Patriarkeco estas socia sistemo en kiu la patro aŭ plejaĝa viro estas estro de la familio, havanta aŭtoritaton super virinoj kaj infanoj.

Patriarkeco
Patriarkeco
Patriarkeco
Aliaj projektoj
Patriarkeco en Vikipedio
Patriarkeco en Komuneja kategorio
Patriarkeco en Vikivortaro

Citaĵoj

redakti

Erich Fromm

redakti
 
« Ni resumu: pozitivaj flankoj de la patriarka komplekso estas saĝo, disciplino, konscienco kaj individuismo; la negativaj flankoj — hierarkio, subpremado, malegaleco, obeemo»
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« [pri Adamo kaj Eva] La virino montriĝas pli saĝa, aktiva kaj kuraĝa ol la viro, kaj nur post la unua peko la patriarka dio deklaras principon de dominado de la viro super la virino. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Dum la judo-kristana tradicio substrekis moralan aspekton de la patriarka etoso, la helena pensado atingis sian pintan krean esprimon, evoluigante ĝian intelektan flankon. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« La juda dio de la Malnova Testamento estas strikte patriarka, la katolika instruo denove enkondukas la ideon pri la ĉiunama kaj ĉionpardona patrino. La katolika eklezio mem estas ĉioninkluda patrino kaj la Dipatrino simbolas patrinan etoson de la amo kaj pardono, dum Dio Patro enkorpigis en la hierarkia strukturo la potencon, al kiu la homo devis subiĝi, sen plendi aŭ protesti. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]
 
« Protestantismo kaj kalvinismo revenis al la pure patriarka etoso de la Malnova Testamento kaj ekskludis la patrinan elementon el la religia instruo. »
— Erich Fromm, La sana socio [1955]

Vidu ankaŭ

redakti