Produktadrimedoj
Aliaj projektoj
Produktadrimedoj en Vikipedio
Produktadrimedoj en Vikivortaro

Produktadrimedoj estas laborrimedoj, necesaj por produktado de varoj.

Citaĵoj redakti

Erich Fromm redakti

 
« Malgraŭ malprivatigo de produktadaj rimedoj, la vortosocialismo” iĝis en Rusio falsa, ĉar tie vastajn amasojn de loĝantaro manipulas ĉiopova burokrataro; eĉ se tia sistemo de administrado kapablas agi je ekonomiaj interesoj de plejparto de la popolo, ĝi neeviteble malhelpas evoluon de libereco kaj individuismo»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Stalinisma sistemo, malgraŭ tio ke en ĝi ekzistas la ŝtata posedaĵo pri produktadrimedoj, verŝajne oble pli proksimas al la frua, pure ekspluata formo de la okcidenta kapitalismo ol al iu ajn pensebla ideo de la socialisma socio»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« [Pensoj de Markso pri “kruda komunismo”] Tio iĝas speciale klara ĉe analizado fare de li de la tiel nomata “kruda komunismo”, tio estas komunismo, en kiu la ĉefan signifon oni donas al nuligo de la privata posedo pri la produktadrimedoj. “Senpera fizika posedado estas imagata de ĝi kiel la sola celo de la vivo kaj de la ekzistado; kategorio de laboristo ne nuliĝas, sed disvastiĝas al ĉiuj homoj… Tiu komunismo, neanta ĉie homan personon, estas nura sinsekva esprimo de la privata posedaĵo, kiu estas tiu neado… Kruda komunismo estas nur la fino de tiu ĉi envio kaj de tiu ĉi niveligado, eliranta el imago pri iu minimumo… Ke tiu nuligo de la privata posedo tute ne estas ĝia ekproprigo videblas ĝuste el abstrakta neado de la tuta mondo de kulturo kaj civilizo, le reveno al nenatura simpleco de malriĉa, kruda kaj ne havanta bezonojn homo, kiu ne nur ne altiĝis super la nivelo de la privata posedo, sed eĉ ankoraŭ ne atingis ĝin”.
Karlo Markso. Letero al Jules Michelet. januaro 1860. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Aliaj aŭtoroj redakti

 
« Komunigo de la produktadrimedoj iĝos aktuala aŭ ebla nur kiam la laboristaj amasoj estos strukture pretaj, do konscios sian respondecon pri ilia regado. Nuntempe la amasoj plejparte ne nur ne strebas al tia regado, sed ankaŭ nesufiĉe pretas al ĝi. »
— Wilhelm Reich, Enkonduko al Amasa psikologio de faŝismo [1942]

Vidu ankaŭ redakti