Gazeto

(Alidirektita el Ĵurnalo)

Gazeto estas perioda presaĵo de konstanta formato kaj prezo, prezentanta ĉiajn aktualaĵojn.

Gazeto
Gazeto
Gazeto
Aliaj projektoj
Gazeto en Vikipedio
Gazeto en Komunejo
Gazeto en Komuneja kategorio
Gazeto en Vikivortaro
Gazeto en Vikinovaĵoj

Citaĵoj

redakti
 
« Bona gazeto, mi supozas, estas nacio parolanta al si mem. » « A good newspaper, I suppose, is a nation talking to itself. »
— Arthur Miller
 
« Ĉiu matene mi reprenas mian ĵurnalon, legas la nekrologan sekcion, vidas se mi estas listigita, kaj se ne, mi prenas mian matenmanĝon. » « (angle) Every morning I pick up my newspaper, get the obituary section, see if I'm listed, and if not, I have my breakfast. »
— Carl Reiner
 
« Dum mi estas urbestro de tiu ĉi urbo la grandaj industrioj estas sekuraj. Ni aŭdas pri konstituciaj rajtoj, libera esprimado kaj la libera gazetaro. Ĉiufoje, kiam mi aŭdas tiujn ĉi vortojn, mi diras al mi: 'Tiu viro estas Ruĝa, tiu viro estas Komunisto.' Vi neniam aŭdas veran usonan paroladon tia. » « (angle) As long as I am mayor of this city the great industries are secure. We hear about constitutional rights, free speech and the free press. Every time I hear these words I say to myself, 'That man is a Red, that man is a Communist.' You never hear a real American talk like that. »
— Frank Hague

Erich Fromm

redakti
 
« Demandu ordinaran leganton de ĵurnalo, kion li pensas pri iu politika problemo, kaj li prezentos al vi kiel “propran” opinion pli aŭ malpli ĝustan rerakonton de la legita; sed ĉe tio — kio estas sola por li grava afero — li kredas, kvazaŭ ĉio dirita de li estas rezulto de lia propra pensado»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Tre multaj, rigardante al iu fama pejzaĝo, fakte reproduktas en memoro ĝian bildon, kiu plurfoje trafis iliajn okulojn, ekzemple sur poŝtaj bildkartoj. Ili rigardas la pejzaĝon, sincere kredante, ke ili vidas ĝin, sed efektive ili vidas tiujn bildkartojn. Se ĉe ili okazos iu evento, kiun ili partoprenis, iu ajn koncerto, spektaklo aŭ politika manifestacio, kiun ili ĉeestis — ĉio ĉi iĝas por ili reala nur post kiam ili legos pri tio en ĵurnalo. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]

Marshall McLuhan

redakti
 
« La poŝtaj vojoj en Anglio estis pagataj ĉefe de la gazetoj. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« En Okcidenta Eŭropo libro aperis delonge antaŭ gazeto; tamen en Rusio kaj Centra Eŭropo libro kaj gazeto evoluis preskaŭ samtempe, sekve de kio tiuj du formoj ne estis strikte apartigitaj. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« Reklamaj afiŝoj (kaj informoj pri situacio en valorpaperaj merkatoj) estas la fundamento, sur kiu kuŝas la gazetaro. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« Por kreado de reklama afiŝo estas uzataj pli da peno kaj penso, inteligento kaj arto ol por kreado de iu ajn teksta elemento de gazeto aŭ revuo. Anoncoj estas novaĵoj. Kio estas fuŝa en ili estas ke ili estas ĉiam bonaj novaĵoj. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« …ekde komenco gazeto inklinis al ne libra, sed al la mozaika aŭ partoprena formo. Post rapidiĝo de eldonado kaj kolektado de novaĵoj tiu mozaika formo iĝis dominanta aspekto de la homa asociiĝo; ja la mozaika formo signifas ne senpasian “vidpunkton”, sed partoprenon en la procezo. Pro tio la gazetaro estas ne apartigebla de la demokratia procezo, sed komplete senvalora de la literatura aŭ libra vidpunkto. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« Sciigoj en la gazetaro, kiujn homoj atentas unuavice, estas la sciigoj pri tio, kion ili jam konas… Ĉar por raciaj estaĵoj denove vidi aŭ rekoni sian sperton en nova materia formo estas la pleja vivplezuro. La sperto, transformita je nova komunikilo, donas laŭvorte ĉarmigan revenon de antaŭa travivaĵo. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« Tuj post kiam la gazetaro komprenis, ke prezentado de la novaĵoj estas tute ne rakontado pri okazaĵoj kaj sciigoj, sed rekta kaŭzo de la eventoj, okazaĵoj tuj multiĝis. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« La rusa kaj eŭropa gazetisto, malsame ol la usona, estas literaturisto. Paradokse, sed en la skriba Usono la gazetaro havas intense parolan karakteron dum en la parola Rusio kaj Eŭropo — strikte literaturajn naturon kaj funkcion. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« Unuecon al la arablingva mondo povas doni nur la gazetaro. Naciismo estis nekonata al la okcidenta mondo ĝis la Renesanco, kiam Gutenberg ebligis ekvidi la gepatran lingvon en unuforma vesto. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« Eĉ en sia elekto de konvenaj materialoj por novaĵoj la gazetaro preferas homojn, jam certagrade famiĝintajn danke al kino, radio, televido kaj teatro. Tiun fakton ni povas uzi kiel lakmuspaperon dum esplorado de naturo de ilo kiel la gazetaro, ĉar se iu aperas nur en gazeto, tio estas plia pruvo de tio, ke li estas ordinara civitano. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
 
« …en Eŭropo telegrafo firmigis la pozicion de libro kaj eĉ gazetaron devigis alpreni literaturan karakteron. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]

Miĥail Saltikov-Ŝĉedrin

redakti
 
« …antaŭ mi kuŝas jam du numeroj de lia gazeto. Nomiĝas ĝi, kiel mi konsilis: “Rubujo — ĉiutaga eldonaĵo”. Sen pretendoj kaj ĉarme. En la programo-anonco estas dirite: “ni celas veron” — eĉ pli ĉarme. Neniuj aliaj promesoj haveblas kaj se vi deziras scii, kia sur la fundo de “Rubujo” kuŝas vero, do abonu. » « …передо мною лежат уж два номера его газеты. Называется она, как я посоветовал: "Помои издание ежедневное". Без претензий и мило. В программе-объявлении сказано: "мы имеем в виду истину" еще милее. Никаких других обещаний нет, а коли хочешь знать, какая лежит на дне "Помоев" истина, так подписывайся. »
— Miĥail Saltikov-ŜĉedrinLeteroj al onklino (1882)
 
« Mi tuj englutis ambaŭ numerojn kaj diru al vi: dueca sento ekregis min post la lego. De unu flanko en la animo — muziko, de alia — kvazaŭ pli ol necese revis en necesejo. Kaj, mi devas sincere agnoski, la lasta el tiuj sentoj ŝajne dominas. Almenaŭ eĉ en tiu ĉi minuto mi ankoraŭ sentas odoron dum la muziko jam delonge ne aŭdeblas. » « Я разом проглотил оба номера, и скажу вам: двойственное чувство овладело мной по прочтении. С одной стороны, в душе музыка, с другой как будто больше чем следует в ретираде замечтался. И, надо откровенно сознаться, последнее из этих чувств, кажется, преобладает. По крайней мере, даже в эту минуту я все еще чувствую, что пахнет, между тем как музыки уж давным-давно не слыхать. »
— Miĥail Saltikov-ŜĉedrinLeteroj al onklino (1882)

Vidu ankaŭ

redakti