Fremdiĝo
Aliaj projektoj
Fremdiĝo en Vikipedio
Fremdiĝo en Vikivortaro

Fremdiĝo en filozofio estas nocio, esprimanta tian objektivigon de ecoj, rezultoj de agado kaj rilatoj de homo, kiu kontraŭstaras al li kiel supera forto kaj transformas lin el subjekto je objekton de sia influo.

Erich Fromm

redakti
 
« Racieco de produktada sistemo en teknologia sfero apudas malraciecon de la sama sistemo en socia sfero. La homojn regas ekonomiaj krizoj, senlaboreco, militoj. La homo konstruis sian mondon; li konstruis domojn kaj fabrikojn, li produktas aŭtojn kaj vestojn, kultivas grenon kaj fruktojn. Sed li estas fremdiĝinta de produktoj de sia laboro, li ne plu estas mastro de la konstruita de li mondo, inverse, tiu ĉi mondo, kreita de la homo, transformiĝis je la mastro, antaŭ kiu la homo kliniĝas, provante ĝin iel favorigi aŭ laŭeble superruzi. Per siaj manoj la homo kreis por si dion»
— Erich Fromm, Fuĝo for de libereco [1941]
 
« Kiel fremdiĝo estas komprenata tia maniero de perceptado, ĉe kiu la homo sentas sin kiel ion fremdan. Li iĝas kvazaŭ fremdigita de si mem. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« En la antaŭaj tempoj la vorto “fremdiĝo” estis uzata kiam temis pri psike malsana homo; aliéné en la franca, alienado en la hispana — tiel en pasinteco oni nomis la homon kun psikaj perturboj, efektive komplete fremdiĝintan. (En la angla per la vorto alienist oni ĝis nun nomas la kuracistojn, kuracantajn psikmalsanulojn). »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Idolismo genuiĝas antaŭ kreaĵo de siaj propraj manoj. La idolo prezentas en fremdiĝinta formo liajn proprajn vivofortojn»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« En tiu senco ĉiu elmontro de abnegacia adorado estas ago de fremdiĝo kaj idolismo. Tio, kion oni kutime nomas la “amo” nemalofte estas preskaŭ identa al idolismo fenomeno de fremdiĝo kun sola diferenco, ke objekto de tia adorado estas ne dio, nek idolo, sed alia persono. Ĉe tiu tipo de subiĝo amanta homo transigas sur la alian siajn tutajn amon, forton, siajn pensojn kaj perceptas la amaton kiel supran estaĵon, trovante kontentiĝon en kompleta subiĝo kaj adorado. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Psikmalsanulo estas la homo, absolute fremdiĝinta; li komplete ĉesis senti sin la centro de sia propra perceptado; li perdis la senton de memeco. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Ĉe certaj kondiĉoj [Sovetia] Rusio eble povus vivi sen teroro, sed ĝi certe ne povis ekzisti sen sistemo de totala burokratigo, tio estas sen fremdiĝo. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Kiam mi ricevas plezuron en fremdiĝinta formo, al mi okazas nenio; mi konsumis tion aŭ alion kaj ĉio kio restis estas rememoroj pri tio, kion mi faris. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Al la plej mirindaj ekzemploj de tia konsumado de la plezuroj apartenas momenta fotado, iĝinta unu el la plej gravaj manieroj pasigi libertempon… “Turisto” kun sia kamerao estas brila simbolo de la fremdiĝinta rilato al la mondo. Konstante okupita pri fotado, li mem fakte vidas nenion krome tra celilo de la fotilo, plenumanta rolon de peranto. La kamerao vidas anstataŭ li kaj rezulto de la doninta al li “plezuron” vojaĝo estas kolekto da fotoj, anstataŭiganta impresojn, kiujn li povus ricevi, sed ne ricevis. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Dio estas same fremdiĝinta kiel la mondo ĝenerale. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Efektive pasia deziro eksenti sin akceptita estas tre karaktera por fremdiĝinta persono»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Efektive fremdiĝinta persono konsideras preskaŭ neebla resti sola kun si mem, ĉar ĝi panike timas eksenti ke li estas nenio. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Monoteismo estas nekombinebla kun fremdiĝo kaj kun nia etiko de honesteco. Ĝi starigas kiel supran celon de la vivo, kiun ne eblas subigi al iu ajn alia, disvolviĝon de la homaj kapabloj, saviĝon de la homo. Ĉar dio estas nekonceptebla kaj nedifinebla, kaj la homo estas kreita laŭ imago de dio, ankaŭ la homo estas nedifinebla. Tio signifas ke li estas ne aĵo kaj oni ne povas konsideri lin aĵo. Lukto inter monoteismo kaj idolismo estas ĝuste la lukto inter la produktiva kaj fremdiĝinta vivmanieroj. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« La fremdiĝinta kaj profunda nekontentiga karaktero de la laboro kaŭzas du sekvojn: unue — la idealon de la kompleta pigreco, due — la kaŝitan, kvankam ofte nekonscian, malamikecon rilate la laboron kaj ankaŭ ĉion kaj ĉiujn ligitajn al ĝi. Disvatiĝintan inklinon al la stato de la kompleta pigreco kaj pasiveco nemalfacilas rekoni. Nia reklamo sin turnas al ĝi eĉ pli ofte al al la sekso»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Kiel povas la homoj esprimi “sian” volon, se ili havas nek propran volon, nek opiniojn, se ili estas fremdiĝintaj aŭtomatoj, kies gustojn, opiniojn, elektojn manipulas povaj “mekanismoj”, alĝustigantaj ĉion ĉi al certa normo»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« En la fremdiĝinta socio tio kiel la homoj esprimas sian volon ne tre forte diferenciĝas de tio, kiel ili elektas varojn por aĉeto»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« [pri la nuntempa demokratio] Tio estas la vera fremdiĝinta esprimo de la volo de la civitano. Li ion faras, fordonante sian voĉon, kaj restas en iluzio kvazaŭ li estas kreanto de tiuj decidoj kiujn li aprobas kaj kvazaŭ tiuj ĉi decidoj estus liaj propraj. Sed efektive ili plejparte estas difinataj de la fortoj, elirantaj trans la limoj de liaj scioj kaj eblecoj de kontrolo. Ne mirindas ke tia situacio naskas ĉe la ordinara civitano profundan senton de senhelpeco en la politikaj aferoj (kvankam ĝi estas ne nepre konsciata) kaj ke sekve lia politika sagaco ĉiam pli malfortiĝas. Ĉar se veras ke necesas pensi antaŭ ol agi, do same veras ankaŭ ke se mankas ebleco agi, do ankaŭ la pensado magriĝas; alivorte se la homo ne povas efike agi, li ne povas ankaŭ produktive pensi. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Pensado de Markso havas klare esprimitan mesio-religian karakteron, kvankam ĝi estas prezentita en laika lingvaĵo. Ĝi estas pli difinita ol ĉe iu alia filozofo-kleriganto. La tuta pasinta historio estas nura “antaŭhistorio”, tio estas historio de sinfremdiĝo; kun socialismo venas regno de la homa historio, homa libereco. Senklasa socio de justeco, frateco kaj racio estos komenco de la nova mondo, al kies kreiĝo iris la tuta antaŭa historio. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Komuna trajto de naziismo, faŝismo kaj stalinismo estas tio, ke ili proponis al la izolita individuo novan azilon kaj sekurecon. Tiuj sistemoj kreis kondiĉojn por la plej alta grado de fremdiĝo. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Laborista klaso, diris Markso, estas la plej fremdiĝinta klaso en la socio — jen kial ĝi ekgvidos la lukton por liberiĝo de la homo»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Ŝokaj rezultoj de eksperimento de Mayo montras ke malsaneco, laceco kaj malalta produktiveco estas kaŭzataj ĉefe ne de teknika monotoneco de laboro, sed de fremdiĝo de laboristo de laboro ĝenerale en ĉiuj ĝiaj socialaj aspektoj. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Se demokratio signifas ke la individuo esprimas sian konvinkon kaj asertas sian volon, necesa kondiĉo devas esti ĉeesto ĉe li de tiaj konvinko kaj volo. La faktoj tamen atestas ke la nuntempa fremdiĝinta individuo havas opiniojn kaj superstiĉojn, sed ne konvinkojn; li havas simpatiojn kaj antipatiojn, sed ne volon. Pova propagandisma maŝino manipulas liajn opiniojn kaj superstiĉojn, simpatiojn kaj antipatiojn same kiel lian guston, ĉe tio tiu ĉi propagando eble ne estus tiom efika se la individuo ne estus favorigita al ĝia influo danke al reklamo kaj pro sia fremdiĝinta vivmaniero. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« En la 19-a jarcento la problemo konsistis en tio, ke dio estas morta; en la 20-a jarcento problemo estas en tio ke la homo estas morta. En la 19-a jarcento senhomeco signifis kruelecon, en la 20-a jarcento ĝi signifas skizofrenian fremdiĝon. En pasinteco danĝero konsistis en tio, ke la homoj iĝis sklavoj. Danĝero de estonteco estas en tio, ke la homoj povos iĝi robotoj. Cetere la robotoj ne ribelas. Tamen se doni al ili la homan karakteron, do ili ne povos vivi kaj resti sanaj, ili iĝas “Golemoj”, ili detruas sian mondon kaj sin mem, ĉar ili ne plu povas elteni sensencan enuon. Nia danĝero estas milito kaj robotismo. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Vidu ankaŭ

redakti