«La “kredo” de Lutero konsistis en konvinko, ke amo estas donata koste de rezigno je propra volo; tiu decido havas multon komunan kun principo de kompleta subiĝo de individuo al la ŝtato aŭ gvidanto. »
« [pri amo en protestantismo] De teoria vidpunkto ĉi tie okazas eraro en kompreno de la naturo de la amo. Amo estas ne kreata de iu specifa “objekto”, sed estas konstante ceestanta faktoro ene de persono, kiu nur “aktiviĝas” je certa objekto. Same kiel malamo estas pasia deziro neniigi, ankaŭ amo estas pasia fortiĝo de “objekto”; tio estas ne “afekcio”, sed interna parenceco kaj aktiva strebo al feliĉo, evoluo kaj libereco de la objekto de amo. Amo estas preteco, kiu principe povas turniĝi al iu ajn, inkluzive nin mem. »
« …amo al certa “objekto” estas nura aktualigo kaj koncentriĝo de konstante ĉeestanta interna amo, kiu laŭ tiuj aŭ aliaj kialoj turniĝis al tiu ĉi homo. »
« Ofte tio okazas interalie en rilatoj de gepatroj kun infanoj. Ĉi tie rilato de dominado (kaj posedado) aperas kutime sub aspekto de “natura” zorgemo kaj strebo de gepatroj “protekti” sian idon. Oni lin metas en oran kaĝon, li povas havi ĉion kion li deziras, sed nur ĉe tiu kondiĉo, ke li ne deziros forlasi la kaĝon. Rezulte de tio ĉe kreskinta infano ofte formiĝas profunda timo antaŭ amo, ĉar por li “amo” signifas kaptitecon kaj malliberigon. »
« Tre ofte — kaj ne nur en ordinara vortuzado — sadomasoĥismo estas konfuzata kun amo. Speciale ofte kiel manifestiĝojn de amo oni konsideras masoĥismajn fenomenojn. Kompleta abnegacio por alia homo, rezigno profite al li de propraj rajtoj kaj postuloj — ĉio ĉi estas prezentata kiel ekzemplo de “granda amo”; oni opinias ke por amo ne ekzistas pli bona pruvo ol ofero kaj preteco rezigni de si mem por amata homo. Sed efektive “amo” en tiaj kazoj estas masoĥisma ligiteco kaj radikas en bezono de simbiozo. Se ni komprenas kiel amon pasian kaj aktivan fortiĝon de la ĉefa esenco de alia homo, union kun tiu homo surbaze de sendependeco kaj plenvaloreco de ambaŭ personoj, do masoĥismo kaj amo estas kontraŭaj unu al la alia. »
« Gravas memori, ke kiam al realaj homoj estas donata rolo de “magia helpanto”, do al ili estas atribuataj magiaj ecoj; graveco, kiun akiras tiuj ĉi homoj, estas sekvo de tiu ĉi rolo. Procezo de personigo de “magia helpanto” ofte observeblas en tio, kio nomiĝas “amo ekde la unua rigardo”. »
« La amo estas unuiĝo kun iu aŭ io ekster si mem ĉe kondiĉo de konservado de aparteco kaj tuteco de la propra Mio. Tio estas travivado de aparteneco kaj unueco, ebliganta al la homo komplete disvolvi sian internan aktivadon. La travivado de la amo faras nenecesaj iluziojn. »
« La amo konsistigas unu el aspektoj de tio, kion mi nomis produktiva orientiĝo: aktiva kaj krea ligo de la homo kun la proksimulo, kun si mem kaj kun la naturo. En sfero de la pensado la produktiva orientiĝo esprimiĝas en racia ekkonado de la mondo. En sfero de la agado tiu orientiĝo esprimiĝas en konsicalaboro, kies prototipo estas la arto kaj metio. En sfero de la sentoj ĝi esprimiĝas en la amo, do en travivado de unueco kun alia homo, kun ĉiuj homoj kaj naturo ĉe kondiĉo de konservado de la sento de propra tuteco kaj sendependeco. »
« Se mi povas ami nur unu homon kaj neniun alian, se la amo al li fortigas mian fremdiĝon kaj malproksimigas de la aliaj, do iuj ajn rilatoj ligus min al tiu ĉi homo, mia rilato al li estas ne la amo. Per la vortoj “Mi amas vin” mi diras: “Mi amas en vi la tutan homaron, ĉion vivan; mi amas en vi ankaŭ min mem”. La amo al si en tiu ĉi senco estas kontraŭa al egoismo, kiu fakte estas la ĉionkonsumanta koncentriĝo je si mem, estiĝanta sekve de malsufiĉo de la vera amo al si kaj servanta kiel ĝia anstataŭigo. »
« Al ĉiu patrino facilas ami la bebon antaŭ komenciĝis la procezo de apartiĝo, sed ami la bebon kaj ĉe tio lasi lin foriri, kaj voli lasi lin — pri tiu tasko plejparto ne sukcesas. »
« Soifo de detruado… radikas en la naturo de la homo same kiel strebo al kreado. Aserto, ke la homo kabaplas evoluigi origine ekzistantan en ĝi kapablon de la amo kaj saĝo, ne signifas naivankredon je lia bonkoreco. »
« Tamen — kaj tio estas grava momento en miaj argumentoj — detruemo estas nura alternativo al la kreemo. Kreado kaj detruado, amo kaj malamo ne estas instinktoj, ekzistantaj sendepende unu de la alia. Kaj tiu kaj la alia servas kiel respondo al la sama bezono superi limigitecon de sia ekzistado, kaj la strebo al la detruado senevite estiĝas en tiaj kazoj, kiam ne kontentiĝas la strebo al la kreado. Kontentigo de la bezono je la kreado kondukas al feliĉo, la detruemo — al suferado, kaj plej multe suferas la detruanto mem. »
« Apenaŭ la bebo povas ion fari por influi la amon de la patrino aŭ manipuli ĝin. La patrina amo similas al la diafavoro: se ĝi haveblas, ĝi estas benita donaco, se ĝi mankas, oni ne povas preni ĝin de ie ajn. »
« Same kiel la amo al unu homo sen la amo al la aliaj estas efektive ne la amo, tiel ankaŭ la amo al sia lando, se ĝi estas ne parto de la amo al la homo, estas ne la amo, sed la idolismo. »
« En tiu senco ĉiu elmontro de abnegaciaadorado estas ago de fremdiĝo kaj idolismo. Tio, kion oni kutime nomas la “amo” nemalofte estas preskaŭ identa al idolismo fenomeno de fremdiĝo kun sola diferenco, ke objekto de tia adorado estas ne dio, nek idolo, sed alia persono. Ĉe tiu tipo de subiĝo amanta homo transigas sur la alian siajn tutajn amon, forton, siajn pensojn kaj perceptas la amaton kiel supran estaĵon, trovante kontentiĝon en kompleta subiĝo kaj adorado. »
« En niaj tagoj en la homaj rilatoj ne videblas specialaj amo aŭ malamo. En ili precipe ĉeestas ekstera amikeco kaj pli ol ŝajniga afableco, tamen malantaŭ tiu eksteraĵo kaŝiĝas malvarmeco kaj indiferenteco. Haveblas ankaŭ granda parto de apenaŭ sentebla malkonfido. »
« La okazinta post la Unua mondmilito granda seksa emancipo estis despera provo anstataŭigi profundan amosenton per reciproka seksa plezuro. Kiam iĝis klara, ke tiu ĉi provo fiaskis, la erotika poluseco de la genroj estis minimumigita kaj ĝian lokon okupis amikeca partnereco — “eta unio”, kuniginta la fortojn de ĝiaj partoprenantoj por plia eltenemo en ĉiutaga vivolukto, kaj ankaŭ por liberiĝo de la propra al ĉiu sento de izoliteco kaj soleco. »
« …manio de la interŝanĝo venis anstataŭ manio de la posedado. La homo aĉetas aŭton aŭ domon, intencante ĉe la unua ebleco vendi ilin. Tamen pli grava estas ke strebo al la interŝanĝo montriĝas ankaŭ en la sfero de la interpersonaj rilatoj. La amo ofte montriĝas nenio alia ol konvena interŝanĝo inter du homoj, ricevantaj maksimumon de tio, kion ili povas atendi, konsiderante sian prezon en la merkato de la personoj. »
« Afablan penson pri tio ke la infanoj “amas” siajn gepatrojn antaŭ ol illi ekamos iun alian necesas konsideri kiel unu el sennombraj iluzioj, kaŭzataj de akceptado de dezirata kiel reala. Por infano en tia aĝo la patro kaj patrino estas objektoj pli de dependeco kaj timo ol de la amo, kiu laŭ sia naturo baziĝas sur egaleco kaj sendependeco. La amo al gepatroj (se ni disdividas la amon unuflanke kaj fortan, sed pasivan ligitecon, incestan fiksiĝon, bonkondutan kaj estiman obeemon aliflanke) evoluas — se tio entute okazas — plej verŝajne ne en infanaĝo, sed pli malfrue, kvankam ĉe bonaj kondiĉoj ĝiaj unuaj burĝonoj povas esti trovataj ankaŭ en pli frua aĝo. »
« Kiam ni amas ni kutime ne serĉas al ni aliancanojn. Inverse, ofte ni vidas konkurantojn kaj pretendentojn je niaj rajtoj eĉ en tiuj, kuj amas la samon kiel ni. Sed kiam ni malamas, ni ĉiam serĉas aliancanojn… ju malpli da justaj fundamentoj havas nia malamo, des pli insista estas nia deziro havi aliancanojn. »
« [pri amo] …la nuntempan ĝian komprenon oni elpensis ĉefe lime de la 18-19-a jarcentoj kaj ĝi direktiĝas kontraŭ supraĵa ludo de la tento. Okazas disrompo inter la formo de la duala ludo, strategia iluzio kaj nova, individua fineco, plenumo de la deziro — grandioza supreniro de dispozicio de la deziro, ĉu temas pri la seksaj aŭ psikaj streboj de la individuo aŭ politikaj streboj de la amasoj. Iel aŭ tiel, tiu deziro kaj ĝia “liberaligo” ne plu havas ion komunan kun la aristokratia ludo de la defio kaj tento. »
« Karaktera trajto de tia universala pasio kiel la amo estas tio, ke ĝi estas individua kaj ke ĉiu en ĝi trovas nur sin mem. La tento havas dualan karakteron: mi ne povas tenti, se mi jam ne estas tentita, neniu povas tenti min, se li ankoraŭ ne estas tentita. Neniu povas ludi sen alia, tio estas principa regulo. Dume ami mi povas sen reciprokeco. Se mi amas kaj oni ne amas min, tio estas mia problemo. Se mi ne amas vin, tio estas via problemo. Se iu ne plaĉas al mi, tio estas lia problemo. Jen kial ĵaluzo estas natura trajto de la amo dum ĝi fremdas al la tento — la emocia ligo ĉiam estas malcerta dum la pakto pri la signoj estas nediskutebla kaj deviga. Krome tenti iun ne signifas ke oni investas en li aŭ psikologie absorbas, la tento ne konas tiun teritorian ĵaluzon, kiu propras al la amo. »
« Eble la ĵaluzo eĉ antaŭas la amon: origine ĵaluzo estis propra al la grekajdioj, kiuj konis nek la amon, nek sentimentalecon, tamen terure ĵaluzis unu la alian. »
« La amo respondecas pri ĉiuj enigmoj de la mondo, sed al ĝi mem mankas enigmeco. Inverse, ĝi estas ŝarĝita je la senco kaj apartenas ne al vico de la enigmo, sed al la vico de la diveno. “La amo estas ŝlosilo al la diveno” aŭ eĉ tute brutale: “La tuta vero estas en la sekso”. (La vero, kiu mirakle malkovriĝis en la 20-a jarcento, sed kial ja? Ne kredu al ĝi: la enigmo restas nedivenita kaj plu konservas tutan sian forton de la tento). »
« Fari interŝanĝon kaj signojn de la interŝanĝo estas la sola vojo eviti la sorton kaj sensencajn signojn. Nenia amomiksturo, neniu defio. Nek pasio, nek tenero. Tiel la vivo protektas sin kontraŭ mortigaj formoj de artefariteco kaj ofereco. »
« Iel ajn, la sola afero kiun al vi neniam pardonos la virino estas ne tio, ke vi ne amas ŝin (pri la amo aŭ sekso ĉio ĉiam solviĝas), sed tio ke vi ne tentis ŝin aŭ ke ŝi ne tentis vin. Tio elaĉeteblas per nenio kaj kiun ajn amon kaj teneron vi ne donu al ŝi, finfine ŝi ĉiam uzos ilin por kruela venĝo. Ne sukcesinte tenti, ŝi strebos neniigi vin. Ĉiuj amaj kaj seksaj pekoj pardoneblas, ĉar ili ne estas ofendo. Nur la tento tuŝas la animon, kiu trovas la trankviliĝon nur en la murdo. El tio devenas tio, kion mi nomas malica spirito de la pasio. »
« Anstatataŭ, ke antaŭ esti amataj, ni maltrankviliĝis pri tiu nepravigebla, nepraviginda ĝibo tia, kia estis nia esteco, anstataŭ ol senti nin kiel troaĵojn, ni nun sentas, ke tiu estado nia estas kunprenita, kaj volata, kune kun ĝiaj plej malgrandaj detaloj, de absoluta libereco, kiun ĝi samtempe kaŭzas, kaj kiun ni propramense volas per nia propra liberpovo. Tio estas la fundamento de la amĝojo, kiam ĝi ekzistas : nin senti ekzisti prave. »
« Lumir pasie :« - Veras do, ke vi ne kapablas malhavi min ? Diru ĝin ankoraŭfoje! Veras, ke vi ne kapablas malhavi min ? Vere kaj solide ? Ha tio ne estis longa afero por diri ! Tio estas mallonga frazo, sed entenas ĝi la feliĉon tutan, kiun oni povas havi. » »
« Kvietu. Ĉar ni estos enfositaj kune en tiu ĉi tombo dum longlonga tempo, do ĉirkaŭpremu min ! »
— Juan RUFLO
« Se mi parolus la lingvojn de homoj kaj anĝeloj, sed ne havus amon, mi fariĝus sonanta kupro aŭ tintanta cimbalo. Kaj se mi posedus la profetpovon, kaj komprenus ĉiujn misterojn kaj ĉian scion; kaj se mi havus ĉian fidon, tiel ke mi povus formovi montojn, sed ne havus amon, mi estus nenio. Kaj se mi disdonus mian tutan havon por nutri la malsatulojn, kaj se mi lasus mian korpon por forbrulo, sed ne havus amon, per tio mi neniom profitus. Amo longe suferas, kaj bonfaras; amo ne envias; amo ne fanfaronas, ne ŝveligas sin, ne kondutas nedece, ne celas por si mem, ne koleriĝas, ne pripensas malbonon, ne ĝojas pri maljusteco, sed kunĝojas kun vereco; ĉion toleras, ĉion kredas, ĉion esperas, ĉion eltenas. Amo neniam pereas; sed, ĉu estas profetadoj, ili neniiĝos; ĉu lingvoj, ili ĉesiĝos; ĉu estas scio, ĝi neniiĝos. Ĉar ni scias laŭparte, kaj ni profetadas laŭparte; sed kiam venos perfektaĵo, tiam neniiĝos tio, kio estas laŭparta. Kiam mi estis infano, kiel infano mi parolis, kiel infano mi sentis, kiel infano mi pensis; nun fariĝinte plenaĝulo, mi jam forigis la infanaĵojn. Ĉar nun ni vidas per spegulo, malhele; sed tiam okulon ĉe okulo; nun mi konas laŭparte; sed tiam mi konos tiel same, kiel ankaŭ mi estas konita. Restas do nun fido, espero, amo, tiuj tri; kaj la plej granda el ili estas amo. »
— Sankta Paŭlo, Himno pri amo - La unua epistolo al la Korintanoj 13
« Vi Lesbia, demandas kiom kisojn mia koro bezonas por satiĝi ? Ho, demandu do, kiom sabloj ardas en palma dezerto de Libio. Ho, demandu do, kiom steloj ŝtele rigardas. Tiom kisojn bezonas kor’ freneza. »
— Mimo, 69 – trad K. Kalocsay, “Tutmonda Sonoro”, I, 164)
« Mi diris al li ke amo estas kontraŭnatura sento, kiu kondamnas du fremdulojn al malnobla kaj malsaniga dependeco tiom efemera kiom intensa. »
«Le dijo que el amor era un sentimiento contra natura, que condenaba a dos desconocidos a una dependencia mezguina e insalubre, tanto más efimera cuanto más intensa.»
« Malgraŭ tio, pri kio la Papo Benedikto volas kredigi nin, seksumo sen amo povas esti fekbonega. »
« Despite what Pope Benedict would have us believe, sex without love can be fucking amazing. »
— Dan Savage, Savage Love, The Stranger, la 2-an de februaro 2006
« La egoismo, kiel Stirner valoras ĝin, ne estas kontraŭaĵo de la amo nek kontraŭaĵo de pensado, nek malamiko de la dolĉa vivo de amo, nek malamiko de sindono, nek malamiko de intima koreco, sed ankaŭ ne estas malamiko de kritiko, nek malamiko de socialismo, nek, mallonge, malamiko de iu ajn efektiva intereso. Ĝi ne ekskludas iun ajn intereson. Nur kontraŭ la neintereso kaj la neinteresantoj ĝi direktiĝas; ne kontraŭ la amo sed kontraŭ la sankta amo, nek kontraŭ pensado sed kontraŭ la sankta pensado, nek kontraŭ socialistoj sed kontraŭ la sanktaj socialistoj, ktp. »
« Der Egoismus, wie ihn Stirner geltend macht, ist kein Gegensatz zur Liebe, kein Gegensatz zum Denken, kein Feind eines süßen Liebeslebens, kein Feind der Hingebung und Aufopferung, kein Feind der innigsten Herzlichkeit, aber auch kein Feind der Kritik, kein Feind des Socialismus, kurz, kein Feind eines wirklichen Interesses: er schließt kein Interesse aus. Nur gegen die Uninteressirtheit und das Uninteressante ist er gerichtet: nicht gegen die Liebe, sondern gegen die heilige Liebe, nicht gegen das Denken, sondern gegen das heilige Denken, nicht gegen die Socialisten, sondern gegen die heiligen Socialisten u. s. w. »
— Max Stirner, La kritikantoj de Stirner (Recensenten Stirners)
« Mi supozas, ke mia amo, se tio esta la ĝusta vorto, estis antaŭ ĉio la grandioze ebriiga sento esti avidata, amata kaj dorlotata. [Post sia edzineco kun James Dougherty] »