Sufero

(Alidirektita el Suferado)

Sufero estas sento de tiu, kiu suferas, do sentas, elportas fizikan doloron, troviĝas en malagrabla, ĝena, turmenta stato pro ia kaŭzo, estas trafita de difekto, damaĝo; malprosperas.

Sufero
Sufero
Sufero
Aliaj projektoj
Sufero en Vikipedio
Sufero en Komunejo
Sufero en Komuneja kategorio
Sufero en Vikivortaro

Citaĵoj redakti

Eric Hoffer redakti

 
« Malriĉeco kaj suferoj ne kaŭzas malkontenton aŭtomate, same kiel aktiva malkontento ne nepre estas rekte proprocia al grado de la suferoj. Malkontento plej fortas verŝajne kiam la suferoj estas tolereblaj, do kiam la vivkondiĉoj pliboniĝas tiom, ke al homo ekŝajnas ebla plena bonfarto. Maljusteco senteblas pli forte en momento, kiam ŝajnas ke justeco baldaŭ venkos. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Ne suferoj instigas homojn al ribelo, sed apetito, kiu venas dum manĝado»
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]

Zamenhofa proverbaro redakti

 
« Ankaŭ diablo tondron suferos. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Kapo pekas, piedoj suferas. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Kie estas sufero, estas ankaŭ espero. »
— Zamenhofa proverbaro
 
« Suferinto pli valoras, ol lerninto. »
— Zamenhofa proverbaro

Aliaj aŭtoroj redakti

 
« Sento de propra unikeco ĉe Usono baziĝis sur koncepto de libereco; ĉe Rusio ja ĝi devenis el sperto de komune travivtaj suferoj. »
— Henry KissingerDiplomatio [1994]
 
« Ĉiam pura restas nur larmoj Kaj la akvo de l’fontanoj. » « Ewig rein bleibt nur die TräneUnd das Wasser der Fontäne »
— Joachim RINGELNATZ
 
« La pensoj pri kiuj ni bedaŭras , ne ŝuti larmojn, estas la plej profundaj, kaj estas al ni la plej karaj. »
— Emil Cioran
 
« Neniu volus esti malhavigita je sia rajto suferi, ĉar tiu estas ankaŭ sia rajto esti homo. »
— Rabindranath TAGORE
 
« Estas regionoj de via kompatinda kor’, kiuj ekzistas ne,kaj kien sufero eniĝas por ke ili estiĝu. »
— Léon BLOY
 
« Estas regionoj de via kompatinda kor’, kiuj ekzistas ne,kaj kien sufero eniĝas por ke ili estiĝu.Nur aflikto povas al ili doni iom da homeco, kaj aliigi ilian rokkoron al koro homa. »
— Fénelon
 
« Dum ekzistas espero, tolereblas sufero. »
— Morteza Mirbaghian
 
« Ĉiu povas simpatii kun la suferado de amiko, sed oni bezonas fajnan naturon por simpatii kun la sukceso de amiko. » « Anybody can sympathise with the sufferings of a friend, but it requires a very fine nature to sympathise with a friend's success. »
— Oscar Wilde