Moderna epoko

periodo de eŭropa historio ekde la 15-a jarcento ĝis la 19-a

Moderna epoko estas historia periodo, kiu komenciĝis post la fino de mezepoko kaj daŭras ĝis nun.

Moderna epoko
Moderna epoko
Moderna epoko
Aliaj projektoj
Moderna epoko en Vikipedio
Moderna epoko en Komunejo
Moderna epoko en Komuneja kategorio

Erich Fromm redakti

 
« Historio de Eŭropo kaj Ameriko ekde la fino de mezepoko estas historio de kompleta apartiĝo de individuo. Tiu procezo komenciĝis en Italio en la epoko de la Renesanco kaj evidente atingis sian pinton nur nun. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« …ni estas ravitaj je kresko de libereco de la fortoj eksteraj rilate al ni kaj, kvazaŭ blinduloj, ne vidas tiujn internajn obstakojn, devigojn kaj timojn, kiuj pretas senigi de iu ajn senco ĉiujn venkojn, faritajn de libereco super ĝiaj tradiciaj malamikoj. Rezulte de tio ni emas opinii, ke problemo de libereco konsistas sole en garantii ankoraŭ pli da sama libereco, kiu estas jam ricevita de ni dum la epoko de la Nova historio; ni opinias ke defendo de libereco de tiuj fortoj, kiuj atencas ĝin, estas la sola necesa afero. Ni forgesas ke la problemo de libereco estas ne nur kvanta, sed ankaŭ kvalita. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Dum la moderna historio potenco de la eklezio estis anstataŭigita je potenco de la ŝtato, la potenco de la ŝtato — je potenco de la konscienco, kaj en nia tempo tiu lasta estis forpremita de anonima potenco de racio kaj publika opinio, kiuj transformiĝis je konformigiloj. Liberiĝinte de iamaj malkaŝaj formoj de la potenco, ni ne rimarkas ke ni iĝis viktimoj de la potenco de la nova tipo. Ni transformiĝis je robotoj, sed vivas influataj de iluzio, ke ni estas memstaraj individuoj»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]

Vidu ankaŭ redakti