Salajro sur labormerkato estas prezo de laboro rilate al renkontiĝo de mendado kaj ofertado al laboro sur labormerkato. Etimologie, la nomo venas de la latina sal (salo), ĉar la unuaj salajroj estis ĝuste pagitaj pere de salo.

Salajro
Salajro
Salajro
Aliaj projektoj
Salajro en Vikipedio
Salajro en Komuneja kategorio
Salajro en Vikivortaro

Citaĵoj redakti

 
« Platono diris ke virto ne havas mastron. Se iu ne honoras ĉi tiun principon kaj ĝojas pri ĝi, sed aĉeteblas por mono, li kreas multajn mastrojn por si mem. »
— Apolonio de Tiano
 
« Neniu homo povas esti bona civitano krom se li havas salajron pli ol sufiĉan por kovri la vivkoston kaj horojn da laboro sufiĉe mallongaj, do post kiam li finos sian tagan laboron, li havos tempon kaj energion por aldoni sian parton en la administrado de la komunumo, por helpi porti la ĝeneralan ŝarĝon»
— Theodore Roosevelt
 
« La kapitalisto povas [sub kondiĉoj de tempa salajro] elpremi certan kvanton da pluslaboro el la laboristo, sen disponigi al li la labortempon necesan por lia vivteniĝo. Li povas neniigi ĉian regularecon de la dungo kaj tute laŭ sia komforto, arbitreco kaj momentaj interesoj alternigi la plej monstran kromlaboron kun relativa aŭ tuta senlaboreco. »
— Karl Marx kaj Friedrich Engels, La kapitalo, MEW 23, 568

Karl Marx redakti

 
« La ekzisto de la laboristo tiel submetiĝas al la sama kondiĉo kiel la ekzisto de ĉiu alia varo. La laboristo fariĝis varo kaj por li estas iom da bonŝanco se li povas trovi aĉetanton. Kaj la postulo, de kiu dependas la vivo de la laboristo, dependas de la kaprico de riĉuloj kaj kapitalistoj»
— Karl Marx
 
« [Dungosalajro estas] ne tio [...] kio ĝi ŝajnas esti, nome la valoro, respektive prezo de la laboro, sed nur maskita formo de la valoro, respektive prezo de la laborforto. »
— Karl Marx, Kritiko de la Gotaa Programo, p. 32
 
« [La] tuta evoluo de la moderna industrio devas klini la pesiltason ĉiam pli favore al la kapitalisto kaj kontraŭ la laboriston kaj [...] estas do la ĝenerala tendenco de la kapitalisma produktado ne altigi la mezuman salajronivelon, sed malaltigi ĝin aŭ premi la valoron de la laboro pli aŭ malpli ĝis ĝia minimuma limo. »
— Karl Marx, Salajro, prezo kaj profito, p. 58
 
« Perforta altigo de salajro (jam sen paroli pri ĉiuj aliaj malfacilaĵoj, jam sen diri ke tian altigon kiel nenormalaĵon oni povus konservi ankaŭ nur perforte) estus, kiel tio sekvas el la supre dirita, ne pli ol pli bona pagado de sklavo kaj nek donus al laboristo, nek al laboro iliajn homajn destinon kaj dignon»
— Karolo MarksoEkonomiaj kaj filozofiaj manuskriptoj je 1844

Bibliografio redakti

  • La tradukoj el „Salajro, prezo kaj profito” estas prenitaj de Karlo Markso: Salajro, prezo kaj profito, tradukis Vilhelmo Lutermano, kun postparolo de la tradukinto, Monda Asembleo Socia (MAS), 2007, ISBN 978-2-9529537-1-9

Vidu ankaŭ redakti