Detruado

(Alidirektita el Detruemo)

Detruado estas ago de detruanto, perforte malkonstruanta, metanta finon abruptan al io; difektanta ĝis tuta forigo.

Detruado
Detruado
Detruado
Aliaj projektoj
Detruado en Vikipedio
Detruado en Vikivortaro

Citaĵoj redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« Mi kredas, ke ordo estas pli bona ol ĥaoso, kreo pli bona ol detruo. Mi preferas mildecon ol perforton, pardonon al vendetto. Mi kredas, ke malgraŭ la lastatempaj venkoj de scienco, viroj ne multe ŝanĝiĝis en la lastaj dumil jaroj; kaj sekve ni devas ankoraŭ provi lerni de la historio. Historio estas ni mem. » « (angle) I believe that order is better than chaos, creation better than destruction. I prefer gentleness to violence, forgiveness to vendetta. I believe that in spite of the recent triumphs of science, men haven't changed much in the last two thousand years; and in consequence we must still try to learn from history. History is ourselves. »
— Kenneth Clark
 
« Viro ne estas farita por malvenko. Viro povas esti detruita sed ne venkita. » « (angle) Man is not made for defeat. A man can be destroyed but not defeated. »
— Ernest Hemingway
 
« Kiam mi ĉirkaŭiris la Teron en kosmoŝipo, mi unuafoje vidis, kiel bela estas nia planedo. Homaro, ni konservu kaj pligrandigu tiun ĉi belecon, kaj ne detruu ĝin! »
— Jurij Aleksejeviĉ Gagarin
 
« Ĉiu idealigo malriĉigas la vivon. Plibeligi ĝin estas forpreni ĝian karakteron de komplikeco - ĝi estas detrui ĝin. » « (angle) All idealization makes life poorer. To beautify it is to take away its character of complexity - it is to destroy it. »
— Joseph Conrad

Erich Fromm redakti

Fuĝo for de libereco [1941] redakti

 
« …sadismo kaj detruemo estas ne identaj, kvankam ofte estas interligitaj. Detruema persono strebas al detruado de objekto, do al seniĝo de ĝi; sadisto ja strebas regi la objekton kaj pro tio suferas kaze de ĝia perdo. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Detrui la mondon estas la lasta, despera provo malebligi al tiu ĉi mondo detrui min. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« La vivo havas propran dinamikon: homo devas kreski, li devas montri sin, devas travivi sian vivon. Evidente se tiu tendenco estas subpremata, energio, direktita al la vivo, disfalas kaj transformiĝas je energio, direktita al detruado. Alivorte la strebo al la vivo kaj la inklino al detruado estas ne reciproke sendependaj faktoroj, sed estas ligitaj je inversa dependeco. Ju pli manifestiĝas strebo al la vivo, ju pli plene la vivo realiĝas, des malpli fortaj estas detruaj tendencoj; ju pli strebo al la vivo estas subpremata, des pli forta estas inklino al detruado. Detruemo estas rezulto de netravivita vivo»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]

La sana socio [1955] redakti

 
« …la vivo estas unika siaspece neklarigebla miraklo. En la ago de detruado la homo starigas sin super la vivo, li superas limigitecon, propran al li kiel estaĵo. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Soifo de detruado… radikas en la naturo de la homo same kiel strebo al kreado. Aserto, ke la homo kabaplas evoluigi origine ekzistantan en ĝi kapablon de la amo kaj saĝo, ne signifas naivan kredon je lia bonkoreco»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Tamen — kaj tio estas grava momento en miaj argumentoj — detruemo estas nura alternativo al la kreemo. Kreado kaj detruado, amo kaj malamo ne estas instinktoj, ekzistantaj sendepende unu de la alia. Kaj tiu kaj la alia servas kiel respondo al la sama bezono superi limigitecon de sia ekzistado, kaj la strebo al la detruado senevite estiĝas en tiaj kazoj, kiam ne kontentiĝas la strebo al la kreado. Kontentigo de la bezono je la kreado kondukas al feliĉo, la detruemo — al suferado, kaj plej multe suferas la detruanto mem. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Markso pretervidis malraciajn fortojn en la homo, kiuj igas lin timi la liberecon kaj estigas en li soifon de la potenco kaj strebon al la detruado. Kontraŭe en la fundamento de la Marksa kompreno de la homo kuŝas supozo, ke laŭ sia naturo la homo estas bona kaj ke tiu boneco ekregos tuj post kiam falos kripligantaj lin ekonomiaj katenoj. La fama frazo fine de la Manifesto de la Komunista Partio pri tio, ke laboristoj povas “perdi nenion, krom siaj katenoj” enhavas profundan psikologian eraron. Kune kun la katenoj laborista klaso perdas ankaŭ ĉiujn malraciajn bezonojn kaj ilian kontentiĝon, aperintajn en tiu periodo dum ĝi portis sur si la katenojn. Tiurilate Markso kaj Engelso ne sukcesis super naivan optimismon de la 18-a jarcento»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Elias Canetti redakti

 
« …al la amaso propras manio de detruado… Plej volonte la amaso detruas la domojn kaj aĵojn. Ĉar temas pri fragilaj aĵoj — vitroj, speguloj, pentraĵoj, teleroj, oni povas supozi ke nome ilia fragileco naskas en la amaso soifon de detruado… bruo — estas aplaŭdoj de la aĵoj…
Detruado de skulptaĵoj estas neado de hierarkioj, kiuj ekde nun estas malagnoskataj. Tio estas atenco kontraŭ starigitaj komune agnoskitaj distancoj… Tio estas la ago de la malŝarĝiĝo. Sed oni ne ĉiam iras ĝis tio. Kutime detruado estas nenio alia ol atenco kontraŭ la limoj. La fenestroj kaj pordoj apartenas al la domoj, tio estas la plej vundeblaj partoj de ilia aparteco de ĉio, kio okazas interne. Kun elbatitaj fenestroj kaj eligitaj pordoj la domo perdas sian individuecon. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La plej impresa ilo de detruado estas la fajro… La bruliganta amaso sentas sin nerezistebla. Ĉio, kaptita de fajro, aliĝos al ĝi. Ĉio malamika pereas en la fajro. La fajro… estas la plej pova simbolo de la amaso. Same kiel ĝi, farinte detruadon, ĝi estingiĝas. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Se al la amaso kutime propras sovaĝeco kaj soifo de detruado, ne eblas ne rimarki la dignon kaj senton de respondeco de tia strukturo, estiĝanta el la pleja koro de la amaso. Nome pro tio gravas observi la amason de la malpermeso, ke en ĝi montriĝas tiuj ĉi ecoj, kontraŭaj al la ecoj de la “normala” amaso. Dum ĝi fidelas al sia esenco, ĝi kontraŭas ĉiajn ajn detruojn. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Danke al detruado de ĉio apartigita, kio egalas al memrealigado de la grego, ĝi konservas sin… »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Inklinon al la detruado ĉe la simioj kaj ĉe la homo oni povas trakti kiel ekzercon pri firmeco de la manoj kaj fingroj… Do, la manoj havas propran inklinon al la detruado, ne ligitan senpere kun ĉasado kaj murdo. Ĝi havas pure mekanikan naturon kaj trovis sian evoluon en mekanismajinventoj. Ĝi iĝis speciale danĝera nome pro sia senkulpeco. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]

Vidu ankaŭ redakti