Ĉefpaĝo
Hazarde
Ensaluti
Agordoj
Pri Vikicitaro
Malgarantioj
Malfermi la ĉefan menuon
Vikicitaro
Serĉi
Saĝo
Lingvo
Atenti
Redakti
Aliaj projektoj
en
Vikipedio
en
Komunejo
en
Komuneja kategorio
«
Humuro
estas la ŝirmilo de saĝuloj.
»
—
Erich KÄSTNER
«
Vi ne devus maljuniĝi antaŭ ol vi saĝiĝis.
»
«
Thou shouldst not have been old till thou hadst been wise.
»
—
William Shakespeare
, Reĝo Lear, Akto unua, sceno V (tradukis
K. Kalocsay
)
«
Saĝo abunda, sed ne profunda.
»
—
[Proverbaro Esperanta]]
«
Malsaĝulo diris vorteron, saĝulo komprenas la tutan aferon.
»
—
[Proverbaro Esperanta]]
«
Saĝeco ne estas komunikebla. La saĝeco, kiun saĝulo provas komuniki sonas ĉiam kiel
stulteco
.
»
«
Weisheit ist nicht mitteilbar. Weisheit, welche ein Weiser mitzuteilen versucht, klingt immer wie Narrheit.
»
—
Hermann Hesse
, Sidarto
«
Saĝulo
aŭdu kaj plimultigu sian
scion
,
Kaj
prudentulo
akiros gvidajn
kapablojn
»
—
Sentencoj
1:5
«
Ju pli aĝa des pli saĝa.
»
—
Proverbo
«
Malantaŭ la Ombro staras la Anima, kiu havas grandan povon je tentado kaj ĉarmigado. Ŝi ofte aperas en tro juna figuro kaj kaŝas per si, siavice, la arketipon de la Maljuna Saĝulo (
magiisto
,
reĝo
ktp).
»
—
Carl Gustav Jung
, Pri psikologio de trikstero