Posedo

(Alidirektita el Posedaĵo)
Posedo
Aliaj projektoj
Wikipedia-logo-v2.svg Posedo en Vikipedio
Wiktionary-logo-eo.png Posedo en Vikivortaro

Posedo estas stato de tiu, kiu posedas kaj tio, kion oni posedas.

Erich FrommRedakti

 
« Manio de akumulado kaj posedado efektive iĝis signo de la plej postrestinta parto de la loĝantaro — de la malsupraj tavoloj de la meza klaso; ĉe tio trovi ĝin en Eŭropo estas oble pli facile ol en Usono»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« [pri la unua duono de la 20-a jarcento] Fortiĝo de la rolo de gigantaj entreprenoj estis akompanata de plia ekstreme grava progresanta procezo: la administrado ĉiam pli apartiĝis de la posedado… en grandaj, do plej influaj kompanioj videblas preskaŭ kompleta apartiĝo de la akcia posedaĵo de la administrado… Ju pli granda estas kompanio, des malpli granda estas parto de la akcioj, posedata de la administracio… »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Ĉe antaŭa pozicio ekzistis certa sento de amanta posedo, liginta la homon kun lia posedaĵo. Ĝi ĉiam pli plaĉis al li. Li fieris pri ĝi. Li tutforte zorgis pri ĝi kaj por li estis malfacile kiam finfine necesis disiĝi kun tiu ĉi posedaĵo pro tio, ke ne eblis plu uzi ĝin. En nia tempo de tiu sento de la posedo restis malmulto. La homo ŝatas novecon de la aĉetita aĵo, sed li pretas ŝanĝi ĝin kaze de apero de io pli nova. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« …manio de la interŝanĝo venis anstataŭ manio de la posedado. La homo aĉetas aŭtondomon, intencante ĉe la unua ebleco vendi ilin. Tamen pli grava estas ke strebo al la interŝanĝo montriĝas ankaŭ en la sfero de la interpersonaj rilatoj. La amo ofte montriĝas nenio alia ol konvena interŝanĝo inter du homoj, ricevantaj maksimumon de tio, kion ili povas atendi, konsiderante sian prezon en la merkato de la personoj»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« [Pensoj de Markso pri “kruda komunismo”] Tio iĝas speciale klara ĉe analizado fare de li de la tiel nomata “kruda komunismo”, tio estas komunismo, en kiu la ĉefan signifon oni donas al nuligo de la privata posedo pri la produktorimedoj. “Senpera fizika posedado estas imagata de ĝi kiel la sola celo de la vivo kaj de la ekzistado; kategorio de laboristo ne nuliĝas, sed disvastiĝas al ĉiuj homoj… Tiu komunismo, neanta ĉie homan personon, estas nura sinsekva esprimo de la privata posedaĵo, kiu estas tiu neado… Kruda komunismo estas nur la fino de tiu ĉi envio kaj de tiu ĉi niveligado, eliranta el imago pri iu minimumo… Ke tiu nuligo de la privata posedo tute ne estas ĝia ekproprigo videblas ĝuste el abstrakta neado de la tuta mondo de kulturo kaj civilizo, le reveno al nenatura simpleco de malriĉa, kruda kaj ne havanta bezonojn homo, kiu ne nur ne altiĝis super la nivelo de la privata posedo, sed eĉ ankoraŭ ne atingis ĝin”.
Karlo Markso. Letero al Jules Michelet. januaro 1860.
 »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Ĉi tie principan signifon havas ne posedo pri produktorimedoj, sed partopreno en administrado kaj farado de la decidoj»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Emil CioranRedakti

 
« Malgranda aŭ granda, ĉiu posedanto estas koruptita, definitive fuŝita. Li ĵetas ombron sur iun ajn malgravaĵon, kiun li tuŝis kaj alproprigis. Kiam oni minacas lian “bonhavon”, kiam oni prirabas lin, konscio de la posedanto funkcias kun tia akreco, je kia ĝi ne kapablas en normalaj cikonstancoj. Por revenigi al li homan aspekton, la tiel nomatan animon, necesas ruinigi, necesas ke li agnosku sian ruiniĝon. Kiel helpo venas la revolucio»
— Emil Cioran, Historio kaj utopio [1960]
 
« …koŝmaro estas komenca punkto de la metafizika vekiĝo. Kaj detrua influo de la revolucio estas garantio de ĝia utileco. Malgraŭ ĉiuj malbonoj ĝia pravigo estas je unu: nur ĝi havas kiel rezervon teruron, kapablan ŝoki la plej kontraŭhoman el ĉiuj eblaj mondoj — la mondon de la posedantoj. Ĉia formo de posedo — ni ne timu agnoski tion — humiligas kaj fuŝas la homon, dorlotante la monstron, dormantan en ĉiu. »
— Emil Cioran, Historio kaj utopio [1960]

Diversaj aŭtorojRedakti

 
« La vera “homo de la ago” strebas al ne renovigo de la mondo, sed al posedo de ĝi. »
— Eric Hoffer, La vera kredanto [1951]
 
« Posedo estas zorgigo kaj fiero de la subjekto, sed ne de la objekto, kiu ne interesiĝas pri tio, same kiel pri sia liberiĝo. La objekto volas nur tenti — tiel ĝi priludas sian mutecon, kiel ŝtonoj priludas sian indiferentecon, kiel la virinoj ludas per sia rigardo, kaj ĝi ĉiam gajnas. »
— Jean Baudrillard, La fatalaj strategioj [1983]
 
« Revolucioj estas tempoj kiam la malriĉulo ne povas fide je sia honesto, riĉulo je sia posedo, kaj la senkulpa je sia vivo. »
— Joseph Joubert
 
« Ĉar la produktiloj estas la kolektiva verko de la homaro, la produkto estu la kolektiva propraĵo de la homaro. Individua proprigo estas nek justa nek utila. Ĉio apartenas al ĉiu. Ĉiuj aferoj estas por ĉiuj homoj, ĉar ĉiuj bezonas ilin, ĉar ĉiuj laboris laŭ sia forto por produkti ilin, kaj ĉar ne eblas taksi ĉies parton de la produktado de la riĉeco de la mondo. »
— Petro Kropotkin, La konkero de pano
 
« Neniu el vi vere kredas ĝis vi volas por via frato kion vi volas por vi. » « لا يـؤمـن احـدكـم حـتي يـحـب لأخـيـه مــا يـحـبـه لـنـفـسـه. »
— Mohamedo, Hadith 13
 
« Proprieto estas ŝtelo! » « La propriété, c’est le vol ! »
— Pierre-Joseph ProudhonKio estas proprieto?

Vidu ankaŭRedakti