Dio

dio de monoteismaj religioj

Diodioj estas, laŭ multaj religioj, teologioj, tradicioj kaj aliaj kredosistemoj, la plej alta supernatura, ĉiopova, estaĵo aŭ estaĵoj, kiuj kreis aŭ regas la mondon, ekzemple per la dia providenco. Laŭ la diversaj religioj aŭ kredoj oni parolas pri multaj dioj (politeismo), nur unu Dio (monoteismo) aŭ neniu dio (ateismo).

Dio
Dio
Dio
Aliaj projektoj
Dio en Vikipedio
Dio en Komuneja kategorio
Dio en Vikivortaro

Citaĵoj redakti

A redakti

 
« Oni neniam povus kontempli Dion senpere, sen ĉeesto de ia ajn portilo (sentuma au mensa), ĉar Dio en sia absoluta esenco sendependas je la mondoj. Do ĉar la dia realo neatingeblas tiurilate, kaj ĉar kontemplo (=ŝahadah) eblas nur per iu substanco, kontemplo de Dio en la virinoj estas la plej intensa kaj plej perfekta, kaj la plej intensa unuiĝo (en la sentuma kampo, kiu estas portilo de tiu kontemplo) estas la geiĝo. »
— Ibn Arabi, sufia filozofo
 
« Aŭtoro en sia libro devas esti kiel Dio en la universo, ĉeesta ĉie kaj videbla nenie. »
— Gustave Flaubert

B redakti

 
« …je metafizika despero la ikonoklastojn metis la penso, ke la ikonoj kaŝas entute nenion, ke fakte tio estas ne la imagoj, kies statuson difinas agado de la originalo, sed la veraj simulakroj, senĉese elradiantaj siajn proprajn ĉarmojn. Pro tio ja necesis kontraŭ iu ajn pezo preventi tiun morton de dia referenceco. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
 
« Kennedy estis murditaj ĉar ili ankoraŭ havis politikan dimension. Aliaj — Johnson, Nixon, Ford — havis rajton nur je ŝajnigaj atencoj, je simulitaj murdoj. Sed tiu ĉi aŭro de artefarita minaco estis ankoraŭ necesa al ili por kaŝi ke ili estas nuraj manekenoj de la potenco. Iam la reĝo (same kiel la Dio) devis morti — en tio estis lia povego. Hodiaŭ li mizere penas simuli morton por konservi gracon de la povo. Sed ĝi jam estas perdita. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
 
« [pri dio] La amasoj ekkonsideris nur lian imagon, sed tute ne la Ideon. Ili neniam estis tuŝitaj nek la Dia Ideo, kiu restas prizorgata de la klerikoj, nek de la problemoj de peko kaj persona saviĝo. Tio kio allogis ilin, estas magia spektaklo de martiroj kaj sanktuloj, miraklaj spektakloj de la lasta juĝo kaj dancoj de la morto, estas mirakloj, estas ekleziaj teatrecaj prezentaĵoj kaj ceremonioj, estas imanenteco de la rita malgraŭ la transcenda Ideo. Ili estis paganoj — ili, fidelaj al si, restis tiaj, neniel zorgigitaj de la pensoj pri la Supera Instanco kaj kontentiĝintaj pri ikonoj, superstiĉoj kaj diablo»
— En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
 
« La Dia Regno por la amasoj ĉiam jam ekzistis antaŭe ĉi tie, surtere — en la pagana imanenteco de la ikonoj, en spektaklo, kiun faris el ĝi la eklezio. Neimagebla forkliniĝo de la esenco de la religia. La amasoj diluis la religion en travivado de mirakloj kaj prezentaĵoj — tio estas ilia sola religia sperto. »
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
 
« [pri apero de kristanismo] Dio ekamas siajn proksimulojn, kion li neniam faris antaŭe, kaj la mondo ĉesas esti ludo»
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
 
« Eble la ĵaluzo eĉ antaŭas la amon: origine ĵaluzo estis propra al la grekaj dioj, kiuj konis nek la amon, nek sentimentalecon, tamen terure ĵaluzis unu la alian. »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
 
« Hazardo donas al ni paŭzon por ripozi: neniu deziris tion — kia malpeziĝo! Do nome Dio en sia nemezurebla kompato donas al ni la hazardon. Pri evento, de kiu oni deziris seniĝi, oni ofte diras tiel: “Tia estis volo de Dio” (do de neniu). »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
 
« Dio-homo estas absurdo. »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
 
« En pia muziko ĉiam ĉeestas Dio kun sia graco. » « Bei einer andächtigen Musik ist allezeit Gott mit seiner Gnaden Gegenwart. »
— Johann Sebastian Bach

C redakti

 
« Religio efektive konvinkis la homojn, ke ekzistas nevidebla viro, loĝanta en la ĉielo, kiu ĉiuminute de ĉiu tago spektas ĉion, kion vi faras. Kaj la nevidebla viro havas specialan liston de dek agoj, kiujn li volas ke vi ne faru. Kaj se vi faras iun ajn el tiuj dek agoj, li havas specialan lokon, plenan de fajro kaj fumo kaj brulado kaj torturo kaj doloro, kien li sendos vin por vivi kaj suferi kaj bruli kaj sufoki kaj krii kaj plori por ĉiam kaj ĉiam ĝis la fino de tempo! Sed li amas vin! » « Religion has actually convinced people that there's an invisible man living in the sky who watches everything you do, every minute of every day. And the invisible man has a special list of ten things he does not want you to do. And if you do any of these ten things, he has a special place, full of fire and smoke and burning and torture and anguish, where he will send you to live and suffer and burn and choke and scream and cry forever and ever 'til the end of time! But he loves you! »
— George Carlin
 
« Li amas vin, kaj li bezonas monon! Li ĉiam bezonas monon! Li estas ĉiopova, ĉielperfekta, ĉionscia, kaj ĉielsaĝa, iel simple ne povas regi monon! » « He loves you, and he needs money! He always needs money! He's all-powerful, all-perfect, all-knowing, and all-wise, somehow just can't handle money! »
— George Carlin
 
« Se ekzistas Dio mi pensas, ke la plimulto da raciaj homoj eble konsentus, ke li almenaŭ estas nekompetenta, aŭ eble, nur eble, fajfas pri ĉio. » « If there is a God, I think most reasonable people might agree that he's at least incompetent, and maybe, just maybe, doesn't give a shit. »
— George Carlin
 
« Estas en la Dek Ordonoj, ke oni ne malbonuzu la nomon de la Eternulo. Seksperforto ne estas en ili, krome. Seksperforto ne estas Dekordono. Sed ne diru kun aĉa sinteno la nomon de la ulo. » « It’s in the Ten Commandments to not take the Lord’s name in vain. Rape isn’t up there, by the way. Rape is not a Ten Commandment. But don’t say the dude’s name with a shitty attitude. »
— Louis C.K.
 
« La neprudenta aserto, ke 'Dio kreis la homon laŭ Sia bildo', minacas kvazaŭ horloĝbombo la fundamentojn de multaj kredoj, kaj dum la hierarkio de la mondo malkaŝiĝas al ni, ni eble devas rekoni tiun ĉi hororan veron: se ekzistas iuj ajn dioj, kies ĉefa koncerno estas la homo, ili ne povas esti tre gravaj dioj. » « The rash assertion that ‘God made man in His own image’ is ticking like a time bomb at the foundations of many faiths, and as the hierarchy of the universe is disclosed to us, we may have to recognize this chilling truth: if there are any gods whose chief concern is man, they cannot be very important gods. »
— Arthur C. Clarke
 
« Mi ne kredas je Dio, sed Ŝi multe interesas min. » « I don't believe in God but I'm very interested in her. »
— Arthur C. Clarke
 
« La mondo estas nur videbla aspekto de Dio. »
— Paulo Coelho

Ĉ redakti

 
« Ĉar vi ne povas vidi lin, Dio estas ĉie. »
— Kaŭabata Jasunari

D redakti

 
« Dio sidiĝis ĉe orgeno de la eblecoj kaj el lia improvizado naskiĝis la mondo. Ni, kompatindaj mortuloj, distingas nur vox humana, kaj se ĝi estas tiom bela, do kiom bela estas la tuto! »
— Carl Ludwig Schleich
 
« Dio estas la ununura reganto en la mondo kiu havas malpli da aŭtoritato ol liaj servantoj. »
— Karlheinz Deschner
 
« Dio skribas multe da komedio, Donna; la problemo estas, ke li estas blokita kun tiom da malbonaj aktoroj, kiuj ne scias kiel ludi "amuze". » « (angle) God writes a lot of comedy, Donna; the trouble is, he's stuck with so many bad actors who don't know how to play "funny". »
— Garrison Keillor
 
« Dio amis la birdojn kaj elpensis arbojn. Viro amis la birdojn kaj elpensis kaĝojn. »
— Jacques Deval
 
« Dio donu al mi la kuraĝon ne rezigni pri tio, kion mi pensas prava, eĉ se mi pensas, ke ĝi estas senespera. » « (angle) God grant me the courage not to give up what I think is right even though I think it is hopeless. »
— Chester W. Nimitz
 
« Dio ne, kiel diras la Biblio, kreis homon laŭ Sia bildo; male la homo, kiel mi montris en La Esenco de Kristanismo, kreis Dion laŭ sia bildo. »
— Ludwig Feuerbach
 
« Dio helpas tiujn, kiuj sin helpas.  « (angle) God helps those who help themselves. »
— Algernon Sydney, Discourses Concerning Government (1689)
 
« Dio entombigas siajn laboristojn, sed daŭrigas sian laboron. » « (angle) God buries his workmen, but carries on his work. »
— Charles Wesley
 
« Dio ne pardonos nin se ni malsukcesos»
— Leonid Breĵnev
 
« Dio savu la landon, ĉar estas evidente ke la popolo ne volas. » « (angle) May God save the country, for it is evident that the people will not. »
— Millard Fillmore
 
« Dio diris al Plotino: verdire, Mi ne ekzistas. Aŭ ... nur kiel metaforo.
Sed Plotino respondis al Li: Vi ne pravas, mia Sinjoro.
Se Dio ne ekzistus oni inventu lin. »
— Voltaire
 
« Dio ne ĵetkubludas. » « Der Herrgott würfelt nicht »
— Albert Einstein[1]

E redakti

 
« Se vi ne deziras adori la dion (kaj li estas ĵaluza dio), vi devos estimi HitleronStalinon»
— T. S. Eliot, Idea of a Christian Society [1940]

F redakti

 
« Ekde malnova tempo la homo estis kreanta por si idealan imagon pri ĉiopovo kaj ĉioscio, kies enkorpigo estis liaj dioj. Al ili li atribuis ĉion kio estis malpermesita al li. Oni povas eĉ diri, ke la dioj estis liaj kulturaj idealoj»
— Sigmund FreudMalkontenteco pri la kulturo [1930]
 
« [pri la homo] Komence (kio evidente respondecis al la periodo de la terkultiva kulturo) dio prezentiĝis al li forme de la ĉionprotektanta kaj ĉionnutranta Granda Patrino. Poste li adoris la patrecajn diojn, simbolantajn la saĝon, principojn kaj leĝojn»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« La juda dio de la Malnova Testamento estas strikte patriarka, la katolika instruo denove enkondukas la ideon pri la ĉiunama kaj ĉionpardona patrino. La katolika eklezio mem estas ĉioninkluda patrino kaj la Dipatrino simbolas patrinan etoson de la amo kaj pardono, dum Dio Patro enkorpigis en la hierarkia strukturo la potencon, al kiu la homo devis subiĝi, sen plendi aŭ protesti. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Dio estas same fremdiĝinta kiel la mondo ĝenerale. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Monoteismo estas nekombinebla kun fremdiĝo kaj kun nia etiko de honesteco. Ĝi starigas kiel supran celon de la vivo, kiun ne eblas subigi al iu ajn alia, disvolviĝon de la homaj kapabloj, saviĝon de la homo. Ĉar dio estas nekonceptebla kaj nedifinebla, kaj la homo estas kreita laŭ imago de dio, ankaŭ la homo estas nedifinebla. Tio signifas ke li estas ne aĵo kaj oni ne povas konsideri lin aĵo. Lukto inter monoteismo kaj idolismo estas ĝuste la lukto inter la produktiva kaj fremdiĝinta vivmanieroj. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Efektive ĉu kredas la homo je dio aŭ ne, en nia kulturo estas preskaŭ tute egale, same de la psikologia, kaj de la vere religia vidpunktoj. En ambaŭ kazoj li ne montras interesiĝon nek pri dio, nek pri respondo al demando pri sia propra ekzistado. Simile al tio kiel anstataŭ frateca amo venis senpersona honesteco, ankaŭ dio trasformiĝis por ni je la malproksima de ni ĝenerala direktoro de korporacio nomata Universo. Vi scias ke li estas tie. Li faras aferojn (kvankam eble ili okazus sen li), vi lin ne vidas, sed agnoskas lian gvidadon dum vi mem “faras viajn aferojn”. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« En la 19-a jarcento la problemo konsistis en tio, ke dio estas morta; en la 20-a jarcento problemo estas en tio ke la homo estas morta. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Filozofio ne povos realigi tujan transformon de la nuna stato de la mondo. Ĉi tio ne nur estas filosofía vero, sed pri ĉiuj nur homaj pensoj kaj penoj. Nur dio povas savi nin. »
— Martin Heidegger
 
« Filozofio povas baki neniun panon; sed ĝi povas havigi al ni Dion, Liberecon, Senmortecon. »
— Novalis

G redakti

 
« Mi ne kredas je Dio, ĉar mi kredas je la homo. Sendepende de siaj eraroj, la homo laboradis jam milojn da jaroj por malfari la fuŝon de via Dio. » « I do not believe in God, because I believe in man. Whatever his mistakes, man has for thousands of years past been working to undo the botched job your God has made. »
— Emma Goldman

Ĥ redakti

 
« Jen Gagarin flugis en la kosmon, sed Dion li ne vidis. » « Вот Гагарин летал в космос, а Бога не видел. »
— Nikita Ĥruŝĉov

I redakti

 
« Iam, post regado de la ventoj, la ondoj, la tajdoj kaj gravito, ni utiligos por Dio la energiojn de amo, kaj tiam, por dua fojo en la historio de la mondo, la homo malkovros fajron»
— Pierre Teilhard de Chardin

K redakti

 
« Kial moki min? Kial riproĉi min? Mi estas nur geniulo, ne dio. Geniulo eble malkovros la kaŝitajn sekretojn kaj montros ilin; nur dio povus krei novajn. » « (angle) Why taunt me? Why upbraid me? I am merely a genius, not a god. A genius may discover the hidden secrets and display them; only a god could create new ones. »
— Rex Stout
 
« Kompreneble Dio estas senfine plurdimensia do ĉiu religio, kiu ekzistas sur la tero, reprezentas iun vizaĝon, iun flankon de Dio. Oni devas havi neniun negat sintenon al iu ajn religio, sed tamen la profunda kompreno de Dio kaj la profunda apliko de la ordonoj de Dio estas malsamaj en diversaj religioj. »
— Aleksandr Solzhenitsyn
 
« Kun ĉiu respekto, mi dirus, ke Dio faru Sian laboron, ni zorgos pri la nia. Alportu la kandelojn. » « (angle) With all reverence, I would say, let God do His work, we will see to ours. Bring in the candles. »
— Abraham Davenport

L redakti

 
« La problemo ne estas ĉu iu Dio ekzistas aŭ ne, sed ke homoj pro tiu disputo emas forgesi ke ekzistas homoj. »
— Jens S. Larsen
 
« La Dioj ne protektas stultulojn. Stultuloj estas protektataj de pli kapablaj stultuloj. » « (angle) The Gods do not protect fools. Fools are protected by more capable fools. »
— Larry Niven
 
« La plej bona maniero danki estas uzi la varojn, kiujn la dioj donas al vi. » « (angle) The best way to be thankful is to use the goods the gods provide you. »
— Anthony Trollope
 
« La grekoj komprenis la misteran potencon de la kaŝita flanko de aferoj. Ili testamentis al ni unu el la plej belaj vortoj en nia lingvo - la vorto "entuziasmo" - en theos [Εν Θεος] - dio interne. La grandiozeco de la homaj agoj estas mezurita per la inspiro de kiu ili devenis. Feliĉa estas tiu, kiu portas dion interne kaj obeas ĝin. »
— Louis Pasteur

M redakti

 
« Estas neeble imagi ke la universon gvidas saĝa, justa kaj ĉiopova Dio, sed estas tre facile imagi ke ĝin gvidas komitato de dioj. » « It is impossible to imagine the universe run by a wise, just and omnipotent God, but it is quite easy to imagine it run by a board of gods. »
— H. L. Mencken
 
« Kiu je Dio fidas, plej memfide sidas. »
— Morteza Mirbaghian
 
« Ĉu Dio kreis homon, aŭ homo kreis Dion? Mi ne scias tion! »
— Morteza Mirbaghian
 
« Mi vidis Dian Estaĵon. Mi timas, ke mi devos revizii ĉiujn miajn diversajn librojn kaj opiniojn» « I saw a Divine Being. I'm afraid I'm going to have to revise all my various books and opinions. »
— Alfred Jules Ayer
 
« Mi ne povas kredi je Dio, kiu volas esti plentempe laŭdata»
— Friedrich Nietzsche
 
« Mi estas konvinkita kredi, ke Dio lasis naciojn je la libereco starigi tiajn registarojn, kiuj plej plaĉis al si, kaj ke magistratoj estis starigitaj por la bono de nacioj, ne nacioj por la honoro kaj gloro de magistratoj. » « (angle) I am persuaded to believe that God had left nations to the liberty of setting up such governments as best pleased themselves, and that magistrates were set up for the good of nations, not nations for the honor and glory of magistrates. »
— Algernon Sydney, Scaffold speech (1683)
 
« Mi fervore kaj persiste daŭre instigos ĉiujn virinojn al la praktika rekono de la malnova revolucia maksimo, ke "Rezisto al tiraneco estas obeo al Dio." » « (angle) I shall earnestly and persistently continue to urge all women to the practical recognition of the old revolutionary maxim, that "Resistance to tyranny is obedience to God." »
— Susan B. Anthony
 
« Muziko ĉiam trovos sian vojon al ni, kun aŭ sen afero, politiko, religio aŭ iu ajn alia stulta ligo. Muziko travivas ĉion, kaj kiel Dio, ĝi ĉiam ĉeestas. Ĝi bezonas neniun helpon kaj suferas neniun malhelpon. » « (angle) Music will always find its way to us, with or without business, politics, religion, or any other bullshit attached. Music survives everything, and like God, it is always present. It needs no help, and suffers no hindrance. »
— Eric Clapton
 
« Mi kredas je la kosmo. Ni ĉiuj estas ligitaj al la kosmo. Rigardu la sunon. Se ne estas suno, tiam ni ne povas ekzisti. Do la naturo estas mia dio. Por mi, naturo estas sankta. Arboj estas miaj temploj kaj arbaroj estas miaj katedraloj. »
— Miĥail Gorbaĉov
 
« Mi renversas la frazon de Voltaire, kaj mi diras: se Dio vere ekzistus, necesus malaperigi lin. » « Je retourne la phrase de Voltaire, et je dis : si Dieu existait réellement, il faudrait le faire disparaître. »
— Miĥail Bakunin

N redakti

 
« Ni nun staras tiel malproksime de la naturo ke ni pensas, ke ni estas Dio. Ĉi tio ĉiam estis danĝera supozo» « (angle) We now stand so aloof from nature that we think we are God. This has always been a dangerous supposition. »
— Gerald Durrell
 
« Ni estas pli proksimaj al Dio, kiam ni faras demandojn ol kiam ni pensas, ke ni havas la respondojn»
— Abraham Joshua Heschel
 
« Ni ne povas scii ĉu ni amas Dion, kvankam eble ekzistas forta kialo por pensi tiel; sed ne povas esti dubo pri tio, ĉu ni amas nian proksimulon aŭ ne. Estu certa ke, proporcie kun via frateca bonfarado, vi pliigas vian amon al Dio... »
— Tereza el Avilo
 
« Ni neniam scias per kiaj Diaj misteroj de kompenso la granda Patro de la universo efektivigas Sian subliman planon; sed tiuj tri vortoj, "Dio estas amo" devas enhavi, al ĉiu dubanta animo, la solvon de ĉiuj aferoj. » « (angle) We never know through what Divine mysteries of compensation the great Father of the universe may be carrying out His sublime plan; but those three words, "God is love" ought to contain, to every doubting soul, the solution of all things. »
— Dinah Craik
 
« Nenio estas hazarda en la universo - tio estas unu el miaj Leĝoj de Fiziko - krom la tuta universo mem, kiu estas Pura Akcidento, pura dieco. » « (angle) Nothing is accidental in the universe — this is one of my Laws of Physics — except the entire universe itself, which is Pure Accident, pure divinity. »
— Joyce Carol Oates
 
« Neniam revu devigi homojn al la vojoj de Dio. Pensu mem, kaj lasu pensi. Uzu neniun limon en religiaj aferoj. Eĉ tiuj, kiuj estas plej malproksimaj de la vojo, neniam devigu eniri per aliaj rimedoj krom racio, vero kaj amo. » « (angle) Never dream of forcing men into the ways of God. Think yourself, and let think. Use no constraint in matters of religion. Even those who are farthest out of the way never compel to come in by any other means than reason, truth, and love. »
— John Wesley
 
« Ne ekzistas Dio krom Amo. »
— Fakhruddin 'Iraqi

P redakti

 
« ... por ŝtonoj, plantoj kaj bestoj ne ekzistas Dio, sed nur por homo. »
— Ludwig Feuerbach, La esenco de kristanismo (1841)

R redakti

 
« Tagon post kiam la mondo ĉesos kredi je dio, ateistoj estos la plej malfeliĉaj el la homoj»
— Ernest Renan, Historio de la Popolo de Izraelo. Vol. V.

S redakti

 
« Se Dio estas Dio kaj viro kreitaĵo laŭ bildo de la dia inteligento, lia plej nobla funkcio estas la serĉo de vero. » « (angle) If God be God and man a creature made in image of the divine intelligence, his noblest function is the search for truth. »
— Morris West
 
« Sen Arto, ni ne havus nocion pri sankteco; sen Scienco, ni ĉiam adorus falsajn diojn. » « (angle) Without Art, we should have no notion of the sacred; without Science, we should always worship false gods. »
— W. H. Auden
 
« Se nur Dio donus al mi iun klaran signon! Kiel fari grandan krediton je mia nomo en svisa banko» « (angle) If only God would give me some clear sign! Like making a large deposit in my name in a Swiss bank. »
— Woody Allen
 
« Se estas Dio, mi ne pensas, ke Li postulus, ke iu kliniĝu aŭ staru antaŭ Li. Mi ofte havas suspekton, ke Dio ankoraŭ provas prilabori aferojn kaj ne finis»
— Rebecca West
 
« Scienco sen religio estas lama, religio sen scienco estas blinda. » « Die Naturwissenschaft ohne Religion ist lahm, die Religion ohne Naturwissenschaft ist blind »
— Albert Einstein

T redakti

 
« Se Dio, kiel oni diras, estas gejfobia, mi ne adorus tiun Dion. » « If God, as they say, is homophobic, I wouldn’t worship that God »
— Desmond Tutu

V redakti

 
« Venos la tago, kiam, post uzado de spaco, la ventoj, la tajdoj, gravito, ni utiligos por Dio la energiojn de amo. Kaj, en tiu tago, por la dua fojo en la historio de la mondo, la homo malkovros fajron. »
— Pierre Teilhard de Chardin

Wilhelm Reich redakti

 
« Maniero laŭ kiu homoj perceptas supernaturan estaĵon (dion) ĉiam estas difinata de nivelo de evoluo de ekonomio kaj kulturo»
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
 
« Psikanalizo montris ke nia imago pri dio kongruas al nia imago pri patro, kaj imago pri dipatrino kongruas al imago de religiema personeco pri patrino. Triangulo “patro — patrino — infano” estas rekte spegulata en la kristana triunuo. Psikologia enhavo de religio fontas en la familiaj rilatoj, ekzistantaj en fruaj jaroj de infanaĝo»
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]

Hebrea Biblio redakti

 
« En la komenco Dio kreis la ĉielon kaj la teron. » « .בְּרֵאשִׁית, בָּרָא אֱלֹהִים, אֵת הַשָּׁמַיִם, וְאֵת הָאָרֶץ »
— Biblio, Genezo 1:1
 
« Aŭskultu, ho Izrael! la Eternulo, nia Dio, la Eternulo estas unu sola. » « שְׁמַע יִשְׂרָאֵל יהוה אֱלֹהֵינוּ יהוה אֶחָד‎ »
— tradukis L. L. Zamenhof, Readmono 6:4, la Ŝema Jisrael

Islamo redakti

 
« Ne ekzistas dio krom Dio. Mohamedo estas la profeto de Dio. » « لا إله إلا الله محمد رسول الله »
— Ŝahada

Zamenhofa Proverbaro redakti

 
« Al Dio plaĉu, sed sur diablon ne kraĉu. »
 
« Al Dio servu, diablon rezervu. »
 
« Ankoraŭ Dio ne dormas. »
 
« Danĝero sieĝas, al Dio ni preĝas -- danĝero ĉesas, ni Dion forgesas. »
 
« Dio al vi donis, por ke vi povu doni. »
 
« Dio batas, Dio kompatas»
 
« Dio donis buŝon, Dio donos manĝon. »
 
« Dio donis oficon, Dio donas kapablon. »
 
« Dio ĝuste faras, neniam eraras. »
 
« Dio ne perfidas, se homo lin fidas. »
 
« Dion fidu, sed senfare ne sidu. »
 
« En plej alta mizero al Dio esperu. »
 
« Homo pafas, Dio trafas. »
 
« Nek pio por Dio, nek kapablo por diablo»
 
« Preĝejo proksima, sed Dio malproksima. »
 
« Se Dio ne volas, sanktulo ne helpos. »
 
« Singardeman Dio gardas. »

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj

  1. opinio de Einstein pri kvantummekaniko