Nacio

komunumo de homoj, kiuj dividas komunan lingvon, kulturon, etnecon, devenon aŭ historion
(Alidirektita el Nacioj)

Nacio estas popolo, akirinta konscion pri si mem kiel aparta socia komunumo pro komunaj karakterizaĵoj, rezultantaj de historiaj procezoj.

Nacio
Nacio
Nacio
Aliaj projektoj
Nacio en Vikipedio
Nacio en Komuneja kategorio
Nacio en Vikivortaro


Eric Hoffer

redakti
 
« La revolucioj de la bolŝevistoj kaj de la nazioj estas ankaŭ la sufiĉe maturaj naciaj movadoj; cetere la nazia revolucio estis tia movado ekde komenco, kaj la naciismo de la bolŝevistoj montriĝis ne tuj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Mezaj homoj de la nacio konsistigas ĝian inercian mason. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« La rifuzitoj, forpuŝitaj al malantaŭa loko homoj iĝas krudmaterialo por estonteco de la nacio. La ŝtono forĵetita de konstruistoj, iĝas fondoŝtono de la nova mondo. Popolo, ne havanta proprajn sociajn forĵetaĵojn kaj malkontentulojn, estas kutime disciplinita, bonkonduta, paca kaj afabla, sed ŝajne sen iuj ajn semoj de granda estonteco. Tute ne estas ironio de la historio en tio, ke nome rifuzitoj el diversaj landoj de Eŭropo transveturis oceanon kaj konstruis sur la nova kontinento novan mondon. Nur ili povis fari tion. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Kiam nacio ĉesas pasie strebi al io aŭ kiam celo de ĝiaj streboj iĝas konkreta kaj limigita, potencialo de ĝia kuraĝo falas. Nur celo, kiun oni povas ĉiam perfektigadi, konservas potencialon de la nacia kuraĝo eĉ tiam, kiam deziroj de la nacio ĉiam plenumiĝas. Ĉe tio la celo ne nepre devas esti tro alta. Malnobla idealo de senĉese kreskanta vivnivelo konservis la usonan nacion kiel sufiĉe kuraĝan. Angla idealo de terposedanto kaj la franca — de rentulo — estas konkretaj kaj limigitaj. Tiu ĉi konkreteco de la naciaj idealoj verŝane estas ligita al malkresko de energioj de ambaŭ nacioj. En Usono, Rusio kaj Germanio idealoj estas nekonkretaj kaj nelimigitaj. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]

José Ortega y Gasset

redakti
 
« La plej memkontentaj nuntempe popoloj, kaj ankaŭ la plej monumentaj “neplenkreskuloj” estas la popoloj, kiuj decidis en la homa komunumo “fari ĉion laŭdezire”. Kaj laŭ naiveco ili nomas tion “nacia spirito”. Kvankam mi malŝatas la spiriton internacian kaj bigotan estimon de ĝi, tamen tiuj kapricoj de la nacia nematureco ŝajnas al mi karikaturaj. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
 
« …ne sango kaj lingvo kreas nacian ŝtaton inverse, ĝi similigas sangoenhavon kaj artikulacion de la sonoj. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
 
« Se nacio ekzistus nur danke al pasinteco, neniu defendus ĝin dum danĝero… Defendante, ni defendas nian morgaŭon, ne nian hieraŭon. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
 
« Loĝantoj de Centra kaj Suda Amerikoj havas komunan pasintecon kun la hispanoj, tamen ili ne formas komunan nacion. Kial? Mankas unu kaj evidente la plej granda afero — komuna estonteco»
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
 
« …efektive la nacio neniam estas preta. Tio diferencigas la nacian ŝtaton de aliaj. La nacio ĉiam aŭ formiĝas aŭ disfalas. Tetrium non datur [latine: La tria ne eblas]. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
 
« Nun por la eŭropanoj venas tempo, kiam Eŭropo povas iĝi la nacia ideo. Kaj estus oble malpli utopie kredi je tio hodiaŭ ol aŭguri en la 11-a jarcento la unuecan Hispanion. Ju pli fervore la nacia ŝtato de la Okcidento gardas sian veran esencon, des pli senevite ĝi liberigos ĝin en la unueca kaj grandega ŝtato kontinenta. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
 
« Tiuj unuiĝoj, kiuj ĝis nun nomiĝis nacioj, proksimume antaŭ jarcento atingis sian apogeon. Ne eblas ion fari pri ili krom unu afero — superi ilin. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
 
« La naciaj ŝtatoj, kun ilia iam liberema atmosfero de malfermiteco kaj freŝeco, transformiĝis je kadukeco kaj iĝis “interiero”... Tio klarigas la “naciisman” eksplodon en niaj tagoj… La lasta ardo plej longe estingiĝas. La lasta spiro estas la plej profunda. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)
 
« Sed ĉiu naciismo estas sakstrato. Celante morgaŭan tagon oni alfrontas muron. Ĉi tie la vojo perdiĝas kaj kondukas nenien. Naciismo estas mispaŝo je direkto kontraŭa al la nacia esenco. Ĝi estas kuniga, dum naciismo estas ekskluda kaj nur forpuŝas. »
— José Ortega y Gasset, La ribelo de la amasoj (1930)

Erich Fromm

redakti
 
« La manko de objektiveco rilate al fremdaj nacioj estas fifam-konata. De unu tago al la alia oni ŝajnigas ke alia nacio estas tute malmorala kaj diabla, dum nia propra nacio reprezentas ĉion bonan kaj noblan. Oni juĝas ĉiun agon de la malamiko per unu mezurilo, kaj la propran agon per alia. Eĉ bonaj agoj de la malamiko oni konsideras kiel indikilo de aparta diableco, celante trompi nin, dum niaj malbonaj agoj estas necesaj kaj pravigitaj per niaj noblaj celoj. »
— Erich Fromm, La Arto de Amo [1956]
 
« Familio kaj gento, kaj poste la ŝtato, nacio kaj eklezio prenas je si la funkciojn, kiujn origine plenumis por sia bebo la patrino mem. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« En niaj tagoj ordinara homo akiras senton de identeco pli danke al aparteno al nacio ol sekve de konsciado de si la “homa filo”. Tia fiksiĝo distordas etoson de la objektiveco, do ankaŭ la racion»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Idolisman karakteron de la nacia sento oni povas observi en reago al malhonorado de simboloj de klano, kiu grave diferenciĝas de reago al ofendado de la religiajmoralaj simboloj»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« La homoj serĉis kaj trovis diversajn anstataŭigojn de la vere individua sento de identeco. Nacio, religio, klasoprofesio servas por doni al la homo tiun senton. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« La manko de objektiveco rilate al fremdaj nacioj estas fifam-konata. De unu tago al la alia oni ŝajnigas ke alia nacio estas tute malmorala kaj diabla, dum nia propra nacio reprezentas ĉion bonan kaj noblan. Oni juĝas ĉiun agon de la malamiko per unu mezurilo, kaj la propran agon per alia. Eĉ bonaj agoj de la malamiko oni konsideras kiel indikilo de aparta diableco, celante trompi nin, dum niaj malbonaj agoj estas necesaj kaj pravigitaj per niaj noblaj celoj. (La Arto de Amo 1956) »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Diversaj aŭtoroj

redakti
 
« En Mezepoko dio de la eŭropano estis kristana kaj lia diablo estis la judo. En la nuntempa socio fonto de grupa sekureco ŝoviĝis de dio kaj papo al la nacio kaj gvidanto, de religio — al scienco. Rolo de simboloj de danĝero transiris de sorĉistino kaj judo al perfidulo kaj frenezulo»
— Thomas Szasz, La fabriko de frenezo [1970]
 
« Nacio estas socio unuiĝinta per ensorĉo pri ĝia deveno, kaj per malamegado al ĝiaj najbaroj» « A nation is a society united by a delusion about its ancestry and by a common hatred of its neighbours. »
— William Ralph IngeThe End Of An Age And Other Essays
 
« [pri la nacioj kaj iliaj reprezentantoj] La unueco, al kiu li vere sentas sin ligita, estas ĉiam amasoamasa simbolo»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Bona gazeto, mi supozas, estas nacio parolante al si mem. » « A good newspaper, I suppose, is a nation talking to itself. »
— Arthur Miller

Vidu Ankaŭ

redakti