« Por la juna homo estas preskaŭ peko aŭ almenaŭ minaco esti tro okupita pri si mem, dum por la maljuniĝanta homo doni al si seriozan atenton estas la devo kaj neceso. Baninte la tutan mondon en sia lumo, la suno deflankigas siajn lumstriojn por lumigi sin mem. »
« Por la psikoterapeŭto la maljuna homo, kiu ne povas adiaŭi la vivon, ŝajnas same malforta kaj malsana kiel la juna homo, kiu ne kapablas ĉirkaŭkapti la vivon en siaj brakumoj. »
« Abomeno pri la devo parte klarigas ankaŭ duone ridindan, duone hontindan fenomenon — la kulton de “junularo”. Ĉiuj, de la etulo ĝis la maljunulo, transformiĝis je la “junuloj”, aŭdinte ke la junuloj havas pli da rajtoj ol da devoj, ĉar la lastajn oni povas prokrastigi kaj rezervi por maturaĝo. La juneco ĉiam estis liberigata de peza agado. Ĝi vivis ŝulde. Laŭ homaj kutimoj tiel ja devas esti. Tiun ŝajnigan rajton al ĝi pardoneme kaj tenere donacas la pliaĝuloj. Sed necesis ja tiom narkotigi ĝin, ke ĝi vere ekkonsideris tion sia merita rajto, kiun devas sekvi ankaŭ ĉiuj aliaj meritaj rajtoj. »
↑The Letters and Private Papers of William Makepeace Thackeray, ed. Edgar F. Harden [Garland Publishing, Inc., 1994, ISBN 9-8240-3646-8], vol. 1, p. 763