Kalvinismo

branĉo de Protestantismo fondita de Johano Kalvino

Kalvinismo estas doktrino, bazita sur la dogmoj de antaŭdestinismo kaj de nerezistebla graco.

Kalvinismo
Kalvinismo
Kalvinismo
Aliaj projektoj
Kalvinismo en Vikipedio
Kalvinismo en Komuneja kategorio
Kalvinismo en Vikivortaro

Erich Fromm

redakti

Fuĝo for de libereco [1941]

redakti
 
« [pri luteranismo kaj kalvinismo] Tio estis religioj ne de riĉa supera klaso, sed de mezaj urbanoj, urbaj malriĉuloj kaj kamparanoj»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« [pri kalvinismo] Per neniuj penoj la homo povas ŝanĝi sian sorton, sed la fakto mem de liaj penoj estas signo de lia aparteno al la savitaj. Virtoj, kiujn devas havi la homo, estas modesteco kaj modereco (sobrietas), justeco (iustitia) en tiu senco ke ĉiu devas ricevi destinitan por li parton, kaj pieco (pietas), kuniganta la homon kun dio»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« [pri kalvinismo] Tiel ekonomia sukceso transformiĝis je la signo de dia favoro, kaj malsukceso — je la signo de malbeno. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« [pri kalvinismo] Tiel la penoj kaj laboro akiris tute senracian karakteron. Ili ne povas ŝanĝi la sorton, antaŭdestinitan de dio, ne dependantan de iuj ajn penoj de la homo, sed servas sole kiel rimedo por anticipe ekscii tiun antaŭdestinitan sorton. Samtempe la febra agado helpas regi neelteneblan senton de senhelpeco»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« [pri luteranismo kaj kalvinismo] Bildo de dio-despoto, kiu bezonas senliman potencon super la homoj, ilian obeemon, ilian humiliĝon — tio estas projekcio de propra enviemo kaj malamikeco de la meza klaso»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Kalvino suspekteme traktis riĉecon, sed estis senkompata al malriĉeco. Kaj poste ni nemalofte renkontas en kalvinismo avertojn kontraŭ amikemo al eksterlandano, kruelecon rilate malriĉulon kaj ĝeneralan atmosferon de suspektemo rilate la homojn. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]

La sana socio [1955]

redakti
 
« Protestantismo kaj kalvinismo revenis al la pure patriarka etoso de la Malnova Testamento kaj ekskludis la patrinan elementon el la religia instruo. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Estas mirinde, ke en tia ĝenerale ateisma socio kiel la nia, kulposento estas tiom disvastiĝinta kaj tiom profunde enradikiĝinta. La ĉefa diferenco de ekzemple kalvinisma komunumo konsistas en tio, ke la kulposento estas ne tute konsciata kaj ne rilatas al la religia nocio de peko. Ĉe supraĵa rigardo al la aferoj ni trovas, ke la homoj sentas sin kulpaj pro centoj da diversaj kazoj… La afero aspektas preskaŭ tiel kvazaŭ ili bezonas trovi ion pro kio ili povus senti sin kulpaj. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Diversaj aŭtoroj

redakti
 
« [pri islamo kaj kalvinismo] Iliaj adeptoj sopiras dian perforton. La dia potenco al ili malsufiĉas, ĝi estas tro nekonkreta kaj malproksima kaj tro multon lasas je ilia dispono. Tiu konstanta atendado de la ordono havas al la homoj, kiuj subiĝas al ĝi, profundegan influon kaj kaŭzas pezegajn sekvojn en ilia rilatoj al la ĉirkaŭuloj. Ĝi kreas la tipon de la kredanto-soldato, por kiu batalo estas la vera esprimo de la vivo kaj kiu ne timas la batalon, ĉar sentas ĝin en si konstante. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]

Vidu ankaŭ

redakti