Malfeliĉo estas sento, stato de tiu, kiu havas nenian ĝojon, kontentecon; malbona ŝanco; malfavora, malutilega, doloriga okazaĵo.

Malfeliĉo
Malfeliĉo
Malfeliĉo
Aliaj projektoj
Malfeliĉo en Vikipedio
Malfeliĉo en Vikivortaro

Zamenhofa Proverbaro

redakti
 
« Malfeliĉo inviton ne atendas. »
— Zamenhofa Proverbaro
 
« Malfeliĉo kaj peko leviĝas sen veko. »
— Zamenhofa Proverbaro
 
« Malfeliĉo komuna estas malpli premanta. »
— Zamenhofa Proverbaro
 
« Malfeliĉo malofte venas sole. »
— Zamenhofa Proverbaro
 
« Malfeliĉo sin ne ĝenas, faru geston — ĝi tuj venas. »
— Zamenhofa Proverbaro
 
« Malfeliĉo venas rajde, foriras piede. »
— Zamenhofa Proverbaro
 
« Malfeliĉo venas sen alvoko. »
— Zamenhofa Proverbaro
 
« Malfeliĉo venas, malfeliĉon kuntrenas. »
— Zamenhofa Proverbaro
 
« Malfeliĉoj kaj batoj venas ĉiam kun fratoj. »
— Zamenhofa Proverbaro

Vidu ankaŭ

redakti