Forto

fizika influo kiu tendencas igi objekton ŝanĝi moviĝon krom se kontraŭita fare de aliaj fortoj. Fundamenta termino en fiziko.

Forto estas kapablo de korpo aŭ korpoparto produkti grandajn efikojn aŭ kapablo de la spirito elteni kaj agadi.

Forto
Forto
Forto
Aliaj projektoj
Forto en Komuneja kategorio
Forto en Vikivortaro

Citaĵoj redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« Inter la fortoj, kiuj balaas kaj ludas tra la universo, neklera viro estas nur spuro en la vento. Nia civilizacio estas ankoraŭ en meza stadio, apenaŭ besteca, ĉar ĝi ne plu estas tute gvidata de instinkto; apenaŭ homa, ĉar ĝi ankoraŭ ne estas tute gvidata de la racio» « (angle) Among the forces which sweep and play throughout the universe, untutored man is but a wisp in the wind. Our civilization is still in a middle stage, scarcely beast, in that it is no longer wholly guided by instinct; scarcely human, in that it is not yet wholly guided by reason. »
— Theodore Dreiser
 
« Estas malprudente esti tro certa pri propra saĝo. Estas sana esti memorigita, ke la plej fortaj povus malfortiĝi kaj la plej saĝaj povus erari. »
— Mohandas Karamchand Gandhi
 
« Iuj dirus, ke estas tro idealisme kredi je socio bazita sur toleremo kaj sankteco de la homa vivo, kie limoj, naciecoj kaj ideologioj gravegas. Al tiuj, kiujn mi diras, tio ne estas idealismo, sed pli ĝuste realismo, ĉar historio instruis al ni, ke milito malofte solvas niajn diferencojn. Forto ne resanigas malnovajn vundojn; ĝi malfermas novajn. »
— Mohamed ElBaradei
 
« Ĉio prava povas esti atingita per la nerezistebla potenco de vekita kaj informita publika opinio. Nia celo, do, ne estas demandi ĉu afero povas esti farita, sed ĉu ĝi devas esti farita, por tiel praktiki la fortojn de diskonigo, tiel ke publika opinio devigos ĝin fari. » « (angle) Whatever is right can be achieved through the irresistible power of awakened and informed public opinion. Our object, therefore, is not to enquire whether a thing can be done, but whether it ought to be done, to so exert the forces of publicity that public opinion will compel it be done. »
— William Randolph Hearst
 
« Persvado ja estas ia forto. Ĝi konsistas en montrado al persono la konsekvencoj de liaj agoj. Unuvorte ĝi estas forto aplikata tra la menso» « (angle) Persuasion, indeed, is a kind of force. It consists in showing a person the consequences of his actions. It is, in a word, force applied through the mind. »
— James Fitzjames Stephen
 
« Evoluigu viajn malfortojn ĝis kiam ili fariĝos viaj fortaj punktoj. » « (angle) Build up your weaknesses until they become your strong points. »
— Knute Rockne
 
« Milito startas - samtempe kun la reakciaj fortoj de la kapitalisma mondo - la generajn fortojn de socia revolucio, kiuj fermentas en ĝiaj profundoj. »
— Roza Luksemburg
 
« Libereco estas la esenco mem de la vivo, la pelanta forto en ĉiu intelekta kaj socia disvolviĝo, la kreinto de ĉiu nova perspektivo por la estonteco de la homaro. La liberigo de homo de ekonomia ekspluatado kaj de intelekta kaj politika subpremo, kiu trovas sian plej bonan esprimon en la mondfilozofio de Anarkiismo, estas la unua antaŭkondiĉo por la evoluo de pli alta socia kulturo kaj nova homaro. »
— Rudolf Rocker
 
« Nur tiu, kiu mezuris la regadon de forto kaj scias kiel ne respekti ĝin, kapablas je amo kaj justeco»
— Simone Weil
 
« Mi tutkore kredas, ke nia unua prioritato devas esti mondpaco, kaj ke uzado de forto estas ĉiam kaj nur lasta rimedo, kiam ĉio alia malsukcesis kaj tiam nur rilate al nia nacia sekureco» « (angle) I believe with all my heart that our first priority must be world peace, and that use of force is always and only a last resort, when everything else has failed, and then only with regard to our national security. »
— Ronald Reagan
 
« Moderna politiko estas, funde, lukto ne de homoj sed de fortoj. » « (angle) Modern politics is, at bottom, a struggle not of men but of forces. »
— Henry Adams
 
« Viro estas denaske estaĵo el amo... amo estas la plej potenca forto en la universo, kaj eventuale - ĝi estas tre malrapida proceso - ĝi venkos» « (angle) Man is innately a creature of love … love is the most powerful force in the universe, and eventually — it's a very slow process — it will conquer. »
— Dennis Weaver
 
« Obstino unuigita al forto preskaŭ ĉiam produktas maljustecon, perforton kaj tiranecon»
— Isabelle de Montolieu
 
« Metita en historia okazo, mi pagos per mia vivo la lojalecon al la popolo. Kaj mi diras al vi ke mi estas certa pri tio ke la semo kiun ni havigis al la degna konscienco de miloj kaj miloj da ĉilianoj ne povas esti fortranĉita tute. Ili havas la forton, ili povos submeti nin, sed oni ne haltigas la socialajn procezojn, nek per la krimo nek per la forto. La historio estas nia, kaj ĝin faras la popoloj.[1] » « (hispane) Colocado en un tránsito histórico, pagaré con mi vida la lealtad al pueblo. Y les digo que tengo la certeza que la semilla que entregáramos a la conciencia digna de miles y miles de chilenos, no podrá ser segada definitivamente. Tienen la fuerza, podrán avasallarnos, pero no se detienen los procesos sociales ni con el crimen ni con la fuerza. La historia es nuestra y la hacen los pueblos. »
— Salvador Allende, Lastaj publikaj vortoj de Salvador Allende
 
« Via forto estas nur akcidento estiĝanta de la malforto de aliaj. » « (angle) Your strength is but an accident arising from the weakness of others. »
— Joseph Conrad
 
« Lasu min diri al vi la sekreton, kiu kondukis min al mia celo. Mia forto kuŝas nur en mia persistemo. »
— Louis Pasteur
 
« La plej fortaj naturoj, kiam ili estas influataj, submetiĝas plej senrezerve; tio eble estas signo de ilia forto. » « (angle) The strongest natures, when they are influenced, submit the most unreservedly; it is perhaps a sign of their strength. »
— Virginia Woolf
 
« La pomo ne povas esti fiksita reen sur la Arbo de Sciado; post kiam ni ekvidas, ni estas kondamnitaj kaj defiitaj serĉi la forton por vidi pli, ne malpli. » « (angle) The apple cannot be stuck back on the Tree of Knowledge; once we begin to see, we are doomed and challenged to seek the strength to see more, not less. »
— Arthur Miller

Eric Hoffer redakti

 
« La fortulo same povas esti la sklavo kiel la malfortulo»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« La Franca revolucio, kiu estis ankaŭ la naciisma movado, elpaŝis ne kontraŭ tiranio de la katolika eklezio kaj ne kontraŭ la malnova reĝimo, sed kontraŭ iliaj malforteco kaj senutileco. Kiam popolo ribelas en la totalisma socio, ĝi ribelas ne kontraŭ malbono de la reĝimo, sed kontraŭ ĝia malforteco. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]

George Lucas redakti

 
« Memoru, la povo de Jedi fluas de la Forto. Sed gardu vin: Kolero, timo, agreso - la malluma flanko, estas ili. Post kiam vi ekiros laŭ la malluma vojo, por ĉiam ĝi regos vian destinon» « (angle) Remember, a Jedi's strength flows from the Force. But beware: Anger, fear, aggression — the dark side, are they. Once you start down the dark path, forever will it dominate your destiny. »
— George Lucas, Stelaj Militoj Epizodo 6-a: Reveno de la Ĵedajo
 
« Memoru... la Forto estos kun vi, ĉiam. » « (angle) Remember... the Force will be with you, always. »
— George Lucas, Star Wars

Zamenhofa proverbaro redakti

  Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
 
« Hodiaŭ forto, morgaŭ morto»
— Zamenhofa proverbaro
 
« Afabla vorto pli atingas ol forto. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Ĉiu kreas sian forton, ĉiu forĝas sian sorton. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Al protekto kaj forto helpas la sorto. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Al mono kaj forto humiliĝas la sorto. »
— L. L. Zamenhof, Proverbaro Esperanta
 
« Senfortuloj longe vivas. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« En propra angulo ĉiu estas fortulo. »
— Zamenhofa proverbaro

Vidu ankaŭ redakti

  1. Lastaj publikaj vortoj de Salvador Allende radielsendo Santiago de Ĉilio, la 11-an de septembro 1973 (Esperanto)