Johano Kalvino

franca teologo kaj Protestanta reformisto
(Alidirektita el Kalvino)

Johano Kalvino (1509-1564) estis franca teologo, fondinto de kalvinismo, unu el branĉoj de protestantismo.

Johano Kalvino
Aliaj projektoj
Biografio en Vikipedio
Plurmedioj en Komunejo
Plurmedioj en Komuneja kategorio

Pri li redakti

Erich Fromm redakti

 
« Sed kvankam ideoj de la Renesanco havis gravan influon sur pluan evoluon de la eŭropa pensado, tamen ĉefajn radikojn de la nuntempa kapitalismo, ĝiaj ekonomia strukturo kaj spirito, ni trovas ne en la itala kulturo de la malfrua mezepoko, sed en ekonomia kaj socia situacio de Centra kaj Okcidenta Eŭropo kaj en kreskintaj el tio doktrinoj de Lutero kaj Kalvino. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Opinioj de Lutero mem pri ekonomiaj aferoj eĉ pli ol opinioj de Kalvino, restis tipe mezepokaj»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Por Kalvino ekzistis du kategorioj de homoj: tiuj kiuj estos savitaj kaj tiuj kiuj estos eterne damnitaj. Ĉar tiu ĉi sorto estas destinita jam antaŭ naskiĝo, neniu kapablas ĝin ŝanĝi eĉ ion ajn li faru dum sia vivo. Do la homa egaleco estas principe neata: la homoj estas kreitaj malegalaj. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Lutero kaj Kalvino enkorpigis tiun totalan malamikecon. La afero konsistas ne nur en tio, ke ili mem — persone — apartenis al la plej grandaj hommalamantoj inter la ĉefaj historiaj personoj, almenaŭ inter la religiestroj. Oble pli gravas ke iliaj instruoj estis trasorbitaj je spirito de malamikeco kaj povis esti allogaj nur por la homoj, trafitaj de la sama streĉa subpremita malamikeco. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Kalvino suspekteme traktis riĉecoon, sed estis senkompata al malriĉeco. Kaj poste ni nemalofte renkontas en kalvinismo avertojn kontraŭ amikemo al eksterlandano, kruelecon rilate malriĉulon kaj ĝeneralan atmosferon de suspektemo rilate la homojn. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]

Aliaj aŭtoroj redakti

 
« Ekzistas kompreneble tiaj maloftaj gvidantoj kiel Linkoln, Ghandi, eĉ kiel F. D. Rooswelt, Churchill, Neru: ili sen ŝanceliĝoj jungis en la ĉaron de la “sankta afero kaj malsaton, kaj timon de la homoj, sed diference de Hitlero kaj Stalin aŭ eĉ diference de Lutero kaj Kalvino ili ne cedis al la tento uzi la animojn de la malkontentuloj por konstruado de la nova mondo. Certeco de tiuj ĉi gvidantoj pri propraj fortoj devenas de la kredo je la homaro — kaj ĝi kunfandiĝas kun tiu ĉi kredo, ĉar ili sciis aŭ scias, ke neniu povas esti digna homo, se li mem ne estimas la homan dignon»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]