Konsumado

Konsumado
Konsumado
Aliaj projektoj
Wikipedia-logo-v2.svg Konsumado en Vikipedio
Commons-logo.svg Konsumado en Komuneja kategorio
Wiktionary-logo-eo.png Konsumado en Vikivortaro

Konsumado estas ago de iu, kiu konsumas, do detruas iom post iom la substancon de io ĝis plena neniiĝo.

Erich FrommRedakti

 
« Kapitalisto tute ne devas interesiĝi pri utileco de sia produktaro por la konsumanto. Tio ne signifas ke la kapitaliston movas (en psikolgia rilato) nekontentigebla soifo de la mono. Ĉu tio estas tiel aŭ ne — malgravas por la kapitalisma maniero de la produktado»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Miraklo de Produktado kondukas al Miraklo de Konsumado. Tradiciaj barieroj ne plu malhelpas al iu ajn aĉeti ĉion, kio plaĉas al li. Necesas nur havi monon. Sed homoj, havantaj monon, ĉiam pli multiĝas; eble tiu mono ne sufiĉas por aĉeti veran perlon, sed ĝi sufiĉas por la artefarita, por fordoj kiuj aspektas kiel cadillacoj, por ĉipaj vestoj similaj al la kostaj, por cigaredoj — la samaj por milionuloj kaj por laboristoj. Ĉu ekzistis iam socio, en kiu okazus tia miraklo? »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Nia maniero de konsumado neeviteble kaŭzas tion, ke ni neniam estas kontentigitaj, ĉar konsumanto de reala konkreta aĵo estas tute ne nia reala konkreta persono»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« La konsumado estis rimedo por atingi la celon, tio estas feliĉon. Nun ĝi transformiĝis je la celo en si mem. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« En niaj tagoj la homo estas sorĉita je ebleco aĉeti grandan kvanton de la plej bonaj kaj, plej grave, novaj aĵoj. Li sentas konsumistan malsaton»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« [pri konsumanto] Lia gusto estas objekto de manipulado, li volas vidi kaj aŭdi tion, kion oni instigas lin voli; distrado, same kiel ĉio alia estas industrio: la aĉetanton oni igas aĉeti plezuron ĝuste same kiel oni igas lin aĉeti vestojn kaj ŝuojn. Kosto de la plezuro dependas de ĝia populareco en la merkato, sed ne de io, kion eblus mezuri per la homaj mezuroj. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Kiam mi ricevas plezuron en fremdiĝinta formo, al mi okazas nenio; mi konsumis tion aŭ alion kaj ĉio kio restis estas rememoroj pri tio, kion mi faris. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Al la plej mirindaj ekzemploj de tia konsumado de la plezuroj apartenas momenta fotado, iĝinta unu el la plej gravaj manieroj pasigi libertempon… “Turisto” kun sia kamerao estas brila simbolo de la fremdiĝinta rilato al la mondo. Konstante okupita pri fotado, li mem fakte vidas nenion krome tra celilo de la fotilo, plenumanta rolon de peranto. La kamerao vidas anstataŭ li kaj rezulto de la doninta al li “plezuron” vojaĝo estas kolekto da fotoj, anstataŭiganta impresojn, kiujn li povus ricevi, sed ne ricevis. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Se individuo ne prokrastas siajn dezirojn (kaj deziras nur atingeblan), do li havas nek konfliktojn, nek dubojn, nek neceson fari decidojn; li neniam restas sola kun si mem, ĉar li ĉiam estas okupita — li laborasdistriĝas. Li ne bezonas konscii sin mem, ĉar li konstante estas okupita je konsumado de plezuroj. Por li Mi estas sistemo de deziroj kaj ilia kontentigo; li devas labori por kontentigi siajn dezirojn kaj tiuj ĉi deziroj estas ĉiam pli varmigataj kaj direktataj per la ekonomia mekanismo. Plejparto da ili kreiĝas artefarite; eĉ la seksa logo estas tute ne tiom “natura” kiel oni bildigas ĝin. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Ricevado de plezuroj konsistas ĉefe en kontentiĝo pro konsumado kaj “englutado”. Konsumaĵoj, vizitindaĵoj, manĝaĵoj, drinkaĵoj, cigaredoj, homoj, lekcioj, libroj, filmoj — ĉio estas konsumata, ĉio “englutata”. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Konsumanto kiel la tria persono ankaŭ devas iumaniere partopreni en la procezo de farado de decidoj kaj en planado. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Reduktado de troa konsumado en la industrie evoluintaj landoj estas nepraĵo, se ili volas hlepi al la industrie subevoluintaj landoj, kaj ili devas voli helpi al ili se ili strebas konservi la pacon»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« La nuntempa arto estas individuisma en procezo de sia kreado, kaj en la procezo de konsumado. La “kolektiva arto” estas kuna: ĝi ebligas al la homo konscie senti sian unuecon kun aliaj homoj, tiel riĉigante lin kaj farante pli produktiva. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Jean BaudrillardRedakti

 
« Homoj plenas je deziro ĉion forpreni, ĉion malplenigi, ĉion konsumi, ĉion palpi permane. Observado, malĉifrado, ekkono — tio ne kontentigas ilin. La sola amasa pasio estas pasio palpi permane. »
— Jean Baudrillard, Simulakroj kaj simulaĵoj [1981]
 
« La amaso transigis la konsumadon al ebeno, kie ĝia nivelo iĝas indikilo de statuso kaj prestiĝo, kie ĝi eliras ekster iujn ajn raciajn limojn aŭ estas ŝajnigata, kie regas potlaĉo, kiu nuligas iun ajn konsuman koston»
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
 
« La sociala havas du devojn: produkti la restaĵon kaj tuj ekstermi ĝin. Se la tuta riĉaĵo estus oferata, la homoj perdus la senton de realeco. Se la tuta riĉaĵo estus je ilia dispono, ili ne plu distingus la utilan de senutila. La sociala devas zorgi pri senutila konsumado de la restaĵo por ke la individuoj estu pretaj al utila por ili organizado de ilia vivo»
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
 
« Naiva estas ne la sociala — naivaj estas diversaj socialistoj kaj humanistoj, revantaj pri redistribuado de la tuta riĉaĵo, ekskludado de ĉiuj senutilaj elspezoj ktp. La socialistoj, luktantoj por konsuma kosto, luktantoj por konsuma kosto de la sociala, montras ke la socialeco estas absolute ne komprenita de ili — ili opinias ke la sociala povas iĝi la optimuma kolektiva administrado de la konsuma kosto de la homoj kaj aĵoj. Sed ĝi neniam estos tio. »
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
 
« Kiam ĉio, inkluzive la socialan, iĝas konsuma kosto, la mondo iĝas inercia kaj en ĝi okazas io rekte kontraŭa al tio, pri kio revis Markso. Li revis pri absorbado de la ekonomia per la plibonigita sociala. Ni ja alfrontas absorbadon de la sociala per la malbonigita politika ekonomio — fakte per la administrado. »
— Jean Baudrillard, En la ombro de la silentema plejmulto [1982]
 
« Efektive ne ni finis la konsuman koston, sed la sistemo mem likvidis ĝin per troa produktado. Estas produktitaj kaj stokitaj tiom da aĵoj, ke ili simple ne havas tempon por servi (kio estas granda bono kiam temas pri la nukleaj armiloj). Estas skribite kaj disvastigite tiom da signoj kaj mesaĝoj, ke ili neniam estos legitaj. Feliĉe por ni! Ja eĉ kun tiu malgranda parto, kiun ni absorbas, kun ni okazas io simila al ekzekuto sur la elektra seĝo»
— Jean Baudrillard, La travidebleco de malbono [1990]

Vidu ankaŭRedakti