Friedrich Engels

germana politikisto, ekonomikisto kaj teoriulo de komunismo
(Alidirektita el Engelso)
Friedrich Engels
Engels painting2.jpg
Aliaj projektoj
Wikipedia-logo-v2.svg Biografio en Vikipedio
Commons-logo.svg Plurmedioj en Komunejo
Commons-logo.svg Plurmedioj en Komuneja kategorio

Friedrich ENGELS, esperante ankaŭ Frederiko ENGELSO (naskiĝis la 28-an de novembro 1820 en Barmen (hodiaŭ Vupertalo), (Prusio), mortis la 5-an de aŭgusto 1895 en Londono) estis germana filozofo, socialisto, ekonomikisto, politikisto kaj teoriulo de komunismo. Li estis la ĉefa kunlaboranto de Karl Marx, kun kiu li multajn verkojn kunverkis, tiel ke oni kutime eldonas la verkaron de ambaŭ aŭtoroj kune: Markso-Engelso-Verkaro

CitaĵojRedakti

 
La moderna ŝtato estas nur komitato, kiu administras la komunajn problemojn de la burĝa klaso.
 
La kapitalistoj baldaŭ havis ĉion en siaj manoj kaj nenio restis al la laboristoj.
 
« La moderna ŝtato estas nur komitato, kiu administras la komunajn problemojn de la burĝa klaso. »
— Kun Karl MarxManifesto de la Komunista Partio
 
« Kristanismo, precipe protestantismo, estas la ĝusta religio por socio en kiu superregas la produktado de varoj. »
 
« Popolo, kiu subpremas alian popolon, ne povas esti libera»
 
« Popolo, kiu subpremas alian popolon, ne povas esti libera. »
 
« Teruro konsistas plejparte el senutilaj kruelaĵoj faritaj de timemaj homoj por trankviligi sin. » « La Terreur, das sind großenteils nutzlose Grausamkeiten, begangen von Leuten, die selbst Angst haben, zu ihrer Selbstberuhigung. »
— Letero al Karl Marx (4-an de septembro 1870)
 
« La ŝtato ne estas "aboliciita", ĝi forvelkas. »
— Kontraŭ-Dühring (1878)
 
« Ĝuste kiel Marx diris pri la francaj marksistoj fine de la sepdekaj jaroj: Mi nur scias, ke mi ne estas marksisto. »
— Letero al Conrad Schmidt (5-an de aŭgusto 1890)

La Kondiĉo de la Laborista Klaso en Anglujo en 1844 (1845)Redakti

 
« La burĝaro akiris monopolon de ĉiuj rimedoj de ekzisto en la plej vasta senco de la vorto. Kion bezonas la proleto, li povas akiri nur de ĉi tiu burĝaro, kiu estas protektita en ĝia monopolo per la potenco de la ŝtato. La proleto do estas laŭleĝe kaj fakte la sklavo de la burĝaro, kiu povas dekreti lian vivonmorton»
 
« Bela libereco, kie la proleto havas neniun alian elekton krom tiu aŭ akcepti la kondiĉojn, kiujn la burĝaro ofertas al li, aŭ malsati, morti pro froston, dormi nuda inter la arbaraj bestoj! »
 
« La sola diferenco kompare kun la malnova sincera sklaveco estas ĉi tio, ke la hodiaŭa laboristo ŝajnas esti libera ĉar li ne estas vendita unu fojon por ĉiam, sed iom post iom tage, semajne, jare kaj ĉar neniu posedanto vendas lin al alia, sed li estas devigita vendi sin anstataŭe, estante la sklavo de neniu aparta persono, sed de la tuta burĝara klaso» « Der ganze Unterschied gegen die alte, offenherzige Sklaverei ist nur der, dass der heutige Arbeiter frei zu sein scheint, weil er nicht auf einmal verkauft wird, sondern stückweise, pro Tag, pro Woche, pro Jahr, und weil nicht ein Eigenthümer ihn dem and verkauft, sondern er sich selbst auf diese Weise verkaufen muss, da er ja nicht der Sklave eines Einzelnen, sondern der ganzen besitzenden Klasse ist. »
 
« La maniero laŭ kiu la vasta amaso da malriĉuloj estas traktata de la moderna socio estas vere skandala. Ili estas paŝtataj en grandaj urboj, kie ili spiras pli aĉan aeron ol en la kamparo, kiun ili forlasis. »

Principoj de Komunismo (1847)Redakti

 
« Komunismo estas la doktrino pri la kondiĉoj de la liberigo de la proletaro. »
 
« La kapitalistoj baldaŭ havis ĉion en siaj manoj kaj nenio restis al la laboristoj. »
 
« La klaso de grandaj kapitalistoj, kiuj, en ĉiuj civilizitaj landoj, jam havas preskaŭ ekskluzivan posedon de ĉiuj vivrimedoj kaj de la instrumentoj (maŝinoj, fabrikoj) kaj materialoj necesaj por la produktado de la vivrimedoj. Jen la burĝa klaso, aŭ la burĝaro»
 
« La klaso de tute senposedaj homoj, kiuj devas vendi sian laboron al la burĝaro por akiri, interŝanĝe, la vivrimedojn por sia subteno. Ĉi tio nomiĝas la klaso de proletoj, aŭ la proletaro»
 
« La sklavo estas vendita unu fojon por ĉiam; la proleto devas vendi sin ĉiutage kaj hore. La individua sklavo, havaĵo de unu mastro, certigas sian ekziston, kiom ajn mizera ĝi estos, pro la intereso de la mastro. La individua proleto, kvazaŭ posedaĵo de la tuta burĝa klaso, kiu aĉetas lian laboron nur kiam iu bezonas ĝin, ne havas sekuran ekziston»
 
« Forigu konkurencon kaj anstataŭigu ĝin per asocio. »
 
« La forigo de privata proprieto fariĝis ne nur ebla sed absolute necesa. ... La rezulto povas esti nur la venko de la proletaro. »

Pri la aŭtoroRedakti

 
« Ke la materialismaj socialistoj plibonigos H. [[[Historio]]n] por la malriĉuloj. Ilia plej bona verkisto, Engels, konigis la erarojn kaj la hororojn de nia Fabrika Sistemo. »
— Lord Acton
 
« Engels ĉiam konsideris sin juniora partnero, kaj tiel sendube, li estis. Sed tio ne malpliigas lian rolon. Se li ne estus la juniora partnero, multe por kio lia plejranga partnero estas konata ne estus farita. »
— John Kenneth Galbraith

Erich FrommRedakti

 
« Markso pretervidis malraciajn fortojn en la homo, kiuj igas lin timi la liberecon kaj estigas en li soifon de la potenco kaj strebon al la detruado. Kontraŭe en la fundamento de la Marksa kompreno de la homo kuŝas supozo, ke laŭ sia naturo la homo estas bona kaj ke tiu boneco ekregos tuj post kiam falos kripligantaj lin ekonomiaj katenoj. La fama frazo fine de la Manifesto de la Komunista Partio pri tio, ke laboristoj povas “perdi nenion, krom siaj katenoj” enhavas profundan psikologian eraron. Kune kun la katenoj laborista klaso perdas ankaŭ ĉiujn malraciajn bezonojn kaj ilian kontentiĝon, aperintajn en tiu periodo dum ĝi portis sur si la katenojn. Tiurilate Markso kaj Engelso ne sukcesis super naivan optimismon de la 18-a jarcento»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Markso kaj Engelso kredis je tuj alveno de la “socio de bono” kaj nur nebule konsciis eblecon de apero de nova barbareco forme de la komunisma kaj faŝisma aŭtoritataj reĝimoj, kaj ankaŭ militoj de senprecedenca detrua forteco. Nome per tiu manko de realismo klarigeblas multaj teoriaj kaj politikaj eraroj en la konceptoj de Markso kaj Engelso; en ĝi troviĝas bazo de detruado de socialismo, komenciĝinta de Lenin»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti


Socia kaj politika filozofio
Filozofoj ArendtAristoteloAŭgustenoAkvinoBadiouBakuninBaudrillardCamusChomskyCiceronoKonfuceoDe BeauvoirEmersonEngelsFourierFranklinGandhiGramsciHegelHobbesJeffersonKantKierkegaardLaŭzioLeibnizLeninLockeLuxemburgMakiaveloMaoMarcuseMarxMontesquieuMohamedoNietzscheOrtegaPaineRenanRousseauRussellSadSartreSmithSokratoSpinozoStraussStirnerSunSun TzuTaineThoreauTocquevilleVoltaireWeber
Konceptoj JustecoJuroPacoPosedoRevolucioRajtoSocioDespotismoMilito
Regadformoj AristokratioBurokratioDemokratio