Manĝo

substanco manĝata de vivulo por sinnutrado

Manĝo estas ago manĝi; tuto de la nutraĵoj, konsumataj dum manĝo; plado.

Manĝo
Manĝo
Manĝo
Aliaj projektoj
Manĝo en Vikipedio
Manĝo en Komunejo
Manĝo en Komuneja kategorio
Manĝo en Vikivortaro

Citaĵoj

redakti

NOTO: Krom en la referencitaj citaĵoj, la tradukoj inkluditaj en tiu ĉi sekcio estas propraj de la vikicitaristo, kiu aldonis ilin.

 
« Tiuj, kiuj provis, diras al mi, ke senmakula konscienco igas vin feliĉa kaj kontenta; tamen la samon plena stomako faras same bone, kaj ĝi estas pli malmultekosta kaj pli facile aranĝebla. Oni sentas sin tiel pardonema kaj malavara post solida kaj bone digestita manĝo, tiel noblanima, tiel bonfarema. »
— Jerome K. Jerome
 
« Kiam mi havas iom da mono, mi aĉetas librojn. Se restas iom, mi aĉetas manĝaĵojn kaj vestaĵojn. »
— Erasmo de Roterdamo
 
« Provu lerni spiri profunde, vere gustumi manĝaĵojn kiam vi manĝas, kaj kiam vi dormas vere dormu. Provu laŭeble esti tute vivanta per ĉiuj viaj fortoj, kaj kiam vi ridas, ridu kiel diable. Kaj kiam vi estu kolera, estu bona kaj kolera. Provu esti viva. Vi baldaŭ mortos» « (angle) Try to learn to breathe deeply, really to taste food when you eat, and when you sleep really to sleep. Try as much as possible to be wholly alive with all your might, and when you laugh, laugh like hell. And when you get angry, get good and angry. Try to be alive. You will be dead soon enough. »
— William Saroyan
 
« Oni ne devas konvinki malsatantan homon, ke li/ŝi bezonas manĝaĵon. »
— John Kenneth Galbraith]]
 
« La vivo estas tiel amara, ke ĝi malfermas la emon manĝi ĉiutage. » « (hispane) La vida es tan amarga que abre a diario las ganas de comer. »
— Enrique Jardiel Poncela
 
« Vi estas tio, kion vi manĝas. » « (germane) Der Mensch ist, was er ißt. »
— Ludwig Feuerbach

Elias Canetti

redakti
 
« Tiu ĉi rito de la komuna manĝado kaj digestado estas la komunio. Al ĝi oni donas specialan sencon: ĝi devas okazi tiel, ke la manĝata besto sentu estimon al si. Ĝi ja devos reveni kaj venigi siajn gefratojn. La ostojn oni ne disbatas, sed zorgeme elprenas. Se ĉio estas farata ĝuste, kiel decas, ili denove vestiĝos je karno, la besto resurektos kaj oni povos denove ĉasi ĝin. Se ja oni kondutos malĝuste kaj la besto sentos sin ofendita, ĝi malaperos por ĉiam, forkuros kune kun siaj gefratoj, ne renkontiĝos al la homo, inter la homoj komenciĝos malsato. Dum iuj festoj oni penas ŝajnigi, kvazaŭ la manĝata besto mem tion ĉeestas. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« [pri la komuna manĝado] …la ĉasanta grego transiras al la multiganta»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La besto, solene manĝata de la ĉasisto, devas vivi denove, ĝi resurektos kaj denove ebligos ĉasi sin. Tia resurekto en la superaj komunioj iĝas la plej grava celo, nur anstataŭ la besto ĉi tie estas manĝata la korpo de dio, kaj lian resurekton la kredantoj almezuras al si mem. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Grandan signifon havas transiro de la ekstera al la interna grego dum la komunio. Manĝante la mortigitan en ĉasado beston, kun respektego konsciante ke io de ĝi nun estas en ĉiu partoprenanto, la grego interniĝas. Nun oni povas atendi la resurekton kaj unuavice propran multiĝon. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Ĉio kio estas manĝata, estas objekto de la potenco»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Ne diskuteblas certa estimo kiun sentas unu al alia, kiuj manĝas kune. Ĝi esprimiĝas unuavice en tio, ke ili dividas la manĝon…. ilia reciproka estimo signifas ankaŭ ke ili ne manĝos unu la alian»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La plej intensa familia vivo estas tie, kie la familio plej ofte manĝas kune… invito al tia tablo praktike egalas al akcepto en la familio. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La rido estas konsiderata vulgara, ĉar ĉe tio larĝe malfermiĝas la buŝo kaj montriĝas la dentoj. Evidente ĝi devenas de ĝojo pro ĉasado de predo aŭ manĝaĵo, kiu ŝajnas senduba. Falinta homo memorigas al la alia beston, kiun tiu ĉasis kaj kiun li logis al kaptilo. La falo, kaŭzanta ridon, memorigas pri senhelpeco de la viktimo: se oni volas, la falinton eblas trakti kiel viktimon. La homo ne ridus se li intencus daŭrigi la bildigitan supre naturan procezon kaj efektive manĝi la predon. La homo ridas anstataŭ ĝin manĝi. La manĝo, kiu ne iĝis manĝo, — jen kio kaŭzis la ridon: neatendita sento de supereco, kiel rimarkis jam Hobbes. Sed li nur ne aldonis, ke tiu sento nur tiam transformiĝas je la rido, kiam sekvoj de tiu ĉi supereco restas nerealigitaj. La Hobbes-a kompreno de la rido haltas duonvoje al la vero: la propre “bestan” devenon de la rido li ne ekvidis, eble pro tio, ke la bestoj ne ridas. Sed la bestoj ankaŭ ne rezignas je manĝaĵo kiu estas en ilia atingopovo, kiam ili deziras ĝin. Kaj nur la homo lernis anstataŭigi la kompletan procezon de manĝado per la simbola ago. Ŝajnas ke elirantaj el diafragmo kaj karakteraj por la rido movoj anstataŭigas aron da ĉiuj englutaj korpomovoj»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Inter provizado de manĝaĵo kaj ordono formiĝis tre proksima ligo. Ĝi klare manifestiĝas en praktiko de la dresado de la bestoj. Farinte tion, kio estas postulata de ĝi, la besto ricevas sukeron el la manoj de la dresisto. La hejmigo de la ordono transformis la ordonon je promesado de manĝaĵo. Anstataŭ fuĝigi, minacante per morto, la homo promesas tion, kio plej multe necesas al ĉiu viva estaĵo, kaj strikte plenumas la promeson. Anstataŭ servi kiel manĝaĵo al la sinjoro, anstataŭ esti manĝita, tiu al kiu estis ordonite, mem ricevas manĝaĵon. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« [pri melankolio] Ĝi aperas, kiam eblecoj de la fuĝo per transformiĝoj estas elĉerpitaj kaj ĉio rezultiĝas vane. En melankolio la homo sentas sin jam ĉasita kaj kaptita. Forgliti ne eblas: la transformiĝoj finiĝis, ne indas eĉ provi. La homo trairis malsupren: li estis predo, servis kiel manĝaĵoj kaj transformiĝis je kadavroekskrementoj. La procezo de la progresanta senvaloriĝo de propra persono per transigado esprimiĝas je la kulposento. La germana vorto Schuld, tio estas kulpo, origine signifis, ke la homo troviĝas en la potenco de alia. Ĉu iu sentas sin kulpa aŭ sentas sin predo — baze tio estas la sama afero. La melankoliulo rezignas je manĝaĵo kaj klarigas per tio ke li ne meritas. Efektive li ja ne manĝas, ĉar li opinias ke li mem jam estas manĝita. Devigante lin manĝi, oni nur pli forte vekas en li tiun senton: lia buŝo estas kvazaŭ direktita kontraŭ li, la sento estas tia, kvazaŭ antaŭ li oni tenas spegulon. li vidas en ĝi la buŝon okupitan je manĝado kaj tio kion oni manĝas estas li mem. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« La transformiĝoj, kunigantaj la homon kun la bestoj, kiujn li manĝas, estas fortikaj kiel ĉenoj. Ne transformiĝante je la bestoj, li neniam lernus ilin manĝi. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Rememoro pri tio, kiel la homo akiris por si manĝaĵon, nome per metamorfozoj, ankoraŭ transformiĝas en la malfrua sankta komunio. Viando, kiu estas manĝata ĉie, estas ne tio, kion ĝi prezentas ekstere, ĝi anstataŭas alian viandon kaj iĝas ĝi kiam ĝi estas englutita. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Efektive rilato de la anoj de la klano de la totemo al la besto, per kies nomo ili nomas sin, estas tute alie ol en legendoj pri deveno. La anoj de la klano ne manĝas sian toteman beston. Al ili estas malpermesite mortigi ĝin aŭ manĝi, ĝi estas konsiderata kvazaŭ ilia pli aĝa frato»
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« Do en pli malfruaj tempoj, kiuj sekvas la tempon de la mitaj prauloj kaj kiuj, de la vidpunkto de la vivantaj arandoj, povas esti konsiderataj la nunaj, sur lokon de la sinmanĝado venis alia principo — la principo de kompato. La plej proksimajn parencojn inter la bestoj oni ne manĝas, same kiel oni ne manĝas la homojn. La tempoj de la totema kanibalismo — kaj nome tiel oni povas nomi manĝadon de propra totemo — pasis. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]
 
« En landoj, kie estas aprezata memstareco de la persono, kie oni konscie ĝin formas kaj substrekas, oni staras pli ofte kaj longe. La manĝejoj kie oni manĝas kaj drinkas stare estas speciale popularaj ekzemple en Anglio. La gasto povas foriri en iu ajn momento kaj sen ajnaj klopodoj. Li forlasos la aliajn facile kaj nerimarkite. Do li sentas sin oble pli libera ol se li devus komence stariĝi de ĉe la tablo. Stariĝon necesas trakti kiel deklaron de siaj intencoj, kio jam limigas la liberecon. Eĉ en privata konversacio la angloj preferas stari. »
— Elias Canetti, Amaso kaj potenco [1960]

Morteza Mirbaghian

redakti
 
« Manĝu duone; vivu plej bone. »
— Morteza Mirbaghian
 
« Oni malsaniĝas ne pro aĝo, sed pro tro da manĝaĵo. »
— Morteza Mirbaghian