« Vane insistas novproklamita “frenezulo” je sia sano. La malkapablo mem de la paciento “rekoni” fakton de malsano estas deklarata ĝia simptomo. Vane rifuzas li kuracadon kaj enhospitaliĝon, konsiderante ilin specoj de torturoj kaj malliberigo. Lia rifuzo subiĝi al aŭtoritato de psikiatro aspektas kiel eĉ pli profunda simptomo de la malsano. »
« Kiam oni diras al ni ke paciento, kiu venis al psikiatro antaŭ destinita tempo, estas nervoza, malfruiĝinta — malamika kaj veninta ĝustatempe — kompulsiva, ni ridas, ĉar ni opinias ke tio estas ŝerco. Sed ĉi-kaze oni diras al ni nome tion kaj tute serioze. »
« Al devige enhospitaligita paciento oni ne ebligas sciigi ion krom agnosko de si kiel mensa malsanulo. Homa dialogo inter hospitala psikiatro kaj lia enhospitaligita paciento ne ekzistas. Anstataŭe la paciento elbuŝigas “klinikan materialon”. La mensmalsanulo estas viva kadavro. La vortoj, kiujn li elparolas estas semantikaj eksudoj de lia malsano, destinitaj por esplorado, sed ne por perceptado. Psikiatroj referencas al parolo de la paciento kiel al “produktoj” kvazaŭ liaj vortoj estus sputaĵo. »