Masoĥismo

(Alidirektita el Masoĥisto)

Masoĥismo estas psika tendenco akiri ĝuon el suferodoloro, ss en seksa rilatado, vs en ĉia rilatado.

Masoĥismo
Masoĥismo
Masoĥismo
Aliaj projektoj
Masoĥismo en Vikipedio
Masoĥismo en Vikivortaro

Erich Fromm

redakti
 
« Kvankam ideoj de Reich estas bazitaj sur la origina koncepto de Freŭdo — la teorio de “libido” — li indikas, ke masoĥisto finfine strebas al ĝuo, ke farata al li doloro estas flankaj rezultoj, ne la celo en si mem. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Iuj ajn empiriaj observoj de masoĥistoj, inkluzive psikanalizajn, donas nerefuteblajn konfirmojn, ke tiuj ĉi homoj estas plenaj je timo de soleco kaj je sento de propra sensignifeco. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Ĉiuj diversaj formoj de masoĥismaj streboj estas direktitaj al unu afero: seniĝi je propra personeco, perdi sin; alivorte, seniĝi je la ŝarĝo de libereco.
…masoĥisma “solvo” nenion solvas, same kiel ĉiaj neŭrozaj simptomoj; individuo seniĝas nur je konsciata sufero, sed la interna konflikto restas, kaj kun ĝi ankaŭ kaŝita malkontento. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Mi proponus nomi la komunan celon de sadismo kaj masoĥismo simbiozo. Simbiozo en psikologia senco de la vorto estas unio de iu persono kun alia persono (aŭ alia ekstera forto), en kiu ĉiu flanko perdas tutecon de sia “mio” tiel ke ambaŭ iĝas tute dependaj unu de la alia. Sadisto same forte bezonas sian objekton kiel masoĥisto la sian. En ambaŭ kazoj propra “mio” malaperas. En unu kazo mi diluiĝas en ekstera forto — kaj mi ne plu ekzistas; en alia — mi diskreskas koste de enkorpigo en min de alia homo, akirante ĉe tio forton kaj certecon, kiuj antaŭe mankis al mi mem. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Homo ne estas nur sadisto aŭ nur masoĥisto; inter aktiva kaj pasiva flankoj de simbioza komplekso ekzistas konstantaj ŝanceliĝoj kaj ofte malfacilas difini, kiu el tiuj ĉi flankoj agas en tiu ĉi momento, sed en ambaŭ kazoj individueco kaj libereco estas perditaj. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Tre ofte — kaj ne nur en ordinara vortuzado — sadomasoĥismo estas konfuzata kun amo. Speciale ofte kiel manifestiĝojn de amo oni konsideras masoĥismajn fenomenojn. Kompleta abnegacio por alia homo, rezigno profite al li de propraj rajtoj kaj postuloj — ĉio ĉi estas prezentata kiel ekzemplo de “granda amo”; oni opinias ke por amo ne ekzistas pli bona pruvo ol ofero kaj preteco rezigni de si mem por amata homo. Sed efektive “amo” en tiaj kazoj estas masoĥisma ligiteco kaj radikas en bezono de simbiozo. Se ni komprenas kiel amon pasian kaj aktivan fortiĝon de la ĉefa esenco de alia homo, union kun tiu homo surbaze de sendependeco kaj plenvaloreco de ambaŭ personoj, do masoĥismo kaj amo estas kontraŭaj unu al la alia. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Por grandega parto de malsupraj tavoloj de la meza klaso en Germanio kaj en aliaj eŭropaj landoj, sadismo-masoĥisma karaktero estas tipa; kaj, kiel estos montrite, nome en karakteroj de tiu ĉi tipo trovis plej viglan reagon la nazia ideologio. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« En la aŭtoritata filozofio ne ekzistas nocio de egaleco. La homo kun aŭtoritata karaktero povas foje uzi la vorton “egaleco” en ordinara parolo — aŭ por sia profito — sed por li tiu vorto ne havas iun ajn realan sencon, ĉar ĝi markas la nocion, kiun li ne kapablas kompreni. La mondo konsistas por li el homoj, havantaj aŭ ne havantaj la forton kaj potencon, do el la superuloj kaj subuloj. Sadismo-masoĥismaj streboj kondukas lin al tio, ke li kapablas nur al dominado aŭ subiĝo; li ne povas senti solidarecon. Ajnaj diferencoj — ĉu tio estas genroraso — por li nepre estas signo de supereco aŭ neplenvaloreco. Diferenco, kiu ne havus tian sencon, por li estas simple neimagebla. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« …masoĥismajn inklinojn oni povas trovi ankaŭ ĉe Hitlero mem. Superaj fortoj, antaŭ kiuj li genuiĝas estas Dio, Sorto, Neceso, Historio kaj Naturo. Efektive ĉiuj ĉi vortoj signifas por li la saman aferon: simbolon de subpremanta forto. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« …homo povas provi atingi unuecon kun la mondo helpe de regado super ĝi, transformante la aliajn je parto de si, elirante ekster la limojn de sia individua ekzistado pere de dominado. Komuna por subiĝo kaj dominado estas tio, ke kunaparteno en ambaŭ kazoj montriĝas kiel simbiozo. Ambaŭ partoprenantoj de tiaj rilatoj perdas siajn tutecon kaj liberecon: ili dependas unu de la alia kaj vivas unu danke al alia, kontentigante sian strebon al proksimaj rilatoj, sed suferante pro malsufiĉo de interna forto kaj certeco en si, por akirado de kiuj necesas libereco kaj sendependeco; krome al ili ĉiam minacas konsciatanekonsciata malamikeco, kiu nepre estiĝas ĉe rilatoj de simbiozo. Realigo de la strebo al subiĝado (masoĥisma tendenco) aŭ de strebo al dominado (sadisma tendenco) neniam alportas kontentiĝon… Finfine tiaj streboj kondukas al fiasko»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Vidu ankaŭ

redakti