Aŭtoritatismo

formo de socia organizado karakterizita per cedado al aŭtoritato

Aŭtoritatismo estas reĝimo de regado, karakterizata per forta centra potenco kaj limigitaj politikaj liberoj.

Aŭtoritatismo
Aŭtoritatismo
Aŭtoritatismo
Aliaj projektoj
Aŭtoritatismo en Vikipedio
Aŭtoritatismo en Komuneja kategorio
Aŭtoritatismo en Vikivortaro

Citaĵoj

redakti

Zbigniew Brzeziński

redakti
 
« Se rigardi kolektivan sperton de landoj, en kiuj intelekta ekonomia evoluo komenciĝis de supre kaj okazis en ege aŭtoritataj cirkonstancoj, rimarkeblas mirinda fakto: tuj post kiam ekonomio sufiĉe evoluios, ĝi komencas postuli demokration»
— Zbigniew BrzezińskiUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« …multaj landoj devas elekti ne inter aŭtoritatismo kaj demokratio, sed inter stabila evoluo regata de supre ĝis malsupre kaj ĥaosa libereco, kiu alportas totalan detruadon de ekonomio. Kaj mi ne certas ke tiu lasta estas vere bona elekto. »
— Zbigniew BrzezińskiUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]

Erich Fromm

redakti
 
« [pri Lutero] …li mem — kiel personeco — estis tipa reprezentanto de la “aŭtoritata karaktero”, kiu estos priskribita malsupre. Edukita de ege severa patro, spertinta dum infanaĝo nek amon, nek senton de certeco, li tutan vivon montris duoblan rilaton al la potenco: li mamamis ĝin, ribelis kontraŭ ĝi, sed samtempe admiris ĝin kaj strebis subiĝi al ĝi. Dum tuta sia vivo li unu potencon malamis, sed alian adoris; junaĝe tio estis la patro kaj monaĥejaj instruistoj, poste — papo kaj laikaj princoj. Li estis plena je sento de soleco, senhelpeco, kolero kaj samtempe sopiris ordoni. Li estis turmentata je duboj kiel povas esti turmentata nur homo, bezonanta devigadon, kaj ĉiam serĉis ion kio povus doni al li internan stabilecon, senigi lin je tiu turmento. Li malamis la aliajn, speciale “plebaron”, malamis sin mem, malamis la vivon kaj el tiu ĉi malamo elkreskis pasia kaj despera strebo esti amata. Lia tuta vivo pasis en seninterrompaj duboj, en interna izoliteco; sur tiu ĉi bazo li sukcesis iĝi heroldo de tiuj sociaj grupoj, kiuj troviĝis en la sama psikologia stato. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Por la aŭtoritata karaktero ekzistas, tiel diri, du genroj: fortaj kaj senfortaj. La forto aŭtomate estigas lian amon kaj pretecon subiĝi sendepende de tio, kiu ĝin montris. La forto allogas lin ne por tiuj valoroj, kiuj staras malantaŭ ĝi, sed per si mem, ĉar ĝi estas forto. Kaj same kiel la forto aŭtomate estigas lian “amon”, la senfortaj homojorganizaĵoj aŭtomate estigas lian malestimon. Ĉe unu nur vido de malforta homo li sentas deziron ataki, subpremi, humiligi. La homo de alia tipo teruriĝas pro la ideo mem ataki la malfortulon, sed la aŭtoritata persono sentas des pli grandan furiozon, ju pli senhelpa estas lia viktimo. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Tamen lukto de la aŭtoritata karaktero kontraŭ potenco estas fakte fanfaronado. Tio estas provo firmigi sin, superi senton de propra senhelpeco, sed revo subiĝi, ĉu konsciata aŭ ne, ĉe tio konserviĝas. La aŭtoritata karaktero neniam estas “revoluciulo”, mi nomus ĝin “ribelulo”. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« La aŭtoritata karaktero ŝatas kondiĉojn, limigantajn liberecon de la homo, li kun plezuro subiĝas al la sorto»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« La aŭtoritata persono genuiĝas antaŭ la pasinteco: kio estis — tio estos eterne; deziri ion kio ankoraŭ ne ekzistis, labori por io nova — tio estas frenezokrimo. Miraklo de kreado — kaj kreado ĉiam estas miraklo — ne enkadriĝas je lia kompreno. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Koncepto de la origina peko, premanta ĉiujn postajn generaciojn, estas tre karaktera por la aŭtoritata pensmaniero. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Komuna trajto de la tuta aŭtoritata pensado konsistas en konvinko, ke la vivo estas difinata de la fortoj, troviĝantaj ekster la homo, ekster liaj interesoj kaj deziroj. La sola ebla feliĉo konsistas en subiĝo al tiuj ĉi fortoj. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« La aŭtoritata persono akiras forton por la agado, nur sin apogante sur la superan forton. Ĝi devas esti nevenkebla kaj neŝanĝebla. Manko de forto servas por tia homo kiel senerara signo de kulpo kaj neplenvaloreco; se la potenco, je kiu li kredas, montras signon de malforteco, do liaj amo kaj estimo transformiĝas je malestimo kaj malamo. Al li mankas “ofensiva forto”, ebliganta ataki establiĝintan potencon, sen antaŭe sklaviĝi al alia, pli forta potenco. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« En la aŭtoritata filozofio ne ekzistas nocio de egaleco. La homo kun aŭtoritata karaktero povas foje uzi la vorton “egaleco” en ordinara parolo — aŭ por sia profito — sed por li tiu vorto ne havas iun ajn realan sencon, ĉar ĝi markas la nocion, kiun li ne kapablas kompreni. La mondo konsistas por li el homoj, havantaj aŭ ne havantaj la forton kaj potencon, do el la superuloj kaj subuloj. Sadismo-masoĥismaj streboj kondukas lin al tio, ke li kapablas nur al dominado aŭ subiĝo; li ne povas senti solidarecon. Ajnaj diferencoj — ĉu tio estas genroraso — por li nepre estas signo de supereco aŭ neplenvaloreco. Diferenco, kiu ne havus tian sencon, por li estas simple neimagebla. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Estante fervora kaj senkompromisa kritikanto de kapitalismo, Roza Luksemburg sincere kaj neŝanceleble kredis je la homo. Kiam ŝin, same kiel Gustav Landauer, mortigis soldatoj de la germana kontraŭrevolucio, tio signifis pereon de la humanisma tradicio de la kredo je la homo. Nome manko de la kredo je la homo ebligis al la aŭtoritatismaj sistemoj konkeri lin, allogante pli per kredo je idolo ol je si mem. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Wilhelm Reich

redakti
 
« Mallonge dirite, tasko de la moralo estas formi obeemajn personecojn, kiuj malgraŭ mizero kaj humiligo devos kongrui al la postuloj de la aŭtoritata ordo. Do la familio estas la eta modelo de la aŭtoritata ŝtato, en kiu infano devas lerni adaptiĝi al la sociaj kondiĉoj. »
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
 
« La ambigua rilato al la aŭtoritato — kombino de malobeo kun agnosko de la aŭtoritato kaj obeo — estas unu el la ĉefaj specifaĵoj de ĉiu personeca strukturo de la meza klaso, ekde periodo de seksa maturiĝo kaj ĝis plenkreskiĝo, kaj ĝi trovas speciale klaran manifestiĝon ĉe personoj, kies vivo pasis en materiala bezono»
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
 
« En persono de la patro aŭtoritata ŝtato havas sian reprezentanton en ĉiu familio, kaj pro tio la familio transformiĝas je tre grava ilo de ĝia potenco. Aŭtoritata pozicio de la patro spegulas lian politikan rolon kaj malkaŝas ligon de la familio kun la aŭtoritata ŝtato. La patro okupas en la familio la saman pozicion kian okupas rilate lin estro en produktada procezo. En siaj infanoj, speciale en la filoj, li reproduktas tiun sklavecan rilaton al la aŭtoritato. Danke al tiuj kondiĉoj aperas pasive servema rilato de etburĝo al la figuro de führer»
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
 
« [...] seksaj bremsadoj kaj malfortigoj, konsistigantaj la plej gravajn premisojn de ekzistado de la aŭtoritata familio kaj difinantaj strukturan formiĝon de psikologio de etburĝo, realiĝas helpe de religia timo, kiu estiĝas surbaze de la sento de seksa kulpo kaj radikas profunde en la emocia sfero. Tiel ni venas al problemo de rilato de religio al neado de la fakto mem de la ekzistado de sekslogo. Seksa impotenteco kaŭzas malfortiĝon de la sento de memfido. En iuj kazoj tio estas kompensata per krudiĝo de la sekseco, en aliaj krueleco iĝas trajto de la karaktero. Devigado regi sian seksecon kaj subtenado de seksa forpuŝado kaŭzas aperon de patologiaj emoce kolorigitaj nocioj de honoro kaj devo, kuraĝo kaj sinrego»
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
 
« La unua regulo de ĉiu reakcia politiko en la sfero de kulturo konsistas je “protektado de la familio”, nome de granda aŭtoritata familio. Ĝuste tian sencon kaŝas en si vortumo “defendo de la ŝtato, kulturo kaj civilizacio”. »
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
 
« Necesas kompreni ke aŭtoritata ŝtato kontrolas kaj uzas gepatran hejmon, eklezion kaj lernejon por alkroĉado de junularo al sia sistemo kaj la mondo de siaj ideoj [...] Neŭtraligo de reakcia influo de tiuj ĉi institucioj konsistigis unu el la ĉefaj taskoj de realigado de la socia revolucio»
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
 
« [...] deviga aŭtoritata-patriarkeca ordo prezentas sufiĉe da eblecoj por sadismaj mistikaj malŝarĝiĝoj. Socia raciigo de tia konduto maskas ĝian patologian karakteron»
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]

Brent Scowcroft

redakti
 
« …ĉinoj ĉe forta aŭtoritata registaro sukcesis profunde modernigi sian ekonomion. Rusoj inverse: unue ili modernigis sian politikan sistemon, faris ĝin pli demokratia kaj rezulte de tio al ili malsufiĉis centralizita potenco por akceli transformadon de la ekonomio»
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]
 
« Unu el avantaĝoj de aŭtoritata sistemo estas ke ĝi povas moviĝi kun kapturna rapideco. Sed povas okazi ke oni moviĝas en tre malĝusta direkto. »
— Brent ScowcroftUsono kaj la mondo: Konversacioj pri la estonteco de la ekstera politiko de Usono [2008]

Vidu ankaŭ

redakti


Socia kaj politika filozofio
Filozofoj ArendtAristoteloAŭgustenoAkvinoBadiouBakuninBaudrillardCamusChomskyCiceronoKonfuceoDe BeauvoirEmersonEngelsFourierFranklinGandhiGramsciHegelHobbesJeffersonKantKierkegaardLaŭzioLeibnizLeninLockeLuxemburgMakiaveloMaoMarcuseMarxMontesquieuMohamedoNietzscheOrtegaPaineRenanRousseauRussellSadSartreSmithSokratoSpinozoStraussStirnerSunSun TzuTaineThoreauTocquevilleVoltaireWeber
Konceptoj JustecoJuroPacoPosedoRevolucioRajtoSocioDespotismoMilito
Regadformoj AristokratioBurokratioDemokratio