Malvirto estas konstanta emo fari malbonon; ĉiu el la malbonaj inklinoj de la animo.

Malvirto
Malvirto
Malvirto
Aliaj projektoj
Malvirto en Vikipedio
Malvirto en Komuneja kategorio
Malvirto en Vikivortaro

Citaĵoj

redakti
 
« Ja pro tio ke milionoj da homoj subiĝas al la samaj malvirtoj, tiuj malvirtoj ne transformiĝas je la virtoj; pro tio ke multe da homoj kundividas la samajn erarojn tiuj eraroj ne transformiĝas je la veroj, kaj pro tio ke milionoj da homoj suferas pro la samaj formoj de psika patologio tiuj homoj ne resaniĝas. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« La okcidenta homo, kompreninte agreseman volon je povo de la Oriento, konsideras sin devigita apliki eksterordinarajn defendorimedojn, samtempe prezentante ilin fiere kiel propran virton kaj bonajn intencojn. Li ne kapablas kompreni, ke temas pri liaj propraj malvirtoj, lerte kovritaj per fajnaj diplomatiaj trukoj kaj rimedoj, la malvirtoj, pri kiuj malkaŝe akuzas lin la komunisma mondo. Tio kion travivis la Okcidento nerimarkite kaj kun facila hontosento (diplomatia mensogo, sistema trompado, kaŝitaj minacoj), malferme kaj plene venis de la Oriento kaj ligis lin per neŭrozaj nodoj. Tio estas vizaĝo de ĝia propra malica ombro, ridaĉanta al la okcidenta homo de alia flanko de la fera kurteno»
— Carl Gustav Jung, Arketipo kaj simbolo
 
« Ateismo estas la malvirto de kelkaj inteligentaj homoj. »
— Voltaire
 
« Hipokrito estas homaĝo, kiun malvirto donas al virto. »
— François de LA ROCHEFOUCAULD
 
« Dum la feliĉo malkaŝiĝas ja plej forte la malvirto, sed dum, malfeliĉo la virto»
— Roger Bacon, Pri la malfeliĉo

Vidu ankaŭ

redakti