« [Pensoj de Markso pri “kruda komunismo”] Tio iĝas speciale klara ĉe analizado fare de li de la tiel nomata “kruda komunismo”, tio estas komunismo, en kiu la ĉefan signifon oni donas al nuligo de la privata posedo pri la produktadrimedoj. “Senpera fizika posedado estas imagata de ĝi kiel la sola celo de la vivo kaj de la ekzistado; kategorio de laboristo ne nuliĝas, sed disvastiĝas al ĉiuj homoj… Tiu komunismo, neanta ĉie homan personon, estas nura sinsekva esprimo de la privata posedaĵo, kiu estas tiu neado… Kruda komunismo estas nur la fino de tiu ĉi envio kaj de tiu ĉi niveligado, eliranta el imago pri iu minimumo… Ke tiu nuligo de la privata posedo tute ne estas ĝia ekproprigo videblas ĝuste el abstrakta neado de la tuta mondo de kulturo kaj civilizo, le reveno al nenatura simpleco de malriĉa, kruda kaj ne havanta bezonojn homo, kiu ne nur ne altiĝis super la nivelo de la privata posedo, sed eĉ ankoraŭ ne atingis ĝin”. Karlo Markso. Letero al Jules Michelet. januaro 1860. »
« Komunigo de la produktadrimedoj iĝos aktuala aŭ ebla nur kiam la laboristaj amasoj estos strukture pretaj, do konscios sian respondecon pri ilia regado. Nuntempe la amasoj plejparte ne nur ne strebas al tia regado, sed ankaŭ nesufiĉe pretas al ĝi. »