaj superstiĉoj; la tuta mondo kun sia historio prezentiĝis tra tiu ĉi kovrilo en specifa koloro, kaj la homo ekkonis sin nur laŭ rasaj specifaĵoj aŭ laŭ signoj, diferencigantaj popolon, partion, korporacion, familion, alivorte nocio de la personeco ligiĝis ĉiam al iu ĝenerala formo. »
— Jacob Burckhardt, La kulturo de Renesanco en Italio [1860]
 
« La konscio kapablas akcepti maljustecon kiel justecon, inkvizicion kiel plaĉan al Dio, kaj murdon kiel politike valoran. La konscio povas turni je 180 gradoj. »
— Erich Kästner
 
« Oni povas difini la homon kiel beston, kapablan diri “mi” kaj konscii sin kiel apartan estaĵon. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Religia sento estas tiel vera kiel iu ajn alia parto de homa konscio; kaj kontraŭ ĝi, ĉe la subjektiva flanko, la ondoj de scienco vane batis. » « (angle) Religious feeling is as much a verity as any other part of human consciousness; and against it, on the subjective side, the waves of science beat in vain. »
— John Tyndall
 
« Esti homo estas respondeci: honti pri mizeroj, kiujn vi ne kaŭzis; esti fiera pri la venkoj de viaj kamaradoj; esti konscia, kiam fiksas unu ŝtonon, tiam vi konstruas mondon. »
— Antoine de Saint Exupéry
 
« La plej granda baro al konscio estas la kredo ke oni jam konscias. » « (angle) The greatest barrier to consciousness is the belief that one is already conscious. »
— P. D. Ouspensky
 
« Mi ne konscias pri tro multaj aferoj.
Mi scias, kion mi scias, se vi scias, kion mi volas diri»
 « (angle) I'm not aware of too many things.
I know what I know if you know what I mean. »
— Edie Brickell
 
« Soleco estas la imperio de konscio. » « (hispane) La soledad es el imperio de la conciencia. »
— Gustavo Adolfo Bécquer, El caudillo de las manos rojas
 
« Ni vivas en premsonĝo de malveroj, kaj malmultaj estas sufiĉe vekaj kaj konsciaj por vidi la aferojn kiaj ili estas. Nia unua devo estas forigi iluziojn kaj retrovi senton de realo. »
— Nikolai Berdyaev
 
« De nun ĝis la fino de konscio, ni restas kun la tasko defendi arton» « (angle) From now to the end of consciousness, we are stuck with the task of defending art. »
— Susan Sontag
 
« Ni militas inter konscio kaj naturo, inter la deziro de konstanteco kaj la fakto de fluo. Tio estas ni mem kontraŭ ni mem. » « (angle) We are at war between consciousness and nature, between the desire for permanence and the fact of flŭ. It is ourself against ourselves. »
— Alan Watts
 
« Kuraĝo ne estas la foresto de timo sed la konscio, ke io alia estas pli grava» « (angle) Courage is not the absence of fear but the awareness that something else is more important. »
— Stephen Covey

Marshall McLuhan

redakti
 
« Sekva logika paŝo devus esti evidente jam ne traduko, sed forlaso de la lingvoj por komuna kosma konscio, grandparte simila eble al la kolektiva nekonscio, pri kiu revis [Henri] Bergson. Oni povas fari paralelon inter stato de “senpezeco”, promesanta al ni, laŭ biologoj, fizikan senmorton, kaj stato de muteco, kiu povus donaci al ni eternan kolektivan harmonion kaj pacon»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« Konscio estas neverbala procezo. Sed tamen dum pluraj jarcentoj ni preferis ĉenon de inferencoj kiel signon de logiko kaj racio»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« Por nepreparita konscio ĉia legado kaj ĉia kino, same kiel ĉia vojaĝo, estas same banalaj kaj nenutraj kiel spertoj. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« Reklamaj anoncoj ne estas destinitaj por konscia konsumado. Ili estas konceptitaj kiel subsojlaj piloloj por nekonscio, kies destino konsistas en hipnota efiko, speciale al sociologoj»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]

Carl Gustav Jung

redakti
 
« […] mi konsideras rilaton de nekonscio al konscio kiel rekompencan. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
 
« Arketipo estas simbola formulo, kiu komencas funkcii ĉie, kie ankoraŭ ne ekzistas konsciaj nocioj aŭ kie ili pro internaj aŭ eksteraj kialoj tute ne eblas. »
— Carl Gustav Jung, Psikologiaj tipoj
 
« La geedzeco malofte, pli ĝuste, tute neniam evoluas glate kaj sen krizoj de individuaj rilatoj. La estiĝo de konscio ne okazas sendolore. »
— Carl Gustav Jung, La geedzeco kiel psikologia rilato
 
« Nur tiu, kiu konscie povas diri “jes” al la forto de la stariĝinta antaŭ li interna destino, iĝas individuo; tiu ja kiu cedas al ĝi, iĝas predo de la blinda fluo de eventoj kaj neniiĝas. »
— Carl Gustav Jung, Evoluo de la individuo
 
« [...] io simila al prahistoria stultulo ĉiam atendas sian horon sub surfaco de la racia ĉiutaga konscio. »
— Carl Gustav Jung, Evoluo de la individuo

Vidu ankaŭ

redakti