NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.
« La ĉefa trajto de la reakcia seksa politiko estas opinio ke sekseco estas morala nur kiam ĝi servas por infannasko. Ĉio kio malkongruas al la taskoj de infannasko, estas malmorala. »
« Al la sonĝoj pri akuŝo apartenas ankaŭ la sonĝoj pri “saviĝo”. Saviĝo, speciale saviĝo el akvo, egalas al naskiĝo, se ĝin sonĝas virino; ĝi havas tamen alian sencon, se sonĝas viro. »
« En la bazo de plejparto de la sonĝoj, ligitaj kutime al la sento de timo kaj kies enhavo estas marŝado laŭ malvastaj stratoj kaj naĝado en akvo, kuŝas pensoj pri utera vivo, pri estado en la sino de la patrino kaj pri la naskiĝo. »
« En la sonĝoj, same kiel en mitologio, eliro de la bebo el fetaj akvoj estas kutime bildigata helpe de rea transformiĝo: eniro de la bebo en akvon; inter multaj aliaj, kiel bonaj ekzemploj servas mitoj pri naskiĝo de Adoniso, Oziriso, Moseo kaj Bakĥo. »
« Al la sonĝoj pri akuŝo apartenas ankaŭ la sonĝoj pri “saviĝo”. Saviĝo, speciale saviĝo el akvo, egalas al naskiĝo, se ĝin sonĝas virino; ĝi havas tamen alian sencon, se sonĝas viro. »
« Se en momento de tranĉado de la umbilika ŝnuro la bebo povus pensi, ĝi sendube sentus la timon de la morto. Zorgema sorto protektas nin kontraŭ tiu ĉi unua panika timo. Sed ĉe ĉiu sekva paŝo, en ĉiu nova etapo de nia naskiĝo ni ĉiufoje sentas la timon. Ni neniam estas liberaj de du kontraŭluktantaj streboj: unu el ili estas direktita al liberiĝo el la patrina sino, al transiro de besta vivmaniero al la homiĝinta ekzistado; la alia celas revenon al la patrina sino, revenon al la naturo, difiniteco kaj sekureco. »
« Ĉe naskiĝo, la homo (ĉu aparta individuo aŭ la tuta homa gento) eliĝas el la stato de difiniteco, kie ĉio estis tia anticipe difinita kiel instinktoj, kaj eniĝas je la stato de nedifiniteco, nescio kaj sendefendeco. Estas konata nur pasinteco, en estonteco senduba estas nur unu — morto, kiu efektive prezentas en si revenon al pasinteco — al neorganika stato de la materio. »
« Do naskiĝo — en ĝenerale akceptita senco de tiu ĉi vorto — estas nura komenco de la naskiĝo en pli vasta senco. La tuta vivo de individuo estas nenio alia kiel procezo de naskado de sin mem. Fakte ni devus komplete naskiĝi ĝis momento de la morto, sed la sorto de plejparto de la homoj estas tragika: ili mortas sen sukcesi naskiĝi. »
« Naskiĝo de la homo komenciĝis ekde de apero de la unuaj reprezentantoj de la speco homo sapiens, kaj la historio de la homaro estas nenio alia kiel la tuta procezo de tiu ĉi naskiĝo. »
« Malpli gravan formon de fiksiĝo je la patrino ni trovas en la kazoj, kiam la homo kvazaŭ permesis al si naskiĝi, sed timas fari sekvan paŝon en la procezo de la naskiĝo, timas ke oni forprenos lin de la patrinamamo. La homoj, haltintaj je tiu etapo de la naskiĝo, sentas fortan bezonon ke oni traktu ilin patrinece, ke oni vartu ilin, ke oni patrinece ilin prizorgu; senigitaj je la patrina protekto ili estas ekregataj de la timo kaj necerteco, sed kaze de haveblo — ĉu efektiva aŭ imagita — de la amanta patrino aŭ de iu anstataŭanta ŝin, ili plenas je optimismo kaj aktiveco. »