Mensmalsano

(Alidirektita el Psikmalsanulo)

Mensmalsano estas malsano konsistanta el grava ŝanĝiĝo en konduto de psike sanaj homoj.

Mensmalsano
Mensmalsano
Mensmalsano
Aliaj projektoj
Mensmalsano en Vikipedio
Mensmalsano en Komuneja kategorio
Mensmalsano en Vikivortaro

Citaĵoj

redakti

Erich Fromm

redakti
 
« Interalie oni povas rimarkigi, ke la efektiva problemo de la psika vivo konsistas ne tiom en kial iuj homoj iĝas psikaj malsanuloj, kiom en kial plejmulto sukcesas eviti tion. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Narcisismo estas profunda bazo de ĉiuj gravaj psikaj malsanoj. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Por Freud la civilizo estas rezulto de subpremado de la instinktoj kaj sekve de tio — kaŭzo de la psika malsano. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Efektive, ŝajnas ke malgraŭ materiala prospero, politika kaj seksa liberecoj, la mondo en la mezo de la 20-a jarcento estas pli psike malsana ol ĝi estis en la 19-a jarcento»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« En la antaŭaj tempoj la vortofremdiĝo” estis uzata kiam temis pri psike malsana homo; aliéné en la franca, alienado en la hispana — tiel en pasinteco oni nomis la homon kun psikaj perturboj, efektive komplete fremdiĝintan. (En la angla per la vorto alienist oni ĝis nun nomas la kuracistojn, kuracantajn psikmalsanulojn). »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Psikmalsanulo estas la homo, absolute fremdiĝinta; li komplete ĉesis senti sin la centro de sia propra perceptado; li perdis la senton de memeco. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Thomas Szasz

redakti
 
« […] nur relative antaŭnelonge psikiatrio agnoskis, ke la homo devas “suferi” pro “mensa malsano”, tia ekzemple kiel maljunula senilecoskizofrenio, por ke lia malliberigo estu pravigita. En la antaŭa tempo sufiĉis esti senlabora junulo, prostituino, forlasita maljunulo. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
 
« Dum pli ol dudek jaroj da laboro kiel psikiatro mi eĉ ne unu fojon aŭdis ke klinika psikologo sciigus surbaze de projekcia testo ke esplorito estas “normala, mensa sana persono”. Iuj sorĉistinoj povis postvivi elprovon per akvo, tamen eĉ ne unu “frenezulo” restos sana post psikologia testado. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
 
« Necesas tamen memori, ke psikiatria serĉado aŭ diagnozado de mensmalsanuloj ne celas helpi al individuoj, kiujn oni konsideras mense malsanaj; tuta tiu ĉi agado celas helpi al tiuj, kiujn oni ne konsideras mensmalsanuloj. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
 
« Eĉ se ne konsideri nombron de homoj, kiujn oni malliberigas surbaze de ilia intelekta postresteco, nombro de usonanoj, kiuj perdas liberecon pro mensa malsano, pli ol duoble superas nombron de usonanoj, kiujn oni malliberigas pro krimoj»
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
 
« Nuna tendenco, ekzistanta en Okcidenta Germanio — klarigi antisemitismon kaj naziismon per mensa malsano — tre malmulte diferenciĝas de antaŭa tendenco klarigi kapitalismon kaj komunismon per la judoj»
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
 
« [pri mensa malsano en psikiatrio] Efektive diagnozo estas nura semantika rimedo por pravigi elradikigon de la (supozata) malsano»
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
 
« Al devige enhospitaligita paciento oni ne ebligas sciigi ion krom agnosko de si kiel mensa malsanulo. Homa dialogo inter hospitala psikiatro kaj lia enhospitaligita paciento ne ekzistas. Anstataŭe la paciento elbuŝigas “klinikan materialon”. La mensmalsanulo estas viva kadavro. La vortoj, kiujn li elparolas estas semantikaj eksudoj de lia malsano, destinitaj por esplorado, sed ne por perceptado. Psikiatroj referencas al parolo de la paciento kiel al “produktoj” kvazaŭ liaj vortoj estus sputaĵo. »
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]

Aliaj aŭtoroj

redakti
 
« Mensa sano aŭ mensa malsano de “posedanto” de iu mondrigardo ne pruvas kaj nek malpruvas spiritan verecon aŭ spiritan erarecon de la mondrigardo. Ĉar du oble du estas kvar eĉ se tiu ĉi vero venas de skizofreniulo»
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
 
« ILi sciis ke konscio estas ĉefe la timo de la socio: aŭ timo de si mem. Li ne timis sin mem. Sed li tre konscie timis la socion, ĉar li sciis instinkte ke ĝi estas malbonvola, parte mensmalsana besto. » « He knew that conscience was chiefly fear of society: or fear of oneself. He was not afraid of himself. But he was quite consciously afraid of society, which he knew by instinct to be a malevolent partly-insane beast. »
— D. H. Lawrence, La amanto de Lady Chatterley
 
« […] ĉiuj homoj estas trafitaj de mensa malsano de diversa grado kaj foje ili fartas malpli kaj foje pli bone. »
— Karl Menninger, The Vital Balance
 
« […] eksterlandanoj, suferantaj pro psikopatia personeco, epilepsiomensa neplenvaloreco… devas esti ekskludataj el la enlasataj al Usono»
— Akto pri enmigrado kaj civitaniĝo. 1952. [66 Stat. 182, 8 U.S.C., paragraph 1182a]
 
« […] nekonformismo kaj mensa malsano iĝis sinonimoj… Do ribelulo, radikalulo — alivorte nekonformisto — estas konsiderata malsanulo kaj riskas sperti sur si ĉiujn trukojn, kiujn scienco nur povas kolekti aŭ adapti por kuraci lin je lia “malsano”. »
— Robert M. Lindner, Must You Conform? [1956]

Vidu ankaŭ

redakti