Certeco estas stato de iu, kiu kredas posedi la veron, kaj eco de io, pri kio oni ne povas dubi.[1]

Certeco
Certeco
Certeco
Aliaj projektoj
Certeco en Vikipedio

Citaĵoj redakti

 
« Certeco pri si mem povas esti limigita, sed kredo je sia lando, je sia religio, raso aŭ je sia “sankta afero” devas esti totala kaj senkompromisa. Neplena transformiĝo ne povos elpremi el ni kaj forigi nian “mi”, kiun ni volas forgesi. Certeco pri tio, ke ni akiris ion tian por kio indas vivi ne povas esti se ni ne pretas por tio fordoni nian vivon. Nia unua vivo estis nekorekteble fuŝita aŭ kvazaŭ preterlasita, kaj ni devis trovi iun alian vivon — preteco ja morti por tiu ĉi alia, elektita vivo nur pruvas pravecon de nia elekto. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Kiu tro certas pri sia vero, kreas inferon sur la tero»
— Marjorie Boulton
 
« Ni ne simple batalu kontraŭ malbono nome de bono, sed ni luktu kontraŭ la certecoj de homoj, kiuj ĉiam asertas scii, kie bono kaj malbono estas trovebla. »
— Tzvetan Todorov
 
« Estu certa, ke vi pravas, kaj tiam iru antaŭen. » « (angle) Be sure that you are right, and then go ahead. »
— Davy Crockett
 
« Estas terure malfacile scii multon pri la feinoj, kaj preskaŭ la sola konata certeco estas, ke ekzistas feinoj, kie ajn estas infanoj. »
— J. M. Barrie
 
« Mi ne konsideras ĝin ofendo, sed pli ĝuste komplimento esti nomata agnostikulo. Mi ne ŝajnigas scii, kie multaj sensciaj viroj estas certaj - agnostikismo nur signifas tion. » « (angle) I do not consider it an insult, but rather a compliment to be called an agnostic. I do not pretend to know where many ignorant men are sure — that is all that agnosticism means. »
— Clarence Darrow
 
« Se vi certas, ke vi komprenas ĉion, kio okazas, vi senespere konfuzita» « (angle) If you are sure you understand everything that is going on, you are hopelessly confused. »
— Walter Mondale
 
« Se ni komencos per certecoj, ni finos per duboj; se ni komencas kun duboj, kaj estas paciencaj, ni finos per certecoj. »
— Marko Aŭrelio
 
« Nenio, mi certas, vekas kapablojn tiom, kiom la deviga luktado kontraŭ la mondo. »
— Mary Wollstonecraft, Pensoj pri la Edukado de Filinoj (1787)
 
« Estas absolute nenio, kion oni povas doni por certa en ĉi tiu mondo. » « (angle) There is absolutely nothing that can be taken for granted in this world. »
— Robert Anton Wilson
 
« Necerteco kaj atendo estas la ĝojoj de la vivo. Sekureco estas sengusta afero. » « (angle) Uncertainty and expectation are the joys of life. Security is an insipid thing. »
— William Congreve, Love for Love (1695)

Erich Fromm redakti

 
« Kreivo postulas la kuraĝon forlasi certecojn»
— Erich Fromm
 
« La serĉo pri certeco blokas la serĉadon de signifo. Necerteco estas la kondiĉo mem por instigi homon disvolvi siajn potencojn»
— Erich Fromm
 
« Pasia strebo al certeco, kiun ni trovas ĉe Lutero, spegulas ne sinceran kredon, sed neceson subpremi neelteneblan dubon»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« La kompleta certeco ekzistas nur rilate tion, ke ni naskiĝis kaj mortos»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Libera homo neeviteble estas senigita je libereco, la pensanta homo neeviteble estas senigita je certeco. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Referencoj

  1. Difinito ĉe ReVo

Vidu ankaŭ redakti