Libereco

kapablo de individuoj havi agentecon pri sia vivo; ebleco de la individuo sen ia kompenso, kondiĉo, ekstera aŭ psika premo fari decidon aŭ elekti inter pluraj ekzistantaj opcioj.
(Alidirektita el Libero)
Libereco
Libereco
Aliaj projektoj
Wikipedia-logo-v2.svg Libereco en Vikipedio
Commons-logo.svg Libereco en Komuneja kategorio
Wiktionary-logo-eo.png Libereco en Vikivortaro

Libereco estas stato de aŭtonomeco de homo, lando aŭ organizaĵo regi sin mem.

Erich FrommRedakti

Fuĝo for de libereco [1941]Redakti

 
« …kiam certa klaso strebis al sia propra liberiĝo, ĝi kredis ke luktas por la libereco ĝenerale kaj tiel povis idealigi siajn celojn, povis allogi al sia flanko ĉiujn subpremitojn, en ĉiu el kiuj vivis la revo pri liberiĝo. Tamen dum longa, fakte senĉesa lukto por libereco tiuj klasoj, kiuj unue batalis kontraŭ subpremado, unuiĝis kun malamikoj de libereco tuj post kiam la venko estis akirita kaj aperis novaj privilegioj, kiujn necesis defendi. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Se oni atakas liberecon je la nomo de kontraŭfaŝismo, do minaco ne iĝas malpli granda ol kaze de atako je la nomo de faŝismo mem. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« …la homa ekzistado kaj libereco ekde komenco estas nedisigeblaj. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Rompo de malpermeso, la origina peko, en pozitiva homa senco estas la unua ago de elekto, ago de libereco, do la unua homa ago ĝenerale. Laŭ mito formale la peko konsistis en tio, ke la homo enkmanĝis de la arbo de la sciado. Do la ago de malsubiĝo, ago de libereco estas rekte ligata al komenco de la homa pensado»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« La Reformacio estas unu el la fontoj de la ideo de libereco kaj aŭtonomio de la homo en tiu formo, kiel tiu ĉi ideo estas prezentita en la nuntempaj demokratioj. Ĉiam estas substrekata nome tiu ĉi aspekto de la Reformacio, speciale en nekatolikaj landoj. Ĉe tio tamen oni forgesas pri alia aspekto de la Reformacio: pri ĝia akcento je pekeco de la homa naturo, je mizereco kaj senhelpeco de individuo, je neceso de subiĝo de individuo al ekstera forto. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« La mezepoka socio ne senigis individuon je libereco jam pro tio, ke “individuo” mem ankoraŭ ne ekzistis. La homo estis ankoraŭ ligita al la mondo per originaj ligoj; li rigardis sin mem tra prismo de sia socia rolo (kiu estis samtempe lia natura rolo), ne kiel individuan personecon»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Diotima homo ne havas “liberan volon”: li estas kaptito, sklavo kaj servisto de la dia volo aŭ de la volo de satano[1]»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« …ni estas ravitaj je kresko de libereco de la fortoj eksteraj rilate al ni kaj, kvazaŭ blinduloj, ne vidas tiujn internajn obstakojn, devigojn kaj timojn, kiuj pretas senigi de iu ajn senco ĉiujn venkojn, faritajn de libereco super ĝiaj tradiciaj malamikoj. Rezulte de tio ni emas opinii, ke problemo de libereco konsistas sole en garantii ankoraŭ pli da sama libereco, kiu estas jam ricevita de ni dum la epoko de la Nova historio; ni opinias ke defendo de libereco de tiuj fortoj, kiuj atencas ĝin, estas la sola necesa afero. Ni forgesas ke la problemo de libereco estas ne nur kvanta, sed ankaŭ kvalita. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Protestantismo donis stimulon al spirita liberiĝo de la homo. Kapitalismo daŭrigis tiun liberiĝon en psikologia, socia kaj politika sferoj. Ekonomia libereco estis la fundamento de tiu ĉi evoluo kaj la meza klaso — ĝia adepto. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Ĉiuj diversaj formoj de masoĥismaj streboj estas direktitaj al unu afero: seniĝi je propra personeco, perdi sin; alivorte, seniĝi je la ŝarĝo de libereco.
…masoĥisma “solvo” nenion solvas, same kiel ĉiaj neŭrozaj simptomoj; individuo seniĝas nur je konsciata sufero, sed la interna konflikto restas, kaj kun ĝi ankaŭ kaŝita malkontento. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Fakte la tuta nuntempa pensado — de protestantismo ĝis la filozofio de Kant — estas anstataŭigado de ekstera potenco per la potenco internigita. Leviĝinta meza klaso atingis unu politikan venkon post alia, kaj la ekstera potenco estis perdanta sian prestiĝon, sed ĝian lokon estis okupanta persona konscienco. Tiu anstataŭigo al multaj ŝajnis venko de libereco. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« La aŭtoritata karaktero ŝatas kondiĉojn, limigantajn liberecon de la homo, li kun plezuro subiĝas al la sorto»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Observado montras, ke esencon de ĉiu neŭrozo — same kiel de normala evoluo — konsistigas lukto por libereco kaj sendependeco. Por multaj normalaj homoj tiu lukto jam estas malantaŭe; oferinte sian personecon, ili iĝis bone adaptitaj kaj estas konsiderataj normalaj. La neŭrozulo estas homo, plu rezistanta al kompleta subiĝo, sed samtempe ligita al la figuro de “magia helpanto”, kiun ajn formon “li” ne akirus. La neŭrozon oni ĉiam povas kompreni kiel provon — malsukcesan provon — solvi la konflikton inter nesuperebla interna dependeco kaj strebo al libereco. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Sed rajto esprimi siajn pensojn havas sencon nur en tiu kazo, se ni kapablas havi proprajn pensojn; libereco de la ekstera potenco iĝas firma posedaĵo nur en tiu kazo, se internaj psikologiaj kondiĉoj ebligas al ni firmigi nian individuecon»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« …pozitiva libereco de la personeco konsistas en spontanea aktivado de la tuta tuteca personeco de la homo»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]

La sana socio [1955]Redakti

 
« En la krea ago la homo eliras la limojn, destinitajn por li kiel estaĵo, leviĝas super la pasiveco kaj hazardeco de sia ekzistado, eniras reĝlandon de celkonscio kaj libereco. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« [pri la fino de Mezepoko] La homon, timigitan je ĵus akirita libereco, kaptis bezono dampi siajn dubojn kaj timojn helpe de febra agado»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Libera homo neeviteble estas senigita je libereco, la pensanta homo neeviteble estas senigita je certeco. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Laborista klaso, diris Markso, estas la plej fremdiĝinta klaso en la socio — jen kial ĝi ekgvidos la lukton por liberiĝo de la homo»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Politika libereco mem efektive ĉiam estas iluzia. La homo, vivanta sub ekonomia jugo dum ses, se ne sep tagoj semajne, ne iĝas libera pro tio, ke unufoje en kvin jaroj li metas kruceton sur la balotilo. Por ke libereco almenaŭ ion signifu por la nuntempa homo ĝi devas inkludi industrian liberecon. Dum la homoj dum procezo de laboro ne sentas sin anoj de memadministra laborista komunumo ili fakte restas sklavoj, ĉe kiu ajn politika sistemo ili vivus. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Memregado en la industrio estas ne nura aldonaĵo al la politika libereco, ĝi devas antaŭi ĝin. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Jean BaudrillardRedakti

 
« Rezistado de la subjekto hodiaŭ unuflanke estas pli aprezata kaj estas konsiderata kiel pozitiva — same kiel en la politika sfero nur konduto, direktita al liberigo, emancipo, sinesprimo, formiĝo de politika subjekto, estas konsiderata inda kaj subversiva. Tio signifas ignoradon de influo, sama kaj certe oble pli grava, de konduto de la objekto, rifuzon de la pozicio de la subjekto kaj rifuzon de la senco — sed nome tia estas konduto de la amasoj — kiun ni forgesas sub maldigna termino de fremdiĝo kaj pasiveco. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
 
« …aktuala argumento de la sistemo estas maksimigo de la vorto, maksimigo de produktado de la senco. Do ankaŭ la strategia rezistado — kiel rifuzo de la senco kaj de la vorto — aŭ superkonformisma simulado de mekanismoj mem de la sistemo, ankaŭ prezentanta per si mem formon de rifuzo kaj malakcepto. Tio estas strategio de la amasoj kaj ĝi egalas al redoni al la sistemo ĝian propran logikon pere ĝia duobligo kaj la sencon, kvazaŭ speguliĝon en spegulo — sen absorbi ĝin. Tiu ĉi strategio (se ankoraŭ oni povas paroli pri strategio) dominas ekde nun, ja ĝi sekvas nome el tiu fazo de la sistemo, kiu formiĝis nun.
Erari pri elekto de strategio estas serioza afero. Ĉiuj movadoj, kiuj akcentas sole je liberigo, emancipo, renaskiĝo de la subjekto de la historio, grupoj, vortoj, je konscienco aŭ eĉ je “eltirado de la nekonscia” de la subjektoj kaj de la amasoj, ne vidas ke ili troviĝas en riverujo de la sistemo, kies imperativo hodiaŭ estas ĝuste superproduktado kaj regenerado de la senco kaj de la vorto. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
 
« Ni projekcias kiel idealan sovaĝan staton (naturo, deziro, besta stato, rizomo…) nome tiun ĉi skemon de malteritoriigado, kiu estas skemo de la ekonomia sistemo kaj kapitalo. Liberecon eblas trovi nenie krom kiel en la kapitalo, nome ĝi kreis ĝin, nome ĝi profundigas ĝin. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
 
« …postulado de “libereco” estas ĉiam nura postulado iri pli for ol la sistemo, sed en la sama direkto. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
 
« Problemo de la sekureco, kiel konate, persekutas niajn sociojn kaj jam delonge anstataŭis la problemon de la libereco. Tio estas ne tiom ŝanĝo en la filozofiomoralo, kiom evoluo de la objektiva stato de la sistemo:

— relative malstabila, difuza, ekstensiva stato de la sistemo naskas liberecon;
— alia (pli densa) stato de la sistemo naskas sekurecon (memreguladon, kontroladon, reagojn, ktp);

— sekva stato de la sistemo, stato de proliferado kaj superpleneco, naskas panikon kaj teroron»
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
 
« La virino-objekto estis suvereno kaj restas la mastrino de la tento (de reguloj de sekreta ludo de la deziroj). La viro-objekto estas nura nuda subjekto, prirabita ĝisnude orfo de la deziro, revanta pri perdina dominado — nek subjekto, nek fakte objekto de la deziro, sed nura mita instrumento de la kruela libereco. »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
 
« Posedo estas zorgigo kaj fiero de la subjekto, sed ne de la objekto, kiu ne interesiĝas pri tio, same kiel pri sia liberiĝo. La objekto volas nur tenti — tiel ĝi priludas sian mutecon, kiel ŝtonoj priludas sian indiferentecon, kiel la virinoj ludas per sia rigardo, kaj ĝi ĉiam gajnas. »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
 
« Procezo, kiu ŝtelas nian liberecon kaj nian respondecon, engaĝante nin en la ciklo de antaŭdestino (almenaŭ en la plej banala formo de “ŝanco”), havas oble pli da ŝancoj tenti nin ol la procezo de liberigo kaj respondecigo, kiu ajnakaze ankaŭ ne havas fundamentojn: anstataŭ engaĝiĝi je komikeco de libereco en lukto kontraŭ niaj propraj principoj, ni prefereas engaĝiĝi je tragikeco de la pura arbitreco. »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
 
« Se mi bezonus doni nomon al la nuna situacio, mi dirus ke tio estas stato post orgio… hodiaŭ la ludo finiĝis — ĉio estas liberigita. Kaj ni ĉiuj faras al ni la plej gravan demandon: kion fari nun, post la orgio?
Al ni restas nur ŝajnigi la orgion kaj liberigon, ŝajnigi ke, rapidiginte la paŝojn, ni iras je la sama direkto. Efektive ja ni hastas al malpleno, ĉar ĉiuj finaj celoj de la liberigo restis malantaŭe, nin senhalte persekutas kaj turmentas antaŭvido de ĉiuj rezultoj, apriora kono de ĉiuj signoj, formoj kaj deziroj»
— Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990]
 
« Post la fino de la orgio la liberiĝo starigis la tutan mondon antaŭ problemo de serĉado de siaj genta kaj genra identecoj, lasante ĉiam malpli kaj malpli da eblaj respondoj, se konsideri cirkuladon de la signoj kaj multnombrecon de la deziroj. Nome tiel ni iĝis la transseksuloj. Ĝuste tiel ni iĝis ankaŭ transpolitikistoj, do la estaĵoj, kiuj distingas nenion kaj estas distingeblaj en nenio rilata al politiko, dugenraj hermafroditoj… »
— Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990]
 
« Tio estas ne demokratio, tio estas moko. Homaj rajtoj, libereco, demokratio — ĉio ĉi transformiĝis je parodio»
— Jean Baudrillard, La agonio de povo [2010]
 
« Venas efiko de supersaturiĝo: kvanto de libereco kreskas kaj paralele kreskas angoro, anksio»
— Jean Baudrillard, “La melankolia Nietzsche”[2] [2002]

Miĥail BakuninRedakti

 
« Ni kredas nian devon, nome de homa libereco, homa digno kaj homa prosperado, repreni el la ĉielo la varojn, kiujn ĝi rabis, por redoni ilin al la tero. » « Nous croyons devoir, en vue de la liberté humaine, de la dignité humaine et de la prospérité humaine, reprendre au ciel les biens qu’il a dérobés à la terre, pour les rendre à la terre. »
— Miĥail Bakunin
 
« Libereco sen socialismo estas privilegio kaj maljusteco; socialismo sen libereco estas sklaveco kaj brutaleco. » « Liberty without socialism is privilege and injustice; socialism without liberty is slavery and brutality. »
— Miĥail Bakunin

Alexander BerkmanRedakti

 
« Libereco estas malplena sono dum oni estas ekonomie katenita. » « Liberty is an empty sound as long as you are kept in bondage economically. »
— Alexander Berkman, Kio estas komunisma anarkiismo?, ĉapitro 14-a, "La februara revolucio"
 
« Libereco signifas, ke oni rajtas fari iun aferon; sed se oni ne havas oportunon fari tion, la rajto estas nur moko. La oportuno kuŝas en onia ekonomia stato, sendepende de la politika situacio. Neniuj politikaj rajtoj povas esti eĉ iom utilaj por tiu, kiu estas devigita sklavi sian tutan vivon por preventi la malsatmorton de si kaj sia familio. » « Freedom means that you have the right to do a certain thing; but if you have no opportunity to do it, that right is sheer mockery. The opportunity lies in your economic condition, whatever the political situation may be. No political rights can be of the least use to the man who is compelled to slave all his life to keep himself and family from starvation. »
— Alexander Berkman, Kio estas komunisma anarkiismo?, ĉapitro 14-a, "La februara revolucio"

Zamenhofa proverbaroRedakti

 
« Tro da libero kondukas al mizero. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Liberulo iras, kien li deziras»
— Zamenhofa proverbaro

Diversaj aŭtorojRedakti

 
« Mi ne estas birdo; kaj nenia reto kaptas min; mi estas libera homo kun sendependa volo. » « I am no bird; and no net ensnares me; I am a free human being with an independent will. »
— Charlotte Brontë, Jane Eyre
 
« Mi ne certas scii pri kio estas "libereco", sed mi tre bone scias kio estas "liberigo". »
— André MALRAUX
 
« En tiu erao de l’„politike konvena“, pensi jam estas malobei. »
— Henri MASSON, franca esperantisto
 
« Neniu volus esti malhavigita je sia rajto suferi, ĉar tiu estas ankaŭ sia rajto esti homo. »
— Rabindranath TAGORE
 
« Estas pli da libereco en ia ajn diktaturo iomete malstaliniĝinta ol en ordinara usona laborloko. »
 
« Tiuj, kiuj oferas liberecon, por iomete da sekureco, ne indas liberecon, nek sekurecon. »
— Benjamin FRANKLIN
 
« En bone ordigita monarkio, la regatoj estas kiel fiŝoj en reto, ili kredas sin liberaj kvankam ili estas kaptitaj. » « Dans une monarchie bien réglée, les sujets sont comme des poissons dans un grand filet, ils se croient libres et pourtant ils sont pris. »
— Montesquieu
 
« Mi liberigis milojn da sklavoj. Mi povus liberigi pluajn milojn, se ili scius, ke ili estas sklavoj. » « I freed thousands of slaves. I could have freed thousands more, if they had known they were slaves. »
— Harriet Tubman (atribue)
 
« Do tiel ĉi mortas la libero. Kun tondro da aplaŭdo. » « So this is how liberty dies. With thunderous applause. »
— Padmé Amidala, Star Wars Episode III: Revenge of the Sith

Referencoj

  1. Martin Luther. The Bindage of the Will.
  2. La intervjuo pri eldono de “La spirito de terorismo”, publikigita la 29-an de aprilo 2002 en la magazino "Ekspert" (Rusio).