Psikanalizo

psikologia teorio fondita de Freŭdo en 1890

Psikanalizo estas psikologia doktrinaro kaj psikoterapia metodo, elpensita de Freŭdo kaj celanta malkovri kaj prilabori psikajn konfliktojn kaj malordojn, kiujn psika repuŝo igis nekonsciaj dum la personeca disvolviĝo.

Psikanalizo
Psikanalizo
Psikanalizo
Aliaj projektoj
Psikanalizo en Vikipedio
Psikanalizo en Komuneja kategorio
Psikanalizo en Vikivortaro

Citaĵoj

redakti

Jean Baudrillard

redakti
 
« La resto iĝis hodiaŭ signifa elemento. Nome sur la resto baziĝas nova difinaro. Venis la fino al la memfida logiko de diferencigaj opozicioj, kie malforta elemento ludis rolon de la resta elemento. Hodiaŭ ĉio invertiĝas. Psikanalizo mem estas la unua granda teoriigo de la restoj (misparoloj, sonĝoj kto). Nin gvidas jam ne politika ekonomio de la produktado, sed la ekonomia politiko de reproduktado, recirkulado — ĉio kio ligiĝas al ekologio kaj poluado de la medio — la politika ekonomio de la restaĵoj. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
 
« Psikanalizo starigis en la ĉefan lokon unu aspekton de nia vivo kaj kaŝis de ni la alian. Ĝi trotaksis unu el niaj naskiĝoj, biologian kaj genran, sed forgesigis alian, iniciacian naskiĝon. Ĝi forgesis ke krom du estaĵoj, kiuj difinas nian biologian naskiĝon, ĉiam apudas ankaŭ aliaj, tiuj kiuj nin tentas (ili povas esti la samaj), kaj certagrade ili estas niaj iniciaciaj gepatroj. »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
 
« Se psikanalizo (la Leĝo, la Patro ktp) estas tio, kio elŝiras vin el la sinkreta deziro de la Patrino por fordoni vin al la povo de nia propra deziro, do la tento estas tio, kio elŝiras vin el nia propra deziro por fordoni vin al la povo de la mondo»
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
 
« Psikanalizo estas la malfeliĉa konscio de la signo»
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
 
« […] la nuntempa analizo jam delonge rivelis mankojn de la determinisma klarigo de la mondo kaj naskis aleatoran mondon danke al objektiva kaŭzeco, do ĝi ĉion traktas de la vidpunkto de hazardeco kaj samtempe ĝi vekis atenton al aliaj tipoj de ligo — ne kaŭzaj kaj pli kaŝitaj (ekzemple psikanalizo kaj ĝia traktado de nekonscio forigis hazardecon de misparolo, eraro, sonĝo, frenezo). »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]

Viktor Frankl

redakti
 
« Konstruaĵo de psikanalizo sin apogas sud du ĉefaj konceptoj: sur nocioj de repuŝado kaj transigo. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
 
« Do kvintesenco de psikanalizo povas esti esprimita per la akceptebla nun vortumo, unuiganta principojn de konscieco kaj transigo: “Kie estis “Ĝi”, devas iĝi “Mi”, sed “Mi” iĝas “Mi” nur kun “Vi”»
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
 
« En Usono, la lando de “soleco en homamaso”, funkcioj de psikoterapio rimarkinde ŝanĝiĝis, kio helpis al psikanalizo. Sed Usono estas ankaŭ la lando de puritana, kalvinisma tradicio. La sekseco ĉi tie estis repuŝata sur la kolektiva nivelo kaj psikanalizo, nun malĝuste interpretita kiel “tutsekseca”, malfortigis la kolektivan repuŝadon. Efektive psikanalizo estas tute ne tutsekseca, al ĝi propras nur tutdeterminismo. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
 
« Fakte psikanalizo neniam estis tutsekseca, kaj des pli nun. La problemo konsistas nur en tio, ke Freud traktis la amon kiel epifenomenon dum efektive ĝi estas origina fenomeno de la homa ekzistado, ne alveninta epifenomeno, ĉu en la senco de strebo al neatingebla celo aŭ en la senco de sublimigo. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
 
« En la sfero de neŭrologio kaj psikiatrio Kurt Goldschtein sukcesis pruvi, ke principo de “malstreĉigo”, sur kiu sin apogas hipotezoj de psikanalizo kaj psikodinamiko, fakte estas vortumo de patologia principo: en normala situacio oble pli ĝuste estus elteni la streĉitecon, eltrovi ĝian valoron, anstataŭ ol kontraŭ iu ajn prezo ĝin eviti. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]
 
« La amo ĉiam estas ligo inter “Mi” kaj “Vi”, sed de tiu ĉi ligo en psikanaliza koncepto restas nur “Ĝi”, sekseco kaj en individua psikologio restas nur ĉiea socieco, senpersona “Ili” majuskle literumita. »
— Viktor Frankl, La doktoro kaj la animo [1946]

Sigmund Freud

redakti
 
« Psikanalizo sufiĉe juste venigas al dubo. Unu el ĝiaj reguloj diras: tio kio malhelpas al daŭrigo de laboro, ĉiam estas rezistado»
— Sigmund FreudSonĝointerpretado [1899]

Erich Fromm

redakti
 
« […] psikiatrio, riĉiĝinta per atingoj de Freŭdo, transformiĝis je ilo, servanta al komuna tendenco de manipulado de personeco. Danke al klopodoj de multaj psikiatroj, inkluzive psikanalizistojn, estis kreita bildo de “normala” homo, kiu neniam estas tro malĝoja, tro kolera aŭ tro ekscitita. Trajtojn de karaktero aŭ tipojn de personeco, malkongruajn al tiu normo, oni mallaŭde markas kiel “infanecaj” aŭ “neŭrozaj”. »
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Freuda malkovro de la metodo de liberaj asocioj celis kompreni, kio okazas profunde de via persono, malkovri kio vi estas efektive. La nuna konversacio kun afabla aŭskultanto havas kontraŭan, kvankam malkaŝe ne anoncitan celon: ĝi devas igi la homon forgesi kio li estas (se li ankoraŭ havas ian memoron), liberiĝi je iu ajn streĉiĝo, kaj samtempe de iu ajn sento de memeco. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Tamen la plej granda atingo de manipulado estas la nuntempa psikologio… Inter la psikiatroj, psikologoj kaj psikanalizistoj estas multaj, konsistigantaj escepton el tiu ĉi regulo, tamen iĝas ĉiam pli klare, ke tiuj profesioj transformiĝas je serioza danĝero por evoluo de la homo, kaj iliaj reprezentantoj evoluas, iĝante pastroj de la nova religio de plezuro, konsumado kaj senpersoneco, fakuloj pri manipulado, esprimantoj de fremdiĝinta personeco. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Vidu ankaŭ

redakti