Juneco

(Alidirektita el Junaĝo)

Juneco estas tempo de la homa vivo, inter la dentŝanĝiĝo kaj la pubhareco.

Juneco
Juneco
Juneco
Aliaj projektoj
Juneco en Vikipedio
Juneco en Komuneja kategorio
Juneco en Vikivortaro

Citaĵoj

redakti
 
« En la gejunuloj estas la dinamiko de la estonteco»
— Benedikto la 16-a
 
« Abomeno pri la devo parte klarigas ankaŭ duone ridindan, duone hontindan fenomenon — la kulton de “junularo”. Ĉiuj, de la etulo ĝis la maljunulo, transformiĝis je la “junuloj”, aŭdinte ke la junuloj havas pli da rajtoj ol da devoj, ĉar la lastajn oni povas prokrastigi kaj rezervi por maturaĝo. La juneco ĉiam estis liberigata de peza agado. Ĝi vivis ŝulde. Laŭ homaj kutimoj tiel ja devas esti. Tiun ŝajnigan rajton al ĝi pardoneme kaj tenere donacas la pliaĝuloj. Sed necesis ja tiom narkotigi ĝin, ke ĝi vere ekkonsideris tion sia merita rajto, kiun devas sekvi ankaŭ ĉiuj aliaj meritaj rajtoj. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
 
« Juneco estas feliĉa, ĉar ĝi havas la kapablon vidi belecon. Ĉiu, kiu konservas la kapablon vidi belecon, neniam maljuniĝas. »
— Franz Kafka
 
« Vi povas esti juna nur unufoje, sed vi povas esti nematura por ĉiam. » « (angle) You can only be young once but you can be immature forever. »
— Dave Barry
 
« Maljunaj viroj deklaras militon. Sed estas juneco, kiu devas batali kaj morti. » « (angle) Older men declare war. But it is youth that must fight and die. »
— Herbert C. Hoover
 
« Juneco, dia trezoro. Vi foriras por ne reveni! » « (hispane) ¡Juventud, divino tesoro. Te vas para no volver! »
— Rubén Darío
 
« Juneco ne temas pri jaroj: oni estas juna aŭ maljuna ekde naskiĝo»
— Natalie Clifford Barney

Marshall McLuhan

redakti
 
« Ni donacis al la junularo bruan kaj akresonan asfaltan ĝangalon kompare al kiu iu ajn tropika ĝangalo ŝajnas esti kvieta kaj sekura kiel kuniklejo. Ni nomis tion normala. Ni pagis al homoj por subtenado de tiu ĝangalo je altega intensonivelo, ĉar tio donis bonan profiton. Kaj kiam industrio de amuziĝo provis doni rezonan faksimilon de la kutima urba frenezo, niaj brovoj mire saltis supren. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« …la usonano estas ido de kvar radoj kaj atingo de la aĝo, ebliganta ricevi stirpermesilon, havas por la usona junularo oble pli grandan signifon ol atingo de la aĝo, ebliganta voĉdoni… »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« La tajpilo kaj telefono, tiuj plej malsimilaj ĝemeloj, kun teknologia senkompato kaj fundamenteco denove lanĉis la procezon de transformado de la usona junulino je la fatala vampvirino»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« Ni donacis al la junularo bruan kaj akresonan asfaltan ĝangalon kompare al kiu iu ajn tropika ĝangalo ŝajnas esti kvieta kaj sekura kiel kuniklejo. Ni nomis tion normala. Ni pagis al homoj por subtenado de tiu ĝangalo je altega intensonivelo, ĉar tio donis bonan profiton. Kaj kiam industrio de amuziĝo provis doni rezonan faksimilon de la kutima urba frenezo, niaj brovoj mire saltis supren. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« Parto de la malvarma dimensio de televido estas la malvarma, senemocia grimaco, penetrinta tien kune kun adoleskulo. En la epoko de varmaj komunikiloj, radio kaj kino, kaj ankaŭ en la epoko de antikva libro junaĝo estis la tempo de freŝaj, inspiritaj kaj esprimivaj vizaĝesprimoj. Neniu politikisto aŭ grava ŝtatoficisto de la malnova skolo riskus en la 40-aj jaroj surmeti tian senvivan kaj skulptecan vizaĝaĉon, kian portas infano de la televida epoko. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]

Morteza Mirbaghian

redakti
 
« Junulo lernas de studo, infano lernas de ludo»
— Morteza Mirbaghian
 
« Oni por koni junulon, konu lian kunulon. »
— Morteza Mirbaghian

Wilhelm Reich

redakti
 
« Malgraŭ striktaj formoj de patriarkeco kaj kongrua al ili moralo, ĉe eta farmisto disvolviĝas naturaj — eĉ kaze de distordo — formoj de sekseco. Same kiel ĉe industriaj laboristoj (malsame ol etburĝaj laboristoj), farmista junularo komencas seksan vivon en frua aĝo. Tamen pro severa patriarkeca edukado, sekseco de la junularo havas torditan kaj eĉ krudan karakteron. Sekseco de junulinoj estas karakterizata de frigideco. Sekse kaŭzitaj murdoj, kruda ĵaluzo kaj sklavigado de virinoj apartenas al tipaj manifestiĝoj de sekseco en kamparana medio. Nenie histerio ricevis tioman disvastiĝon kiel en kamparo. Patriarkeca geedzeco estas la fina celo de la kampara edukado ĉe strikta diktaĵo de la agrikultura ekonomio»
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
 
« Necesas kompreni ke aŭtoritata ŝtato kontrolas kaj uzas gepatran hejmon, eklezion kaj lernejon por alkroĉado de junularo al sia sistemo kaj la mondo de siaj ideoj [...] Neŭtraligo de reakcia influo de tiuj ĉi institucioj konsistigis unu el la ĉefaj taskoj de realigado de la socia revolucio»
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]
 
« [pri religiema homo] Mistikaj travivaĵoj venigas tian junulon en staton de nerva ekscitiĝo, kiu neniam finiĝas per natura orgasma kontentiĝo. Evoluo de sekslogo ĉe junulo okazas direkte al pasiva samseksemo»
— Wilhelm ReichAmasa psikologio de faŝismo [1933]

Miĥail Saltikov-Ŝĉedrin

redakti
 
« Estroj senlace klopodas ĉirkaŭigi sin per junuloj, kiuj havus klaran imagon pri la angla hararanĝo kaj montrus gracion dum la akceptoj. Tio, laŭ ilia opinio, altigas la administracion, aldonante al ĝi certan ŝikon. Iuj eĉ faras fotoportretojn de tia vido: en la centro sidas juna estro, ambaŭflanke de li — junaj subuloj, kaj vere, grupoj aspektas bonege! La estro kutime prezentas sin kiel ion klariganta, la subuloj kiel komprenantaj. Kion klarigas la estro kaj kion komprenas la subuloj — pri tio ĝis nun povis raporti eĉ ne unu fotisto, tamen mi neniel permesus al mi supozi, ke tio estis de ilia flanko aroga trompo. » « Начальники неутомимо стараются о том, чтобы окружить себя молодыми людьми, которые бы имели отчетливое понятие об английском проборе и показывали в приемах грацию. Это, по мнению их, возвышает администрацию, сообщая ей известного рода шик. Некоторые даже снимают с себя фотографические портреты в таком виде: посредине сидит молодой начальник, по бокам — молодые подчиненные, и, право, группы выходят хоть куда! Начальник обыкновенно представляется нечто разъясняющим, подчиненные понимающими. Что разъясняет начальник и что понимают подчиненные — об этом до сих пор не мог дать отчета ни один фотограф, однако я никак не позволю себе предположить, чтобы это был с их стороны наглый обман. »
— Miĥail Saltikov-ŜĉedrinPompadour-oj kaj Pompadour-inoj (1863—1874)
 
« Speciale malĝoje estas rigardi junulojn: ili nun tute mallernis hontruĝiĝi kaj mallevi la okulojn. Ĵus saltinte de sur lerneja benko, junulo jam pensas pri nenio alia krom kariero kaj eĉ kun inoj akordiĝas iel preterpase kaj haste. Kelkaj tro rapide faritaj karieroj kaŭzis kapturniĝon kaj konfuzis junajn korojn. Kiamaniere atingi tion, kion tiom facile atingis ekzemple N? Kompreneble ke la agoj modestaj, ligitaj al streĉa laboro, ne povas tiukaze aspekti sufiĉe brilaj, nek sufiĉe pruvaj. Eĉ pli: tiuj agoj estas preskaŭ suspektindaj, ĉar nun, kara onklino, eĉ en sindeteno de rorado jam videblas io simila al kaŝado. Do necesas rori. Kaj estus eĉ pli bone rekte ekkrii: helpon! tiam jam vojo mem malfermiĝos al vi. Do ili roras, kaj krias helpon, eĉ sen demandi sin: kio poste? Ah, ankaŭ damoj nun iĝis sangosuĉaj. Ili larĝigas siajn figurojn, svingas femurojn kaj imagu, ĉio por celoj de la interna politiko! » « В особенности прискорбно смотреть на молодых людей: они совсем нынче отучились краснеть и потуплять глаза. Едва соскочив с школьной скамьи, юноша уже ни о чем другом не помышляет, кроме карьеры, и даже с дамочками устраивается мимоходом и как-то наскоро. Несколько чересчур быстро сделанных карьер вскружили головы и смутили молодые сердца. Каким образом достигнуть того, чего так легко достиг, например, N? Понятно, что действия скромные, сопряженные с трудом, не могут в этом случае представляться ни достаточно блестящими, ни достаточно доказательными. Мало того: эти действия почти подозрительны, потому что нынче, милая тетенька, даже в воздержании от рыкания уже усматривается что-то похожее на укрывательство. Стало быть, нужно рыкать. А еще будет целесообразнее, ежели прямо закричать: караул! тогда уж дорога откроется сама собою. Вот они и рыкают, и караул кричат, не задавая даже себе вопроса: а дальше что? Ах, да и дамочки нынче какие-то кровопийственные стали. Нагуливают себе атуры, потрясают бедрами и, представьте, всё с целями внутренней политики! »
— Miĥail Saltikov-Ŝĉedrin, Leteroj al onklino (1882)
 
« Jes, estas kompatinda, vere kompatinda stato de junulo, ĵetita al provinco! Nerimarkeble, iom post iom, sinkas li en ŝlimo de malgravaĵoj kaj, allogita de facileco de tiu vivo, kiu ne havas pasintan, nek morgaŭan tagon, li mem senkonscie iĝas ĝia silenta adepto. Kaj poste ŝteliros panjo-pigreco kaj tiom forte premos en siaj brakumoj la novulon, ke li eĉ ne povos rekonsciiĝi. Oni rigardas ĉirkaŭ: ja vivas bonaj homoj kaj vivas gaje — do ankaŭ oni mem komencas vivi gaje. » « Да; жалко, поистине жалко положение молодого человека, заброшенного в провинцию! Незаметно, мало-помалу, погружается он в тину мелочей и, увлекаясь легкостью этой жизни, которая не имеет ни вчерашнего, ни завтрашнего дня, сам бессознательно делается молчаливым поборником ее. А там подкрадется матушка-лень и так крепко сожмет в своих объятиях новобранца, что и очнуться некогда. Посмотришь кругом: ведь живут же добрые люди, и живут весело ну, и сам станешь жить весело. »
— Miĥail Saltikov-ŜĉedrinGuberniaj noticoj (1856—1857)
 
« …jen nun aperis tute alia sorto de ŝtatoficistoj: ĉefe junaj kaj mi sincere raportu al vi, rigardi ilin estas nura malĝojo. Per vortoj li ĉion al vi listigos, ekprofundiĝos en policaj ruzaĵoj kaj jenan li kvazaŭ aferon faros, kaj tiel li sentaŭgulon superruzos, sed kiel ekos li aferon, do jen li ruĝiĝas, jen paliĝas, tute konfuziĝis. Kaj mirinde se ili ne konu leĝojn aŭ iujn formojn; ĉio, paĉjo, estas en ilia memoro, sed jen kiel stariĝos antaŭ li viva homo — kion fari! “tion” kaj “tion” kaj “hm” — nenion pli ricevos de li. » « …вот нынче пошел совсем другой сорт чиновников: всё больше молодые, а ведь, истинно вам доложу, смотреть на них все единственно одно огорченье. На словах-то он все тебе по пальцам перечтет, почнет это в разные хитрости полицейские пускаться, и такую-то, мол, он штуку соорудит, и так-то он бездельника кругом обведет, а как приступит к делу, и краснеет-то, и бледнеет-то, весь и смешался. И диво бы законов не знали или там форм каких; всё, батюшка, у него в памяти, да вот как станет перед ним живой человек куда что пошло! «тово» да «тово» да «гм» ничего от него и не добьешься больше. »
— Miĥail Saltikov-ŜĉedrinGuberniaj noticoj (1856—1857)

Oscar Wilde

redakti
 
« Mi ne estas sufiĉe juna por scii ĉion. »
— Oscar Wilde
 
« Por reakiri sian junecon, oni devas simple ripeti siajn malsaĝaĵojn. »
— Oscar Wilde, The Picture of Dorian Grey

Proverboj

redakti
 
« Ni do ĝoju, dum ni estas junaj. »
— latina proverbo

Zamenhofa proverbaro

redakti
  Pliaj citaĵoj ĉe Zamenhofa proverbaro.
 
« Ĉiu estis junulo, ĉiu estis pekulo»
— Zamenhofa Proverbaro
 
« En juneco logas, en maljuneco tedas. »
— Zamenhofa Proverbaro
 
« En juneco ni petas, en maljuneco forĵetas. »
— Zamenhofa Proverbaro
 
« Juneco ne scias, maljuneco ne povas. »
— Zamenhofa Proverbaro
 
« Juneco petolis, maljuneco malsatos»
— Zamenhofa Proverbaro
 
« Lernu juna, por esti saĝa maljuna. »
— Zamenhofa Proverbaro
 
« Leviĝu kun la suno, edziĝu dum juna. »
— Zamenhofa Proverbaro
 
« Ne ekzistas juneco sen kapricoj, nek maljuneco sen malicoj»
— Zamenhofa Proverbaro
 
« Pagas maljunaj jaroj por junaj eraroj. »
— Zamenhofa Proverbaro


 
« Sango bolas, juneco petolas. »
— Zamenhofa Proverbaro
 
« Se juneco' estus sperta, se maljuneco estus lerta! »
— Zamenhofa Proverbaro

Vidu ankaŭ

redakti