Fotografio

(Alidirektita el Foto)

Fotografio estas arto de fotografado kaj ĉiuj kun ĝi ligitaj laboroj.

Aliaj projektoj
en Vikipedio
en Komunejo
en Komuneja kategorio
Citaĵo
« Varmega rimedo estas tia rimedo, kiu larĝigas unusolan senson ĝis grado de “alta nedifiniteco”. Alta difiniteco estas stato de pleniĝo je datumoj. Foto, de la vida vidpunkto, havas “altan difinitecon”. Bildstrio dume havas “malaltan difinitecon” simple pro tio, ke ĝi donas tre malmulte da vidaj informoj. Telefono estas malvarma komunikilo aŭ rimedo kun malalta difiniteco, ĉar orelo ricevas magran kvanton da informoj. Parolo ankaŭ estas malvarma rimedo kun malalta difiniteco, ĉar al aŭskultanto transdoniĝas tre malmulte kaj tre multe li devas alpensi memstare. Aliflanke varmaj komunikiloj lasas al celgrupo ne tre multe da spaco plenigebla aŭ finebla. Varmaj rimedoj karakteriziĝas do per malalta grado de partopreno de celgrupo, dum tiuj malvarmaj — per alta grado de ĝia partopreno aŭ kompletigado de mankanta parto. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Efiko de radio estas vida, efiko de foto estas aŭda»
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Ĉeeste de filmo aŭ foto skriba homo ne nur ŝtoniĝas kaj konfuziĝas, sed ankaŭ grandigas sian mallertecon per defendema orgojlo kaj pardonemo rilate al la “pop-kulturo” kaj “amasaj amuziĝoj”. Nome en tia atmosfero de buldoga stulteco ne povis digne alfronti defion de la presita libro en la 16-a jarcento la filozofoj-skolastoj. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Kiel fotografio puŝas la pentriston direkte al abstrakta, skulpteca arto, same la filmo puŝis la verkiston al vortoŝparado kaj profunda simbolismo, je kiuj la filmo ne povas konkurenci kun ĝi. »
— Marshall McLuhan, Komprenante amaskomunikilojn: la interna larĝigo de homo [1964]
Citaĵo
« Estroj senlace klopodas ĉirkaŭigi sin per junuloj, kiuj havus klaran imagon pri la angla hararanĝo kaj montrus gracion dum la akceptoj. Tio, laŭ ilia opinio, altigas la administracion, aldonante al ĝi certan ŝikon. Iuj eĉ faras fotoportretojn de tia vido: en la centro sidas juna estro, ambaŭflanke de li — junaj subuloj, kaj vere, grupoj aspektas bonege! La estro kutime prezentas sin kiel ion klariganta, la subuloj kiel komprenantaj. Kion klarigas la estro kaj kion komprenas la subuloj — pri tio ĝis nun povis raporti eĉ ne unu fotisto, tamen mi neniel permesus al mi supozi, ke tio estis de ilia flanko aroga trompo. » « Начальники неутомимо стараются о том, чтобы окружить себя молодыми людьми, которые бы имели отчетливое понятие об английском проборе и показывали в приемах грацию. Это, по мнению их, возвышает администрацию, сообщая ей известного рода шик. Некоторые даже снимают с себя фотографические портреты в таком виде: посредине сидит молодой начальник, по бокам — молодые подчиненные, и, право, группы выходят хоть куда! Начальник обыкновенно представляется нечто разъясняющим, подчиненные понимающими. Что разъясняет начальник и что понимают подчиненные — об этом до сих пор не мог дать отчета ни один фотограф, однако я никак не позволю себе предположить, чтобы это был с их стороны наглый обман. »
— Miĥail Saltikov-ŜĉedrinPompadour-oj kaj Pompadour-inoj (1863—1874)