« Dum modiĝintaj ĉe ni kulturajmilitoj ni donis al la virinoj kaj seksaj minoritatoj moralan superecon de “viktimoj”, samtempe malaltigante la fumantojn kaj aliajn homojn, kies vivmaniero estis haste deklarita malvirta, ĝis morala neniaĵo de “konsumantaj por sia malbono” (iam en pasinteco tiun ĉi niĉon estis okupantaj masturbantoj). »
« Dum jarmiloj al la viroj ŝajnis komforte kredi ke la virinoj estas malsupraj, duonhomaj estaĵoj, bezonantaj gvidadon kaj prizorgadon. Preskaŭ same longe raciaj homoj simile traktis la frenezulojn. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
« …plejparto de televidajsteluloj estas viroj, do “malvarmaj personoj”, dum plejparto de kinaj steluloj estas virinoj, ĉar oni povas prezenti ilin kiel “varmajn” personojn. Post apero de la televido kinosteluloj — same viroj kaj virinoj — malsupreniris kun la tuta stelula sistemo al pli modesta statuso. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
« Se ĉe viro ĝenerale en ekstera konstitucio dominas aŭ almenaŭ estas konsiderata idealologiko kaj konkreteco, do ĉe virino — sento. Sed en animo aperas inversa rilatumo: viro interne sentas kaj virino pensas. Pro tio viro pli facile trafas kompletan desperon dum virino plu kapablas konsoli kaj esperi; pro tio viro pli ofte sin mortigas ol virino. Kiom facile virino iĝas viktimo de sociaj kondiĉoj, ekzemple kiel prostituino, tiom viro cedas al impulsoj de nekonscio, trafante alkoholismon kaj aliajn malvirtojn. »