« …teologio de Lutero esprimis sentojn de la meza klaso, kiu luktante kontraŭ la povo de eklezio kaj indignante pri nova mona klaso, sentis minacon de kreskanta kapitalismo kaj estis trafita je la sento de senhelpeco kaj mizereco. »
« [pri kalvinismo] Tiel la penoj kaj laboro akiris tute senracian karakteron. Ili ne povas ŝanĝi la sorton, antaŭdestinitan de dio, ne dependantan de iuj ajn penoj de la homo, sed servas sole kiel rimedo por anticipe ekscii tiun antaŭdestinitan sorton. Samtempe la febra agado helpas regi neelteneblan senton de senhelpeco. »
« Malgraŭ ŝajno de optimismo kaj iniciatemo la nuntempa homo estas premita je profunda sento de senhelpeco, do li pasive kvazaŭ paralizita renkontas proksimiĝantajn katastrofojn. »
« Ne nur dum la tuta historio plejparto de la homaro devis defendi sin de pli fortaj grupoj, subpremintaj kaj ekspluatintaj ĝin; ĉiu aparta homo ankaŭ trapasas dum sia evoluo — infanaĝe — tian periodon de senhelpeco. Ni opinias ke en tiu stato de senhelpeco formiĝas tiaj trajtoj kiel sento de justeco kaj vero, transformiĝante je potenciala kapablo, propra al la homo ĝenerale. »