NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.
« Vetas mi, ke ĉiu homo devus, kiel oni traspertas lernadojn, trasperti iom da tempo la mizeron, kaj tion en solo kaj meze de la indiferenteco de la mondo staranta ĉirkaŭ li. »
« La ekstrema ateismo meritas pli da estimo ol la laika indiferenteco… La kompleta ateisto staras sur antaŭlasta ŝtupo al la kompleta kredo… La indiferenca homo ja nenian kredon havas krom la aĉa timo. »
« En niaj tagoj en la homaj rilatoj ne videblas specialaj amo aŭ malamo. En ili precipe ĉeestas ekstera amikeco kaj pli ol ŝajniga afableco, tamen malantaŭ tiu eksteraĵo kaŝiĝas malvarmeco kaj indiferenteco. Haveblas ankaŭ granda parto de apenaŭ sentebla malkonfido. »
« Rememoru grandajn terorajn atakojn de lastaj jaroj: la morto estas nuligita je indiferenteco, kaj en tio la terorismo estas kontraŭvola kompliculo de la sistemo — ne je la politikasenco, sed je tio ke ĝi stimulas rapidegan trudadon de indiferenteco. »
« …indiferenteco de la amasoj apartenas al ilia esenco, tio estas ilia sola praktiko, kaj paroli pri iu alia, vera, do ankaŭ priplori tion, kion la amasoj kvazaŭ perdis, ne havas sencon. »
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
« Longan tempon ŝajnis ke apatio de la amasoj devas esti bonvenigata de la potenco. Ĉe potenco formiĝis kredo, ke ju pli pasivaj estas la amasoj, des pli efike eblas regi ilin… Tamen hodiaŭ sekvoj de tiu ĉi strategio turniĝas kontraŭ la potenco mem: indiferenteco de la amasoj, kiun ĝi aktive subtenadis, aŭguras ĝin fiaskon. Pro tio okazas radikala transformiĝo de ĝiaj strategiaj linioj: anstataŭ stimulado de la pasiveco — instigado al partopreno en la administrado, anstataŭ laŭdado de la silento – alvokoj ekparoli. Sed la tempo jam estas perdita. La “amaso” iĝis “krita”, anstataŭ evoluo de la sociala aperis ĝia malevoluo en la kampo de inercio. »
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]